Orko | |
Plutoneno | |
astronomia simbolo | |
90482 Orko kun sia luno Vanto | |
nanplanedo | |
---|---|
Oficiala nomo | 90482 Orcus |
Aliaj nomoj | 2004 DW |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Orko vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Michael E. Brown[1] Chad Trujillo David L. Rabinowitz |
Dato de malkovro | 17-a de februaro 2004[1] |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Kalifornio - Usono)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | plutoneno vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5 879,34 Gm (39,301 AU)[2] 4 571,26 Gm (30,557 AU)[2] 7 187,28 Gm (48,044 AU)[2] |
Discentreco | 0,22248 [2] |
Meza anomaliangulo | 164,48°[2] |
Klinangulo | 20,594° (sur la ekliptiko)[2] |
Periodo | 89 991 t (246,38 j)[2] |
Meza cirkulrapido | 4,68 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
268,724°[2] |
Argum. de periapsido | 72,41°[2] |
Naturaj satelitoj | 1 (Vanto) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 958 ± 23 km[2] Ĉefa korpo : 917 ± 25 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
6,32 ± 0,01 ×1020 kg[2] ~ 1 450 kg/m3[2] ~ 0,2 m/s2 ~ 0,44 km/s |
Rotacia periodo | 0,55 t (13,188 horoj)[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | (verŝajne 0) |
Surfaca temperaturo | ~ 44 K |
Geometria albedo | 0,2 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 2,27[2] |
90482 Orko estas granda duopa transneptuna objekto malkovrita la 17-a de februaro 2004 de Mike Brown kaj lia teamo. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon 2004 DW.
Ĉar ĝia orbito estas proksima de tiu de Plutono, ĝi devis ricevi nomo de infera dio. La malkovrintoj propopnis "Orko", laŭ Orko, romia dio de infero. Tiu nomo estis oficialigita la 22-an de novembro 2004[3].
Orbito
Orko estas la dua plej granda plutoneno (post Plutono mem). Kiel Plutono, ĝi havas orbitan periodon de 247 jaroj kaj estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno (planedo). Kvankal ĝi periode proksimiĝas Neptunon, la resonanco tenas minimuman angulan distancon de 60° inter ambaŭ objektoj.
Orko atingos sian perihelion (aŭ periapsidon) en 2019 kaj situas nun en 2010 je 48,2 astronomiaj unuoj for de Tero[4].
Fizikaj ecoj
La absoluta magnitudo, 2,3 estas simila al tiu de la kubevano Kvavaro. Infraruĝa observoj per la kosmoteleskopo Spitzer indikas diametron de 947 ± 73 km (ekzakte: 946 +74,1 / -73,2 km). Ĝia albedo de ~ 20% estas tipa, de la transneptunaj objektoj de diametro proksimaj de 1000 km.
Infraruĝaj observoj de la Eŭropa suda observatorio pensigas, ke ĝia surfaco konsistas el mikso de akva glacio kaj tolino[5].
La infraruĝa spektro ricevita per la teleskopo Gemini konfirmis la ĉeeston de glacio sur 30% ĝis 50% de ĝia surfaco. Estus malpli da glacio ol sur Karono, sed ĉirkaŭ tion kiom sur Tritono aŭ la grandaj satelitoj de Urano. La spektro de akva glacio estas komuna al la objekto de la Kujperzono, kiuj ne estas asociataj kun la kolizia haŭmea familio.
Observoj per la Tre Granda Teleskopo de ESO montras ĉeeston de kristala akva glacio kaj eble de glacio da amoniako. Ĉar la akva glacio emas iĝi amorfa pro sufero de jonigantaj radiadoj sur daŭro de ĉirkaŭ 10 milionoj da jaro, tio sugestas, ke la surfaca glacio estus renovigita. glaciaj vulkanoj, rigarditaj kiel plej probabla mekanismo por kialigi la geologian aktivecon de la satelitoj de la eksteraj planedoj, estas ebla sur la objektoj de la Kujperzono de diametro ekde 1000 km[6].
Natura satelito
Vanto, natura satelito de Orko estis malkovrita la 13-an de majo 2005 de Mike Brown kaj T. A. Suer sur baze de observoj per la kosmoteleskopo Hubble.
Ĝi estis maldaŭre nomata S/2005 (90482) 1. La 23-a de marto 2009, Mike Brown petis, en sia semajna rubriko[7] ke la legantoj sugestu nomojn por la satelito. Estis elektita, el la respondoj, la nomo Vanto, etruska diino kiu gvidas la animojn de la mortintoj al la subtera mondo.
Noto kaj referencoj
- 1 2 3 IAUC 8291: 2004 DW; C/2003 F5, G4, H8-H12,, J2-J7 IAU-a anonco de la malkovro de 2004 DW (angle)
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 Orbitaj elementoj de Orko kaj Vanto (angle)
- ↑ MPEC 2004-W32 : DISTANT MINOR PLANETS (2004 DEC. 11.0 TT) (angle)
- ↑ (90482) Orko; Efemerido (angle)
- ↑ La surfaco de la transneptuna objekto 90482 Orko (angle)
- ↑ Surfaca konsistiĝo kaj temperaturo de la transneptuna objekto 90482 Orko (angle)
- ↑ Alvoko por trovi nomon al la orkusa luno (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- france Orko, la kontraŭ-plutono
- france (90482) Orko, el la paĝaro de Jean-Michel
- france 2004 DW, giganta asteroido
- france Vanth, satelito de Orko ; (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
- angle Nova mondo trovita apud Plutono
- angle oftaj demandoj pri 2004 DW Arkivigite je 2007-03-22 per la retarkivo Wayback Machine (el la personaj paĝoj de Chad Trujillo)
- angle (90482) Orcus kaj Vanth ; paĝo el Johnston's Archive
- angle Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj eksteraj sunsistemaj objektoj); ibidem
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (90001 – 91000) | Poste: |
---|---|---|
90481 Wollstonecraft | 90482 Orko | (90483) 2004 DM4 |
|