Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de julio estas la 190-a tago de la jaro (la 191-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 175 tagoj restas.
Je la 9-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 365: Tertremo kun posta cunamo detruis kelkajn urbojn en Kreto
- 381: Unua koncilio de Konstantinopolo finiĝis
- 869: Tertremo en regiono de japana urbo Sendaj kaj estiĝinta cunamo mortigis ĉirkaŭ mil personojn
- 1064: Kristana armeo rekonkeris hispanan urbon Koimbro
- 1339: Dum la kunveno de Visegrád reĝo de Pollando Kazimiro la 3-a la Granda interkonsentis kun reĝo de Hungario Karolo la 1-a pri tronsukcedo kaj alianco en bataloj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1357: Imperiestro Karolo la 4-a metis angulŝtonon por konstruo de la Ponto de Karolo tra Vultavo
- 1384: Vytautas interpaciĝinte kun Ladislao la 2-a Jogajlo forbruligis tri kastelojn de la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj revenis al Litovio
- 1386: Milito aŭstra-svisa: Batalo de Sempach
- 1410: Dum la granda milito de Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kun la armeo trapaŝis kruckavaliran landlimon apud Lidzbark
- 1521: En la katedralturo de Vavelo oni pendigis sonorilon Sigismondo, kiu estis fandita de la kanonoj posedataj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, akiritaj post la batalo de Grunwald
- 1540: Henriko la 8-a nuligis sian geedzecon kun sia kvara edzino Anna de Kleve
- 1572: Nederlando: oni pendumis en Gorkum 19 katolikojn fidelajn al papeco kaj komunio
- 1695: Rusa armeo komencis sieĝon de la defendata de turkoj Azov
- 1734: Rusa armeo eniris al Gdańsk, kiu kapitulacis la 30-an de junio post 4-monata sieĝo
- 1749: Kanado: britoj fondis Regionan Municipon Halifakso
- 1755: Sepjara milito: malvenko de britoj kontraŭ francoj kaj indianoj en batalo apud rivero Monongahela (Pittsburgh)
- 1762: Katerina la 2-a iĝis imperiestrino de Rusio
- 1789: En Francio Nacia Asembleo, gvidata de ĉefepiskopo Jean-Georges Lefranc de Pompignan, deklaris sin Konstitucifara asembleo
- 1790: Marmilito: Sveda mararmeo detruis trionon de la Rusa Mararmeo en batalo de Svensksund (Finna golfo)
- Unua Franca Imperio
- 1807: Dum la paco de Tilsit oni decidis pri kreo de Libera Urbo Dancigo
- 1810: Napoleono Bonaparte aneksis Nederlandon
- 1815: Charles-Maurice de Talleyrand iĝis ĉefministro de Francio
- Hispana Imperio
- 1816: Argentino sendependiĝis (de Hispanio)
- 1816: Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata proklamis sendependecon de Hispanio kun helpo de Unuiĝinta Reĝlando, kiu kontrolos la ekonomion ĝis la malfruaj 1860-aj jaroj
- 1850: Millard Fillmore iĝis prezidento de Usono
- 1850: Persa imperio: fondinto de babismo Báb estis ekzekutita en Tabrizo
- 1857: Estonio: unua grava tutlanda germanlingva kantotago komenciĝis en Talino kaj daŭris ĝis la 15-a de julio
- 1868: Amendo al Usona Konstitucio garantiis al afrik-usonanoj plene civitanajn rajtojn
- 1877: Granda Londono: la unua tenisa turniro okazis en Wimbledon
- 1896: Usona politikisto William Jennings Bryan famiĝis pro sia orkruca parolado
- 1902: Germanaj sciencistoj izolis la bazon por barbituratoj
- 1916: Sudamerika Konfederacio de Futbalo CONMEBOL fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1915: Kapitulaco de lastaj germanaj taĉmentoj en batalo kontraŭ sud-afrika armeo kaj malfondo de la Germana Sudokcidenta Afriko
