UK 1993
Loko Valencio,  Hispanio
Ekde 24-a de julio 1993
Ĝis 31-a de julio 1993
 Antaŭa Sekva 

kongresa glumarko La 78-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis 31-a de julio 1993 en Valencio, Hispanio. Ĝi havis 1 863 partoprenantojn.

Kongresa simbolo

La kongresa simbolo, bildigita dekstre, kombinis la verdan Esperanto-stelon kun oranĝo, tiel ke la steleroj ankaŭ povus esti apudfruktaj verdaj folioj: ja la regiono Valencilando aparte konatas pro kultivo de organĝoj. Iom similan kombinon cetere ankaŭ jam uzis la simbolo de la IJK 1986 (bildigon vidu en ties artikolo) en Israelo. Krome la simbolo de la Valencia UK aludis al la ondoj de la proksima Mediteranea Maro.



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.