Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de oktobro estas la 279-a tago de la jaro (la 280-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 86 tagoj restas.
Je la 6-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- Romia respubliko
- -105 Gallia Narbonensis: Romia Respubliko malvenkis en la batalo de Arausio kontraŭ teŭtonoj kaj cimbroj
- -69: Batalo de Tigranakerto: Romia Respubliko konkeris Tigranakerton venkante armeon de Reĝlando Armenio, gvidatan de Tigrano la Granda
- 891: Formoso la 1-a iĝis papo
- 1409: Armeo de pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo rekonkeris Bydgoszcz de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1419: Unueco de ĉeĥa nobelaro, urboj kaj iuj ekleziaj gvidantoj estis formita kun la celo konservi pacon en la lando antaŭ ol la nova monarko Sigismondo transprenos la regopovon
- 1582: Pro transiro al la Gregoria kalendaro en naŭ landoj mankis ĉi tiu tago
- 1600: Premiero de Euridice, unua konservita opero en la muzikhistorio, de la itala komponisto Jacopo Peri
- 1641: En Varsovio prusa duko Frederiko Vilhelmo feŭde omaĝis al la pola reĝo Ladislao la 4-a
- 1667: Inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Krimea Ĥanlando komenciĝis 10-taga batalo apud Podhajce (Ternopila provinco) – venka por poloj, komandataj de Jan Sobieski
- 1672: Jan Sobieski venkis tataran-kozakan armeon en dutaga batalo de Krasnobród, kadre de la pola-turka milito (1672-1676) – turkoj kontraŭ sufiĉe granda elaĉetmono finis sieĝon de Lvovo
- 1683: Al Nordameriko alvenis unua grupo de germanaj setliĝintoj
- 1689: Aleksandro la 8-a iĝis papo
- 1768: Otomana imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio postulante retirigon de la rusa armeo el Pollando
- 1788: Polaj marŝaloj malfermis Kvarjaran Sejmon, kies kunsidoj daŭris ĝis la 29-a de majo 1792 kaj fruktis per reformoj de la pola ŝtato, interalie proklamita Konstitucio de la 3-a de Majo
- 1789: Franca reĝa familio estis devigita de revoluciuloj forlasi Versailles
- 1818: Papo Pio la 7-a atribuis al episkopoj de Varsovio titolon de la primaso de Kongresa Pollando
- Hungara revolucio de 1848
- 1848: En Vieno, pro sciigo pri ekmarŝo de aŭstra armeo por subpremi la hungaran revolucion, eksplodis porhungara ribelo
- 1849: Arad: ekzekuto de 13 hungaraj generaloj de la hungara liberecbatalo kune kun la unua ĉefministro de Hungario Lajos Batthyány (murdita en Peŝto laŭ instigo de grafo Julius Jacob von Haynau) – je unujara datreveno de la murdo de Theodor Baillet von Latour, aŭstra ministro
- 1854: 53 personoj pereis kaj centoj vundiĝis pro serio da incendioj kaj eksplodoj en la urboj Newcastle-upon-Tyne kaj Gateshead, situantaj vid-al-vide apud la rivero Tyne
- 1889: En Parizo sur Montmartre oni malfermis la kabaredon Ruĝa Muelejo
- 1898: Usona kolegia muzika frataro por viroj Phi Mu Alpha Sinfonia estis fondita en Indianao
- 1908: Aŭstrio aneksis Bosnion kaj Hercegovinon
- 1908: Respubliko Kreto anoncis sendependecon (de Turkio) - ne agnoskita internacie
- 1910: Eleftherios Venizelos iĝis ĉefministro de Grekio
- 1910: Germana astronomo Emil Ernst malkovris asteroidon Erminia
- 1913: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Tatjana
- Unua Mondmilito
- 1919: 40-a registaro de Bulgario estis formita, sub gvido de Aleksandr Stambolijski
- 1920: En Moskva Kremlo kun Lenin renkontiĝis Herbert Wells
