Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de januaro estas la 5-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 360 tagoj restas (361 en superjaroj).
Je la 5-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 269: Felikso la 1-a iĝis papo
- 1066: Harold la 2-a iĝis reĝo de Anglio
- 1173: Pollando dum feŭda dispartigo: post morto de princo el Malgrandpolujo sekvis alia el Grandpolujo - Mjeŝko la 3-a
- 1355: Milano: Karolo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Lombardujo
- 1393: Princlando Moldavio: Roman la 1-a omaĝis al Jadviga kaj Ladislao la 2-a Jogajlo
- 1463: Kondamnita al mortpuno pro krimaĵo, eminenta pariza poeto François Villon akiris, pro apelacio, mildigon de la puno al 10-jara ekzilo de la urbo
- 1477: En batalo apud Nancio, lasta konfronto kun svisoj, gvidataj de Renato la 2-a, pereis Karlo la Brava ne postlasante viran idon, kio kaŭzis falon de la dukoj de Burgonjo
- 1484: Papo Inocento la 8-a eldonis buleon Summis desiderantes affectibus, kondamnantan magion kaj herezon
- 1531: Ferdinando la 1-a iĝis romia-germana reĝo
- 1554: Nederlando: brulego detruis Eindhoven
- 1580: Reĝo Stefan Batory unuecigis monsistemojn de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio
- 1634: En Brazilo ekfunkciis unua presejo
- 1728: Universitato de Havano fondiĝis en Kubo
- 1757: Ludoviko la 15-a travivis atencon fare de Robert-François Damiens, kiu poste estis ekzekutita per kvaronumo
- 1762: Mortis imperiestrino de Rusio Elizabeto
- 1769: Skota maŝinkonstruisto James Watt patentigis vapormaŝinon
- 1675: Franca-Nederlanda milito: venko de franca armeo en batalo de Turckheim
- 1813: Danio anoncis bankroton
- 1825: Greka milito de sendependiĝo: generalo Teodoros Kolokotronis estas direktita al proceso - armeaj malsukcesoj devigis la grekan registaron liberigi lin kaj ekkomandi peloponezan korpuson
- 1834: "Novine serbske" publikiĝis en Kragujevac - unua serba informa gazeto presita en la lando, la oficiala gazeto de Serba Princlando
- 1856: Franca diplomato kaj entreprenisto Ferdinand de Lesseps ricevis konsenton de la egipta vicreĝo Muhammad Said por konstrui kaj funkciigi Suezan kanalon
- 1860: Poŝto de Kongresa Pollando eldonis unuan polan poŝtmarkon
- 1866: Rusigo: la Rusia imperio enkondukis en Kongresa Pollando devigan instruon de la rusa lingvo en ĉiuj gimnazioj
- 1868: Kubo: En Trinidado estis fondita framasona loĝio Luz del Sur (Lumo de la Sudo)
- 1870: Dua Franca Imperio: Georges Eugène Haussmann, kiu respondecis pri la fundamenta urba renovigo de Parizo ekde 1853, estas liberigita de siaj devoj
- 1875: Parizo: inaŭguro de la Operejo Garnier, konstruita laŭ projekto de Charles Garnier dum la granda pariza renovigo fare de la barono Haussmann
- 1878: Rusa-turka Milito: la kvara batalo apud Ŝipka (en Balkana montaro) komenciĝis, en kiu rusoj decide venkis
- 1895: En Parizo okazis publika senrangigo de kapitano Alfred Dreyfus, malprave kondamnita je ĝisviva ekziligo al Diabloinsulo pro perfido de ŝtatsekretoj - liberigita nur en 1906
- 1909: Kolombio agnoskis sendependecon de sia estinta provinco Panamo
- 1909: Lasta numero de la gazeto "Edinstvo" aperis, redaktita de makedono-bulgaro Dimitar Vlahov
- 1911: Oni voĉdonis unuan konstitucion de Princlando Monako, kiu iĝis konstitucia monarkio
- Unua mondmilito:
- 1914: En fabrikoj de Ford Motor Company oni enkondukis okhoran labortagon kun minimuma salajro po 5 dolaroj tage
- 1919: Invadinta Ruĝa Armeo konkeris Minskon — falo de Belorusa Popola Respubliko, kaj forigis polajn legianojn el la regiono de Vilno — transprenante la povon komencis formi Litovan-Belorusan Socialisman Respublikon
- 1919: Spartakisma Insurekcio: en Berlino eksplodis komunista ribelo, kiu daŭris ĝis la 13-a de januaro - unu el epizodoj de Novembra Revolucio en Germanio
- 1919: En Munkeno Anton Drexler, Karl Harrer, Gottfried Feder kaj Dietrich Eckart fondis Germanan Laboristan Partion (DAP), alinomitan poste al Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1929: Reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević establis diktaturon en Jugoslavio
