Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de novembro estas la 313-a tago de la jaro (la 314-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 52 tagoj restas.
Je la 9-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 324: Romo: Baziliko Sankta Johano de Laterano estis solene konsekrita al Jesuo Kristo fare de papo Silvestro la 1-a - la unua en Eŭropo
- 1282: Post alpreno fare de Petro la 3-a (Aragono) de krono de Sicilio, kiu estis papa feŭdo, franca papo Marteno la 4-a ekskomunikis lin kaj liajn posteulojn (pli frue en Palermo okazis sicilia vespro)
- 1313: Ludoviko la 4-a venkis sian kuzon en la batalo apud Gammelsdorf
- 1330: Valaĥio: batalo de Posada komenciĝis, kiam armeo de la vojevodo de Valakio, embuske atakis hungaran reĝon Karolon la 1-a
- 1456: Hungara nobelo kaj militisto Ladislao Hunyadi, venĝe pro sensukcesa atenco al sia vivo, murdis lastan grafon de Celje
- 1494: Faligita de loĝantoj de Florenco familio Mediĉoj fuĝis, ilia havaĵo estis rabita kaj en la urbon revenis respubliko
- 1512: Franciszek Skaryna defendis en Padovo doktorecon pri medicino
- 1520: Stokholma sangobano - ekzekuto de 82 svedaj nobeloj kontraŭstarantaj al la Unio de Kalmar
- 1620: Puritanoj sur la ŝipo Mayflower ekvidis kabon Cod
- 1655: En Florenco mortis 25-jara azia elefanto Hansken, kiu famiĝis en Eŭropo vojaĝante kun cirko - interalie eternigis ĝin Rembrandt
- 1688: Glora Revolucio: Vilhelmo la 3-a okupis Exeter
- 1692: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski donis urborajton al Szczuczyn en Podlaĥio
- 1697: Papo Inocento la 12-a fondis la urbon Cervia
- 1720: Jerusalemo: bruligo de sinagogo fare de arabaj pruntedonintoj kaŭzis forpelon de aŝkenazoj
- 1732: Itala teologo Alfonso Maria de Liguori fondis katolikan ordenon de redemptoristoj
- 1785: Josefo la 2-a likvidis cistercianan monaĵejon Plasy
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: rusa armeo eniris Varsovion
- 1799: Franca revolucio finita: Napoleono Bonaparte per puĉo de la 18-a de brumero transprenis regopovon en Francio - regado de Direktoraro finiĝis favore al Konsularo
- 1802: Pasado de Merkuro
- 1846: Papo Pio la 9-a anoncis enciklikon Qui Pluribus, kritikantan raciismon
- 1870: Francia-Prusia milito: venko de franca armeo en batalo de Coulmiers (Loiret) - malvenko de bavaraj fortoj
- 1872: En Bostono eksplodis incendio rezulte de kiu 30 personoj pereis kaj 776 konstruaĵoj detruiĝis
- 1887: Usono akiris rajtojn pri Pearl Harbor en Havajo
- 1888: Ĵakvo la Buĉisto murdis sian lastan viktimon, la kvinan
- 1906: Theodore Roosevelt kiel unua oficanta prezidento de Usono vojaĝis eksterlanden vizitante konstruadon de la Panama kanalo
- 1907: Reĝo de Britio Eduardo la 7-a ricevis okaze de sia naskiĝdatreveno diamanton Cullinan
- 1908: Elizabeth Garrett Anderson iĝis urbestrino de Aldeburgh (Suffolk) kiel unua virino en la historio de Anglio
- 1911: Oni surakvigis la plej grandan velŝipon France II en la historio
- 1913: Pli ol 250 personoj pereis rezulte de granda ŝtormo sur Grandaj Lagoj de Nordameriko
- Unua Mondmilito
- 1914: Hinda Oceano: en la unua marbatalo de aŭstralia mararmeo apud Kokosinsuloj atakinta germana krozŝipo estis venkita de la aŭstralia; tri batalionoj de Unua Regimento de Polaj Legioj, komandataj de Józef Piłsudski, sukcesis trairi al Krakovo inter aŭstraj kaj rusaj trupoj
- 1915: Germana submarŝipo U-35 sinkigis apud marbordo de Grekio usonan pasaĝeran ŝipon SS Californian, konatan pro nedono de helpo al sinkiĝanta RMS Titanic en 1912; fervojlinio Ĵlobin-Kalinkaviĉi-Ŝepetovka ekfunkciis