- 1923: En Germanio kreiĝis la dua registraro de Gustav Stresemann
- 1923: Flugkompanio Ĉeĥoslovakiaj aerlinioj fondiĝis
- 1923: Turka Nacia Movado eniris al Istanbulo
- 1927: Nov-Jorko: Warner okazigis premieron de la unua sonfilmo La ĵazo-kantisto
- 1933: Dua Pola Respubliko: en Krakovo okazis festado de la 250-a datreveno de la batalo de Vieno kun partopreno de marŝalo Józef Piłsudski kaj la plej granda en historio de Pollando parado de kavalerio, por montri forton kaj pretecon de la pola armeo kaze de milito kun Germanio
- 1934: Lluís Companys proklamis Katalunan Ŝtaton reage al eniro de konservativuloj en la registaro de la Dua Hispana Respubliko
- 1937: En Budapeŝto fondiĝas Societo Gyula Gömbös
- 1938: En Žilina oni proklamis aŭtonomecon de Slovakio
- Dua Mondmilito
- 1939: 20-a tago de la soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): sovetaj regopovoj anoncis ĝeneralan baloton sur polaj teritorioj enkorpigitaj al Sovetunio (duono de Pollando), kaj ordonis transporti al internigejo en Kozelsk grupon de polaj oficiroj kaptitaj de la Ruĝa Armeo en Baranowicze;
- 36-a tago de la germana-pola milito (pli da ventoj): komandanto de la lasta kvartaga batalo apud Kock — taktike venka por poloj, strategie por germanoj — generalo Franciszek Kleeberg subskribis kapitulacon pro manko de armiloj (30 000 germanaj soldatoj kontraŭ 17 000 polaj, kiuj ne povis retiriĝi pro alveno de nova germana divizio); Militkrimoj: dum la kvartaga batalo de Kock germanoj faris ne malpli ol 714 ekzekutojn murdinte 16 336 personojn; taĉmentoj de SS pafmortigis en Buszkowo 106, kaj polico en Uniejów 22 personojn — averaĝe dum la germana invado ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj; Provinco Vartlando: en Bydgoszcz oni malpermesis diservojn en la pola lingvo; en Varsovio germanoj forĵetis judajn familiojn de loĝejoj por serĉi oron kaj aliajn valoraĵojn; Pola Rezistomovado: du konspiraj organizaĵoj fondiĝis, en Varsovio - "Warszawianka" (Varsovianino), en Katowice - "Ku Wolności" (Al Libereco) kun agadkampo en Pszczyna, Rybnik, Chorzów, Świętochłowice; Hitler informis pri oficialaj germanaj perdoj de la septembra kampanjo: 10 572 mortfalintoj, 3 404 perdiĝintoj kaj 30 322 vunditoj — ses tagojn poste gazetaro de neŭtralaj landoj laŭ konfidenca statistiko de Wehrmacht donis multe pli grandajn nombrojn: 91 270 mortfalintoj, 63 417 serioze vunditaj, 84 938 ete vunditaj; Gestapo enigis en koncentrejon Ravensbrück 12 polinojn de la pola diasporo en Germanio
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio germanoj enkondukis tram-vagonojn kun surskribo Nur por judoj; Theater der Stadt Warschau (Teatro de Urbo Varsovio) ekfunkciis; Hans Frank akceptis paradon de Wehrmacht, SS kaj polico en germanigita Aleo Ujazdowskie/Siegesstrasse; Nov-Jorko: parado de Pułaski kun partopreno de 75 mila pola diasporo kaj 500 mil spektantoj
- 1941: En Provinco Vartlando okazis amasaj arestoj de pola katolika klerikaro kun fermo de plimultaj preĝejoj; ĉefo de sekurec-polico kaj sekureca servo sendevigis Gestapon havi konsenton pri pliseveriga enketa esploro de poloj kaj civitanoj de Sovetunio; en Kleck (nun Minska regiono) germanaj soldatoj pafmortigis ĉirkaŭ 4000 judojn; Orienta Fronto: germana armeo konkeris Brjansk; protesto de hungaraj junlaboristoj kontraŭ faŝismo; en Moskvo pola ambasadoro oficiale petas klarigon pri la sorto de 7500 polaj oficiroj - pereintaj kiel sovetaj militkaptitoj; en Tel-Avivo malfermiĝis nova pola gimnazio-liceo por 120 gelernantoj kune kun dekkelkaj soldatoj, delegitaj laŭ ordono de la generalo Władysław Sikorski - unu el malmultaj en la mondo polaj edukejoj dum la germana okupado
