Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de majo estas la 126-a tago de la jaro (la 127-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 239 tagoj restas.
Je la 6-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1104: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Akko
- 1191: Tria krucmilito: reĝo de Anglio Rikardo la 1-a alnavigis al haveno Limasol por reakiri oron devenantan de sinkigita ŝipo, kiu estis transprenita de reganto de Kipro
- 1210: Katedralo de Reims en Francio tute bruliĝis - precize unu jaron pli poste oni komencis konstrui la novan
- 1250: Sepa krucmilito: franca reĝo Ludoviko la 9-a post granda reaĉetpago estis liberigita de mamelukoj, post falo de ajubidoj
- 1277: Pollando: Trzebiatów iĝis urbo
- 1312: Koncilio de Vieno finiĝis
- 1434: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutatis eldonis privilegion pri laŭleĝa egaligo de litovaj kaj rusaj bojaroj
- 1439: En batalo de Grotniki (distrikto Buski) polaj husanoj malvenkis
- 1499: Oni subskribis la Union Krakovo-Vilno, kiu konfirmis faktan aliancon de Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio post la morto de Kazimiro la 4-a kaj ĉeso de la persona unio
- 1527: Disrabado de Romo: germana-hispana armeo de la imperiestro Karlo la 5-a konkeris Romon kaj komencis ĝin rabi - papa gardistaro defendis la papon Klemento la 7-a
- 1536: Inkaa imperio: armeo de inkaa imperiestro Manku Kapak la 2-a komencis 10-monatan sieĝon de Kusko kontraŭ garnizono de hispanaj konkerantoj kaj inkaaj helpantoj, gvidataj de Hernando Pizarro
- 1615: Princo de Transsilvanio Gábor Bethlen kaj la germana-romia imperiestro Matiaso subskribis pacon de Trnava - la imperiestro certigis sendependecon al Transilvanio
- 1635: Episkopo Imre Lósy el Transilvanio kunvokis en Jasov diocezan sinodon
- 1642: Katolika portugala misiisto Francisco Xavier post 13-monata vojaĝo atingis Goaon en Barato, tiutempa parto de la portugala kolonia imperio
- 1682: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a translokigis sian kortegon al la Kastelo de Versailles
- 1782: Konstruado de la Granda Palaco de Bankoko, loĝejo de la reĝo de Tajlando, komenciĝis
- 1789: Plej granda incendio en la historio de Teŝino
- 1791: Parizo: Luvro oficiale iĝis muzeo
- 1794: Haitio, regata de Toussaint Louverture, ekribelis kontraŭ Francio
- 1801: Francaj revoluciaj militoj: armita HMS Speedy konkeris la 32-pafilan hispanan fregaton El Gamo
- 1829: Aŭstro Cyrill Demian patentigis akordionon
- 1840: Unua poŝtmarko estis enmerkatigita en Britio
- 1861: Arkansaso kaj Tenesio secesiis de Usonon
- 1864: Bulgara revoluciulo Vasil Levski iĝis instruisto en Karlovo
- 1889: En Parizo komenciĝis Internacia ekspozicio kun tiucele konstruita Eiffel-Turo - publike malfermita
- 1890: La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj rezignis pri poligamio
- 1910: Georgo la 5-a iĝis reĝo de Britio
- Unua mondmilito
- 1916: Turkoj pendumis en Lebanono 21 arabajn patriotojn, kiuj batalis por sendependeco de Libano
- 1920: Soveta-Pola Milito: dum la ofensivo de pola armeo kaj la armeo de Ukraina Popola Respubliko al Kievo bolŝevikoj post mobilizo sendis apud Dnepro 120 mil soldatojn
- 1933: Tria Regno: Germana Studenta Unio atakis Instituton pri Seksologio de Magnus Hirschfeld, poste bruligante multe da libroj
- 1937: Zepelino nomiĝanta Hindenburg ekbrulis kaj eksplodis dum ĝi provis alteriĝi en Lakehurst, Nov-Ĵerzejo, Usono. Pereis 36 homoj
- 1940: Brit-usona verkisto John Steinbeck ricevis premion Pulitzer pro la romano La vinberoj de kolero
