Aísa | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22860 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 324 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 41′ N, 0° 37′ U (mapo)42.682777777778-0.61694444444444Koordinatoj: 42° 41′ N, 0° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 043 m [+] | ||
Areo | 80,96717 km² (80 96. 717 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aísa [+] | |||
Aísa [aIsa] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Jacetania. Ĝi estas inter Aragüés del Puerto kaj Jasa okcidente kaj Borau oriente. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn Candanchú, Esposa kaj Sinués. Menciendas la skiejo de Candanchú.
Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales. Limige la valon estas kelkaj de la plej altaj pintoj de Pireneoj, kiel Aspe (2640 m), Llana de la Garganta (2597 m) kaj Llana del Bozo (2559 m), kiuj formas la konatan Triopon de Aspe, en la montaro Sierra de Aísa.
La loĝloko Aísa mem (1043 msm) estas je 91 km nordokcidente de Huesca kun konekto kun Jasa okcidente kaj Borau oriente ambaŭ laŭ tre malfacilaj montaraj ŝoseoj. Sudoriente estas Jaca. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.
Nordokcidente: Aragüés del Puerto | Norde: Ansó kaj Francio | Nordoriente: Jaca (eksklavo) |
Okcidente: Aragüés del Puerto kaj Jasa | Oriente: Canfranc kaj Borau | |
Sudokcidente: Hecho | Sude: Jaca | Sudoriente: Borau |
Historio
En 1966, Aísa aligis la municipon Sinués, kaj en 1972 same aligis la ĝistiaman municipon Esposa.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Aísa: oni malaltiĝis el 499 loĝantoj en 1920 ĝis 200 en 1970; poste iom rekuperiĝis pro la aligo de la apudaj municipoj ĝis 400 loĝantoj en 2000, sed poste ankoraŭ oni perdis loĝantojn ĝis nunaj 339 loĝantoj (2022).
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejoj kaj ermitejoj; montara arkitekturo, tuta urba kerno de ardezaj tegmentoj kun mirinda kolekto de kamenoj; dolmeno, ktp.
Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.
Bildoj
- Candanchú en somero.
- Skiejo de Candanchú.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)