- 1916: Centraj Potencoj alvokis polojn por volontula soldatiĝo
- 1917: Palestino: brita armeo konkeris Aŝkelon
- 1918: Novembra Revolucio en Germanio: en Berlino eksplodis ĝenerala striko, sekvis fratigo de laboristoj kun soldatoj. Je la 12:00 Philipp Scheidemann desur ŝtuparo de Reichstag proklamis Vajmaran Respublikon. Je la 16:00 de balkono de imperiestra palaco Karl Liebknecht proklamis fondon de Libera Socialisma Respubliko. Tio estis rezulto de kunpuŝo de du socialismaj partioj – Sendependa Socialdemokratia partio de Germanio kaj aganta kadre de ĝi Spartaka Ligo kun pli modera Socialdemokratia Partio de Germanio. Oni detronigis imperiestron Vilhelmo la 2-a; registaro de Azerbajĝana Demokratia Respubliko adoptis flagon de Azerbajĝano
- 1919: Germanio: Eko de la unua germana demokratia ŝtato
- 1921: Benito Mussolini fondis en Italio Nacifaŝisman Partion
- 1923: Hitler-puĉo kontraŭ la germana registaro fiaskis
- 1925: En Germanio sub regado de Nacisocialisma Germana Laborista Partio fondiĝis nazia organizaĵo SS
- 1928: Premiero de pola muta filmo realigita samtitole laŭ nacia eposo de Adam Mickiewicz Sinjoro Tadeo
- 1932: La dua edzino de Josif Stalin, Nadeĵda Allilujeva, sinmortigis
- 1932: Dua Pola Respubliko: primaso kardinalo August Hlond estis distingita per Ordeno de la Blanka Aglo
- 1937: Japana armeo konkeris Ŝanhajon
- 1938: Kvazaŭarmea organizaĵo formiĝis en Ĥust kun celo de milita trejnado de partoprenantoj de la ukraina nacia movado kaj por organizado de la defendo de Karpata Ukrainio
- 1938: Kontraŭjuda pogromo kristala nokto komenciĝis en Germanio, Aŭstrio kaj aliaj regionoj regataj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio - oni murdis 91 judojn, bruligis 171 sinagogojn, rabis 8 mil vendejojn kaj deportis ĉirkaŭ 30 mil judojn al koncentrejoj
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: amasaj arestoj kadre de la Intelektul-kampanjo — en Krakovo oni arestis 120 personojn (la dua Intelektulkampanjo de Krakovo), en Lodzo 1500 polojn kaj judojn surbaze de la Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj (ĝis la 11-a de novembro), kaj komenciĝis Intelektulkampanjo de Lublin; Holokaŭsto: Lodzo kun ties regiono estis aneksita al Tria Regno - la saman tagon oni arestis 1500 judojn inter kiuj 500 murdis; en Varsovio fondiĝis konspira organizo Sekreta Pola Armeo, kies stabestro estis subleŭtenanto Witold Pilecki
- 1940: reĝimo de Vichy malfondis sindikatojn en Francio; sur Albana Fronto kontraŭ Grekio italaj armitaj fortoj reorganiziĝis
- 1941: Holokaŭsto: en Mir apud Grodno germanoj pafmortigis 1500 judojn; Porajmos: germana polico deportis al Lodzo 1007 ciganojn de Oberwart; en ĉirkaŭaĵo de Borysów (nun Barisaŭ) estis pafmortigita de sovetiaj aŭtoritatoj pastro profesoro Henryk Hlebowicz, interalie paroĥestro en Troki (nun Trakai) - beatigita de papo Johano Paŭlo la 2-a; Sieĝo de Sebastopolo komenciĝis — en Krimeo sovetaj trupoj de Apudmara Armeo finis retiriĝon al Sebastopolo plifortigante ties defendon, Wehrmacht ĝin ĉirkaŭis; soveta Ŝtata Defend-Komitato komencis reorganizi kontraŭaviadan defendon