- 1942: En pola vilaĝo Zieluń (Distrikto Żuromiński) Gestapo kaj ĝendarmoj pendigis 20 polojn pro liberigo de komunuma arestejo enprizonigitajn personojn kaj polico en Ciepielów vivbruligis 33 polojn pro kaŝado de judoj; SS pafmortigis 20 loĝantojn de Tchórzew; Tria Regno interkonsentis kun Kroatio setligi tieajn germanojn al Ĝenerala Gubernio; batalo de Atlantiko: senspure pereis germana submarŝipo U-116 kun la tuta 56-persona skipo; Orienta Fronto: en Kaŭkazio Wehrmacht konkeris Malgobekon
- 1943: Operaco Reinhardt: en Poznań okazis kunveno de Heinrich Himmler kun ĉefoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio ankaŭ de Tria Regno dum kiu oni anoncis ekstermi ĝis fino de la jaro ĉiujn judojn, kaj aldonis ke por bezonoj de armila industrio laboras ĉirkaŭ 200 mil personoj malliberigitaj en koncentrejoj; Volinia masakro: ukrainoj murdis en vilaĝo Wyżwa (Volinio) 16 polojn; Pola Subtera Ŝtato: Pola Enlanda Armeo sendis al pluraj germanoj en Varsovio averton pri minacanta mortpuno pro detruado de polaj monumentoj; taĉmento de Popola Gvardio liberigis porjunularan labortendaron en Dwikozy (proksime al Sandomierz) liberigante ĉirkaŭ 200 personojn; Kreto: kvazaŭarmea germana grupo vivbruligis 13 civilulojn; nokte de la 6-a/7-a de oktobro soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Minsko, Homel, Ĝankojo, kaj stacidomojn en Melitopolo kaj Bychów (Mahilova regiono)
- 1944: Germanaj regopovoj direktis parton de enprizonigitaj ribelintoj de la Ribelo de Varsovio (pli da eventoj) al militkaptitejo Łambinowice (proksime al Nysa); germanoj en regiono de Piotrków Trybunalski entreprenis kontraŭpartizanan operacon; soldatoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj sovetaj partizanoj batalis kontraŭ germanoj en vilaĝo Żelazna; Karpata-dukla operaco: Ĉeĥoslovaka Korpuso eniris Ĉeĥoslovakion tra Dukla montpasejo; Batalo de Debrecen komencita; Militkrimoj: rezulte de usona bomba aeratako sur Stralsund ĉe la Balta Maro pereis pli ol 800 personoj kaj flanke de brita aeratako sur Dortmund - pli ol 1 148
- 1945: Germanio: en Munkeno post permeso aperis "Süddeutsche Zeitung" (Sudgermana Gazeto)
- 1948: En Parizo oni prezentis aŭtomobilon Citroën 2CV
- 1948: En Turkmena SSR tertremo kun forto de 7,3 skuis Aŝgabaton mortigante 10 000-110 000 homojn — malpermeso flanke de la soveta registaro raporti pli detale pri la viktimoj kaj damaĝoj, kio ne permesis asigni sufiĉajn financajn rimedojn por taŭga reago
- 1948: En Ĉeĥoslovakio Nacia Asembleo aprobis leĝon pri protektado de la respubliko, kio permesas al la komunisma ŝtato plifortigi persekutadon de ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj
- 1949: Ĉinio kaj Nord-Koreio ligis diplomatiajn kontaktojn
- 1950: Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio: komencis falsan proceson kontraŭ mondĉampionoj de glacihokeo — 11 sportistoj estis malliberigitaj
- 1954: Stalinismo: primaso de Pollando Stefan Wyszyński estis translokigita de Varmio (distrikto Lidzbark) al Prudnik - la tria laŭvice hejmaresto iom malpli peza, sen ebleco plenumi siajn funkciojn
