◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
9-a jarcento a.K. |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. | 6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | ►
Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 630-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 639 a.K. - Interrego finiĝas kaj Ancus Marcius fariĝas la reĝo de Romo.
- 637 a.K. - Σαδυαττης, Saduattēs (latine Sadyattēs) fariĝas reĝo de Lidio.
- 636 a.K. - duko Wen de Jin supreniras al potenco en la ŝtato Tsin (ĉine tradicie 晉, pinjine Jìn) dum la dinastio Zhou de Ĉinio.
- 635 a.K. - Ἀλυάττης, Aluáttēs (lidie 𐤥𐤠𐤩𐤥𐤤𐤯𐤤𐤮, latine Alyattēs) fariĝas reĝo de Lidio.
- 632 a.K. - Kilon (Κύλων), Atena nobelo, kaptas la Akropolon en malsukcesa provo fariĝi reĝo.
- 632 a.K. - En la batalo de Ĉengpu', la ĉina regno de ŝtato Tsin (ĉine tradicie 晉, pinjine Jìn) kaj siaj aliancanoj venkas la regnon de Ĉu kaj siaj aliancanoj.
- 631 a.K. - proksimuma dato de la fondiĝo de Kireno (latine poste Cyrene), arkaika greka kolonio en Libio (Norda Afriko), posta ĉefurbo de la antikva regno Cirenaiko (greke Κυρηναϊκή, prononcita Kirinaiki)
- 630 a.K. - naskiĝo de Stesiĥoro, greka poeto (proksimuma dato)