- 1941: Usona artisto Bob Hope unuafoje prezentiĝis en United Service Organizations, komencante sian karieron daŭrantan 50 jarojn
- Dua mondmilito
- 1941: Josif Stalin iĝis ĉefo de la registaro de Sovetunio anstataŭante Vjaĉeslavon Molotov, kiu iĝis lia anstataŭanto kaj popolkomisaro pri eksteraj aferoj; unua flugo de la usona ĉasaviadilo Republic P-47 Thunderbolt; Reĝimo de Vichy: komandanto de franca armeo en Sirio ricevis ordonon de François Darlan, ke la germanaj aviadiloj alteriĝos sur aerodromoj kaj devus esti provizataj per brulaĵo; popolkomisaro pri mararmeo Nikolaj G. Kuznecov raportis al Stalin, ke Germanio planas la 14-an de majo ataki Sovetunion, kun pridubiga komento
- 1942: usona garnizono en Filipinoj post batalo kontraŭ japanoj kapitulacis sur la insulo Corregidor - 11 574 soldatoj kaj maristoj iris al mallibero
- 1943: Ribelo en varsovia geto: germanoj detruis en Varsovia geto 47 bunkrojn kaptante 1553 judojn, el kiuj ili pafmortigis 365; Lublinio: taĉmento de Enlanda Armeo masakris ukrainan vilaĝon Mołożów (distrikto Hrubieszowski), venĝe pro la germana Ukrainenaktion (dum la ribelo de Zamość); 3-a kompanio de Kamparanaj Batalionoj el Przemyśl atakis germanan kolumnon sur la ŝoseo Bircza-Dubiecko - en la batalo pereis 21 germanaj soldatoj, 30 vundiĝis, KB kun 2 mortfalintoj kaj 19 vunditoj, oni akiris multe da armiloj; aera operaco de soveta aviado kontraŭ la germana - 6 Aviadaj Armeoj atakis germanajn aerodromojn, oni faris 1400 aviadilflugojn (finita la 8-an de majo)
- 1944: Taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo en la nuna Grodna regiono venkis en la batalo kontraŭ Litova Helpa Korpuso de generalo Povilas Plechavičius, kiu masakris polajn vilĝojn, akirante multe da municio kaj nutraĵo, prenante al mallibero pli ol 300 litovojn; Slovenio: germanoj malkovris partizanan malsanulejon Triglav mortigante 43 vunditojn, 16 sukcesis eskapi
- 1945: Kapitulaco de Germanio: kapitulaco de Vroclavo, unu el la lastaj fortikaĵoj de Tria Regno; Okcidenta Fronto: pola generalo Stanisław Maczek en la ŝipbazo Wilhelmshaven akceptis kapitulacon de la germana mararmeo Kriegsmarine finante batalvojon de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio de la norda Francio, Belgio kaj Nederlando; germana Armea Grupo "C" komencis redonon de armilaro; pola 1-a Kirasita Divizio ekregis per okupaciaj-batalaj grupiĝoj atribuitan al ĝi okupad-zonon: Wilhelmshaven, Jever, Zetel, Neuenburg; generalo Dwight D. Eisenhower ordonis al komandanto de usona 3-a Armeo generalo George Patton haltigi pluan marŝon en Ĉeĥio; Praga ofensivo komencita - en Ĉeĥoslovakio trupoj de usona 3-a Armeo okupis Plzeň elirante al la linio Volary-Strakonice-Velký Bor-norda Plzeň-Rudolec; Orienta Fronto: en Brandenburgio apud Elbo 1-a Armeo de Pola Soldataro rompis reziston de malamiko en Klietz, kaj ekmarŝis orienten; Balkana Fronto: trupoj de jugoslavia 2-a Armeo ekregis Sisak, la ĉefurbon de Sisak-Moslavina; Moskvo: novaĵagentejo TASS publikigis deklaron pri enprizonigo de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato
- 1948: Oni proklamis rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj pri la protekto de Jerusalemo kaj ties loĝantoj
- 1949: Ekstartis unua komputila programo en la usona komputilo EDSAC
- 1950: Sur duoninsulo Jutlando oni malkovris mumiigitan viron de Tollund
- 1954: Roger Bannister kiel unua trakuris mejlon en malpli ol kvar minutoj
- 1962: Perua dominikano kaj mistikulo Martín de Porres estis kanonizita de papo Johano la 23-a
- 1974: Socialdemokratia Partio de Portugalio fondiĝis
- 1974: Kanceliero de Federacia Respubliko Germanio Willy Brandt demisiis pro malkovro en lia oficejo de spiono el orientgermana Ministerium für Staatssicherheit
