
Kriza telefono sur la kimra marbordo ĉe la vilaĝo Trefor kun ŝildo montranta la numeron 999
999 estas kriza telefonnumero uzata en pluraj landoj por alvoki krizajn servojn (ambulancon, fajrobrigadistojn, policon). La telefonnumero servas por alvoki la krizajn servojn en la kazo de bezono kaj neceso. Intenca misuzado de la numero povas esti punebla laŭ lokaj leĝoj. Ĝi estas uzata en Bangladeŝo, Barejno, Bocvano, Ganao, Gernezejo, Honkongo, Irlando, Ĵerzejo, Kataro, Kenjo, Makao, Malajzio, Manksinsulo, Maŭricio, Pollando, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Singapuro, Sudano, Svazilando, Trinidado kaj Tobago, Ugando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Unuiĝinta Reĝlando kaj Zimbabvo.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 999 (emergency telephone number) en la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.