Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 8-a de septembro estas la 251-a tago de la jaro (la 252-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 114 tagoj restas.
Je la 8-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1198: Princo Přemysl Otakar la 1-a heredis la reĝan titolon - Ora Buleo de Sicilio difinis pozicion de la ĉeĥa reĝo rilate al Sankta Romia Imperio
- 1276: Johano la 21-a iĝis papo
- 1298: Venko de Ĝenova ŝiparo super la Venecia en mara batalo de Curzola
- 1278: Duobla kataluna-franca superregado super Andoro, valida ĝis hodiaŭ
- 1331: Stefan Duŝan iĝis reĝo de Serbio
- 1380: Kulika batalo: rusia armeo venkis la Oran Hordon liberigante Rusion de la mongola-tatara jugo
- 1487: Venko de pola armeo en batalo de Kopystrzyń (Vinica provinco) dum pola-turka milito
- 1504: En Florenco oni prezentis skulptaĵon Davido de Mikelanĝelo - unu el ĉefverkoj de renesanco
- 1514: Batalo de Orŝa: pola-litova armeo (25 mil da soldatoj) venkis la moskvan armeon (35-40 mil), rusoj retiriĝante bruligis Dorogobuĵ, la moskva-germana alianco kontraŭ Jagelona dinastio malfortiĝis
- 1551: Urbo Vitória fondiĝis en Brazilo
- 1566: Trupoj de Otomana Imperio, gvidataj de Sulejmano la 1-a, konkeris fortikaĵon Szigetvár en Hungario - ili tamen estis devigitaj fini sian kampanjon konkeri Vienon
- 1612: Brazilo: São Luís fondiĝis en Maranjo
- 1636: Universitato de Harvard fondiĝis, unua universitato sur teritorio de dek tri Kolonioj de Britio en Nordameriko
- 1565: Granda sieĝo de Malto finiĝis - turkoj foriris
- 1655: Sveda diluvo: sveda armeo eniris Varsovion
- 1717: Pollando: solena kronado per papaj kronoj de Klemento la 11-a de la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo en ĉeesto de 200 mil pilgrimantoj
- 1755: Franc-Brita Indiana Milito: venko de brita armeo kontraŭ la franca en batalo de Lake George (Nov-Jorkio)
- 1756: Sepjara milito: ekspedicio kontraŭ vilaĝo Kittaning de usonaj indianoj, loĝata de lenapoj
- 1793: Venko de franca armeo super la brita-hanovra en batalo de Hondschoote
- 1796: Venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Bassano
- 1799: En Batava Respubliko fondiĝis Apuddanuba Legio, militista unuo de estintaj polaj soldatoj en aŭstra armeo
- 1801: En Sankt Peterburgo komenciĝis konstruado de la Katedralo de Kazana Dipatrino
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: sieĝata Varsovio kapitulacis post du tagoj — fino de la insurekcio
- 1831: Vilhelmo la 4-a kaj Adelajdo de Saksio-Meiningen kroniĝis kiel gereĝoj de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1833: Rusia imperio kaj Aŭstrio subskribis en Munchengratz interkonsenton pri komuna kontraŭbatalo de revoluciaj movadoj
- 1862: Velikij Novgorod: inaŭguro de la monumento Jarmilo de Rusio en la Kremlo de Novgorod
- 1871: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Sirono
- 1873: Instituto de Internacia Juro estis fondita en bega urbo Gento fare de 11 juristoj, unua sesio okazis en svisa Ĝenevo
