◄ | 10-a jarmilo a.K. | 9-a jarmilo a.K. | 8-a jarmilo a.K. | ►
La 9a jarmilo antaŭ la komuna erao (iam konata kiel antaŭ Kristo) komencis la 1-an de januaro de la jaro 9000 a. K. kaj finis la 31-an de decembro de la jaro 8001 a.K. En tiu jarmilo komencis la periodo de neolitiko, etapo Holoceno, per la apero de la agrikulturo en Mezoriento.
Okazaĵoj
- En la Zagros-montaro (de 1500 kilometroj, inter Kurdistano de Irako ĝis la Persa Golfo) la loĝantoj estas la unuaj homoj kiuj aldomigas bestojn.
- Göbekli Tepe (en la sudoriento de Turkio), eble unu de la unuaj lokoj kreitaj por la kulto de mortintoj; ekis la Neolitiko.
- Dum Okcidenta Eŭropo kaj speciale Nordia Eŭropo ankoraŭ suferas la sekvojn de la malfrostiĝo de la glaĉeroj, Azio (kiu estas en periodo antaŭ Neolitiko) kaj ĉefe Proksima Oriento eniris en la neolitika revolucio: agrikulturo, brutobredado, ceramiko.
- En Irako ekis la agrikulturo (kultivoj de hordeo).
- Inventoj de la pafarko kaj la sago.
- En la valo de Tehuakano (en la aktuala Meksiko), malgrandaj homaj grupoj okupas sin al la ĉasado kaj la kolektado.
- En Fuegio (Argentino) ekis la unuaj setlejoj de nomadaj ĉasistoj kaj kolektistoj devenaj el nordo.
- 8800 a. K.: inter Kanado kaj Usono, eble eksplodis kometo (nome Klovis), kiu en venontaj jarcentoj formortigos la grandajn mamulojn de la kontinento, kaj en Nov-Meksiko (sudo de la aktuala Usono) formortigis la Kulturon Clovis, kiu vivtenis sin el ĉasado de grandaj mamuloj en tiu zono ekde la 9050 a. K.
- 8760 a. K.: en la suda pinto de Ĉilio, ekis la unua okupo de la Groto de Fell.
- En Irako oni aldomigis ŝafojn kaj ekis agrikulturo sed ne ankoraŭ ceramiko (nome antaŭceramika neolitiko).
- En Japanio ekdisvolviĝis primitiva ceramiko .
- 8350 a. K. proks.: en Jeriĥo oni kreis malgrandan domaron de neolitiko.
- En la groto de Mas-d'Azil, ĉe Pireneoj (sude de Francio), ekis la Azila kulturo. La abundo de ĉasado de birdoj kaj malgrandaj mamuloj kaj de fiŝkaptado malpliigis la ilaron al ŝtonaĵoj kaj harpunoj el ramuro de cervo, kaj ŝtonoj pentritaj kun skemaj figuroj.
- En la Balma de l’Abeurador (ĉirkaŭ 140 km oriente de la groto de Mas-d'Azil, en la sudo de Francio), kelkaj familioj kolektas sisteme semojn de fabacoj.
- 8300 a. K.: alvenis al Anglio nomadaj ĉasistoj el la sudo.
- En Meksiko aperis la unuaj restoj de agrikulturo.
- En la groto Cueva de la Candelaria (Meksiko), mortinto estis entombigita inter teksaĵoj el agavo.[1]
- En Nordameriko disvolviĝis la kulturo de Folsom, nome armilpintoj uzitaj de la ĉasistoj de bizonoj.
- Ĉirkaŭ 8000 a. K.: en Stonehenge (suda Anglio), la lokanoj starigis kvar aŭ kvin arbotrunkoj en truojn speciale elfositaj por ili, en la loko kie 5000 jaroj poste estos starigitaj la megalitoj kiuj estas konataj aktuale.[2]
Bibliografio
- Atlas histórico universal (art. 1.03). España: Andrómeda Oxford, 1997. ISBN 84-01-62076-7.
- Gran atlas histórico Planeta (p. 21). España: Planeta, 1999. ISBN 89-08-46251-2.
- Historia del món: L'inici de la civilització (p. 35). España: Larousse, 1999. ISBN 84-8016-521-9.
- Pastor Bodner, Isabel; kaj Inés Pérez Pastor: Cronología universal Espasa (p. 18). España: Espasa Calpe, 1992. ISBN 84-239-9242-X.
- The Times: Historia del mundo (pp. 15-36). Times Books, 2003. ISBN 84-9734-575-4.
Notoj
- ↑ Beatriz de la Fuente: La pintura mural prehispánica en México. México: UNAM, 1995. «La Cueva de la Candelaria [...] pli ol 8000 a. K.»
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-14. Alirita 2020-07-13.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.