- 1955: En Parizo oni prezentis Citroën DS
- 1956: Memorkunveno de eterna meĉo de Lajos Batthyány, en Budapeŝto. Antaŭevento por la hungara revolucio de 1956
- 1958: Atoma submarŝipo USS Seawolf finis rekordan, 60-tagan submaran navigadon
- 1960: Premiero de la historia filmo Spartacus de Stanley Kubrick
- 1961: Pollando: en Toruń okazis amasaj protestoj pro likvido de la loka seminario de redemptoranoj
- 1966: En Kalifornio oni kontraŭleĝigis halucinogenon LSD
- 1971: Pola Popola Respubliko: unu tagon antaŭ la festo de milico en Opole eksplodis bombo en aŭditorio de Supera Pedagogia Altlernejo, metita de ties laboranto doktoro Jerzy Kowalczyk, kaŭzante nur materiajn perdojn - ĉi tie estus okazonta disdonado de premioj al subpremantoj de la Pola ribelo de Decembro 1970 (en 1972 kondamnita al mortpuno, sukcese defendita de la eklezio kaj en 1985 liberigita)
- 1973: Arabaj-israelaj militoj: egipta kaj sira armeo invadis surprize la okupitajn de Israelo teritoriojn el la jaro 1967 - komenco de la Milito de Jom Kippur
- 1975: Ukraina futbalklubo Dinamo Kievo gajnis Superpokalon de Eŭropo
- 1976: Pekino: Hua Guofeng ordonis aresti tiel nomatan Bandon de la Kvar
- 1977: Testoflugo de la soveta fronta ĉasaviadilo MiG-29
- 1978: En Pola Popola Respubliko komenciĝis vizito de usona predikisto Billy Graham, teologo, evangeliisto, deklarita kontraŭkomunisto, ankaŭ kontraŭrasisto kaj kontraŭfeministo
- 1979: Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo estis akceptita en Blanka Domo, renkontiĝante kun la usona prezidento Jimmy Carter
- 1981: Prezidento de Egiptio Anwar al-Sadat pereis pro atenco dum parado — murdita de islamaj ekstremistoj pro foriro de naserismo kaj Sovetunio, kaj repaciĝo kun Israelo
- 1986: Apud usona marbordo sinkis soveta submara atomŝipo kun balistikaj misiloj K-219
- 1987: Fiĝioj iĝis respubliko
- 1988: Litova Soveta Socialisma Respubliko: laŭ dispono de Prezidantaro de Supera Soveto trikolora flago kaj nacia himno de Litovio estis leĝigitaj kiel simboloj
- 1992: Lennart Meri iĝis unua prezidanto de Estonio post akiro de sendependeco
- 1994: Hispanio: Malferma Universitato de Katalunio fondiĝis
- 1995: Revuo "Nature" anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo 51 Pegasi b, sur la orbito de stelo en la ĉefa sekvenco
- 1996: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis 13 martirojn el Pratulin (distrikto Bialski)
- 2000: Sub premo de amasaj stratprotestoj prezidento de Jugoslavio Slobodan Miloŝeviĉ demisiis
- 2002: Fondinto de Opus Dei José María Escrivá de Balaguer estis kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a
- 2006: Fredrik Reinfeldt iĝis ĉefministro de Svedio
- 2007: Oficanta prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf estis elektita por la dua oficperiodo
- 2009: Georgios Andrea Papandreu iĝis ĉefministro de Grekio
- 2009: Prezidento de Taĝikio Emomalii Raĥmon abolis oficialan statuson de la rusa lingvo
- 2010: Prifota interkona retejo Instagram fondiĝis (fotografia socia reto de la provizanto de retkonekto), la komenca versio de ĝia movebla apliko por iOS-aparatoj
- 2011: En Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj okazis kunsido pri plendoj rilataj al la soveta masakro de Katin — Rusio asertis, ke la kortumo ne povas konsideri plendon pri eventoj okazintaj antaŭ 70 jaroj, Pollando argumentis, ke la krimo de Katin kiel militkrimo, ne havas tempolimon