- 1875: Misiada ordeno Societo de la Dia Vorto estis kreita de germana pastro Arnold Janssen
- 1875: En Novjorko 16 homoj subskribis statuton de Teozofia Societo
- 1888: Ĵakvo la Buĉisto murdis sian duan viktimon
- 1891: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Goberto
- 1892: En Usono oni unuafoje legis Ĵuron pri fideleco
- 1900: Ĉirkaŭ 8 mil personoj pereis en Galveston rezulte de ŝtormo-trapaso
- 1914: Unua Mondmilito
- Apud Żółkiew (nun en Lviva provinco) okazis unua aeratako de flugmaŝinoj — rusa piloto Pjotr Nesterov per propra aviadilo ramis la spionan aŭstran; germana-rusa batalo de Lagoregiono Mazurio komenciĝis; Thomas Highgate iĝis unua brita soldato ekzekutita pro dizerto dum la milito
- 1915: Sur Norda Maro koliziis du germanaj destrojeroj V 1 kaj G 12, kiu sinkis kun 47-persona skipo
- 1921: Usono: en Atlantic city, Nov-Ĵerzejo, Margaret Gorman estis kronita kiel "Ora Sireno", antaŭulino al la konkurso de Miss America
- 1922: Ĉeĥa futbala klubo FC Baník Ostrava fondiĝis
- 1926: Germanio membriĝis al la Ligo de Nacioj
- 1930: Enmerkatigo de travidebla glubendo fare de usona konzerno 3M
- 1935: Voĉdono al Pola Sejmo de Dua Pola Respubliko
- Dua Mondmilito
- 1939: 8-a tago de germana-pola milito: batalo pri Lodzo finiĝis, Wehrmacht okupis la urbon, ankaŭ Radom, Krosno kaj Inowrocław; Luftwaffe atakis polajn grupiĝojn kaj fervojajn nodojn; Militkrimoj: germanaj aviadiloj bombis Janów Lubelski - pereis pli ol 200 civiluloj; en proceso de la unua grupo de la defendantoj de Pola Poŝto en Libera Urbo Dancigo germanoj kondamnis al mortpuno 28 personojn; en Mazovio germanoj vivbruligis 60 judojn en ligna sinagogo de Lipsko; militkrimaj unuoj de Wehrmacht pafmortigis, pikis per bajonetoj aŭ vivbruligis en Będzin ĉirkaŭ 200 judojn, en Iłża pli ol 100 personojn, murdante ankaŭ en 26 aliaj lokoj, en Opatowiec (Kielce-regiono) pafmortigis 45 militkaptitojn; en Ciepielów oni pafmortigis ĉ. 300 polajn militkaptitojn (multaj pereis batalkampe) kaj en du aliaj lokoj 65; regopovoj de Libera Urbo Dancigo likvidis ĉiujn polajn lernejojn; pola Bomba Brigado atakis malamikan armeon apud Różan; defendo de Varsovio komenciĝis - oni reĵetis germanan atakon de la 4-a Kirasita Divizio kun ties grandaj perdoj en Ochota kaj Wola; kreiĝis Armeo "Warszawa" sub komando de generalo Juliusz Rómmel; marŝalo Edward Rydz-Śmigły decidis krei defendolinion laŭ la riveroj Bugo-Wisła-San; Berlino: laŭ instrukcio de Propaganda Oficejo de Tria Regno: Kvankam ĉefartikoloj en gazetoj devas trakti pri la atako direkte al Varsovio, tamen dualoke devas esti informoj pri barbareco de poloj en Bydgoszcz. Difino "sanga dimanĉo" devas eniri kiel firma nocio al vortaro kaj cirkuli la terglobon. Tial oni devas senĉese ripeti la difinon; Okcidenta Fronto: komenco de flankatakoj de la franca 4-a Armeo apud Saro
