Aŝoko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
अशोक असोक Ashōka Aśōka | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 304 a.K. en Patnao, Maŭrja Imperio | ||||
Morto | 232 a.K. en Patnao, Maŭrja Imperio | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | prakrito vd | ||||
Ŝtataneco | Maŭrja Imperio • Barato vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Maurya dynasty vd | ||||
Patro | Bindusara vd | ||||
Patrino | Subhadrangi vd | ||||
Gefratoj | Vitashoka vd | ||||
Edz(in)o | Tishyaraksha • Karuvaki • Devi • Padmavati • Asandhimitra vd | ||||
Infanoj | Kunala • Mahinda • Sangamitta • Tivala • Charumati vd | ||||
Parencoj | Ĉandragupto Maŭrjo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • imperiestro • bikŝuo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aŝoko (sanskrite, अशोक, en la palia lingvo Asóka), (naskiĝis ĉirkaŭ 304 a. K., mortis en 232 a. K.), estis verŝajne la plej signifa reganto en la historio de Hindujo kaj la plej glora el ĉiuj budhistaj regantoj, eĉ se la esploristoj daŭre disputas pri tio, en kia mezuro li estis budhisto.
Populare konata kiel Aŝoko la Granda, estis la tria Maŭrja imperiestro de Magado en la Hinda subkontinento dum ĉirkaŭ la jaroj 268 ĝis 232 a.n.e. Lia imperio kovris grandan parton de la Hinda subkontinento, etende el teritorioj de nuntempa Afganio okcidente ĝis de nuntempa Bangladeŝo oriente, kun ĉefurbo en Pataliputra. Patrono de Budhismo, oni konsideras, ke li ludis gravan role en la etendo de Budhismo en antikva Azio.
La ediktoj de Aŝoko asertas, ke dum sia oka rega jaro (ĉirkaŭ 260 a.n.e.), li konkeris la orientan regnon Kalinga post brutala milito. Aŝoko poste dediĉis sin al la propagado de "dhamma" (darmo) aŭ justa konduto, nome la ĉefa temo de ediktoj. La ediktoj de Aŝoko sugestas, ke kelkajn jarojn post la Kalinga milito, li laŭgrade kliniĝis al Budhismo. La budhismaj legendoj rakontas, ke Aŝoko starigis grandan nombron de stupaoj, patronigis la Trian budhisman koncilion, apogis Budhistajn misiistojn, faris malavarajn donacojn al samgo, kaj eĉ persekutis ne-Budhistojn.
La ekzisto de Aŝoko kiel historia imperiestro estis preskaŭ forgesita, sed ekde la deĉifrado de fontoj verkitaj en brama en la 19-a jarcento, Aŝoki akiris reputacion kiel unu el la plej grandaj hindiaj imperiestroj. La simbolo de la nuntempa Respubliko Barato estas adaptaĵo de la Leona kapitelo de Aŝoko. La rado de Aŝoko, nome Aŝoka Ĉakra estas adoptita en la centro de la Nacia Flago de Barato.
Informofontoj
Informaro pri Aŝoko devenas el liaj Ediktoj aŭ surskribaĵoj; aliaj surskribaĵoj kiuj mencias lin aŭ eble devenas el lia regotempo; kaj antikva literaturo, speciale budhismaj tekstoj.[1] Tiuj fontoj ofte kontraŭdiras unu la alian, kvankam variaj historiistoj klopodis por kongrugi iliajn atestojn.[2] Tiel, por ekzemplo, kvankam Aŝoko estas ofte konsiderita kiel konstruinto de multaj hospitaloj dum sia epoko, ne estas klara pruvaro ke ekzistis hospitaloj en antikva Hindio dum la tria jarcento a.n.e. aŭ ke Aŝoko vere estis responsa pri la komisio konstrui hospitalon.[3]
Surskriboj
La surskriboj de Aŝoko estas la plej fruaj mem-reprezentoj de imperia povo en la Hindia subkontinento.[4] Tamen, tiuj surskriboj temas ĉefe pri la temo dhamma, kaj havigas malmultan informon pri aliaj aspektoj de la Maŭriaj ŝtato aŭ socio.[2] Eĉ pri la temo dhamma, la enhavo de tiuj surskriboj ne povas esti komprenita laŭvorte. Laŭ vortoj de las usona fakulo John S. Strong, foje helpas kompreni la mesaĝojn de Aŝoko kiel propagando de politikisto kies celo estas prezenti favoran bildon de si mem kaj de sia administracio, anstataŭ registri historiajn faktojn.[5]