- 1917: Laŭ alvoko de Józef Piłsudski soldatoj de la 1-a kaj 3-a Brigadoj de Polaj Legioj rifuzis ĵuri por "fidela frateco de armiloj kun Germanio kaj Aŭstrio-Hungario" - rezulte Piłsudski estis malliberigita en Magdeburg, oficiroj kune kun generalo Kazimierz Sosnkowski en distrikto Legionowski kaj soldatoj apud Kalisz
- 1919: En Talino malfermiĝis granda superrigarda ekspozicio de la verkoj de estonaj artistoj
- 1920: Soveta-Pola Milito: venko de pola kavalerio en batalo de Hrebionka (Minska regiono) kontraŭ 3 regimentoj de pafistoj, kio permesis ordigitan retiriĝon - sovetaj perdoj: ne malpli ol 127 mortigitoj kaj multaj vunditoj, polaj perdoj: 6 kavalerianoj, en tio 1 oficiro, 3 vunditoj kaj 11 vunditaj ĉevaloj; apud Babrujsk poloj perdis 2 kirastrajnoj
- 1922: Usonano Johnny Weissmüller el Timișoara kiel unua homo tranaĝis en liberstilo 100 metrojn ene de unu minuto (58,6 sekundoj)
- 1932: Dua Pola Respubliko: kontraŭregistara ribelo de ĉefe rutenoj en Lesko-regiono estis subpremita (pro Granda Depresio estis devigitaj senpage labori ĉe konstruado de vojoj)
- 1932: Svislando nuligis militan ŝuldon al Vajmara Respubliko
- 1932: En San-Paŭlo eksplodis ribelo de Pro-Konstitucia Revolucio kontraŭ brazila diktatoro Getúlio Vargas por reestabli la konstitucion
- 1937: Dua Pola Respubliko: oni finis konstruon de holmo al Piłsudski en Krakovo
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio oni kreis situan raporton pri sovetaj militprizonoj kiel Kozelsk kaj aliaj, prilaboritan de soldato, kiu evitis morton en Katin — komence de aŭgusto la dokumenton ekkonis regopovoj de Ĝenerala Gubernio; ĉirkaŭ la 9-a de julio en Kovno estis arestita de NKVD subkolonelo Jerzy Dąmbrowski - ekzekutita en militprizono julie 1941; pola konsulo en Bombajo informis pri porsava kampanjo favore al militviktimoj en Pollando kaj kolekto de 250 mil dolaroj; Elliock (Britio): kreo de la unua pola brigado; unua germana aviadilo pafalterigita de pola leŭtenanto super Anglio; Mediteraneo: mar-aera batalo de itala-brita ŝiparo apud Punta Stilo en Kalabrio - rompita post foriro de italoj al Mesina Markolo; ordono de Adolf Hitler fokusigi armadon al aviado kaj mararmeo
- 1941: 18-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: direkte al Leningrado germana 41-a Kirasita Korpuso konkeris Pskovon, en Belorusio 3-a Kirasita Grupo invadis al Vicebsko — organizita rezisto de la Ruĝa Armeo ĉirkaŭigita apud Vicebsko kaj Minsko ĉesis, en Ukrainio germana 14-a Kirasita Divizio konkeris Ĵitomir; en Provinco Vartlando Arthur Greiser malpermesis respondi demandojn de American Joint Distribution Committee, senditajn pri judoj; Italio sendis al la orienta fronto armean helpon por Germanio; registaroj de Germanio kaj Italio deklaris pri likvido de Jugoslavio; internigita de francaj regopovoj en Konakrio pola pasaĝera ŝipo SS Pułaski fuĝis de la haveno, pripafata de artilerio
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo kaj SS pafmortigis apud Krakovo ĉirkaŭ 100 judojn; germana polico pendumis en Tuchorza (proksime al Wolsztyn) 15 polojn alveturigitajn de Poznań; Pola ekzila registaro aranĝis en Londono konferencon pri amasa ekstermado de judoj en okupata Pollando; en la suda parto de Orienta Fronto germana 1-a Kirasita Armeo ekatakis sud-oriente de Ĥarkivo al Lisiĉansk; Nederlando: familio de Anne Frank kaŝiĝis en subtegmento super oficejo de sia patro en Amsterdama magazeno