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en vilaĝo Rychwałd 25 malliberulojn, alveturigitajn de Tarnów; en koncentrejo Aŭŝvico pereis pastro Marian Morawski, jezuito kaj profesoro de Jagelona Universitato — lia frato pereis dum bombado de Varsovio; Batalo de Anglio: forta germana aviada atako al Londono (pli ol 300 bombaviadiloj - perdoj: Komandejo de Ĉasaviado de RAF - 28, Germanio - 41 aviadiloj); Craiova pakto: Rumanio redonis al Bulgario Dobroĝon
- 1941: Pola Rezistomovado: En Varsovio aperis konspira revuo "Myśl Państwowa" (Ŝtata Penso) - eldonata ĝis 1944; en Londono pola episkopo Józef Gawlina eldonis Paŝtistan Epistolon al poloj deportitaj al Sovetunio; Britio kune kun BBC iniciatis "Semajnon de testuda laboro" en okupataj landoj de Eŭropo; Wehrmacht eniris al Ŝlisselburg: Sieĝo de Leningrado komenciĝis — dum 2,5 jaro mortis pro malsatego 900 mil ĝis 1,5 mln da loĝantoj
- 1943: Germana polico pafmortigis en Abramowiec (Volina provinco) 26 polojn, kaj germanoj murdis en Adampol 9 judojn kaj en Waniewo 8; ukrainaj naciistoj murdis en Bokujma (Rivna provinco) 14 polojn; batalo de Dodekanesoj komenciĝis; Kampanjo de Italio: publika anonco de la kapitulaco de Italio — generalo Dwight D. Eisenhower anoncis per radio Alĝero kapitulacon, subskribitan la 3-an de septembro, marŝalo Pietro Badoglio eldiris konvenan deklaron per radio Romo
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): kadre de duhora armistico kelkmil personoj dum silento de artilerio forlasas la urbon — polaj taĉmentoj retiriĝas de du lokoj, forpelas malamikon de unu loko kaj defendas plurajn; incendioj en kvartalo Praga; sovetaj aviadiloj unuafoje bombis germanajn atakejojn; la plej granda partizana batalo en Podlaĥio okazis en la Naturrezervejo Ruĝa Marĉo - pereis 110 partizanoj de Pola Enlanda Armeo kaj ĉirkaŭ 1 500 germanoj; germanaj soldatoj murdis 109 loĝantojn de 17 vilaĝoj en distrikto Grajewo; en Londono: "Catholic Herald" ekdemandis kial oficialaj rondoj de Britio silentas pri Varsovio: Tio estas vera krimo de niaj regantoj (...), "Catholic Times": La ĉefurbo de Pollando estis donita al germanoj por detruo, tiel, ke poloj prave rimarkas, ke sole en ĉirkaŭaĵo de Varsovio germanoj estas sekuraj kontraŭ bombado, kaj "Scotsman": Ties soldatoj batalis kaj heroe batalas sur preskaŭ ĉiuj frontoj. Ĉu en la momento, kiam poloj ankoraŭ plu malespere batalas en Varsovio, ni kuraĝos ne doni al ili la plej grandan helpon?; NKVD deportis de Kolomeo grupon de poloj en Sovetunion; lanĉo de la unua germana balistika misilo V-2 kontraŭ Parizo, la alia atakis Londonon (ĝis ĉeso de la pripafado - la 27-an de marto 1945 - al Anglio falis 1 115 raketojn, perdoj de la brita loĝantaro: 2 724 mortigitoj, 6 467 vunditoj kaj kontuzitoj); Okcidenta Fronto: sur Lazura Marbordo usonaj trupoj okupis Menton kaj atingis italan-francan landlimon; en Burgundio franca 2-a Armea Korpuso liberigis Autun; en belga Brabanto brita 2-a Armea Korpuso transiris kanalon Albert apud Geel kaj Beringen; en Flandra Brabanto pola 1-a Kirasita Divizio de generalo Stanisław Maczek konkeris Tielt; en Bretonio usona 8-a Armea Korpuso de 9-a Armeo eksturmis; kanadaj trupoj liberigis Ostendon, usonaj trupoj Lieĝon;