- 1942: Porajmos: likvido de geto en Majdan Tatarski apud Majdanek kun nekonata nombro de ciganoj komenciĝis, kien printeme oni translokigis 4000 mil judojn de la unua Lublina geto - nur 230 judoj el 1/3 de la loĝantoj de Lublin travivis la germanan okupadon; Operaco Reinhardt: 1100 polaj judoj el geto en Skałat apud Tarnopol estis deportitaj al ekstermejo Bełżec; likvido de Lublina geto komencita de germanaj okupantoj; kunlaborisma Belorusa Helpa Polico pafmortigis polan klerikon Henryk Hlebowicz - beatigita; Nord-Afrika kampanjo: grupo de germanaj paraŝutistoj ekregis aerodromon apud Tunizo; en Danio nova ĉefministro estis rekomendita de Berlino kaj enpostenigita; en Munkeno komenciĝis dutaga renkontiĝo de Adolf Hitler kun itala grafo Galeazzo Ciano pri neokupataj partoj de Francio kaj ties afrikaj kolonioj, informita estis Pierre Laval, alvenigita al Bavario
- 1943: taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis ĉirkaŭ 300 senarmitajn polojn en Lubieszów (nun en Volina provinco) kune kun rifuĝintaj loĝantoj de vilaĝo Rajmontówka; en Vaŝingtono fondiĝis UNRRA (Administracio de UN por Helpo kaj Rekonstruo), internacia organizaĵo por helpi al popoloj kaj ŝtatoj detruitaj per la milito
- 1944: en koncentrejo Mauthausen-Gusen germanoj pafekzekutis 3 polajn oficirojn kaj ĉirkaŭ 100 soldatojn; Kampanjo de Italio: brita 5-a Armea Korpuso de 8-a Armeo purigis de malamiko Forli; usona 8-a Aviada Armeo atakis Saarbrücken kaj germanajn poziciiojn en Metz-regiono; en Nord-Makedonio unuoj de 24-a Divizio de la Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo okupis Veles apud Rivero Vardar; Okcidenta Fronto: diviziaj taĉmentoj de pola generalo Stanisław Maczek liberigis Moerdijk apud Zevenbergen - la 1-a Kirasita Divizio ekbatalis apud la malsupra Mozo ĝis la 5-a de aprilo 1945; Makedonio (Grekio): barata 4-a Infanteria Divizio eniris al Tesaloniko, parto de soldatoj estis direktita al okcidenta Trakio
- 1953: Kamboĝo fariĝis sendependa de Francio
- 1953: Laosa Enlanda Milito komenciĝis
- 1956: Super Bermuda triangulo pereis usona patrola bombaviadilo kun 10-persona skipo
- 1956: Prezidiumo de la Supera Soveto de Sovetunio aprobis dekreton pri malpermeso al iamaj ĉefoj kaj aktivuloj de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kondamnitaj kaj subigitaj al puno, reveni al okcidentaj regionoj de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1956: Jean-Paul Sartre, franca filozofo kaj verkisto, rezignas pri komunismo post la sovetia invado al Hungario
- 1961: Berlina krizo finiĝis — ĝi kaŭzis konstruadon de la Berlina muro
- 1961: Ukraina urbo Stalino ricevis la nomon Donecko
- 1962: Ukrainio: urbo Stanisławów estis alinomita al Ivano-Frankivsk
- 1964: Vojevodia Juĝejo en Varsovio verdiktis pri Melchior Wańkowicz: 1,5 jaro da mallibero pro "propago de kalumniaj kaj malfavoraj materialoj pri Pola Popola Respubliko"
- 1965: Ferdinand Marcos gajnis prezidentan baloton en Filipinoj
- 1967: Usono: muzika revuo "Rolling Stone" aperis en butikoj
- 1976: Ukrainia Helsinka unio fondiĝis
- 1981: Maŭritanio abolis sklavecon
- 1985: Monda Ŝaka Ĉampionumo: Garri Kasparov gajnis mondĉampionecon pri ŝakoj
- 1987: Pola Popola Respubliko: en Vroclavo oni arestis Kornel Morawiecki, la gvidanton de Solidareco Batalanta
- 1989: Falo de la Berlina Muro: pro misinformo de Günter Schabowski pri libereco de vojaĝo oni permesis malfermi ŝtatlimon kun Okcidenta Berlino
- 1990: Premiero de la usona filmo Dances with Wolves
- 1991: Ĝoĥar Dudajev iĝis la unua prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio
- 1993: Bosnia milito: Kroata Defend-Konsilio post kelktaga pripafo detruis Stari most en Mostar super Neretva
- 1994: Malkovro de kemia elemento darmŝtatio
- 1997: Anglalingva tagonokta informa televido BBC News ekfunkciis
- 2000: En Barato fondiĝis nova subŝtato - Utarakando
- 2000: Malkovro de la luno de Saturno - Albiorikso