- 1975: Dum ĉeso de batalado 100 000 armenoj kunvenis en Bejruto por memori la 60-an datrevenon de la Armena genocido
- 1982: Milita stato en Pollando: en Gdańsk oni kreis subteran Regionan Koordinan Komisionon de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco"
- 1986: Murmansko kaj Smolensko ricevis la titolon Urbo-Heroo
- 1989: La 34-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Lausanne
- 1991: Usona semajnrevuo "Time" publikigis artikolon tre kritikan pri scientologio, kiu kondukis al plurjara jura konflikto
- 1994: Manika Tunelo ekfunkciis sub la Manika Markolo - liganta Francion kaj Brition - solene inaŭgurita de Elizabeto la 2-a kaj François Mitterrand
- 1997: Banko de Anglio iĝis sendependa de politika kontrolo
- 1999: Unua balotado al Skota Parlamento kaj Nacia Asembleo por Kimrio
- 2001: En Damasko Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo vizitis moskeon - la moskeon de la Umajadoj, kie estas konservata relikvo de Johano la Baptisto, grava profeto por islamanoj
- 2002: Nederlanda politikisto Pim Fortuyn estis murdita de aktivisto pri bestaj rajtoj naŭ tagojn antaŭ la parlamenta voĉdonado
- 2002: Nobelpremiita pordemokratia politikistino Aung San Suu Kyi estis liberigita post 19 monatoj de mallibero en sia hejmo en Mjanmaro (Birmo)
- 2003: Amasa multludista enreta ludo, EVE Online, estis lanĉita
- 2004: Kartvelio reakiris kontrolon super Aĝario post fuĝo de Aslan Abaŝidze al Rusio
- 2004: Lasta epizodo de la usona televida serio kaj situacia komedio Amikoj estis elsendita
- 2007: Prezidanta baloto de 2007 en Francio: Nicolas Sarkozy gajnis
- 2009: Jacob Zuma iĝis prezidento de Sud-Afriko
- 2010: En Berlino oni malfermis muzeon de la Topografio de la teroro
- 2012: En Moskvo okazis amasa politika protesto kontraŭ inaŭguro de la prezidento de Rusio Vladimir Putin, kiun sekvis konfrontiĝoj de manifestantoj kaj polico — poste multaj opoziciuloj estis malliberigitaj
- 2012: Prezidanta baloto de 2012 en Francio: François Hollande gajnis
- 2013: Usono: tri virinoj, forkaptitaj kaj malaperintaj por pli ol 10 jaroj, estis trovitaj vivaj en Klevlando
- 2017: Domo de la Eŭropa Historio estis malfermita en Bruselo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: prezidento Volodimir Zelenskij subskribis leĝon pri malsovetiigo de ukraina juro; ĉefministro de Japanio anoncis novajn sankciojn kontraŭ Rusio; Joe Biden transdonos al Ukrainio kroman artilerian municion, radarojn kaj alian aparataron kun suma valoro de 150 mln da dolaroj
- 2023: en vilaĝo apud Niĵnij Novgorod estis eksplodigita aŭto de rusa verkisto kaj politikisto Zaĥar Prilepin (li estis vundita, lia ŝoforo pereis)
Naskiĝoj
- 973: Henriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj sanktulo (m. 1024)
- 1397: Seĝong, reĝo de Koreio, enkondukinto de la korea alfabeto (m. 1450)
- 1405: Gjergj Kastrioti Skanderbeg, albana heroo batalanta kontraŭ Otomana Imperio (m. 1468)
- 1501: Marcelo la 2-a, papo kontraŭnepotisma (m. 1555)
- 1574: Inocento la 10-a, papo, prapranepo de la papo Aleksandro la 6-a, plifortiginta potencon de Vatikano (m. 1655)
- 1635: Johann Joachim Becher, germana alkemiisto, kemiisto, kuracisto (m. 1682)
- 1668: Alain René Lesage, franca verkisto, tradukanta el la hispana lingvo (m. 1747)
- 1758: Robespiero, franca advokato, unu el ĉefaj gvidantoj de la franca revolucio (m. 1794)
- 1758: André Masséna, franca princo, militisto kaj marŝalo de Francio (m. 1817)
- 1781: Karl Christian Friedrich Krause, germana verkisto kaj filozofo, kreinto de panenteismo (m. 1831)