- Katastrofoj
- 2017: Rusio: 17 personoj pereis, kaj 3 grave vundiĝis rezulte de la kolizio de trajno kun aŭtomobilo en urbo Pokrov
- 2018: Okcidente de Demokratia Respubliko Kongo 53 personoj pereis kaj pli ol 100 estis vunditaj rezulte de eksplodo de cisterno, el kiu post kunpuŝiĝo kun aŭtobuso lokanoj ŝtelis brulaĵon
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 225-a tago de la rusa agreso: laŭ Ukraina Sendepnda Informa Agentejo de la 21-a de septembro Armitaj Fortoj de Ukrainio ŝoviĝis 55 km profunden en okupitajn teritoriojn de Ĥarkiva provinco — dum la lastaj kelkaj tagoj 6 mil km² estis liberigitaj, ĉi-tage en Ĥersona provinco laŭvicaj 3 setlejoj; en Ĥarkiva provinco oni malkovris jam 22 torturejojn — plej ofte oni uzis kurenton, batadon kaj forŝiron de ungoj; pro rusia raketa atako al Zaporiĵo pereis 7 personoj, 21 estis savitaj;
- Mondreago: Finnlando konfirmis la 9-an faskon de armea helpo por Ukrainio — sen malkaŝo de iu ajn informo; registaro de Norvegio decidis pri limigo de aliro al siaj havenoj por rusiaj fiŝoŝipoj; Konsilio de Eŭropa Unio konfirmis la 8-an faskon de ekonomiaj kaj individuaj sankcioj kontraŭ Rusio; landlimon de Ukrainio kun Pollando trapasis 23 100 personoj enveturantaj al Pollando, samtage forlasis Pollandon 22 000 personojn, kaj de la 24-a de februaro 5 055 000 da personoj revenis al Ukrainio
- 2023: 590-a tago de la rusa agreso: De la invadkomenco Rusio perdis en Ukrainio ĉ. 281 090 soldatojn, detruitaj estis 4 777 tankoj, 9 082 kirasitaj veturiloj, 6 666 artileriaj sistemoj, 806 raketelpafilojn, 540 konraŭaviadaj sistemoj, 315 aviadilj, 316 helikopteroj, 5 158 senpilotaj aviadiloj, 1 530 krozmisiloj, 20 surmaraj unuoj, 1 submarŝipo, 9 015 veturiloj (inkluzive de cisternoj), 951 specialaj unuoj; pasintan nokton ukraina aerdefendo paffaligis 25 el 33 senpilotaj aviadiloj, direktitajn al Ukrainio; dum matena pripafo de la centro de Ĥarkivo pli ol 25 loĝdomoj estis damaĝitaj (sub ruinoj oni trovis mortan infanon); virinoj en Melitopolo morte venenigis per amatora alkoholaĵo 11 rusiajn okupantojn
- Mondreago: Pasinttage de Ukrainio al Pollando enveturis 24,7 mil pesonoj, samtempe elveturis 21,8 mil, kaj de la invadkomenco alvenis 14,321 mln de personoj; pasintan nokton en stacidomo apud Minsko estis eksplodigita fervoja trako; UN: post pasinttaga rusa raketa atako al vilaĝo Hroza oni sendis esploran skipon — en Ĥarkiva provinco pro morto de 52 personoj estis anoncita tritaga funebro (la plej granda rusa militkrimo ĉi-jare); registaro de Svedio anoncis la 14-an helpofaskon por Ukrainio, i.a. municion; en Varsovio ekfunkciis usona protekta kontraŭraketa sistemo Patriot — uzata en 17 landoj de la mondo; juĝejo en aneksita Krimeo kondamnis al 13 jaroj de punkolonio kun akra rigoro la ukrainan aktivulon, akuzitan pri spionado
Naskiĝoj
- 1289: Venceslao la 3-a, reĝo de Bohemio, Pollando kaj Hungario (m. 1306)
- 1459: Martin Behaim, germana geografo kaj navigisto (m. 1507)
- 1510: John Caius, angla kortega kuracisto, pioniro de anatomio (m. 1573)
- 1552: Matteo Ricci, itala pastro, konanto de la klasika ĉina lingvo, kunfondinto de Jezuita misio en Ĉinujo (m. 1610)
- 1555: Francisko Nádasdy, hungara magnato, militestro (m. 1604)