- 2001: Usona armeo kaj militistaj fortoj de Nord-alianco konkeris okupatan de talibanoj urbon Mazar-i Ŝarif en Afganio
- 2005: Eŭropa Kosma Agentejo: lanĉo de kosmosondilo Venus Express
- 2007: En Varsovio komenciĝis solenaĵoj omaĝe al viktimoj de la krimo de Katin
- 2009: Saad Hariri iĝis ĉefministro de Libano
- 2010: Oni nuligis postenon de ĉefministro en Zanzibaro
- 2013: Tajfuno Haj-jano alproksimiĝis al Filipinoj - laŭdire la plej forta iam ajn registrita
- 2016: Donald Trump estis anoncita gajninto de prezidenta baloto en Usono
- 2018: 53 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en serio de bombatencoj en Mogadiŝo, faritaj de somalia islama terorisma organizaĵo Al Ŝabab
- 2018: Monda Ŝaka Ĉampionumo komenciĝis en Londono
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- En aŭta akcidento pereis rusia vic-guberniestro de Ĥersona provinco Kirill Stremousov
- prezidantino de Eŭropa Komisiono proponis doni al Ukrainio 18 miliardojn da eŭroj en 2023, sed Hungario blokis la proponon
En Germanio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 9-a de novembro (Germanio).
La 9-a de novembro havas specialan signifon en la historio de Germanio, ĉar je tiu dato en diversaj jaroj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazis historie signifaj eventoj
Naskiĝoj
- 1467: Karlo de Egmond, nederlanda duko de Geldern (m. 1538)
- 1590: Johann Matthäus Meyfart, germana teologo kaj edifa verkisto (m. 1642)
- 1731: Benjamin Banneker, afrikusona libera negro, sciencisto, terenmezuristo, almanakisto kaj farmisto (m. 1806)
- 1745: Johann Michael Bach la 3-a, germana komponisto (m. 1820)
- 1810: Bernhard von Langenbeck, germana kirurgo, profesoro (m. 1887)
- 1816: János Kovács, hungara zoologo, esploristo de Egiptio (m. 1906)
- 1818: Ivan Turgenev, rusa verkisto (m. 1883)
- 1841: Eduardo la 7-a, reĝo de Britio kaj imperiestro de Barato (m. 1910)
- 1841: Lipót Ferenc Bierbauer, hungara pastro, benediktano kaj instruisto (m. 1917)
- 1846: Mór Réthy, hungara matematikisto, fizikisto, profesoro (m. 1925)
- 1864: Dmitrij Ivanovskij, rusa biologo, malkovrinto de virusoj (m. 1920)
- 1866: Nikolaj Kazi-Girej, rusa ĉefinĝeniero de la Ĉina Orienta Fervojo kaj esperantisto el Kaŭkazo, kunfondinto kaj prezidanto de la Manĉuria Esperanto-Societo, tradukisto de du rakontoj de Vsevolod Garŝin (m. 1917)
- 1872: Bohdan Lepkij, ukraina poeto, literaturisto kaj pola senatano, adepto de prometeismo, enestanta en "Literatura Mondo" (m. 1941)
- 1876: Mihály Pásztor, hungara ĵurnalisto, viktimo de koncentrejo (m. 1945)
- 1876: Franz Huth, germana pentristo (m. 1970)
- 1877: Muhammad Ikbal, islama poeto, filozofo, mistikulo, politikisto de Pakistano (m. 1938)
- 1877: Enrico de Nicola, unua prezidento de la Itala Respubliko (m. 1959)
- 1877: Adolf Dietrich, svisa "naiva" "farbisto" kaj pentristo (m. 1957)
- 1879: Milan Šufflay, kroata historiisto, politikisto kaj albanologo, murdita (m. 1931)
- 1880: Giles Gilbert Scott, angla arkitekto (m. 1960)
- 1888: Jean Monnet, franca politikisto, ekonomiisto, arkitekto de eŭropaj komunumoj, kunaŭtoro de la deklaro de Schuman (m. 1979)
- 1890: Rudolf Hromada, ĉeĥa bankoficisto, Esperanto-vortaristo, postvivinto de koncentrejo Buchenwald, ĝenerala sekretario de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, eldonanto kaj ĉefredaktoro de la revuo "La Progreso", aŭtoro de Esperanto-ĉeĥa vortaro, krestomatio el liaj tradukoj aperis en almanako de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (m. 1964)