Malgranda nombro de aliaj surskriboj ankaŭ havigas ioman informon pri Aŝoko.[2] Por ekzemplo, li trovas mencion en la surskribo de la 2-a jarcento en Ĝunagad pri Rudradaman la 1-a.[6] Aramea Surskribo de Taksila malkovrita en la arkeologia kuŝejo Sirkap mencias perditan vorton komencanta per "Prij", pri kio oni teoriumas, ke ĝi estas la titolo de Aŝoko kiel "Prijadarŝi", kvankam tio ne estis certigita.[7] Kelkaj aliaj surskribaĵoj kiel la kuproplato de Sohgaura, provizore oni datis en la periodo de Aŝoko fare de kelkaj fakuloj, kvankam aliaj pridubas tiom.[8]
Budhismaj legendoj
Multo de la informaro pri Aŝoko venas el Budhismaj legendoj, kiuj prezentas lin kiel granda, ideala imperiestro.[9] Tiuj legendoj aperas en tekstoj kiuj ne estas samtempaj kun Aŝoko kaj estis komponitaj de budhistaj aŭtoroj, kiuj uzis diversajn historiojn por ilustri la efikon de sia kredaro sur Aŝoko. Tio necesigas montri prudenton se temas pri fidi ilin kiel historia informaro.[10] Inter modernaj fakuloj, opinioj gamas el rekta malakcepto de tiuj legendoj kiel nur mitologiaĵoj ĝis akceptado de ĉiuj historiaj partoj kiuj povus aspekti verŝajnaj.[11]
La Budhismaj legendoj pri Aŝoko ekzistas en kelkaj lingvoj, inter kiuj menciindas Sanskrito, Palia, Tibeta, Ĉina, Birma, Kmera, Sinhala, Taka, Laosa, kaj Ĥotana lingvoj. Ĉiuj tiuj legendoj povas esti enkadritaj en du ĉefaj unuarangaj tradicioj:[12]
- La Nordhindia tradicio konservita en Sanskrit-lingvaj tekstoj kiel Divjavadana (inklude ties parton Aŝokavadana); kaj ĉinaj fontoj kiel A-ĝü ŭang ĉuan kaj A-ĝü ŭang ĉing.[12]
- La Srilanka tradicio konservita en Pali-lingvaj tekstoj, kiel Dipavamsa, Mahavamsa, Vamsattapakasini (komentario pri Mahavamsa), la komentario Buddhaghoŝa pri Vinaja, kaj Samanta-pasadika.[12][6]
Estas kelkaj gravaj diferencoj inter tiuj du tradicioj. Por ekzemplo, la Srilanka tradicio emfazas la rolon de Aŝoko en la kunvoko de la Tria Budhisma konsilio, kaj lia sendo de kelkaj misiistoj al foraj regionoj, kiel lia filo Mahinda al Srilanko.[12] Tamen, la Nordhindia tradicio tute ne mencias tiujn okazaĵojn. Ĝi priskribas aliajn aferojn ne trovitajn en la Srilanka tradicio, kiel historio pri alia filo nomita Kunala. [13]
Kvankam rakontante komunajn historiojn, ambaŭ tradicioj diverĝas diversmaniere. Por ekzemplo, kaj Aŝokavadana kaj Mahavamsa mencias, ke la imperiestrin-edzino de Aŝoko nome Tiŝjarakŝit detruis la Bodi-arbon. En Aŝokavadana, la imperiestrino sukcesas kuraci la arbon konstatinte sian eraron. En Mahavamsa, ŝu tute detruas la arbon, sed nur post oni transplantis branĉon de la arbo en Srilankon.[14] En alia historio, ambaŭ tekstoj priskribas malsukcesajn klopodojn de Aŝoko por kolekti relikvon de Gautama Budho el stupao Ramagrama. En Aŝokavadana, li malsukcesas fari tion ĉar li ne povas kongrui kun la adorado fare de Nagoj kiuj tenis la relikvon; tamen, en Mahavamsa, li malsukcesas fari tion ĉar Budho estis destinita la relikvon por ke ĝi estu sanktigita fare de la reĝo Duthagamani de Srilanko.[15] Uzante tiajn historiojn, la Mahavamsa glorigas Srilankon kiel la nova rezervejo de Budhismo. [16]
Aliaj fontoj
Moneraj, skulptaj, kaj arkeologia pruvaro suplementas esploradon pri Aŝoko.[18] La nomo de Aŝoko aperas en la listoj de Maŭrjaj imperiestroj en kelkaj Puranoj. Tamen, tiuj tekstoj ne havigas pliajn detalojn pri li, ĉar iliaj Bramanaj aŭtoroj ne estis patronitaj de Maŭrjanoj.[19] Ankaŭ aliaj tekstoj, kiel la Arthaŝastra kaj Indika de Megasteno, kiuj havigas ĝeneralan informaron pri la Maŭrja periodo, povao esti uzataj por dedukti informojn pri la regado de Aŝoko.[20] Tamen, la Arthaŝastra estas normiga teksto kiu fokusas al ideala pli ol al historia ŝtato, kaj ĝia datigo al la Maŭrja periodo estas studobjekto debatita. La Indika estas perdita verko, kaj nur partoj el tiu verko survivas en la formo de parafrazoj en postaj verkoj.[2]