- 1682: Bruno Mauricio de Zabala, hispana militisto kaj kolonia administranto en Sudameriko (m. 1736)
- 1764: Friedrich Jacobs, germana klasika filologo, tradukisto de la verkoj de Ksenofono kaj Demosteno (m. 1847)
- 1767: Henriko la 1-a, haitia politikisto, militisto, prezidento kaj reĝo (m. 1820)
- 1773: Ludoviko-Filipo, lasta reĝo de Francio el dinastio Burbonoj (m. 1850)
- 1785: Albert Methfessel, germana komponisto kaj dirigento (m. 1869)
- 1795: György Lahner, generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1798: Franz Ludwig Zahn, germana pedagogo, teologo kaj lernejestro (m. 1890)
- 1808: Frederiko la 7-a, reĝo de Danio kaj duko de Saksio-Lauenburg (m. 1863)
- 1808: Károly Mihályi, hungara reformita pastro, psikologo, filozofo, akademiano (m. 1880)
- 1820: Jenny Lind, sveda operkantistino (soprano) (m. 1887)
- 1831: Julius Wilhelm Richard Dedekind, germana matematikisto, kontribuinto pri ringa teorio kaj reelaj nombroj (m. 1916)
- 1846: George Westinghouse, usona entreprenisto, inĝeniero kaj inventisto (m. 1914)
- 1852: Bruno Abakanowicz, pola matematikisto, inventisto, elektroteknikisto (m. 1900)
- 1854: Wilhelm Walloth, germana verkisto interesiĝanta pri antropozofio (m. 1932)
- 1871: Henryk Zamenhof, pola kuracisto, frato de L. L. Zamenhof, patro de Stephen Zamenhof (m. 1932)
- 1882: Dolindo Ruotolo, itala pastro, franciskano, servisto de Dio (m. 1970)
- 1887: Le Corbusier, svisa arkitekto, pioniro de modernismo, kies verkaĵo troviĝas sur listo de la Monda heredaĵo de Unesko (m. 1965)
- 1887: Maria Jeritza, aŭstra kantistino (soprano) (m. 1982)
- 1889: Maria Dąbrowska, pola verkistino, tradukistino, subskribinta leteron de 34 kontraŭ cenzuro (m. 1965)
- 1891: Kálmán Kalocsay, hungara kuracisto, profesoro pri infektologio, poeto kaj tradukisto evoluiginta Esperantlingvan literaturon, kunredaktinto de "Literatura Mondo", kunaŭtoro de Parnasa Gvidlibro kaj Plena Gramatiko, aŭtoro de la antologio de la monda poezio Tutmonda Sonoro, eldonita en Serio Oriento-Okcidento kaj Sekretaj Sonetoj, kompilinto de Hungara Antologio, tradukinto de la Infero de Dante Alighieri (m. 1976)
- 1892: Sándor Rónai, hungara politikisto, prezidanto de la Hungara-Soveta Amika Societo (m. 1965)
- 1903: Ernest Walton, irlanda Nobelpremiita fizikisto, kunkreinto de partikla akcelilo (m. 1995)
- 1906: Jenő Rózsa, rumania hungara filozofo (m. 1971)
- 1907: Francisco Gabilondo Soler, meksika komponisto de infanmuziko (m. 1990)
- 1908: Antal Andor Fülöp, rumania hungara pentristo (m. 1979)
- 1913: Katalin Bucsy, rumania hungara oper-, preĝej- kaj koncertkantistino (m. 1997)
- 1914: Thor Heyerdahl, norvega antropologo, vojaĝisto kaj esploristo famiĝinta pro la ekspedicio Kon-Tiki (m. 2002)
- 1919: Siad Barre, somalia militisto, politikisto kaj ŝtatestro, ekziligita (m. 1995)
- 1923: Yaşar Kemal, turka-kurda ĵurnalisto, poeto, verkisto kaj defendanto de homrajtoj, adepto de sendependa Kurdistano (m. 2015)
- 1926: Lajos Demény, rumania hungara historiisto, redaktoro, senatano (m. 2010)
- 1930: Edward Skórzewski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 1991)
- 1930: Irma Balogh, rumania hungara ĵurnalistino kaj porjunulara verkistino
- 1931: Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, soveta astronomo, spertulo pri astrometrio (m. 2004)
- 1931: Riccardo Giacconi, usona Nobelpremiita astrofizikisto (m. 2018)
