Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭgurbuteo
Aŭgurbuteo, malhela morfo
Aŭgurbuteo, malhela morfo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. augur
Buteo augur
(Rüppell, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj

La Aŭgurbuteo (Buteo augur) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

La taksonomio de tiu afrotropisa specio estas konfuza, kaj kelkaj taksonomiistoj konsideras tiun specion, kun la Arĉera buteo kaj la Ŝakalbuteo kiel la sama superspecio. Multaj taksonomiistoj konsideras ilin distingaj, ĉar havas diferencajn alvokojn, diferencajn hejmajn teritoriojn kaj variaĵojn laŭ plumaro. Tiu estas specio de montoj (plej tipa ĉe ĉirkaŭ 2000 m altitude, sed ĝis 5000 m), kaj apudaj savanoj kaj herbejoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj kaj nemigrantaj tra sia teritorio. Ĝi troviĝas kutime el Etiopio al suda Angolo kaj centra Namibio

Aspekto

Aŭgurbuteo, Lago Manyara, Tanzanio
Aŭgurbuteo dumfluge ĉe Kisoro, Ugando

Ĝi estas 55–60 cm longa. Plenkreskulo de sudafrika Malhelrufa buteo havas rimarkindan plumaron. Ĝi estas preskaŭ nigra supre kun ruĝeca vosto. La unuarangaj flugilplumoj estas nigrecaj kaj la duarangaj blankecaj, ambaŭ striecaj je nigra. Sub mentono kaj ĉe gorĝareo estas ĉefe blanka, kaj la resto de subaj partoj kaj subflugilaj kovriloj estas tre ruĝecaj. La flugilplumoj estas vidataj el sube estas blankaj kun nigraj pintoj kiuj formas malhelan bordon.

La junuloj de Aŭgurbuteo estas ĉefe malhelbrunaj supre kaj ruĝecbrunaj sube kaj en vosto. Ili povas esti konfuzataj kun vintraj individuoj de Stepbuteo, sed tiu havas pli larĝajn flugilojn kaj senstriecan subvoston.

Plenkreskulo de Aŭgurbuteo havas blankajn subajn partojn kaj subflugilojn. La ino havas nigron en suba gorĝo. Junuloj estas malhelbrunaj supre kaj ruĝecbrunaj al sablokoloraj sube, kies subaj partoj iĝas poste blankaj. Estas melanisma formo de Aŭgurbuteo, tutnigra, escepte griznigra strieco ĉe flugilplumoj kaj helbruna vosto. Ĉirkaŭ 10 % de birdoj estas melanismaj, sed la proporcio altiĝas en arbaraj areoj kun alta pluvokvanto ĝis 50 % en kelkaj areoj.

Kutimaro

Paroj havas bruemajn aerajn memmontrojn, inklude for de la reprodukta sezono. La granda (ĝis 1 m larĝa) nesto el bastoneteroj konstruita en arbo aŭ rokejo, estas ofte reuzata kaj pligrandigata dum sinsekvaj sezonoj. La ino demetas du kremokolorajn bluecblankajn ovojn kaj kovas ili sola, kvankam manĝo estas alportata al ŝi al la nesto fare de la masklo.

Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 40 tagoj, kaj post pluaj 56–60 tagoj okazas komenco de elflugo. Post 70 tagoj la idoj iĝas sendependaj (elnestiĝo), sed junuloj povas esti vidataj kun la paro de plenkreskuloj dum iome da tempo.

La dieto de la Aŭgurbuteo estas ĉefe malgrandaj grundomamuloj, sed ili povas manĝi ankaŭ serpentojn, lacertojn, malgrandajn grundobirdojn, insektojn kaj kadavraĵojn. Tipe tiu rabobirdo falas sur sia predo el ripozejo aŭ flugohalto.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.