La teksto de la 12-a jarcento nome Rajatarangini mencias reĝon de Kaŝmiranoj nome Aŝoko de la dinastio Gonandija, kiu konstruis kelkajn stupaojn: kelkaj fakuloj, kiel Aurel Stein, identigis tiu nreĝon kun la Maŭrja imperiestro Aŝoko; aliaj, kiel Ananda W. P. Guruge malakceptis tiun identigon kiel neakurata.[21]
Vivo
Praularo
Li estis la tria reganto el la dinastio de Maŭrjoj kaj nepo de ties fondinto, la reĝo Ĉandragupto Maŭrjo. Ĉandragupto Maŭrjo estis hinda armeestro, kiu post invadoj de Aleksandro la Granda konkeris la plimulton de la norda Hindujo kaj fondis la unuan grandan imperion en la hinda historio. Ĉandragupto regis de ĉirkaŭ 317 a.n.e. ĝis ĉirkaŭ 293 a.n.e. Lia posteulo estis lia filo Bindusara. Al li sekvis, laŭ nuna scio en la jaro 268 a.n.e.,[22] lia filo Aŝoko kiel tria reganto de la dinastio Maŭrjo.
La propraj surskriboj de Aŝoko estas tre detalhavaj, sed ne mencias lian praularon.[23] Aliaj fontoj, kiel la Puranoj kaj la Mahavamsa asertas, ke lia patro estis la Maŭrja imperiestro Bindusara, kaj lia avo estis Ĉandragupto – nome la fondinto de la imperio.[24] Ankaŭ la Aŝokavadana nomas lian patron Bindusara, sed redatigas sian praularon ĝis reĝo samtempulo de Budho nome Bimbisara, tra Ajataŝatru, Udaĝin, Munda, Kakavarnin, Sahalin, Tulakuĉi, Mahamandala, Prasenaĝito, kaj la Nanda Imperio.[25] La tibeta monaĥo de la 16-a jarcento nome Taranato, kies rakonto estas disformita versio de la plej fruaj tradicioj,[20] priskribas Aŝokon kiel la eksterlegitima filo de la reĝo Nemita de Ĉamparana kun la filino de komercisto.[26]
Aŝokavadana asertas, ke la patrino de Aŝoko estis la filino de Bramano el Ĉampa en Bagalpur, kaj oni profeciis al ŝi, ke ŝi edziniĝos al reĝo. Laŭ tio, ŝia patro portis ŝin al Pataliputra, kie ŝi estis enmetita en la haremo de Bindusara, kaj finfine, ŝi iĝis lia ĉefa imperiestrin-edzino.[27] La Aŝokavadana ne mencias ŝin laŭ ŝia nomo,[28] kvankam aliaj legendoj havigas diversajn nomojn por ŝi.[29] Por ekzemplo, la Asokavadanamala nomas ŝin Subhadrangi.[30][31] La Vamsatthapakasini aŭ Mahavamsa-tika, komentario pri Mahavamsa, nomas ŝin "Dharma" ("Dhamma" en Palia), kaj asertas, ke ŝi apartenis al la klano Morija Kŝatrijo.[31] Legendo de Divjavadana nomas ŝin Janapada-kaljani;[32] laŭ la fakulo Ananda W. P. Guruge, tiu ne estas nomo, sed epiteto.[30]
Laŭ la historiisto de la 2-a jarcento Apiano, Ĉandragupto eniri en geedzeca alianco kun la greka reganto Seleŭko la 1-a Nikatoro, kio kondukis al spekulativo ke aŭ Ĉandragupto aŭ lia filo Bindusara edzinigis grekan princinon. Tamen, ne estas pruvaro ke la patrino aŭ la avino de Aŝoko estis greka, kaj plimulto de historiistoj malakceptis tiun teorion.[33]
Kiel princo
Antaŭ ol Aŝoko iĝis reganto, li estis urbestro sub estreco de sia patro en la urbo Taksila en la nordokcidento de la imperio. Aŝoko unue paŝis en la spuroj de sia avo klopodante disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ la kalingoj, kies imperio etendiĝis en la sudorienta parto de Hindujo. Post teruraj soldataj perdoj, li decidis ĉesi batalojn, li akceptis budhismon kaj li fariĝis ties granda subtenanto. Fonto de tio estas mematesto: roksurskribo, kiun oni pretigis kvar jarojn poste, laŭ kiu militista venko estus sensenca, grava estus nur la venko de la darmo.