- 1940: Árpád Márton, rumania hungara pentristo kaj artvivorganizinto en Distrikto Harghita, kunlaboranto de Libroeldonejo Pallas-Akadémia
- 1944: Emil Tokarz, pola slavisto, populariganto de la slovena lingvo kaj Slovenio
- 1944: Ali Akbar Nateg-Nuri, irana politikisto
- 1945: Árpád Uszkai, rumania hungara lokhistoriisto
- 1946: Janusz Danecki, pola profesoro, lingvisto, arabisto, islamisto, tradukisto kaj literaturisto
- 1948: Gerry Adams, irlanda advokato, verkisto, ĉefo de Sinn Fein
- 1949: Endre Túros, rumania hungara instruisto, sociscienca esploristo
- 1951: Mária Adonyi Nagy, rumania hungara poetino, tradukistino (m. 2015)
- 1956: Sadik al-Ahmar, jemena politikisto kaj batalema opozicia tribestro
- 1958: László Bocsárdi, rumania hungara reĝisoro kaj teatrestro
- 1960: Yves Leterme, ministro-prezidanto de Flandrio kaj ĉefministro de Belgio
- 1964: Manuela Gretkowska, pola verkistino, ĵurnalistino, politikistino
- 1967: Attila Ambrus, hungara hokeisto, aŭtoro, famaĉa kiel viskirabisto
- 1972: Jessica Hausner, aŭstra filma reĝisorino kaj scenaristino
- 1984: Imre Kövecsi Kovács, rumania hungara skulptisto
- 1988: Horikita Maki, japana aktorino
- 2000: Marcin Patrzałek, perkuta fingropluka gitaristo, komponisto kaj produktanto
- 2002: Cleopatra Stratan, filino de moldava-rumana kantisto Pavel Stratan
Mortoj
- 869: Ermentruda de Orleano, idino de Karolo Martelo (n. 825)
- 877: Karlo la 2-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. 823)
- 1101: Bruno de Kolonjo, germana katolika sanktulo, fondinto de la ordeno kartuzianoj (n. ĉirkaŭ 1030)
- 1536: William Tyndale, angla helenisto, latinisto, religiulo, teologo, tradukisto de la Biblio, protestanta reformisto (n. ĉirkaŭ 1494)
- 1644: Izabela de Burbono, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (n. 1602)
- 1651: Heinrich Albert, germana poeto, kantokomponisto kaj verkisto (n. 1604)
- 1724: Charles Dufresny, franca dramisto, muzikisto, eldonisto, ĵurnalisto (n. 1648)
- 1734: Gottfried Reiche, germana trumpetisto kaj komponisto (n. 1667)
- 1777: Marie Thérèse Rodet Geoffrin, gvidantino de literatura salono en Parizo (n. 1699)
- 1786: Antonio Sacchini, itala komponisto (n. 1730)
- 1794: Friedrich Gottlieb Barth, germana instruisto kaj lingvisto (n. 1738)
- 1815: Christophe-Philippe Oberkampf, franca industriisto (n. 1738)
- 1819: Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1751)
- 1825: Bernard-Germain de Lacépède, franca naturalisto kaj politikisto (n. 1756)
- 1837: Pál Augusztinovics, hungara juristo, reĝa juĝistmajstro (n. 1763)
- 1848: Theodor Baillet von Latour, aŭstra nobelo, oficiro kaj politikisto (n. 1780)
- 1849: Lajos Batthyány, unua ĉefministro de Hungario, ekzekutita (n. 1807)
- 1849: Martiroj de la hungara revolucio de 1848, ekzekutitaj laŭverdikte de Julius Jacob von Haynau:
- Lajos Aulich, generalo, ministro pri defendo (n. 1793)
- János Damjanich, honvedgeneralo (n. 1804)
- Arisztid Dessewffy, generalo (n. 1892)
- Ernő Kiss, hungara general-leŭtenanto (n. 1799)
- Károly Knezić, generalo, (n. 1808)
- György Lahner, generalo (n. 1795)
- Karl Leiningen-Westerburg, generalo (n. 1819)
- Vilmos Lázár, kolonelo (n. 1817)
- József Nagysándor, generalo (n. 1804)
- Ernő Poeltenberg, generalo (n. 1813)
- József Schweidel, generalo (n. 1796)
- Ignác Török, hungara honvedgeneralo (n. 1795)
- Károly Vécsey, generalo (n. 1807)