- 1943: Gestapo de Tarnów pafmortigis en Żurowa polinon kun ŝiaj kvar infanoj pro helpo al forkurintaj de germana tendaro sovetaj militkaptitoj; germana polico ĉirkaŭis Sandomierz kaj kontrolis ĉiun foriranton kaj alvenanton; Pola Rezistomovado: Konsilantaro por Helpo al Judoj apelaciis al la pola ekzila registaro organizi internacian agadon favore al savo de judoj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Kozienice frakasis tendaron de sovetaj militkaptitoj en Kruszyn - oni senarmigis gardistojn liberigante 150 soldatojn, 4 germanoj pereis en batalo; Aliancana invado de Sicilio: Aliancanoj kadre de Operaco Husky albordiĝis al Sicilio; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Gelsenkirchen; Ruĝa Armeo alinomis Stepan Frontan Areon al Stepa Fronto
- 1944: Taĉmentoj de germana polico bruligis en Bogucin 13 agrikulturajn proprietaĵojn pafmortigante dekkelke de personoj kaj en Komarówka 75 konstruaĵojn murdante 6 loĝantojn; germanaj soldatoj pafekzekutis en Jeziory 21 virojn pro ilia helpo al partizanoj; Ruĝa Armeo eniris al Lida en Grodna regiono; 6-a brigado de Pola Enlanda Armeo kun soveta bataliono atakis retiriĝantajn de Vilno germanojn; Operaco Overlord finiĝis - britoj konkeris Caen en Normandio; Itala Liberiga Korpuso, apogata de polaj taĉmentoj, okupis Filottranon; 6-a brigado de Pola Enlanda Armeo kun soveta bataliono atakis en Kamionka (Distrikto Vilno) germanojn retiriĝantajn el Vilno; Batalo de Saipano: usona armeo konkeris insulon Saipanon — usonanoj el 67 451 soldatoj perdis 3426 kaj havis 13 099 vunditojn, kun 23 811 mortigitaj japanoj kaj 1780 militkaptitoj; Daŭriga milito: finna armeo decide venkis la Ruĝan Armeon en la batalo de Tali-Ihantala
- 1945: Registaro de Nederlando agnoskis la Provizoran Konsilion de Nacia Unueco en Pollando
- 1946: Militkrimulo Arthur Greiser, rezidanta en Provinco Vartlando, estis kondamnita al mortpuno de la Supera Nacia Tribunalo en Poznań (ekzekutita la 21-an de julio)
- 1947: Dua soveta okupado de Pollando: Popola Pollando sub premo de Sovetunio malakceptis la planon de Marshall laŭ kiu postmilita Eŭropo ricevis helpon valoran je 17 miliardoj da dolaroj (mineralaj substancoj, nutraĵoj, kreditoj kaj produktadrimedoj)
- 1950: Stalinismo: grupo de parlamentanoj de kristana-demokratia Partio de Laboro - por ŝajnigi politikan plurismon - eniris al Partio de Demokratio, subigita al Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1955: Malvarma milito: en Londono oni publikigis manifeston, pli frue subskribitan de Albert Einstein kaj Bertrand Russell, kontraŭ armilo de amasa detruo
- 1957: Oni malkovris la 102-an kemian elementon de la perioda tabelo de Dmitrij Mendelejev, nomatan nobelio
- 1964: Angla muzikgrupo The Animals pintigis Anglion per la kanto "House of the Rising Sun"
- 1971: Flago de Kataro oficialiĝis
- 1972: Unua nuklea eksplodo sur la teritorio de Ukrainio por industriaj celoj, 2 km de la vilaĝo Ĥrestiŝĉe en Ĥarkiva provinco
- 1978: Alessandro Pertini iĝis prezidento de Italio
- 1979: Senskipa kosmosondilo Voyager 2, sendita en 1977, preterpasis Jupiteron distance de 721 670 km de la planeda centro, direktiĝante al Saturno, kiun ĝi atingis post 779 tagoj
- 1986: En Straßlach-Dingharting dum bomba atenco farita de okcidentgermana terorisma organizaĵo Frakcio Ruĝa Armeo pereis estrarano de Siemens AG kun sia ŝoforo