- 1786: Ludwig Börne, germana verkisto kaj ĵurnalisto de Antaŭmarto (m. 1837)
- 1809: Juan Donoso Cortés, hispana verkisto kaj diplomato, konservisto (m. 1853)
- 1815: Eugène Labiche, franca dramaturgo, membro de Franca Akademio (m. 1888)
- 1824: Tokugawa Iesada, japana ŝoguno de la klano Tokugawa (m. 1858)
- 1842: Miksa Mayer, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj pedagogo (m. 1886)
- 1844: Albert von Bamberg, germana klasika filologo kaj gimnaziestro (m. 1910)
- 1856: Sigmund Freud, germana psikiatro, fondinto de psikoanalizo (m. 1939)
- 1861: Motilal Nehru, barata pandito, estro de Barata Nacia Kongreso, fondinto de la Familio Nehru-Gandhi (m. 1931)
- 1861: Rabindranath Tagore, bengala Nobelpremiita verkisto, poeto, filozofo, muzikisto, pentristo, barata tutfakulo, kies kanto Ĝana Gana Mana iĝis nacia himno kaj kies verkoj estis tradukataj de pluraj esperantistoj (m. 1941)
- 1862: Adolf Lendl, hungara zoologo, akademiano (m. 1943)
- 1867: Béla Iványi-Grünwald, hungara pentristo, membro de artista Societo Szinyei Merse Pál (m. 1940)
- 1868: Imperiestro Nikolao la 2-a de Rusio el dinastio Romanovoj (m. 1918)
- 1871: Christian Morgenstern, germana verkisto esperantigata de Richard Schulz (m. 1914)
- 1871: Francois Auguste Victor Grignard, franca Nobelpremiita kemiisto (m. 1935)
- 1878: Erika von Watzdorf-Bachoff, germana verkistino
- 1879: Bedřich Hrozný, ĉeĥa orientalisto kaj lingvisto, kiu dediĉis sin precipe al la asiria, aramea, etiopa, sanskrito kaj sumera, spertulo pri kojnoskribo deĉifrinta la hititan lingvon (m. 1952)
- 1880: Ernst Ludwig Kirchner, germana pentristo, kunfondinto de la artista societo Die Brücke (m. 1938)
- 1882: Vilhelmo de Prusio, heredonto de imperiestro Vilhelmo la 2-a (m. 1951)
- 1882: Jan Stanisław Jankowski, pola inĝeniero-kemiisto, kungvidanto de Pola Subtera Ŝtato, ministro, arestita de NKVD, malliberigita en Lubjanka kaj tie murdita post la montra proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato (m. 1953)
- 1883: William Francis Lawrence, angla fervojisto kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1888: Arie Leopold Moreau, nederlanda instruisto kaj mastro de Esperanto-Domo en Arnhem (m. nekonata)
- 1891: Károly Berde, hungara kuracisto, dermatologo (m. 1971)
- 1893: Oszkár Bárd, rumania hungara kuracisto, verkisto, tradukisto (m. 1942)
- 1894: Léon Courtinat, franca juristo, poŝtisto, ĝenerala sekretario de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (m. 1973)
- 1895: Rudolph Valentino, usona aktoro de muta filmo, dancisto, ĝigolo, filmstelulo (m. 1926)
- 1895: Malba Tahan, brazila verkisto kaj matematikisto, kies frato J. B. de Mello e Souza estis pioniro de Esperanto, plurfoje rilatanta al esperanto, aŭtoro de rakonto pri la litero Ĥ (m. 1974)
- 1897: Karl Lechner, aŭstra historiisto kaj arkivisto
- 1898: Konrad Henlein, germana aktivisto en Ĉeĥoslovakio, funkciulo en Imperia regiono Sudetio kiel nazia kunlaborisma politikisto, sinmortiginto (m. 1945)
- 1900: Zheng Ji, ĉina biokemiisto specialiĝanta pri manĝado (m. 2010)
- 1902: Max Ophüls, germana reĝisoro laboranta en Germanio, Francio kaj Usono (m. 1957)
- 1904: Harry Martinson, sveda Nobelpremiita verkisto, kies Aniaron surscenigis esperantlingve Jerzy Fornal (m. 1978)
- 1910: Sándor Tatay, hungara verkisto, kies verkoj estis tradukitaj al 9 lingvoj (m. 1991)
- 1911: Margit Váczy, rumania hungara pentristino, restarigistino (m. 1994)
- 1915: Orson Welles, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro, konata de la filmoj Civitano Kejn aŭ Ĉu Parizo brulas?, kies radiodramo pri invado de marsanoj kaŭzis panikon (m. 1985)
