Aŭgusta Hermelin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1864 (1864-08-24)
en Bjalistoko,  Rusia Imperio
Morto nekonata
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj L. L. Zamenhof Ida Zamenhof Mina Zamenhof Felikso Zamenhof Aleksander Zamenhof Henriko Zamenhof Fejgla Zamenhof Leono Zamenhof Sora Dvora Zamenhof Herŝ Zamenhof
Edz(in)o Henriko Hermelin

Aŭgusta (ruse Avgustina; jide Gitla) HERMELIN, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 12-an de aŭgusto[jul.]/ 24-an de aŭgusto 1864[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].

Ŝi edziniĝis al Henriko Hermelin kaj havis kvin infanojn, el kiuj unu, Emilia, okupiĝis pri Esperanto (ŝi estis helpsekretariino de Konkordo en Varsovio)[2].

Fininte la studojn, Aŭgusta laboris kiel instruistino de la germana lingvo en porvirina lernejo en Varsovio[3].

Felikso Zamenhof dediĉis al Aŭgusta sian poemon Fratamo[4].

Referencoj

  1. Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011
  2. 1 2 Heroldo de Esperanto, 21.03.1925
  3. Isaj Dratwer: Aldonaj faktoj pri Zamenhof’oj, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 63, n. 781 (1970), p. 186
  4. Fratamo en Vikifontaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.