- 1945: Armitaj Fortoj de Usono komencis alveni al sudo de la duoninsulo Koreio
- Postmilito
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: kolonelo Jan Mazurkiewicz "Radosław", unu el komandantoj de la Ribelo de Varsovio alvokis soldatojn de la Pola Enlanda Armeo malkaŝi sin — kritiko flanke de Libero kaj Sendependo, komandanto Antoni Heda nomis tion perfido
- 1946: Subtaĉmento de la Rezistomovado de Enlanda Armeo eniris al Lubowidz (proksime al Żuromin) — oni detruis dokumentojn de komunumo kaj akiris provizon; lige al plifortiĝanta malhoma stalinismo primaso de Pollando okazigis en Częstochowa en la religia festo de Dipatrino Semanta oferdonon de la pola nacio — miliono da poloj preĝis sur Jasna Góra
- 1946: 95,6% de voĉdonantoj en referendumo forĵetis monarkion en Bulgario
- 1948: Entombigo de Edvard Beneš en Prago iĝis unua publika manifestacio de rezisto al la komunista registaro
- 1948: Flago de Nord-Koreio oficialiĝis
- 1951: Pola Rezistomovado: taĉmento de Piotr Burdyn batalinta kontraŭ komunista reĝimo en la regionoj de Augustów kaj Suwałki ekregis Ŝtatan Agrikulturan Mastrumejon kaj malarmigis apud Sejny volontulan milicon
- 1951: Usono: Pactraktato de San-Francisko inter Japanio kaj Aliancanoj estis subskribita de 48 ŝtatoj - ekvalidiĝis la 28-an de aprilo 1952, kaj oficiale finigis la uson-estritan aliancanan okupacion de Japanio
- 1954: Sudorientazia Traktatorganizo - sudorienta versio de NATO fondiĝis
- 1956: Kanceliero de Germana Federacia Respubliko Konrad Adenauer vizitis unuafoje Sovetunion
- 1960: Usona prezidanto Dwight Eisenhower inaŭguris Marshall Space Flight Center de NASA
- 1966: Premiero de sciencfikcia televidserio Stela Vojaĝo: La Origina Serio
- 1968: Pola filozofo Ryszard Siwiec membruliĝis en Varsovio protestante kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion de la armeoj de Varsovia Kontrakto - postmorte distingita per la plej altaj ordenoj de Ĉeĥio kaj Slovakio
- 1968: Ĉeĥaj komunistoj senkulpigis ekzekutitan ĝeneralan sekretarion Rudolf Slánský post kiam kortumo rehabilitis lin en 1963 — respondeca pri komenco de politikaj reprezalioj kaj ekzekutita kune kun 10 aliaj juddevenaj partiaj funkciuloj de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio
- 1974: 88 personoj pereis apud la greka insulo Kefalonio rezulte de bombeksplodo sur ferdeko de usona aviadilo Boeing 707 fluganta de Tel-Avivo ĝis Nov-Jorko
- 1978: Teherano: irana armeo masakris kelkcenton de protestantoj - komenco de la irana revolucio
- 1981: Pollando: Unua Landa Kunveno de Delegitoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" voĉdonis Mesaĝon al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo, en kiu oni apelaciis al sindikatistoj de komunista Orienta Bloko al komuna batalo pri siaj rajtoj
- 1989: Anda Universitato fondiĝis en Santiago de Chile
- Revolucioj de 1989
