La Aŭgsburga konfeso — latine Confessio Augustana (CA), germane Augsburger Bekenntnis (A.B.) — estas fundamenta publika elpaŝo de la luteranaj membroj de la asembleo Reichstag de la Sankta Romia Imperio favore al la luterana kredo. Ĝin vortumis kaj la 25-an de junio 1530 publike prezentis la luteranaj asembleanoj antaŭ imperiestro Karlo la 5-a dum asemblea kunveno en la urbo Aŭgsburgo. La teksto iĝis fundamenta dokumenta de la luterana reformacio kaj ĝis la nuntempo estas gvida kreda dokumento de la luteranaj eklezioj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.