- 1892: Erich Auerbach, germana filologo, romanistikisto, profesoro (m. 1957)
- 1905: Erika Mann, germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino (m. 1969)
- 1913: Aurel Boia, rumana sociologo okupiĝanta pri vortstatistiko, pioniro de Esperanto, interlingvisto, tradukisto kaj verkisto enestanta en Esperanta Antologio (m. 1998)
- 1914: Kálmán Csíky, hungara kuracisto, psikiatro (m. 1985)
- 1914: Hedy Lamarr, aŭstra-usona aktorino kaj inventistino (m. 2000)
- 1920: Willi Neubert, germana artisto
- 1923: Tibor Maros, rumania hungara kuracisto, universitata docento (m. 2002)
- 1928: Anne Sexton, usona poetino kaj verkistino (m. 1974)
- 1928: Ilona Borská, ĉeĥa verkistino kaj ĵurnalistino (m. 2007)
- 1928: Zdeněk Hršel, ĉeĥa filologo, bibliotekisto kaj esperantisto, prilaborinto de Esperanto-eldonaĵoj eldonitaj en Brno, kontribuinto al Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo, Honora membro de ĈEA (m. 2014)
- 1929: Imre Kertész, hungara Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto (m. 2016)
- 1929: Carmel Mallia, malta verkisto, prezidanto de Malta Esperanto-Societo, prilaborinto de Zagreba metodo en la malta lingvo, kunfondinto de Esperantlingva Verkista Asocio kaj de Internacia Naturkuraca Asocio, membro de la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de "Monato", kontribuinto al Beletra Almanako, Esperanto-verkisto kaj eseisto
- 1934: József Kelemen, rumania hungara kuracisto, fakverkisto (m. 2014)
- 1934: Carl Sagan, usona verkisto kaj astronomo, pioniro de astrobiologio (m. 1996)
- 1936: Miĥail Tal, latva ŝakisto, ŝakmondĉampiono ludanta intue (m. 1992)
- 1938: Gábor Takács, transilvania verkisto pri arto, grafikisto
- 1940: Hans Klein, rumana luteranisma teologo kaj politikisto, apartenanta al transilvaniaj saksoj
- 1946: Sándor Kiss, rumania hungara kalkulteknika fakulo pri informatiko
- 1949: Zsuzsanna László, rumania hungara pentristino, muzeologino (m. 1986)
- 1952: Sherrod Brown, usona senatano de Ohio, membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1952: Jack Szostak usona Nobelpremiita genetikisto esploranta telomerojn
- 1959: Guy Parmelin, svisa politikisto, membro de Federacia Konsilio
- 1972: Alexander Mazza, germana moderigisto kaj aktoro
- 1974: Alessandro del Piero, itala futbalisto, membro de la itala nacia teamo de futbalo
- 1977: Jan Decker, germana verkisto, membro de PEN-klubo germana
- 1983: Maja Włoszczowska, pola montbiciklistino, mondĉampiono pri maratono
- 1984: Delta Goodrem, aŭstralia kantistino, komponistino kaj aktorino
- 1988: Misheel Jargalsaikhan, pola neprofesia aktorino, kuracistino
Mortoj
- 959: Konstantino la 7-a, bizancia imperiestro (n. 905)
- 1034: Oldřich, ĉeĥa princo (n. 975)
- 1208: Sanĉa de Kastilio kaj Pollando, infantino de Kastilio (n. ĉirkaŭ 1154)
- 1312: Otto la 3-a, duko de Malsupra Bavario, reĝo de Hungario (n. 1261)
- 1596: (entombigo) George Peele, angla dramaturgo kaj poeto okupiĝanta pri kontado (n. 1556)
- 1756: Paweł Świetlicki, pola teologo kaj protestantisma predikisto, kemiisto, fizikisto, orientalisto, aŭtoro de libro pri la persa astrologio (n. 1699)
- 1778: Giovanni Battista Piranesi, itala gravuristo kaj arkitekto (n. 1720)
- 1789: Ágoston János Szabó, hungara franciskano, eklezia verkisto (n. 1735)
- 1794: Hrihorij Skovoroda, ukraina poeto, filozofo, komponisto (n. 1722)
- 1830: Jan Śniadecki, pola astronomo, matematikisto, filozofo, geografo, poeto, lingvisto, aŭtoro de kalendaroj (n. 1756)