La propraj surskribaĵoj de Aŝoko ne priskribas sian fruan vivon, kaj multo el la informaro prie venas el apokrifaj legendoj verkitaj centojn da jarojn post lia vivo.[34] Kvankam tiuj legendoj inkludas evidente fikciajn detalojn kiel la rakontoj de la pasintaj vivoj de Aŝoko, ili enhavas fidindajn historiajn informojn pri la periodo de Aŝoko.[34][32]
Laŭ la Aŝokavadana, Bindusara malamis Aŝokon pro lia aspra haŭto. Unu tagon, Bindusara demandis al la asketo Pingala-vatsajiva determini tiun kiu el liaj filoj meritos esti lia sukcedanto. Li petis al ĉiuj princoj kunveni ĉe la Ĝardeno de la Ora Paviliono por la asketa konsilo. Aŝoko estis malpreta kunveni ĉar lia parto malamis lin, sed lia patrino konvinkis lin fari tion. Kiam la ministro Radhagupta vidis Aŝokon lasi la ĉefurbon por iri al la Ĝardeno, li proponis havigi al la princo imperian elefanton por la veturado.[35] En la Ĝardeno, Pingala-vatsajiva ekzamenis la princojn kaj konstatis, ke Aŝoko estos la tuj sekva imperiestro. Por eviti ĝeni Bindusara, la asketo malakceptis nomigi la sukcedanton. Anstataŭe, li diris, ke tiu kiu havis la plej bonan selon, sidilon, drinkaĵon, boaton kaj manĝaĵon estos la sekva reĝo; je ĉiu postulo, Aŝoko deklaris, ke li plenumas la kriterion. Poste, li diris al la patrino de Aŝoko, ke ŝia filo estos la sekva imperiestro, kaj je ŝia konsilo, li lasis la imperion por eviti la koleron de Bindusara.[36]
Kvankam legendoj sugestas, ke Bindusara malamis la malbelan aspekton de Aŝoko, ili ankaŭ asertis, ke Bindusara donis al li gravajn respondecojn, kiel subpremado de ribelo en Takŝaŝila (laŭ nordhindia tradicio) kaj la regado de Ujjain (laŭ srilanka tradicio). Tio sugestas, ke Bindusara estis impresita de aliaj kvalitoj de la princo.[37] Alia eblo estas ke li sendis Aŝokon al foraj regionoj por teni lin for el la imperia ĉefurbo.[38]
Ribelo en Taksila
Laŭ la Aŝokavadana, Bindusara sendi la princon Aŝokon subpremadi ribelon en la urbo Takŝaŝila[39] (nuntempe Bhir Mound[40] en Pakistano). Tiun epizodon oni ne mencias en la srilanka tradicio, kiu anstataŭe asertas, ke Bindusara sendis Aŝoko reggadi Ujjain. Dua aliaj Budhismaj tekstoj – nome Aŝoka-sutra kaj Kunala-sutra – asertas, ke Bindusara nomumis Aŝokon kiel vicreĝo en Gandaro (kie Takŝaŝila estis), ne en Ujjain. [37]
La Aŝokavadana asertas, ke Bindusara havigis al Aŝoko kvar-alan armeon (enhavanta kavalerion, elefantojn, ĉarojn kaj infanterion) sed malakceptis havigi armilojn por tiu armeo. Aŝoko deklaris, ke armiloj aperos antaŭ li, se li meritas esti imperiestro, kaj poste, la diaĵoj aperis el la tero kaj havigis armiloojn por la armeo. Kiam Aŝoko atingis Takŝaŝila, la civitanoj bonvenigis lin kaj diris al li, ke ilia ribelo estis nur kontraŭ la malicajn ministrojn, ne kontraŭ la imperiestro mem. Iom poste, Aŝoko estis simile bonvenigita en la teritorio de Ĥasaoj kaj la dioj deklaris, ke li konkeros la tutan teron.[39]