- 1989: Steffi Graf kaj Boris Becker gajnis ene de kelkaj horoj individuajn konkursojn de Wimbledon
- 1990: Pollando ligis diplomatiajn rilatojn kun Malta Ordeno
- 1993: Senkomunismigo: Ĉeĥa parlamento aprobis leĝon pri senrajteco de komunisma reĝimo kaj rezisto kontraŭ ĝi - Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kondamnita kiel krima organizaĵo
- 1993: Brita ministerio pri enlandaj aferoj publike anoncis, ke en Jekaterinburg oni malkovris korpojn de caro Nikolao la 2-a kaj lia edzino
- 1995: Srilanka Enlanda Milito: dum la interna milito post konsilo al civiluloj kaŝiĝi en kultejoj, aerfortoj bombis preĝejon en Navaly, apud Ĝafna, mortigante 147 personojn
- 1997: Eksplodo de bombo en pasaĝeravidilo Fokker 100 de brazila flugkompanio TAM Linhas Aéreas kaŭzis truon en la flugmaŝino kaj elŝiron de unu pasaĝero
- 2001: En Ĉeĥio Ministerio pri internaj aferoj anoncis, ke la unuan fojon ekde 1994 falis krimeco
- 2002: En la ĉefurbo de Etiopio Adis-Abebo Organizaĵo por Afrika Unueco anstataŭiĝis per Afrika Unio
- 2006: Itala nacia teamo de futbalo gajnis la 4-an mondĉampionecon en Futbala Mondpokalo en Germanio
- 2007: Post 89 jaroj en Bonaero falis neĝo
- 2011: Sud-Sudano sendependiĝis (de Sudano)
- 2014: De Kosmodromo Pleseck oni unuafoje elpafis lanĉo-veturilon Angara
- 2016: En hispana urbo Teruelo dum festivalo pereis toreisto
- 2017: Ĉefministro de Irako Hajdar al-Abadi anoncis liberigon de Mosulo desub okupado de t.n. Islama Ŝtato
- 2018: Prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdoğan estis ĵurigita al dua oficperiodo post enkonduko de prezidenta sistemo konfirmita en referendumo aprile 2017
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 136-a tago de la rusa agreso: Pasinttage pro rusa pripafo de Sumia provinco 5 personoj estis vunditaj; en Kievo 86% de firmaoj rekomencis laboron (marte estis apenaŭ 32%); ukrainaj soldatoj detruis en Mikolajivo 5 rusajn tankojn kaj malliberigis skipanojn; ĉ. 1000 virinoj eniris al ukraina armeo kiel volontulinoj; en okupata Mariupolo kunlaboristoj kaj rusoj ŝtelas aŭtojn; al Ĥarkivo falis raketo, 4 personoj estis vunditaj; ambasadoro de Ukrainio en Germanio estis demisita; ministro pri sporto informis, ke rusia armeo mortigis 100 ukrainajn sportistojn kaj trejnistojn, 22 estis prenitaj al mallibero
- Mondreago: Ukrainaj soldatoj alvenis al Britio por instruado (oni planas trejni 10 mil); BBC: pro rusa pripafo de urboj oriente kaj sude 6 personoj pereis (4 en Siversk) kaj 10 estis vunditaj; Usono transdonos al Ukrainio humanitaran helpon valoran 360 mln da dolaroj; en Belorusio oni detruis en Vaŭkavisk laŭvican tombon de soldatoj de Pola Enlanda Armeo;
- 2023: Pasintsemajne en Ukrainio pereis 4 380 rusiaj soldatoj, rusia armeo i.a. perdis 26 tankojn, 76 kirasitajn veturilojn kaj 178 unuojn de artilerio, pasinttage en pripafata de rusoj Donecka provinco 10 civiluloj pereis kaj 13 estis vunditaj — ukrainoj detruis 23 unuojn de rusa armilaro, 3 deponejojn de municio kaj komandejon, pereis ne malpli ol 2 kompanioj de rusiaj soldatoj; de la invadkomenco en Kievo pro rusaj atakoj pereis pli ol 170 civiluloj, kaj pli ol 400 loĝdomoj estis detruitaj; en liberigata Zaporiĵa provinco estis malkovritaj rusaj torturejoj por civiluloj — ukraina akuzistaro entute konfrmis 54; Prezidanto de Ukrainio kaj de Pollando renkontiĝis en Lucko antaŭ proksimiĝanta 80-a datreveno de la genocido de poloj (pereis ne malpli ol 100 000) — en la katedralo komune omaĝis dum la ekumena meso al viktimoj de t.n. Volinia masakro, kruele farita de ukrainaj naciistoj;
