65489 Keto | |
Transneptuna objekto | |
astronomia simbolo | |
Keto kaj Forkiso bildigitaj per la kosmoteleskopo Hubble, 2006 | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 65489 Ceto |
Aliaj nomoj | 2003 FX128 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Keto vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | C. Trujillo kaj M. E. Brown |
Dato de malkovro | 22-a de marto 2003 |
Loko de malkovro | Monto Palomar, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
15,204 Tm (101,639 AU) 2,681 Tm (17,925 AU) 27,728 Tm (185,353 AU) |
Discentreco | 0,8236 |
Meza anomaliangulo | 10,453° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 22,294° |
Periodo | 374272,210 tagoj (1024,701 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
171,987° |
Argum. de periapsido | 320,096° |
Terdistanco - Minimuma |
2,538 Tm (16,970 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 281 ± 11 km Ĉefa korpo: 223 ± 10 km |
Maso - Denso |
Kombinata : 5,41x10¹⁸ ± 4,2x10¹⁷ kg 0,64 ± 0,16 g/cm³ |
Rotacia periodo | ~0,185 tago (~4,43 horoj) |
Geometria albedo | 0,056 ± 0,006 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,4 |
65489 Keto estas granda malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 22-an de marto 2003 de la usonaj astronomo Chad Trujillo kaj Michael E. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar, (San-Diego, Usono).
Nomoj
La ĉefa komponanto de tiu korpo ricevis la nomon de Keto, monstra mara diino de la helena mitologio filino de Ponto kaj Geo, kaj la malĉefa ricevis la nomon de Forkiso, frato kaj edzo de Keto; ili kune generis ampleksan idaron, inklude multenombrajn monstrojn.
La paro estis nomita la 9-an de novembro 2006.
Orbito
La discentra orbito de 65489 Keto tanĝas tiun de Urano kaj etendiĝas malproksimen eksteren de la sunsistemo: Ĝi estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto. Ĝia urana MOID estas 1,53714 AU (229,953 milionoj da km) kaj ĝia neptuna MOID: 6,43495 AU (962,655 milionoj da km): ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de la orbito de Neptuno.
Laŭ plilarĝigita difino, 65489 Keto povas esti rigardita kiel centaŭro: neresonanca objekto kies perihelio estas interne de la orbito de Neptuno.
Duopa sistemo
65489 Keto estas ekzemplo de proksima duopa transneptuna objekto, kies ambaŭ komponanatoj havas proksimume saman grandon: 223 ± 10 km kaj 171 ± 10 km. La dua komponanto estis malkovrita la 11-an de aprilo 2006 de Keith S. Noll, H. Levison, William M. Grundy kaj Denise C. Stephens, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en aŭgusto 2006.
Tiu satelito, Forkiso, havas diametron de ĉirkaŭ 171 km, orbitan duonan grandakson de 1840 ± 44 km kaj orbitan periodon de 9,554 ± 0,011 tagoj (229,296 ± 0,264 horoj). Ĝia orbita klineco estas 68.8° ± 2.9° kaj ĝia discentreco malpli granda ol 0,015. La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.
La orbitaj ecoj de la paro Keto-Forkiso permesis kalkuli ties mason: 5,41×1018 kg (proksimume 3,74×1018 kg por Keto, 1,67×1018 kg por Forkiso) kaj taksi ties denson: 1.37 g/cm3, tio, kiu taŭgas por miksaĵo je 50 % da ŝtono kaj glacio.
Estis sugestita, ke tajdaj fortoj generis sufiĉan varmon por kristaligi amorfan glacion kaj tiel ŝtopi malpenojn. Tiuj tajdaj fortoj povas esti la kaŭzo de la febla discentreco de la orbito.
Laŭ Michael E. Brown, 65489 Keto estas kandidata nanplanedo.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj eksteraj sunsistemaj objektoj); el Johnston's Archive
- angle (65489) Ceto kaj Phorcys; el la paĝoj de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (65001 – 66000) | Poste: |
---|---|---|
(65488) 2003 DT8 | 65489 Keto | (65490) 2062 P-L |