Takŝaŝila estis prospera kaj geopolitike influa urbo, kaj historia pruvaro montris, ke je la tempo de Aŝoko, ĝi estis bone konektita al la Maŭrja ĉefurbo Pataliputra laŭ la komercvojo Uttarapatha.[41] Tamen, neniu tiutempa fonto mencias la Takŝaŝilan ribelon, kaj neniu el la registroj de Aŝoko asertas, ke li iam vizitis tiun urbon.[42] Ĉiuokaze, la historieco de la legendo pri la engaĝiĝo de Aŝoko en la Takŝaŝila ribelo povas esti konfirmita per la Aramea Surskribaĵo de Taksila, malkovrita ĉe Sirkap, apud Taksila. La surskribaĵo inkludas nomon kiu komencas per la leteroj "prjdr", kaj plimulto de fakuloj rekonstruas ĝin kiel "Prijadarŝi", kiu estis la titolo de Aŝoko.[37] Alia pruvo de la konekto de Aŝoko kun la urbo opvus estis la nomo de la Dharmarajika Stupao proksime de Taksila; la nomo sugestas, ke ĝin konstruis Aŝoko ("Dharma-raja"). [43]
La historio pri la diaĵoj mirakle alportantaj armilojn al Aŝoko povus esti maniero kiel la teksto povus diigi Aŝokon; aŭ indiki, ke Bindusara – kiu malamis Aŝokon – deziris, ke li malsukcesu ĉe Takŝaŝila. [44]
Vicreĝo de Ujjain
Laŭ la Mahavamsa, Bindusara nomumis Aŝokon kiel vicreĝo de la nuntempa Ujjain (Ujjeni),[37] kiu estis grava administracia kaj komerca centro en la provico Avanti de centra Barato.[45] Tiun tradicion konfirmis la surskribaĵo de la arkeologia kuŝejo Saru Maru malkovrita en centra Barato; tiu surskribaĵo asertas, ke li vizitis la lokon kiel princo.[46] La propra rok-edikto de Aŝoko mencias la ĉeeston de princa vicreĝo en Ujjain dum lia regado,[47] kio krome subtenas la tradicion, ke li mem servis kiel vicreĝo en Ujjain.[48]
Pataliputra estis konektita kun Ujjain pere de multaj komercvojoj en la epoko de Aŝoko, kaj survoje, la akompanantaro de Aŝoka eble kampadejis ĉe Rupnath, kie oni trovis lian surskribaĵon.[49]
Laŭ la srilanka tradicio, Aŝoko vizitis Vidiŝa, kie li enamiĝis al bela virino survoje al Ujjain. Laŭ la Dipamvamsa kaj la Mahamvamsa, la virino estis Devi – filino de komercisto. Laŭ la Mahabodhi-vamsa, ŝi estias Vidiŝa-Mahadevi kaj apartenis al la klano de Ŝakjoj al kiu apartenis ankaŭ Budho Gotamo. La Budhistaj kronikistoj eble fabrikis la Ŝakjan konekton por ligigi lafamilion de Aŝoko al Budho.[50] La Budhismaj tekstoj aludas ŝin kiel Budhisto en ŝiaj plej lastaj jaroj, sed ne priskribas ŝian konverton al Budhismo. Tial, eble ŝi jam estis Budhisto kiam ŝi renkontiĝis kun Aŝoko.[51]
La Mahavamsa asertas, ke Devi naskis filon al Aŝoko nome Mahinda en Ujjain, kaj du jarojn poste filinon nomitan Sanghamitta.[52] Laŭ la Mahavamsa, la filo de Aŝoko Mahinda estis monaĥigita estante 20-jaraĝa, dum la sesa jaro de la regado de Aŝoko. Tio signifas, ke Mahinda estis eble 14-jaraĝa kiam Aŝoko surtroniĝis. Eĉ se Mahinda naskiĝis kiam Aŝoko estis tiom juna kiom 20-jaraĝa, Aŝoko devis esti ascendinte al la trono estante 34-jaraĝa, kio signifas, ke li eble servis kiel vicreĝo dum kelkaj jaroj.[53]
Ascendo al la trono
Legendoj sugestas, ke Aŝoko ne estis la "Ĝuvaraja" (kronprinco), kaj lia ascendo al la trono estis pridisputata. [54]