- 1873: Paweł Edmund Strzelecki, pola vojaĝisto, geologo, geografo, esploristo de Aŭstralio (n. 1797)
- 1878: Gottlieb Wagner, germana vitejisto kaj gastejestro (n. 1794)
- 1891: Charles Stewart Parnell, irlanda terposedanto, fondinto de Irlanda Parlamenta Partio (n. 1846)
- 1892: Alfred, Lord Tennyson, angla poeto (n. 1809)
- 1905: Ferdinand von Richthofen, germana geografo, geologo, esploristo (n. 1833)
- 1919: Ricardo Palma, perua ĵurnalisto, verkisto, bibliotekisto kaj politikisto (n. 1833)
- 1925: Mihály Zsilinszky, hungara politikisto, instruisto, historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1838)
- 1935: László Lengyel, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1883)
- 1938: János Berecz, hungara kuracisto, ginekologo, profesoro (n. 1884)
- 1947: Zoltán Finta, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto (n. 1893)
- 1947: Leevi Antti Madetoja, finna komponisto (n. 1887)
- 1953: Vera Muĥina, soveta skulptistino (n. 1898)
- 1960: Karel Absolon, ĉeĥa paleontologo, speleologo kaj zoologo kaj unu de la plej grandaj arkeologoj de la 20-a jarcento (n. 1877)
- 1962: Tod Browning, usona aktoro, skriptisto kaj reĝisoro (n. 1880)
- 1971: Vláďa Zíka, ĉeĥa verkisto de aventuraj romanoj por junularo (n. 1900)
- 1981: Anwar al-Sadat, prezidento de Egiptio, parlamentestro de Unuiĝinta Araba Respubliko, Nobel-premiita, murdita (n. 1918)
- 1981: Elemér Kocsis, rumania hungara futbalisto (n. 1910)
- 1982: Béla Bíró, hungara arthistoriisto, artkritikisto de intermondmilita revuo "Erdélyi Helikon", profesoro (n. 1899)
- 1989: Bette Davis, usona aktorino (n. 1908)
- 1995: Iván Mándy, hungara verkisto kaj scenaristo (n. 1918)
- 1997: István Szabó, rumania hungara kuracisto (n. 1921)
- 1999: Amália Rodrigues, portugala faduo-kantistino (n. 1920)
- 2002: Yang Yide, ĉina esperantisto, kontribuinta al Esperantomovado en Ljaŭningo (n. 1918)
- 2004: Yogi Bhajan, barata siĥa jogano (n. 1929)
- 2004: Dezső Jenei, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, vortaristo (n. 1919)
- 2010: Colette Renard, franca kantistino kaj aktorino (n. 1924)
- 2012: Chadli Bendjedid, alĝeria politikisto kaj kolonelo, komandanto de Alĝeria Milito de Sendependeco, ĝenerala sekretario de Naciliberiga Fronto, prezidento de Alĝerio (n. 1929)
- 2014: Igor Mitoraj, pola skulptisto (n. 1944)
- 2015: Árpád Göncz, hungara juristo, verkisto, tradukisto, opoziciisto, prezidento de Hungario (n. 1922)
- 2016: Tadeusz Ryba, pola aktivulo de postmilita kontraŭkomunista ribelo kadre de la Pola Subtera Sendependeca Armeo, anatemita soldato (n. 1928)
- 2016: György Márkus, hungara filozofo (n. 1934)
- 2017: József Nepp, hungara animaciisto reĝisoro, komponisto, scenaristo (n. 1934)
- 2017: Ralphie May, usona muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro (n. 1972)
- 2018: Montserrat Caballé, kataluna operkantistino (soprano) (n. 1933)
- 2019: Vlasta Chramostová, ĉeĥa aktorino, simbolo de kontraŭstaro al sovetia okupado, partoprenanta veluran revolucion, persekutata de komunistoj post subskribo de la Ĉarto 77 (n. 1926)
- 2020: Eddie Van Halen, usona gitaristo (n. 1955)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Bruno de Kolonjo, abato, fondinto de kartuzianoj
- Turkmenistano: Memortago, la tago de nacia funebro
Tagoj de semajno
La 6-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.