6489 Golevka | |
asteroido | |
Komputilaj bildoj de 6489 Golevka bazitaj sur radara observo per la radioteleskopo de Arecibo | |
potence danĝera asteroido • asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 6489 Golevka |
Aliaj nomoj | 1991 JX |
Nomita laŭ | Forkosma Komunikada Centro de Goldstone, Evpatoria Observatory, Kaŝima vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro | 10-a de majo 1991 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
373,761 Gm (2,498 AU) 146,976 Gm (0,982 AU) 600,546 Gm (4,014 AU) |
Discentreco | 0,607 |
Meza anomaliangulo | 126,680° |
Klinangulo | 2,277° |
Periodo | 1442,451 tagoj (3,949 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,98 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
210,847° |
Argum. de periapsido | 66,942° |
Terdistanco - Minimuma |
4,110 Gm (0,02747 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
0,35 × 0,25 × 0,25 km 530 m vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,10 × 1011 kg 2,7 g/cm³ 0,0002 m/s² 0,3 m/s |
Rotacia periodo | 0,2511 tago (6,026 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,151 ± 0,023 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Q |
Absoluta magnitudo | 19,2 |
6489 Golevka estas tre malgranda, meze hela, marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido, ankaŭ ano de la alinda familio.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 10-an de majo 1991 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San Diego en Usono).
En 1995 ĝi estis observita per radaro elde tri radaraj observatorioj : Goldstone en Kalifornio, la Radioteleskopo Eŭpatorio RT-70 de Eŭpatorio en Krimeo (ankaŭ transskribita "Evpatoria") kaj la Kosma Centro de Komuniko de Kaŝima en Japanio. Per la komencaj literoj de ĉi-tiuj tri nomoj, estis komponita ĝia nomo : Golevka.
Ecoj
Radaraj observoj montris, ke Golevka estas malgranda objekto : 0,35 × 0,25 × 0,25 km kaj havas tre malglatan, neregulan formon, kiu aperas malsimila laŭ la angulo de observo.
Inter 1991 kaj 2003, precizaj radaraj observoj montris ke la efiko Yarkovsky estiĝis orbitan ŝanĝon de 15 km,[1] tio, kiu permesis taksi la mason (2,10 × 1011 kg) kaj la denson (2,7 ± 0.5 g/cm³) de la objekto.
Ĝia orbito krucas tiujn de Marso kaj tanĝas tiun de la Tero kun malgranda klinangulo kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton, kvankam probablo de kolizio kun iu ajn planedo estas neglektinda por la naŭ venontaj jarcentoj.
- La 21-an de junio 1991 ĝi pasis al 0,03318 AU (4,964 milionoj da km) de Tero.
- La 26-an de junio 2162 ĝi pasos al 0,04146 AU (6,202 milionoj da km) de nia planedo.
Tiu orbito estas tre simila kun tiu de 4179 Tutatiso pri discentreco, granda duonakso kaj klinangulo. Tutatiso estas tamen pli bone konata pro ĝia alproksimiĝo de 2004.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Precision NEO Orbits and the Yarkovsky Effect el Asteroid and Comet Impact Hazards (NASA) Arkivigite je 2005-11-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle RadarObservations and PhysicalModel of Asteroid6489Golevka
- angle Intercontinental Bistatic Radar Observations of 6489 Golevka (1991 JX)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6488 Drebach | 6489 Golevka | (6490) 1991 NR2 |