- Mondreago: Francio deklaris militistan helpon al Ukrainio (kutime dum kelkaj semajnoj okazas antaŭanta debato de politika elito, simile en Germanio kaj Turkio); "The Wall Street Journal": Ukrainio ricevis de Pollando pezajn batalhelikopterojn tipe de Mi-24; Pollando ĝis nun apogis 111 kulturajn instituciojn en Ukrainio
Naskiĝoj
- 1578: Ferdinando la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1637)
- 1631: Mihály Ács, hungara luterana pastro kaj instruisto (m. 1708)
- 1689: Alexis Piron, franca verkisto, aŭtoro de epigramoj (m. 1773)
- 1723: Pál Makó, hungara matematikisto, fizikisto, profesoro, jezuita monaĥo, pastro, abato, kanoniko (m. 1793)
- 1744: François-Guillaume Ménageot, franca pentristo, membro de la franca Akademio de Belartoj (m. 1816)
- 1764: Ann Radcliffe, angla verkistino, reprezentantino de anglalingva horora literaturo, de t. n. gotika romano (m. 1823)
- 1830: Gábor Kemény, hungara politikisto, ministro (m. 1888)
- 1834: Jan Neruda, ĉeĥa poeto kaj ĵurnalisto (m. 1891)
- 1835: Tomás Estrada Palma, unua prezidento de Kubo, partoprenito de la Dekjara Milito (m. 1908)
- 1840: István Zsemlits, hungara-slovena katolika pastro (m. 1891)
- 1856: Joseph Rhodes, brita ĵurnalisto, Esperanto-vortaristo, fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglio, nomumita de Zamenhof membro de la unua Lingva Komitato, partoprenanto de UK 1911 (m. 1920)
- 1856: Nikola Tesla, serba-usona inĝeniero kaj inventisto, aŭtoro de 300 patentoj pri elektromotoro, radiofonio, hidroelektra centralo, sunenergio, Tesla transformatoro, viziulo, reganto de fulmoj (m. 1943)
- 1856: Henrik Wlislocki, saksa etnografo en Transsilvanio (m. 1907)
- 1862: Konrad Alberti, germana verkisto kaj gazetredaktisto juddevena (m. 1918)
- 1879: Carlos Justiniano Ribeiro Chagas, brazila kuracisto, epidemiologo (m. 1934)
- 1879: Ottorino Respighi, itala komponisto, reprezentanto de instrumenta muziko (m. 1936)
- 1891: Ferenc Czeyda-Pommersheim, hungara kuracisto, kirurgo (m. 1974)
- 1904: Otto Wahl, germana skikuristo (m. 1935)
- 1905: Miklós Guzner, hungara dentkuracisto, universitata profesoro (m. 1972)
- 1906: György Bálint, hungara verkisto, ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto (m. 1943)
- 1911: John Archibald Wheeler, usona teoria fizikisto dononta nomon al la nigra truo (m. 2008)
- 1914: Lídia Agricola, hungara-rumana pentristino (m. 1994)
- 1914: Willi Stoph, orientgermana politikisto, membro de la Socialista Unueca Partio de Germanio, plurfoja ĉefministro de GDR (m. 1999)
- 1921: Zorka Janů, ĉeĥa aktorino (m. 1946)
- 1924: Pierre Cochereau, franca orgenisto, improvizisto, komponisto, kaj pedagogo (m. 1984)
- 1925: Emil Keres, hungara aktoro kaj teatrestro (m. 2016)
- 1926: János Gosztonyi, hungara reĝisoro, aktoro, voĉoaktoro, dramisto, dramaturgo kaj universitata instruisto (n. 2014)
- 1926: Georg Lohmeier, germana verkisto, reĝisoro kaj aktoro (m. 2015)
- 1928: Federico Bahamontes, hispana biciklisto (n. 1928)
- 1929: Hasano la 2-a, sultano kaj reĝo de Maroko (m. 1999)
- 1931: Marianne Krencsey, hungara aktorino, voĉoaktoro kaj reĝisorino (m. 2016)
- 1931: Margit Soó Zöld, hungara grafikistino kaj pentristino (m. 2022)