- 1918: Zajid bin Sultan Al Nahajan, araba emiro, ŝejĥo de Abudabio, unua prezidento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (m. 2004)
- 1921: Jan Bytnar, pola skoltestro, soldato de la Servo al Venko de Pollando, konspira aganto, torturita ĝismorte de Gestapo fare de Schultz kaj Lange, kiuj estis likviditaj de Pola Subtera Ŝtato (m. 1943)
- 1921: Erich Fried, aŭstra verkisto kaj tradukisto, dediĉinta sin al Ŝekspiro (m. 1988)
- 1929: Paul Lauterbur, usona kemiisto Nobelpremiita pro la magneta resonanca bildigo (m. 2007)
- 1940: Stanisław Rynduch, pola-germana esperantisto, kunfondinto kaj sekretario de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, dumviva membro de Pola Esperanto-Asocio
- 1943: Andreas Baader, germana teroristo, gvidanto de Frakcio Ruĝa Armeo, sinmortiginto (m. 1977)
- 1945: Sándor Köpeczi, rumania hungara operkantisto, edzo de Júlia Kirkósa
- 1953: Tony Blair, ĉefministro de Britio, gvidanto de Brita Laborista Partio
- 1955: Régis Labeaume, kanada politikisto kaj negocisto, urbestro de Kebeko
- 1958: Sándor Csíki, rumania hungara instruisto, publicisto (m. 2014)
- 1960: Barnabás Bara, rumania hungara skulptisto laboranta en Simeria kaj Miercurea Ciuc
- 1961: George Clooney, usona aktoro, scenaristo, produktoro kaj reĝisoro
- 1969: Vlad Filat, ĉefministro de Moldavio, gvidanto de Partio Liberal-Demokrata de Moldavio
- 1975: Gábor Egri, hungara historiisto, redaktoro
- 1987: Moon Geun young, sudkorea aktorino
- 1989: Dominika Cibulková, slovaka tenisistino gajninta Hopman-Pokalon
Mortoj
- 680: Muawiya ibn Abi Sufyan, araba kalifo, fondinto de la Umajada dinastio (n. 602)
- 1236: Roĝero de Wendover, angla kronikisto, monaĥo (n. nekonata)
- 1478: Andrea Vendramino, itala doĝo (n. 1393)
- 1540: Juan Luis Vives, hispana humanisto, pedagogo kaj poligloto (n. 1492)
- 1593: György Váradi Lencsés, hungara kuracisto verkinta la unuan hungarlingvan libron pri medicino (n. 1530)
- 1638: Cornelius Jansenius, nederlanda profesoro pri teologio en Universitato de Loveno, episkopo kaj kreinto de jansenismo (n. 1585)
- 1666: Paul Siefert, germana orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo (n. 1586)
- 1709: Alvise la 2-a Mocenigo, doĝo de Venecia Respubliko (n. 1628)
- 1718: Johann Paul Hebenstreit, germana teologo (n. 1660)
- 1729: Zacharias Götze, germana teologo kaj lernejestro (n. 1662)
- 1782: Wilhelm Bernhard Trommsdorff, germana kuracisto kaj farmaciisto (n. 1738)
- 1796: Adolph Knigge, germana verkisto kaj propagandisto de iluminismo (n. 1752)
- 1840: Francisco de Paula Santander, kolombia militisto kaj politikisto (n. 1792)
- 1859: Alexander von Humboldt, germana sciencisto, fondinto de la moderna geografio (n. 1769)
- 1862: Henry David Thoreau, usona poeto kaj filozofo, konata pro sia eseo Civila malobeo (n. 1817)
- 1877: Johan Ludvig Runeberg, finna poeto, svedlingva finnlandano (n. 1804)
- 1889: Heinrich Gustav Reichenbach, germana botanikisto kaj orkideologo (n. 1823)
- 1904: Alexander William Williamson, angla kemiisto, fizikisto, esploristo de alkoholoj kaj eteroj (n. 1824)
- 1904: Franz von Lenbach, germana pentristo, konata de portretoj (n. 1836)
- 1908: Albrecht Dieterich, germana klasika filologo kaj religiosciencisto (n. 1866)
- 1910: Eduardo la 7-a, reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj dominio, imperiestro de Hindujo (n. 1841)
- 1910: Boris Hrinĉenko, ukraina verkisto, leksikografo, etnografo, historiisto, tradukisto, politika kaj socia aganto, kompilinto kaj redaktoro de vortaro de la ukraina lingvo, kies rakonton esperantigis Viktor Pajuk (n. 1863)