Aŝokavadana asertas, ke la plej aĝa filo de Bindusara nome Susima iam batis senharan ministron sur lia kapo mokcele. La ministro priokupiĝis, ke ascendinte sur la trono, Susima povus denove moke damaĝi lin per glavo. Tiukadre, li instigis kvin cent ministrojn apogi la postulon de Aŝoko al la trono kiam venos la okazo, notinte, ke Aŝoko estis antaŭvidita kiel ĉakravarti (universala reganto).[55] Iom poste, Takŝaŝila ribelis denove, kaj Bindusara sendis Susima subpremadi la ribelon. Tuj poste, Bindusara malsaniĝis kaj oni timis, ke li baldaŭ mortos. Susima estis ankoraŭ en Takŝaŝila, malsukcese ne subpremante la ribelon. Bindusara realvokis lin al la ĉefurbo kaj petis Aŝokon marŝi al Takŝaŝila.[56] Tamen, la ministroj diris al li, ke Aŝoko estis malsana kaj sugestis, ke provizore oni instalu Aŝokon sur la trono ĝis la reveno de Susmia el Takŝaŝila.[55] Kiam Bindusara malakceptis fari tion, Aŝoko deklaris, ke se la trono estis laŭrajte lia, la dioj kronos lin kiel la sekva imperiestro. Tiukadre Bindusara mortis kaj la aŭtoritato de Aŝoko (pro dia agado) etendiĝis al la tuta komprenata mondo, inklude la teritorio de la spiritoj Jakŝoj situa super la tero kaj la teritorion de Nagoj situa sub la tero.[56] Kiam Susima revenis al la ĉefurbo, la ĵus nomumita ĉefministro de Aŝoko nome Radhagupta fiallogis lin al karbomino. Susima mortis per dolora morto, kaj lia generalo Bhadrajudha iĝis Budhista monaĥo.[57]
Kalinga milito
Kalinga (respektive Kalingo) estis sendependa ŝtato de la orienta marbordo de Barato, de parlamenta monarkio. Aŝoko startigis la konkermilito, nur ok jarojn post sia kronigo. Tiu milito okazigis pl ol 100 000 mortojn, kaj 150 000 personoj estis ekzilitaj. Kiam li estis celebrante sian venkon, promene tra la ĝardenoj de Kalinga, li iĝis kortuŝita antaŭ la granda nombro de kadavroj, kaj la vekrioj de la familianoj de la mortintoj. Estis kiam li konvertiĝis al budhismo. Tamen estas diversaj opinioj inter fakuloj pri tiu afero. Multaj opinias, ke ne estis vera budhismo la darmo kiun li poste predikis.
|
Tiel li komencis kvardekjaran regadon de paco kaj feliĉo. Pro lia merito budhismo disvastiĝis el la norda Hindujo ankaŭ en la ceterajn landojn, precipe sur Srilankon.
Spuroj restantaj
En la ruinoj de Kalinga, kavernoj malfermiĝas en la rokoj. Dum jarcentoj vivis tie budhistaj kaj ĵainaj monaĥoj solaj fore de homaj iluzioj. Proksime al la batalkampo pagodo blanka kaj ronda superrigardas la horizonton. Tiel fore kiel portas la vido videblas verdaj kampoj ĉirkaŭ tiu templo dediĉita al paco. Senmovaj leonoj gardostaras ĉe la enirejo kaj sur la domo de la konstruaĵo staras pluraj paroj kun la brakoj etenditaj ĉielen, kiel konektitaj al la kosmo.
La fonto de la plimulto de niaj scioj pri Aŝoko devenas de la multaj surskribaĵoj, kiujn li gravurigis sur kolonojn kaj rokojn en sia tuta imperio, ĉefe en la lingvo māgadhī (prakrito) en la skribo brāhmī (kaj foje en literoj de la alfabeto kharoṣṭhī), sed ankaŭ en la greka kaj la aramea.
Tiuj surskribaĵoj estas la unuaj atestoj skribaj de la hinda lingvo, kaj tiu skribo naskis ĉiujn aliajn duonsilabarojn troveblajn nun en Hindujo (kiel la nagaria), sed ankaŭ helpis la disvastiĝon de budhisma etiko kaj kuraĝigis al senperforto, akcepto de la doktrino de la darmo, devo kaj justa konduto. Noteblas ankaŭ la gravo donita al prakrito, kaj ne al nobela kaj literara lingvo, la Sanskrito, kio evidentigas la celon esti komprenata de la popolo.