- 1848: Robert Blum, germana eldonisto, ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1807)
- 1856: Étienne Cabet, franca politikologo (n. 1788)
- 1863: Ludwig von Döderlein, germana klasika filologo okupiĝanta pri sinonimoj kaj etimologio (n. 1791)
- 1864: Ladislao Magyar, hungara vojaĝisto, kartografo, akademiano, esploristo de Afriko (n. 1818)
- 1876: Friedrich Ritschl, germana klasika filologo, esploristo de la verkoj de Homero (n. 1806)
- 1880: Edwin Drake, usona entreprenisto borinta la unuan nafto-puton en la mondo (n. 1819)
- 1896: August Stiehler, germana politikisto kaj teologo (n. 1807)
- 1909: Pál Gyulai, hungara literaturkritikisto, poeto, verkisto, akademiano (n. 1826)
- 1916: Ferenc Gillemot, hungara trejnisto kaj sportĵurnalisto (n. 1816)
- 1918: Eduard von Böltz, aŭstra generalleŭtenanto (n. 1855)
- 1918: Guillaume Apollinaire, franca poeto, kreinto de la termino superrealismo (n. 1880)
- 1923: Vilmos Pecz, hungara lingvisto, filologo, dekano kaj profesoro (n. 1852)
- 1931: Zygmunt Smogorzewski, pola orientalisto esploranta Magrebon, kunkreinto de Pola Orientalistika Societo (n. 1884)
- 1937: Ramsay MacDonald, ĉefministro de Britio (n. 1866)
- 1940: Neville Chamberlain, ĉefministro de Britio (n. 1869)
- 1944: Mohammed Sadyk Bej Agabekzadeh, pola orientalisto, profesoro de Lvova Universitato (n. 1865)
- 1944: Miklós Radnóti, hungara poeto, enestanta en Tutmonda Sonoro kaj Hungara antologio (n. 1909)
- 1953: Abdul-Aziz bin Saud, fondinto kaj reĝo de Sauda Arabio (n. 1880)
- 1953: Dylan Thomas, kimra poeto kaj verkisto (n. 1914)
- 1968: Jan Johansson, sveda pianisto kaj komponisto (n. 1931)
- 1970: Charles de Gaulle, franca militisto kaj prezidento, gvidanto de dummilita Libera Francio (n. 1890)
- 1978: László Mécs, hungara poeto kaj ĵurnalisto ĉeĥoslovakia (n. 1895)
- 1980: A. Paul Weber, germana litografiisto kaj pentristo (n. 1893)
- 1980: Konstantin Gusev, rusa kaj sovetia poeto kaj tradukisto (n. 1916)
- 1991: Yves Montand, franca aktoro kaj kantisto (n. 1921)
- 1996: Lajos Szilvási, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, verkanta komence pri la dua mondmilito (n. 1932)
- 2001: Giovanni Leone, prezidento de Italio (n. 1908)
- 2004: Iris Chang, usona verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1968)
- 2006: Markus Wolf, germana spiono en Germana Demokratia Respubliko, ĉefo de Stasi (n. 1923)
- 2008: Miriam Makeba, sudafrika kantistino (n. 1932)
- 2011: Har Gobind Khorana, usona Nobelpremiita molekula biologo, kundeĉifrinto de genetika kodo kaj ties rolo en proteina sintezo (n. 1922)
- 2011: Enrico Dondi, itala kuracisto, tradukisto de fragmentoj de La Divina Commedia kaj de pluraj klasikaĵoj de la itala literaturo al Esperanto, gajninto de Belartaj Konkursoj de UEA, kontribuinto al Itala antologio kaj Nova Esperanta krestomatio, enestanta en Esperanta antologio (n. 1935)
- 2012: Lajos Páll, rumania hungara pentristo, poeto (n. 1938)
- 2015: Ernst Fuchs, aŭstra pentristo, grafikisto kaj skulptisto (n. 1930)
- 2019: Georg Schwaiger, germana eklezihistoriisto
- 2022: Gal Costa, brazila kantistino (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Konsekro-datreveno de la Baziliko Sankta Johano de Laterano dediĉita al Kristo
- Nepalo: Festo de Konstitucio
- Kamboĝo: Nacia tago, tago de la sendependiĝo (1953)
- Pakistano: naskiĝdatreveno de Muhammad Ikbal
- Internacia Batal-Tago kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo, en: UNITED por Interkultura Agado
Tagoj de semajno
La 9-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.