- 1932: Donald Rumsfeld, usona ministro pri defendo (m. 2021)
- 1933: Elem Klimov, soveta kaj rusia filmreĝisoro (m. 2003)
- 1933: Zsuzsa Csala, hungara aktorino kaj voĉoaktoro (m. 2014)
- 1935: Wim Duisenberg, nederlanda ekonomikisto kaj politikisto, unua prezidanto de Eŭropa Centra Banko (m. 2005)
- 1935: Mercedes Sosa, argentina kantistino, konata kiel "La Voĉo de Sudameriko"(m. 2009)
- 1935: Zsolt Fekete, rumania hungara pentristo
- 1935: Gyula Péterffy, rumania hungara aktoro (m. 1980)
- 1935: András-Mihály Pogány, rumania hungara inĝeniero pri akvokonstruado
- 1935: Mercedes Sosa, argentina kantistino populara en Latin-Ameriko, ambasadorino de bona volo ĉe Unicef (m. 2009)
- 1937: David Hockney, angla pentristo, enscenigisto kaj fotisto
- 1937: Árpád Venczel, rumania hungara skulptisto
- 1939: Ihor Kalinec, ukraina poeto, disidento, politika malliberulo, reprezentanto de Pafita renesanco
- 1940, János B. Nagy, hungara operokantisto (tenoro) (m. 2007)
- 1942: Richard Roundtree, usona aktoro (m. 2023)
- 1945: István Imreh, rumania hungara biologo kaj genetikisto
- 1945: Dean R. Koontz, usona verkisto de fantasto
- 1947: O. J. Simpson, usona futbalisto kaj aktoro
- 1950: Viktor Janukoviĉ, ĉefministro kaj prezidento de Ukrainio, gvidanto de la Partio de Regionoj
- 1956: Tom Hanks, usona aktoro
- 1962: Zsolt Gömöry, hungara sintezilisto kaj komponisto, membro de rokgrupo Edda
- 1963: Jenő Csata, rumania hungara pentristo kaj grafikisto
- 1966: Amélie Nothomb, belga verkistino, konata de la romanoj Stuporo kaj tremoj, Higieno de l' murdisto kaj Kosmetiko de l' malamiko
- 1968: Hunor Pető, hungara artisto, skulptisto
- 1971: Marc Andreessen, usona komputikisto, aŭtoro de la TTT-legilo Mosaic
- 1977: Tomasz Miśkiewicz, pola muftio, islama kleriko
- 1980: Juli Fábián, hungara ĵazomuzikistino, komponistino, kantistino, tekstopoeto kaj orkestrestro (m. 2017)
- 1994: Akiane, usona mirinfano, poetino kaj aŭtodidakta pentristino
Mortoj
- 880: Ariwara no Narihira, japana poeto en frua Epoko Heian (n. 825)
- 1386: Leopoldo la 3-a, duko de Aŭstrio, kunfondinto de la Universitato de Vieno (n. 1351)
- 1437: Johana de Navaro, dukino de Bretonio, reĝino de Anglio (n. 1340)
- 1441: Jan van Eyck, flandra pentristo (n. ĉirkaŭ 1395)
- 1552: György Szondy, hungara oficiro, nacia heroo (n. 1504)
- 1654: Ferdinando la 4-a, reĝo de Ĉeĥio, Hungario kaj romgermana (n. 1633)
- 1677: Angelus Silesius, silezia poeto germanlingva, mistikulo verkanta apologetike, aforisto, enestanta en Germana antologio (n. 1624)
- 1696: Wacław Potocki, pola verkisto de baroko, poeto, tradukisto, satiristo kaj moralisto (n. 1621)
- 1746: Filipo la 5-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1683)
- 1797: Edmund Burke, angla-irlanda politikisto, verkisto, oratoro, politika teoriisto kaj filozofo, kritikisto de la franca revolucio de 1789 en sia verko Pensoj pri la Revolucio en Francio (n. 1729)
- 1826: Charlotte von Schiller, germana verkistino (n. 1766)
- 1850: Zachary Taylor, usona prezidento, konata de kompromiso pri sklaveco inter sudo kaj nordo (n. 1784)
- 1850: Báb, persa komercisto, fondinto de la religia movado babismo, devenanta de imamismo, aŭtoro de Klarigo, antaŭulo de Bahá'u'lláh, murdita (n. 1819)
- 1855: William Parry, angla vicadmiralo kaj esploristo de Arkto (n. 1790)
- 1856: Amedeo Avogadro, itala fizikisto kaj kemiisto, konata de la konstanto de Avogadro (n. 1776)