- 1989: En Kievo estis fondita Popola Movado de Ukrainio - la dekstra partio
- 1990: Estonio: Socialdemokratia Partio de Estonio fondiĝis - malpermesita dum la sovetunia okupo de Estonio ekde junio 1940
- 1991: Nord-Makedonio sendependiĝis referendume (de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio)
- 1992: En Moskvo oni subskribis interkonsenton pri retiriĝo de rusia armeo de Litovio ĝis la 31-a de aŭgusto 1993
- 1994: Lastaj usonaj, francaj kaj britaj soldatoj forlasis Berlinon
- 1999: Bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio: en sud-orienta kvartalo de Moskvo eksplodis 400 kg da materialo sur teretaĝo de naŭetaĝa loĝdomo, 94 personoj mortis, 150 estis vunditaj — laŭ parto de opozicio kaj Aleksandr Litvinenko por provoki la duan rusan-ĉeĉenan militon, ĉar la unuan rusoj malgajnis, kaj prezidentigi Vladimir Putin, estron de specialaj servoj
- 2000: Albanio aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2005: En Ukrainio falis unua registaro de Julija Timoŝenko
- 2006: Islando: bazo de NATO malfondiĝis en Keflavík
- 2009: Malam Bacai Sanhá la duan fojon iĝis prezidento de Gvineo Bisaŭa
- 2009: Katastrofoj: 79 personoj pereis kaj 14 vundiĝis rezulte de gas-eksplodo en ĉina minejo en Pingdingŝano; 31 turkaj civitanoj mortis pro inundo en Trakio
- 2012: 1-a Nacia Legado: Sinjoro Tadeo, ĉefverko de la pola literaturo, estis legata dum la tuta tago en ĉirkaŭ 30 urboj de Pollando kaj en la unua programo de Pola Radio
- 2016: Mez-Orienta Eŭropo: tritaga Ekonomia Forumo de Krynica finiĝis - Viktor Orbán, reprezentanta fortiĝantan Visegradan grupon, elektiĝis homo de la jaro
- 2018: Okaze de la granda jubileo de reakiro de sendependeco post 123 jaroj de mallibero, en Pollando okazis la 7-a Nacia Legado, de Antaŭprintempo de Stefan Żeromski - legata en 2930 lokoj de Pollando kaj eksterlande
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 197-a tago de rusa agreso: Neanoncita vizito de Antony Blinken en Kievo, kiu informis prezianton de Ukrainio pri nova usona militista helpofasko (675 mln da dolaroj); ukraina stabo informis, ke direkte al Ĥarkivo ukrainaj fortoj ŝoviĝis 50 km profunden de rusia defendo, oni liberigis pli ol 20 lokojn, sur reakiritaj terenoj oni trovas etajn Buĉojn; ukraina spionagentejo: Rusio kreas en la germana lingvo falsan retejon de la prezidanto de Ukrainio
- Mondreago: Pasinttage en germana Aerbazo Ramstein komenciĝis la 5-a renkontiĝo de defendministroj el ĉ. 40 ŝtatoj — laŭ reta gazeto "Ukraina Vero" Norvegio transdonos al Ukrainio ĉ. 160 pafaĵojn Hellfire kun i.a. noktovidiloj; ambasadoro de Ukrainio, forigita de Kazaĥio, flugis al Varsovio; laŭ Bloomberg Pentagono transdonis al Ukrainio plej precizajn artileriajn pafaĵojn Excalibur (trafas celon kun precizeco ĝis 2 m); dum Ekonomia Forumo en Karpacz pola ministro Piotr Gliński resumis debatojn: en Ukrainio okazas decida batalo pri la plej proksima sorto de la mondo, nova geopolitika aranĝo
- 2023: Tertremo en Al Haouz en 2023 de Maroko okazis.
