Aŭgusto de Saksio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo-elektisto de Saksio | |||||
Regado | 1553–1586 | ||||
Antaŭulo | Morico, lia frato | ||||
Sekvanto | Kristiano la 1-a, lia filo | ||||
Persona informo | |||||
August von Sachsen | |||||
Naskonomo | germane: Kurfürst August von Sachsen | ||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1526 en Freiberg | ||||
Morto | 11-an de februaro 1586 (59-jaraĝa) en Dresdeno | ||||
Tombo | Katedralo de Freiberg vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd | ||||
Patro | Henriko, duko de Saksio vd | ||||
Patrino | Catherine of Mecklenburg vd | ||||
Gefratoj | Sidonie of Saxony • Emilie of Saxony • Sibylle of Saxony • Maŭrico de Saksio • Severinus of Saxony vd | ||||
Edz(in)o | Anne of Denmark, Electress of Saxony • Agnes Hedwig of Anhalt vd | ||||
Infanoj | Elizabeto de Saksio • Kristiano la 1-a de Saksio • Dorothea of Saxony • Anna de Saksio • Alexander von Sachsen • Johann Heinrich von Sachsen • Magnus von Sachsen • Joachim von Sachsen • Hector von Sachsen • Princess Marie of Saxony • Amalia von Sachsen • August von Sachsen • Adolph von Sachsen • Friedrich von Sachsen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aŭgusto de Saksio (naskiĝinta la 31-an de julio 1526 en Freiberg, mortinta la 11-an de februaro 1586 en Dresdeno) estis saksia princo-elektisto. Li estis la dua filo de duko Henriko la Pia kaj de Katharina von Mecklenburg kaj la frato de Morico (Saksio).
Vivo
Li posteulis la fraton post ties morte surbatalkampe en 1553. Kiel li ankaŭ Aŭgusto laŭdindas sub la vidpunkto de teritoria princlandestrado. Dume la politiko de Morico savis protestantismon, Aŭguston konfrontis la konfesia kaj regnopolitika malvasthorizonteco de la saksiaj politikistoj. Aparte la zorgoj antaŭ la de la elektisteco forpelitaj Ernestidoj aliancigis Aŭguston kun la Habsburgoj. Li strikte favoris konfesian pacpolitikon kontraŭe al siaj antaŭuloj (kiuj ofte kondutis kalvinisme).
Komence Aŭgusto subtenis la disĉiplojn de Filipo Melanktono (nomitaj: Filipistoj aŭ Kaŝkalvinistoj) ĝis la jaro 1574. Tiam li, instigite de la edzino Anna de Danujo, komencis persekuti ties anojn: en Saksio ekvalidis severa luteranisma ortodoksio pere de la t.n. formulo konkordia. Aŭgusto de tempo al tempo ankaŭ kontraŭleĝe pligrandigis sian posedaĵojn. Li ekzemple prenis la kuratorecon super la filoj de Vilhelmo de Sachsen-Weimar por akiri la potencon super Henneberg. Por Saksio mem li faris aferojn netroigeble gravajn. Per la akcepto de fuĝintaj nederlandanoj, per la plibonigo de la stratoj kaj de la monerkvalito, per la donado de privilegioj al lepsikaj foiroj ekfloris metioj kaj komerco.
Liaj bienoj senriproĉe prizorgitis kaj iĝis modelo de agrikultura moderneco. Aŭgusto mem skribis tiukuntekste faklibron pri hortikulturo kaj agrikulturo kun la titolo »Künstliches Obst- und Gartenbüchlein«. Ankaŭ pri la forstoj li engaĝiĝis kaj pri la modernigo de la leĝaro (minado, polico, monerfarado, eklezia administrado, universitata). En 1559 li fondis apelacian tribunalon, impostajn kolegiojn superajn, sekretajn konsiliojn, ĉambran kolegion ktp. Ankaŭ la financa respondeco de klasaj konsilioj plifortitis de li. Multo da dresdenaj kolektoj prisiencaj kaj priartaj komenciĝis sub Aŭgusto. Nur lia troa ĉasademo estis tre noca por la lando. Post kiam lia edzino Anna (filino de dana reĝo Kristiano la 3-a) mortis post la nasko de 15 infanoj (el kiuj nur kvar postvivis) en la 1.10.1585 Aŭgusto edziĝis jam en la 3.1.1586 al Agnes Hedwig, 13-jara filino de Joachim Ernst von Anhalt.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 120 kio legeblas tie ĉi interrete.