- 1910: Géza Hollósy, hungara oficisto kaj ĵurnalisto kontribuinta pri fondo de la malsankaso por ĵurnalistoj (n. 1866)
- 1919: L. Frank Baum, usona verkisto, kies porinfanan libron La mirinda sorĉisto de Oz esperantigis Donald Broadribb (n. 1856)
- 1924: Virgil Groder, aŭstra pentristo (n. 1856)
- 1935: Walther Kabel, germana distra furorverkisto (n. 1878)
- 1942: Polaj katolikaj pastroj murditaj en germanaj ekstermejoj
- Kazimierz Gostyński, pola kleriko, pedagogo, prizorganto de skoltoj, fondinto de du liceoj en Lublin, torturita kaj murdita en koncentrejo Dachau, beatigita (n. 1884)
- Euzebiusz Huchracki, pola franciskano, martiro, beatigota inter 122 servistoj de Dio el la dua mondmilito (n. 1885)
- 1948: Vital Lehodey, franca mistikulo kaj abato (n. 1857)
- 1949: Maurice Maeterlinck, belga verkisto, filozofia eseisto pri la naturo, laŭreato de Nobel-premio pri literaturo, enestanta en Belga Antologio (n. 1862)
- 1952: Maria Montessori, itala kuracistino kaj pedagogino, konata de la Montesoria pedagogio (n. 1870)
- 1960: Pál Ábrahám, hungara komponisto kaj dirigento (n. 1892)
- 1961: Lucian Blaga, rumana poeto, dramisto, filozofo, sciencisto kaj diplomato, membro de Rumana Akademio (n. 1895)
- 1963: Theodore von Kármán, hungara-usona pioniro de aerodinamiko (n. 1881)
- 1964: Yagi Hideo, japana ginekologo, profesoro kaj estro de kancerkliniko, preleganto en Internacia Somera Universitato dum UK 1954 kaj UK 1958, iniciatinto de UK 1965 en Tokio (n. 1899)
- 1967: Zhou Zuoren, ĉina verkisto, eseisto kaj tradukisto, kontribuanta al "Nova Junularo", esperantisto, frato de Lu Xun (n. 1885)
- 1971: Helene Weigel, aŭstra aktorino, edzino de Bertolt Brecht (n. 1900)
- 1975: József Mindszenty, hungara primaso, malliberigita de Gestapo, pro komunistaj reprezalioj loĝinta en usona ambasado dum 15 jaroj, servisto de Dio (n. 1892)
- 1983: Kai Winding, usona ĵaztrombonisto (n. 1922)
- 1986: Etelka Szabó Adorján, rumania hungara kuracistino, edzino de István Szabó (n. 1924)
- 1990: Irmtraud Morgner, germana verkistino pri rolo de virinoj en Germana Demokratia Respubliko (n. 1933)
- 1992: Marlene Dietrich, germana aktorino kaj kantistino, seksosimbolo, konata de la filmo Der Blaue Engel (n. 1901)
- 1996: János Gabányi, hungara ĵurnalisto, loka historiisto pri Gherla (m. 1910)
- 2004: Barney Kessel, usona ĵaz-gitaristo (n. 1923)
- 2006: Kayano Shigeru, ajnua-japana parlamenta aganto (n. 1926)
- 2012: Georgi Lozanov, bulgara pedagogo, aŭtoro de sugestopedio, instrumetodo pri fremdlingvolernado, okupiĝanta ankaŭ pri parapsikologia esplorado, precipe pri klarvidkapablo, tenita en "hejma malliberejo" en Sofio, granda parto de liaj esploroj restas nepublikigita (n. 1926)
- 2013: Giulio Andreotti, ĉefministro de Italio, reprezentanto de la Itala kristan-demokrata partio (n. 1919)
- 2016: Margot Honecker, orientgermana politikistino, edzino de Erich Honecker (n. 1927)
- 2020: Barry Farber, usona ĵurnalisto, radio-parola gastiganto, publikiganta en "New York Times", "Reader's Digest", "Washington Post" (n. 1930)
- 2023: Petruška Šustrová, ĉeĥa disidentino, tradukistino el la angla kaj pola, publicistino kaj politikistino (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Filipo, apostolo kaj Sankta Jakobo la pli juna
- Vatikanurbo: Festo de la Svisa Gvardio, kiu tiutage akceptas novajn anojn
- Bulgario:
- Tago de Sankta Georgo
- Tago de Armeo
- Mariavitismo: Sankta Johano la Evangeliisto
- Tago de Matematiko en Brazilo, omaĝe al Malba Tahan
- Gabono, Libano, Sirio: Tago de Martiroj
Tagoj de semajno
La 6-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.