- 1880: Paul Broca, franca kuracisto, anatomo kaj antropologo (n. 1824)
- 1884: Johann Peter Lange, germana teologo (n. 1802)
- 1909: Kazimierz Badeni, pola juristo, politikisto, ĉefministro de Aŭstrio, avo de mistulo Joachim Badeni (n. 1846)
- 1914: Lajos Pósa, hungara poeto, ĵurnalisto, verkisto, membro de Societo Petőfi (n. 1850)
- 1929: Julian Fałat, pola akvarelisto kaj pejzaĝisto, reprezentanto de realismo kaj impresionisma pejzaĝo, rektoro de Belarta Akademio en Krakovo (n. 1853)
- 1932: King Camp Gillette, usona komercisto kaj inventinto, konata de la sendanĝera razilo (n. 1855)
- 1933: Viktoro Polgár, franca presisto hungardevena, posedanto de Presa Esperantista Societo, defendanto de netuŝebleco de la Fundamento de Esperanto (n. 1877)
- 1936: Oscar Van Schoor, belga verkisto kaj tradukisto, redaktanto de "Belga Esperantisto", kunfondinto de La Verda Stelo, sekretario de Internacia Esperantista Farmaciista Asocio (n. 1873)
- 1938: Jakov Ĥozijev, oseta poeto kaj tradukisto (n. 1916)
- 1941: Carl Friedrich von Siemens, germana industriisto kaj politikisto influinta evoluon de Germana Regna Fervojo (n. 1872)
- 1943: Franz Jägerstätter, aŭstra kamparano kaj martiro de konscienco (n. 1907)
- 1946: Árpád Kovács, rumania hungara juristo el Oradea, okupiĝanta pri rajtoj de nacimalplimultoj (n. 1897)
- 1947: Lucjan Żeligowski, pola generalo, konata kiel ŝtatestro de la efemera Respubliko de Centra Litovio, partoprenanto de tri militoj, ekde la Pola-Soveta Milito (n. 1865)
- 1967: Fatima Jinnah, pakistana dentistino, biografo kaj politikistino, kunfondintino de Pakistano (n. 1893)
- 1971: Olivér Pittner, hungara pentristo, fondinto de tagĵurnalo "Szabad Szó" (n. 1911)
- 1980: Vinicius de Moraes, brazila diplomato, poeto, komponisto, konata de aforismoj (n. 1913)
- 1985: Ĉarlota, granddukino de Luksemburgo (n. 1896)
- 1987: Endre Vészi, hungara poeto kaj verkisto (n. 1916)
- 1989: Wolfdietrich Schnurre, germana verkisto, kunkreinto de Gruppe 47 (n. 1920)
- 1992: Vasil Peevski, bulgara geodeziisto, profesoro kaj rektoro, bulgara esperantisto, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, rektoro de Internacia Somera Universitato dum UK 1963, UK 1976 kaj UK 1978, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (n. 1905)
- 1992: István Vántus, hungara komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto, kreinto de kvintona gamo (n. 1935)
- 1993: Henry Hazlitt, usona ĵurnalisto, filozofo, reprezentanto de la Aŭstria skolo de ekonomiko (n. 1894)
- 2000: Herbert Hunger, aŭstra papirusologo, klasika filologo kaj bizancisto (n. 1914)
- 2004: Jean Lefebvre, franca aktoro (n. 1919)
- 2011: Facundo Cabral, argentina gitaristo, kantisto kaj kantaŭtoro , murdita (n. 1937)
- 2016: Vilmos Varga, rumania hungara aktoro, elmigrinta al Usono (1931)
- 2017: Anton Nosik, rusa Interret-aganto, fondinto de amaskomunikilo Lenta.ru, aŭtoro de projekto LiveJournal, ebliganta redakti blogon (n. 1966)
- 2019: Fernando de la Rúa, prezidanto de Argentino, advokato kaj politikisto (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Aŭstralio: Tago de Konstitucio
- Argentino: Tago de Sendependiĝo
- San-Paŭlo: Tago de Por-konstitucia Revolucio
- Ukrainio, Aŭtonoma Respubliko Krimeo: Tago de Partenito
- Palaŭo: Tago de Konstitucio
Tagoj de semajno
La 9-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.