UK 1992 | ||
---|---|---|
Loko | Vieno, Aŭstrio | |
Ekde | 25-a de julio 1992 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 1992 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 77-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1992 en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio. Antaŭe UEA intencis organizi tiujare la UK-n en Prago, sed pro neklaraj ekonomiaj kondiĉoj kaj la profundaj ekonomiaj ŝanĝoj tiam okazantaj en Ĉeĥoslovakio oni lastmomente decidis okazigi ĝin en Vieno, dum en Prago en 1992 okazis nur oficiala antaŭkongreso kiu markis la 500-jaran naskiĝdatrevenon de Komenio kaj nur en 1996 tie okazis la 81-a UK).[1] Aliĝis 3033 personoj. Alta protektanto estis d-ro Heinz Fischer, tiama prezidanto de la aŭstria parlamento.
El la mesaĝo de Heinz Fischer al la kongresanoj
- "Mi ĉiam tre admiris la ideon de la popolliga lingvo Esperanto, jam eksciinte pri ĝi kiel infano, ĉar mia patro kaj mia patrino estis entuziasmaj esperantistoj. Rimarkinda pri Esperanto estas ne nur la genia lingvokreaĵo kaj la lingvistika atingo, sed ankaŭ la humanisma kaj popolinterliga ideo de la lingvo, ĉar ĝi baziĝas sur la prava supozo, ke homoj emaj paroli unu kun la alia, ankaŭ kapablas solvi problemojn pli bone. Tial do komuna komunikilo enhavanta elementojn de gravaj kulturlingvoj signifas grandiozan progreson, kaj nun kiel antaŭe estas dezirinde, ke tiu ideo venku, ke ĝi gajnu novajn adeptojn kaj ne nur memoriĝu kuntekste de historio de la laborista movado sed estu konsiderata kiel koncepto por la 21-a jarcento. Tiusence mi deziras al la 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno bonan kaj sukcesriĉan realiĝon ..."
Honora komitato
- D-ro Alois MOCK, federacia ministro pri eksteraj aferoj
- D-ro Erhard BUSEK, federacia ministro pri scienco kaj esplorado
- D-ro Rudolf SCHOLTEN, federacia ministro pri instruado kaj arto
- D-ro Helmut ZILK, urbestro kaj landestro de la federacia ĉefurbo Vieno
- D-rino Magda STREBL, ĝenerala direktorino de la Aŭstria Nacia Biblioteko
- Prof. d-ro Alfred EBENBAUER, rektoro de la Universitato de Vieno
- Prof. d-ro Paul LENDVAI, estro de Radio Aŭstria Internacia
Referencoj
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 | ||
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.