Aŝoko pligrandiĝis la ĉefurbon Pāṭaliputra - la nuna Patnao - kaj konstruigis tie palacon en persa stilo. Li kunigis la konsilion de Pataliputra, la 3-an budhisman konsilion en 253 a.K. aŭ 243 a.K..
Ĝis la brita koloniado, ĉirkaŭ 2.000 jarojn poste, neniam ekzistis tiel granda parto unuiĝinta sub ununura registaro en la hinda subkontinento.
La kapiteloj de la kolonoj de Aŝoko, nomataj lāt, estas nuntempe unu el la simboloj de la barata respubliko. Ili bildiĝas en la nacia emblemo. La simboligita rado de Aŝoko krome bildiĝas en la flago de Barato.
Ĉiu kolono de Aŝoko estis starigita ĉe bikŝuejoj, gravaj lokoj de la vivo de la budho Gotamo kaj budhismaj pilgrimejoj. Kelkaj kolonoj havas skribaĵon adresitan al la bikŝuoj.[59]
Dekretoj
Jen ekzemplo de du dekretoj de Aŝoko:
|
|
Referencoj
- ↑ Thapar 1961, pp. 5–8.
- 1 2 3 4 Singh 2012, p. 132.
- ↑ Kenneth Zysk. Asceticism And Healing in Ancient India Medicine in the Buddhist Monastery. Oxford University Press, 1991, p. 44. Link to book.
- ↑ Singh 2012, p. 131.
- ↑ Strong 1995, p. 141.
- 1 2 Thapar 1961, p. 8.
- ↑ Thapar 1961, p. 7.
- ↑ Thapar 1961, pp. 7–8.
- ↑ Singh 2008, pp. 331–332.
- ↑ Thapar 1961, pp. 8–9.
- ↑ Strong 1989, p. 12.
- 1 2 3 4 Strong 1995, p. 143.
- ↑ Strong 1995, p. 144.
- ↑ Strong 1995, pp. 152–154.
- ↑ Strong 1995, p. 155.
- ↑ Strong 1995, pp. 154–157.
- ↑ Singh 2017, p. 162.
- ↑ Thapar 1961, p. 11.
- ↑ Thapar 1995, p. 15.
- 1 2 Thapar 1961, p. 9.
- ↑ Guruge, Review 1995, pp. 185-188.
- ↑ Pri datigo de la ekregado de Aŝoko vidu ĉe Hajime Nakamura: A Glimpse into the Problem of the Date of the Buddha. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 296-299; Kenneth R. Norman: Observations on the Dates of the Jina and the Buddha. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 300-312, ĉi tie: 300; Pierre H. L. Eggermont: The Year of Buddha's Mahaparinirvana. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 237-251, ĉi tie: 242f.
- ↑ Lahiri 2015, p. 26.
- ↑ Thapar 1961, p. 13.
- ↑ Strong 1989, p. 204.
- ↑ Thapar 1961, pp. 25–26.
- ↑ Strong 1989, pp. 204–205.
- ↑ Lahiri 2015, p. 323:"In the Ashokavadana, Ashoka's mother is not named."
- ↑ Lahiri 2015, p. 31.
- 1 2 Guruge 1993, p. 19.
- 1 2 Mookerji 1962, p. 2.
- 1 2 Singh 2008, p. 332.
- ↑ Thapar 1961, p. 20.
- 1 2 Lahiri 2015, p. 27.
- ↑ Strong 1989, p. 206.
- ↑ Strong 1989, p. 207.
- 1 2 3 4 Thapar 1961, p. 21.
- ↑ Lahiri 2015, p. 65.
- 1 2 Strong 1989, p. 208.
- ↑ Lahiri 2015, p. 66.
- ↑ Lahiri 2015, p. 70.
- ↑ Lahiri 2015, p. 66-67.
- ↑ Lahiri 2015, p. 68.
- ↑ Lahiri 2015, p. 67.
- ↑ Lahiri 2015, pp. 89–90.
- ↑ Allen 2012, p. 154.
- ↑ Guruge 1993, p. 28.
- ↑ Lahiri 2015, p. 98.
- ↑ Lahiri 2015, pp. 94–95.
- ↑ Thapar 1961, pp. 22–23.
- ↑ Lahiri 2015, p. 101.
- ↑ Lahiri 2015, p. 97.
- ↑ Thapar 1961, pp. 24–25.
- ↑ Thapar 1961, p. 25.
- 1 2 Lahiri 2015, p. 102.
- 1 2 Strong 1989, p. 209.
- ↑ Strong 1989, p. 210.
