617 Patroklo | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Kompnita bildo de Patroklo kaj ties satelito Menetio per la kosmoteleskopo Hubble | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 617 Patroclus |
Aliaj nomoj | 1906 VY; 1941 XC; 1962 NB |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Patroklo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | August Kopff |
Dato de malkovro | 17-a de oktobro 1906 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
782,098 Gm (5,228 AU) 674,088 Gm (4,506 AU) 890,107 Gm (5,950 AU) |
Discentreco | 0,138 |
Meza anomaliangulo | 149,94° |
Klinangulo | 22,03° |
Periodo | 4356,808 tagoj (11,93 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
44,37° |
Argum. de periapsido | 108,149° |
Naturaj satelitoj | 1: Menetio |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 168.8 ± 2.6 Ĉefa korpo: 126.6 ± 2 km[1]. |
Maso - Denso |
1,36 × 1018 kg (800 ± 20) kg/m3 |
Rotacia periodo | 4,283 tagoj (102,792 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 110 K |
Geometria albedo | 0,047 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | P |
Absoluta magnitudo | 8,19 |
617 Patroklo estas granda, malhela, malrapide rotacianta troja asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 17-an de oktobro 1906 de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Patroklo, greka batalanto de la Troja milito.
Orbito
Ĝi estas la dua troja asteroido malkovrita; ĝi orbitas apud la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas "malantaŭ" Jupitero, en ĝia orbita movo.[2]
Kiam pluraj el tiaj asteroidoj estis malkovritaj, la grupo da asteroidoj ĉe la punkto L5 esti nomita "Troja Tendaro", kie asteroidoj ricevu nomojn de trojaj batalantoj, sed 617 Patroklo, nomita antaŭ la stariĝo de tiu regulo, estas la ununura asteroido kun "greka" nomo en la "Troja tendaro" (Reciproke, 624 Hektoro estas la ununura "trojano" en la "Greka Tendaro").
Duopa asteroido
En 2001, astronoma teamo malkovris, ke 617 Patroklo estas duopa asteroido, kies ambaŭ partoj havas proksimume saman grandon[3]. En februaro 2006, Franck Marchis kaj sia teamo, per la sistemo de adaptiĝiva optiko de la observatorio W.M. Keck mezuris precize la orbiton de la sistemon. Ili taksis, ke ambaŭ korpoj estas disigitaj de 695 ± 10 km kaj orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro en 4,283 ± 0,004 tagoj, sur orbito preskaŭ cirkla[1] Ambaŭ korpoj estas verŝajne en ligita rotacio.
La plej granda korpo havas averaĝan diametron de 127 km, kaj gardas la nomon de 617 Patroklo, la plej malgranda havas 111,8 ± 1,7 km[1] de diametro kaj havis la provizoran nomon de S/2001 (617) 1. Ĝi poste ricevis la nomon de Menetio, laŭ Menetio, patro de Patroklo.
Ecoj
La malgranda denso (800 kg/m3)[4] pensigas, ke la konsistiĝo de 617 Patroklo estas pli proksima de tiu de kometo[5] ol de tiu de roka asteroido. Oni hipotezis, ke pluraj el la trojaj asteroidoj estus eksteraj objektoj kuntrenitaj en la Jupiteraj punktoj de Lagrange dum la migrado de la giganta planedo.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 (617) Patroclus kaj Menoetius (de Wm. Robert Johnston) (angle)
- ↑ Listo de la Jupiteraj Trojanoj; el Minor Planet Center (angle)
- ↑ IAUC 7741: 2001fc; S/2001 (617) 1; C/2001 T1, C/2001 T2 (angle)
- ↑ Malgranda denso de 0.8 g cm−3 por la duopa troja asteroido 617 Patroclus; el Nature (angle)
- ↑ Binary asteroid in Jupiter's orbit may be icy comet from solar system's infancy (Dupoa asteroido en Jupitera orbito eble estas glacia kometo de la juna sunsistemo) (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- germane Troja asteroido estas fakte kometo
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
616 Elly | 617 Patroklo | 618 Elfriede |