IJK 2008 | ||
---|---|---|
Loko | Szombathely, Hungario | |
Ekde | 26-a de julio 2008 | |
Ĝis | 2-a de aŭgusto 2008 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 64-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis inter sabato la 26-a de julio kaj sabato la 2-a de aŭgusto 2008 en la urbo Szombathely (esperante Sabatejo) en Hungario. Aliĝis 485 personoj; tamen efektive partoprenis ĝin nur 365 homoj el 36 landoj. La plej multaj el ili venis el Hungario (60), Rusio (49) kaj Germanio (43).
Temo de la kongreso estis Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj. La gastiganta lando estis tiujare elektita kun malfruo (komence de oktobro 2007), pro manko de aliaj taŭgaj kandidatoj. La organiza teamo de la 64-a IJK estis grandparte identa kun tiu de la IJS (kiu en 2008 ĝuste pro la IJK ne okazis), kaj tial ankaŭ la IJK multflanke similis al tiu renkontiĝo. Simile kiel dum la antaŭa IJK en Hungario (1999 en Veszprém), ankaŭ dum tiu ĉi IJK okazis suneklipso, kvankam ĉi-foje nur parta (17 %, la 1-an de aŭgusto 2008).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de IJK 2008
- filma resumo pri la IJK (2 min. 36 sek.) en la retejo YouTube
- Emblemo de la IJK 2008
- Kolekto de filmoj, fotoj kaj artikoloj pri la IJK 2008 (pasvorte protektita paĝo) Arkivigite je 2008-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
|