- 2040: Dum granda konjunkcio en la konstelacio Virgo renkontiĝos Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno kaj Luno
Naskiĝoj
- 801: Sankta Ansgar, episkopo, benediktano kaj misiisto, patrono de Skandinavio (m. 865)
- 1157: Rikardo la 1-a, la "Leonkora", reĝo de Anglio (m. 1199)
- 1209: Sanĉo la 2-a, reĝo de Portugalio (m. 1248)
- 1271: Karolo Martelo de Anĵuo, itala nobelo, titola reĝo de Hungario (m. 1295)
- 1474: Ludovico Ariosto, itala poeto (m. 1533)
- 1588: Marin Mersenne, franca teologo, filozofo, matematikisto kaj muziksciencisto (m. 1648)
- 1593: Toyotomi Hideyori, japana samurajo, sinmortiginto (m. 1615)
- 1611: Johann Friedrich Gronovius, germana klasika filologo, beletra kritikisto, historiisto, juristo, bibliotekisto kaj profesoro pri la greka en la Universitato de Lejdeno (m. 1671)
- 1621: Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, franca generalo (m. 1686)
- 1633: Ferdinando la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1654)
- 1635: Pál Esterházy, hungara palatino, aŭstra feldmarŝalo, poeto, komponisto (m. 1713)
- 1672: Nicolas de Grigny, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1703)
- 1767: August Wilhelm Schlegel, germana lingvisto, tradukisto, filozofo kaj hindologo, kunfondinto de la germana romantikismo (m. 1845)
- 1771: Friedrich Wilhelm von Jagow, prusa generalo (m. 1857)
- 1783: Nicolai Grundtvig, dana poeto, teologo, filozofo, politikisto, kreinto de la unua popola altlernejo (m. 1872)
- 1803: Léon Faucher, franca politikisto kaj publicisto (m. 1854)
- 1804: Eduard Mörike, germana teologo, tradukisto de klasikaĵoj el antikva epoko, verkisto, enestanta en Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (m. 1875)
- 1815: Giuseppina Strepponi, itala opera kantistino (soprano) (m. 1897)
- 1830: Frédéric Mistral, franca okcitanlingva Nobelpremiita verkisto, kunfondinto de beletra asocio Felibriĝo (m. 1914)
- 1831: Wilhelm Raabe, germana verkisto (m. 1910)
- 1838: Jan Gebauer, ĉeĥa filologo kaj lingvisto, profesoro de ĉeĥa kaj slovaka filologioj en la Universitato de Karolo (m. 1907)
- 1841: Antonín Dvořák, ĉeĥa komponisto (m. 1904)
- 1847: Otto Schmiedeknecht, germana entomologo (m. 1936)
- 1852: Goĝong, lasta korea reĝo kaj unua imperiestro el Joseon-Dinastio (m. 1919)
- 1857: Georg Michaelis, regna kanceliero de Germanio kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (m. 1936)
- 1860: Aleksandro Dambrauskas, litova pastro, poligloto, filozofo, literaturisto, tradukisto kaj la unua esperantisto (m. 1938)
- 1867: Alexander Parvus, socialista revoluciulo en la Rusia imperio kaj Germanio, organizinta eksterleĝan veturon de Lenin en 1917 tra la Germana Imperio al Rusio kaj financinta bolŝevikan puĉon, elpensinto de ekonomia politiko de Kemal Atatürk, kunlaboranto de germanaj specialaj servoj (m. 1924)
- 1871: Franz Karl Ginzkey, aŭstra verkisto kaj kartografo (m. 1963)
- 1873: Alfred Jarry, franca simbolista verkisto, satiristo (m. 1907)
- 1881: Sándor Szopos, rumania hungara pentristo (m. 1954)
- 1882: Alberto Vojtěch Frič, ĉeĥa etnografo, botanikisto, verkisto kaj vojaĝisto (m. 1944)
- 1886: Siegfried Sassoon, angla poeto kaj verkisto (m. 1967)
- 1888: Josep Grau-Casas, kataluna elektroteknikisto, prezidanto kaj sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, tradukisto de Kataluna Antologio, redaktoro de "Kataluna Esperantisto" (m. nekonata)