- ↑
- ↑ Companion, 430
Bibliografio
- Allen, Charles (2012). Ashoka: The Search for India's Lost Emperor. Hachette. ISBN 978-1-408-70388-5. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 13an de Julio 2018.
- Boardman, John (1998), "Reflections on the Origins of Indian Stone Architecture", Bulletin of the Asia Institute, pp. 15–19, 1998, New Series, Vol. 12, (Alexander's Legacy in the East: Studies in Honor of Paul Bernard), p.13-22, JSTOR
- "Companion": Brown, Rebecca M., Hutton, Deborah S., eds., A Companion to Asian Art and Architecture, Volume 3 of Blackwell companions to art history, 2011, John Wiley & Sons, 2011, ISBN 1444396323, 9781444396324, google books
- Harry Falk: Asokan Sites and Artefacts - A Source-book with Bibliography (Aŝokaj trovejoj kaj trovaĵoj - Fontolibro kun bibliografio). Eld. Philipp von Zabern, Mainz 2006, ISBN 978-3-8053-3712-0
- Guruge, Ananda W. P. (1993). Aśoka, the Righteous: A Definitive Biography. Central Cultural Fund. ISBN 978-955-9226-00-0. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 10an de Oktobro 2019.
- Guruge, Ananda W. P. (1995). "Emperor Aśoka and Buddhism: Unresolved Discrepancies between Buddhist Tradition & Aśokan Inscriptions" kaj "Emperor Aśoka's Place in History: A Review of Prevalent Opinions". En Anuradha Seneviratna (eld.). King Aśoka and Buddhism: Historical and Literary Studies. Buddhist Publication Society. ISBN 978-955-24-0065-0. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 26an de Novembro 2019.
- Harle, J.C., The Art and Architecture of the Indian Subcontinent, 2a eld. 1994, Yale University Press Pelican History of Art, ISBN 0300062176
- Hermann Kulke, Dietmar Rothermund: Geschichte Indiens (Historio de Barato resp. Hindio). Beck, München 2006.
- Lahiri, Nayanjot (2015). Ashoka in Ancient India. Harvard University Press. ISBN 978-0674057777. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 16an de Aŭgusto 2019.
- Mookerji, Radhakumud (1962). Aśoka (3a reviziita eld.). Delhi: Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0582-8. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 16an de Aŭgusto 2019.
- Singh, Upinder (2017). Political Violence in Ancient India. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-97527-9. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 15an de Julio 2018.
- Singh, Upinder (2008). A history of ancient and early medieval India: from the Stone Age to the 12th century. New Delhi: Pearson Education. ISBN 978-81-317-1120-0. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 16an de Aŭgusto 2019.
- Singh, Upinder (2012). "Governing the State and the Self: Political Philosophy and Practice in the Edicts of Aśoka". South Asian Studies. University of Delhi. 28 (2): 131–145. doi:10.1080/02666030.2012.725581. S2CID 143362618.
- John S. Strong: The Legend of King Asoka. A Study and Translation of the Asokavadana (La legendo de la reĝo Aŝoko. Esploro kaj traduko de la Asokavadana). 1948.
- Strong, John S. (1989). The Legend of King Aśoka: A Study and Translation of the Aśokāvadāna. Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0616-0. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 15an de Novembro 2015.
- Strong, John S. (1995). "Images of Aśoka: Some Indian and Sri Lankan Legends and their Development". En Anuradha Seneviratna (eld.). King Aśoka and Buddhism: Historical and Literary Studies. Buddhist Publication Society. ISBN 978-955-24-0065-0. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 26an de Novembro 2019.
- Thapar, Romila (1961). Aśoka and the Decline of the Mauryas. Oxford University Press. OCLC 736554. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2021. Alirita la 29an de Oktobro 2019.
- Romila Thapar, The Penguin history of early India: from the origins to AD 1300, 2003, eld. Penguin Books, Londono, ISBN 978-0-14-028826-1
- Romila Thapar, Aśoka and the decline of the Mauryas: with a new afterword, bibliography, and index, 1997, eld. Oxford University Press, Delhi, ISBN 978-0-19-564445-6
Eksteraj ligiloj
- Terra X: Aŝoko - La hinda militisto de Budho Arkivigite je 2009-09-01 per la retarkivo Wayback Machine; dokumenta filmo de la germana televido ZDF
- La ediktoj de la reĝo Aŝoko
- Pri la reĝo Aŝoko Arkivigite je 2010-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo de la gazeto "Der Spiegel" pri Aŝoko
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ashoka en la angla Vikipedio.