9133 d'Arrest | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9133 d'Arrest |
Aliaj nomoj | 3107 P-L ; 1990 UJ3 ; 1990 VN9 |
Nomita laŭ | Heinrich Louis d'Arrest vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 25-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
392,563 Gm (2,624 AU) 324,364 Gm (2,168 AU) 460,762 Gm (3,080 AU) |
Discentreco | 0,174 |
Meza anomaliangulo | 178,353° |
Klinangulo | 12,825° |
Periodo | 1552,656 tagoj (4,251 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,38 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
214,845° |
Argum. de periapsido | 145,642° |
Terdistanco - Minimuma |
176,288 Gm (1,178 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,366 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,212 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,1 |
9133 d'Arrest estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 25-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Tom Gehrels estis fotinta la ĉielon per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. La fotaj platoj, senditaj en Leiden (Nederlando), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.
Nomo
Ĝi estis nomita en memoro de la prusa astronomo Heinrich Louis d'Arrest (1822–1875). Helpanta astronomo en la Observatorio de Berlino, kune kun J.G. Galle, li kunmalkovris Neptunon en 1846. De 1852 d'Arrest estis astronomo ĉe la Observatorio de Leipzig kaj estis nomumita profesoro de astronomio. En 1857 li iris en Danion kiel direktoro de la Observatorio de Kopenhago, elde kie li malkovris la asteroidon 76 Freia. Li estis fekunda observanto de asteroidoj kaj nebulozoj, kaj malkovris plurajn kometojn, inter kiuj la fama mallong-perioda kometo 6P/d'Arrest.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
9132 Walteranderson | 9133 d'Arrest | 9134 Encke |