- 1889: Robert Taft, usona politikisto (m. 1953)
- 1892: Sándor Gárdos, hungara ĵurnalisto, redaktoro, eseisto (m. 1947)
- 1901: Hendrik Verwoerd, ĉefministro de Sud-Afriko, arkitekto de apartismo, kreinto de la ideo pri bantustano (m. 1966)
- 1910: Lajos Vákár, rumania hungara glacihokeisto, trejnisto (m. 1993)
- 1922: Héctor Rossetto, argentina ŝakludisto, grandmajstro (m. 2009)
- 1924: Mimi Parent, kanada superrealista artistino (m. 2005)
- 1925: Peter Sellers, brita aktoro (m. 1980)
- 1927: Zoltán Nagy, rumania hungara agronomo, fakverkisto
- 1930: Mario Adorf, svisa aktoro kaj verkisto
- 1933: Aŝa Bhosle, barata kantistino
- 1933: Michael Frayn, brita verkisto
- 1935: László Schrek, rumania hungara arkivisto, lokhistoriisto (m. 1993)
- 1937: Cüneyt Arkın, turka aktoro kaj reĝisoro (m. 2022)
- 1939: József Benkő, rumania hungara/hungara matematikisto (m. 2002)
- 1940: Jerzy Robert Nowak, pola historiisto kaj publicisto
- 1941: Bernie Sanders, usona politikisto, membro de Usona Senato
- 1943: Václav Postránecký, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj pedagogo (m. 2019)
- 1947: Halldór Ásgrímsson, ĉefministro de Islando
- 1947: Endre Jodál, rumania hungara kalkulteknika fakulo
- 1948: Paulo Sérgio Viana, brazila kuracisto, esperantisto kaj tradukisto de i.a. Socia Rolo de Kromamantoj kaj Dom Casmurro, laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA
- 1951: Franciszek Gągor, pola generalo, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1951: Béla Markó, rumania hungara poeto, politikisto
- 1953: Pascal Greggory, franca aktoro kaj scenaristo
- 1954: Mark Foley, usona politikisto
- 1976: Kinga Júlia Király, hungara dramistino, tradukistino, universitata instruistino
- 1979: Péter Lékó, hungara ŝakisto, grandmajstro
- 1979: Pink, usona kantistino kaj kantaŭtorino
- 1987: Wiz Khalifa, usona repisto kaj kantisto
- 1989: Avicii, sveda diskĵokeo, kantaŭtoro (m. 2018)
- 1995: Julian Weigl, germana futbalisto
Mortoj
- 477 a.K.: Itoku, imperiestro de Japanio (n. 553 a.K.)
- 701: Serĝo la 1-a, papo, enkondukinta ŝanĝojn en liturgio, sanktulo
- 1100: Kontraŭpapo Klemento la 3-a, kies skismo estis ligita kun investitura polemiko (n. ĉirkaŭ 1025)
- 1523: Maciej Miechowita, pola kuracisto, historiisto, geografo, astrologo, alkemiisto, profesoro kaj rektoro de Krakova Akademio (n. 1457)
- 1555: Tomás de Villanueva, hispana katolika kleriko, ĉefepiskopo de Valencio, sanktulo (n. 1488)
- 1566: Miklós Zrínyi, kroata kaj hungara batalanto kontraŭ turkoj, generalo ĉe Habsburga monarkio (n. 1508)
- 1584: Sebestyén Borsos, hungara kronikisto de Transilvanujo (n. ĉirkaŭ 1520)
- 1613: Carlo Gesualdo, itala komponisto kaj murdisto (n. 1566)
- 1645: Francisco de Quevedo, hispana verkisto (n. 1580)
- 1743: Grafo Sándor Károlyi, hungara generalo kaj politikisto (n. 1669)
- 1811: Peter Simon Pallas, germana zoologo kaj botanikisto (n. 1741)
- 1814: Thomas Spence, skota politika radikalulo (n. 1750)
- 1894: Hermann von Helmholtz, germana kuracisto, fiziologo, fizikisto kaj filozofo, konata de la Helmholca libera energio (n. 1821)
- 1914: Hans Leybold, germana poeto kaj dadaisto (n. 1892)
- 1915: František Adolf Šubert, ĉeĥa verkisto (n. 1849)
- 1918: Franziskus Maria vom Kreuze Jordan, germana ordenfondinto kaj romkatolika pastro
- 1920: Rudolf Mosse, germana filantropo, presisto kaj eldonisto (n. 1843)
- 1921: Jan Janský, ĉeĥa kuracisto, pioniro de serologio (n. 1873)
- 1939: Sándor Hevesi, hungara reĝisoro, verkisto kaj tradukisto (n. 1873)
- 1942: Stanisław Essigman, varsovia dentisto kaj esperantisto, sinmortiginta kun la edzino Tekla (n. 1867)
- 1943: Julius Fučík, ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto, ekzekutita (n. 1903)
- 1948: Thomas Mofolo, lesota verkisto kreanta en sota lingvo (n. 1876)
- 1949: Richard Strauss, germana komponisto (n. 1864)
- 1950: Hanka Ordonówna, pola kantistino, kantaŭtoro, dancistino kaj aktorino (n. 1902)
- 1954: André Derain, franca pentristo kaj skulptisto, kunfondinto de faŭvismo (n. 1880)
- 1961: Zoltán Színi Sebő, rumania hungara skulptisto kaj diplomato (n. 1907)
- 1962: Sándor Ziffer, hungara pentristo, elstara figuro de Artkolonio de Nagybánya (n. 1880)
- 1969: Alexandra David-Néel, franca-belga orientalistino, verkistino, vojaĝistino, ĵurnalistino, opera kantistino, tibetologo, esploristino, unua virino vojaĝinta al Lasao en Tibeto (n. 1868)
- 1977: Dénes Kovács, rumania hungara pentristo, etnografo (n. 1920)
- 1981: Nisargadatta Maharaj, barata tabakvendisto, spirita gvidanto kaj filozofo (n. 1897)
- 1981: Yukawa Hideki, japana Nobelpremiita teoria fizikisto pri mezonoj (n. 1907)
- 2002: Angelo Duranti, itala pastro, ekumenisto, piliero de Tutmonda Ekumena Ligo, kontribuanta al diskonigo de internacia urbo Auroville en Barato (n. 1927)
- 2002: Zsuzsa Csiszár, hungara instruistino de la rusa lingvo, la germana, Esperanto kaj interlingvistiko, edzino de esperantisto Ernő Csiszár, kun kiu ŝi organizis Renkontiĝojn de Esperantistaj Familioj, patrino de du denaskulinoj (n. 1951)
- 2003: Leni Riefenstahl, germana filmreĝisorino, dancistino kaj aktorino (n. 1902)
- 2005: Milena Hübschmannová, ĉeĥa ciganistino (n. 1933)
- 2009: Aage Niels Bohr, dana Nobelpremiita nuklea fizikisto, kunkreinto de la modelo de atomkerno (n. 1922)
- 2009: Mike Bongiorno, usona-itala televida prezentisto (n. 1924)
- 2017: Ljubiša Samardžić, serba aktoro kaj reĝisoro, membro de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio (n. 1936)
- 2020: Ronald Harwood, brita verkisto kaj reĝisoro (n. 1934)
- 2020: Zlatko Tišljar, kroata-slovena esperantisto, sekretario de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO kaj de UEA, fondinto, direktoro aŭ gvidanto de Internacia Kultura Servo, Interkulturo, Asocio por Eŭropa Konscio, Pupteatra Internacia Festivalo, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, tradukisto el la kroata kaj slovena al Esperanto (n. 1945)
- 2022: Elizabeto la 2-a, reĝino de Unuiĝinta Reĝlando (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Naskiĝo de Maria (festo)
- Serĝo la 1-a, papo
- Sankta Korbiniano, germana episkopo, misiisto
- Nacia tago en Andoro, tago de l' Virgulino de Meritxell, patronino de Andoro; alia nacia tago estas la 14-a de marto.
- Nacia tago en Makedonio, referendumo por sendependeco (1991), alia tago estas la 2-a de aŭgusto.
- Nacia tago en Malto, Our Lady of Victory, fino de la turka sieĝo (1565); pliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 7-a de junio, la 21-a de septembro kaj la 13-a de decembro.
- Internacia Tago de Alfabetigo - sub patroneco de Unesko - por kontraŭbatali analfabetecon
- Internacia Tago de Legopovo
- Pollando: Tago de Bona Sciigo - anoncita en 2001 en Varsovio
Tagoj de semajno
La 8-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.