- 1930: Sovetunio decidis plirapidigi kolektivigon de agrikulturo kaj fondon de kolĥozoj
- 1933: San-Francisko: Golden-Gate-Ponto konstruiĝas kiel pendoponto super la markolo Golden Gate
- 1939: En sia alpa rezidejo Berghof en Berchtesgaden Adolf Hitler parolis kun pola diplomato Józef Beck ripetante postulojn kontraŭ Pollando
- 1939: Germana Ministerio pri Internaj aferoj decidis, ke karaimoj ne apartenas al juda komunumo kaj ke ilia "rasa psikologio" ne estas juda
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis en malliberejo de Poznań 15 polojn; Gestapo arestis en Lodzo 5 kolportistojn de gazeteto "Wyzwolenie" (Liberiĝo); ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado ordonas instrukcion por komandanto de AAB de Soveta Okupado Michał Tokarzewski-Karaszewicz pri diskreta ligo de polaj-ukrainaj kontaktoj; Nov-Zelando: de Velingtono kaj Lyttelton eknavigis transportoj kun la 4-a infanteria brigado; berlina ĵurnalo "Das Reich" informis ke germana malplimulto perdis septembre en Pollando 5437 personojn; en Parizo subskribiĝis aviada interkonsento inter pola ĉefministro Władysław Sikorski kaj la franca Édouard Daladier; Italio: letero de Benito Mussolini al Adolf Hitler kun kritiko de lia politiko kaj temanta i.a. pri rekonstruo de Pollando
- 1941: Provinco Vartlando: en Poznań aperis la 50-a numero de konspira gazeto "Polska Narodowa" (Nacia Pollando); en germana entreprenejo en Wolfen strikis polinoj kun germaninoj; brita pilotino Amy Johnson mortis dum transiga flugo por Royal Air Force
- 1942: Gestapo pafekzekutis en Bobowa (distrikto Gorlicki) 17 judojn; laŭ iniciato de Tria Internacio, fondiĝis komunista Pola Laborista Partio, kies nomon kaj programon fiksis Stalin; en Budapeŝto komenciĝis tritaga vizito de Joachim von Ribbentrop, kiu postulis plenan mobilizon de ĉiuj hungaroj, kun preteco al dispono al Germanio dum la somera kampanjo Oriente; nokte de la 5-a/6-a de januaro Bomba Korpuso de RAF atakis Brest
- 1943: Germana polico pafmortigis en Lipowiec (Zamość-regiono) 6 personojn; germanigo: al Varsovio alvenis transporto kun infanoj deportitaj de Zamość-regiono direkte al Nazia Germanio; Pola Rezistomovado konkeris policejon en Obżanka (distrikto Biłgorajski) elportante tolaĵon, uniformojn kaj 2 mil zlotojn; en Moskvo, Londono kaj Vaŝingtono oni samtempe anoncis Deklaron de Unuiĝintaj Nacioj, kies subskribintoj kondamnis germanan rabon de havaĵo sur okupataj de Germanio teritorioj
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Chełmski 7 membrojn de Pola Rezistomovado kaj en arbaroj de Hrubieszów 6 personojn; Pola ekzila registaro lige al transiro de la pola ŝtatlimo fare de la Ruĝa Armeo konstatis en deklaro, ke nur ĝi estas "unusola kaj rajta" esprimanto de la nacia volo, postulis restarigon de la suverena ŝtata regopovo kaj rekomendis daŭrigi batalon kontraŭ germanoj evitante batalojn kontraŭ la soveta armeo; Stalin ricevis telegramon de Winston Churchill, kiu aludis ke li renkontiĝos kun Edvard Beneš, kiu verŝajne helpus alkonduki Pollandon al prudento; Suda Atlantiko: usona 51-a Task Force sinkigis en la lastaj 3 tagoj 3 germanajn marblokad-rompilŝipojn navigantaj de Fora Oriento ĝis marhavenoj en Germanio; Orienta Fronto: liberigo de Berdiĉiv (Ĵitomira provinco) kaj Taraŝĉa (Kieva provinco); nokte de la 5-a/6-a de januaro Royal Air Force bombadis Szczecin, kies ĉefa celo estis havena kvartalo kaj parto de mezurbo, kie troviĝis centroj de germana armea industrio, en tio fabrikoj de municio
- 1945: En la lasta publika ekzekuto en koncentrejo Aŭŝvico estis pendumitaj post torturoj judaj partoprenantinoj de la koncentreja rezistomovado Ala Gertner, Róża Robota, Regina Szafirsztain kaj Estera Wajcblum; dua soveta okupado de Pollando: eksterleĝa, kreita de Stalin provizora registaro en Pollando ligis plenajn diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio - soveta diplomato Viktor Lebedev iĝis nova ambasadoro; Nacia Konsilio de Pollando en Londono deklaris ke "uzurpa nomumiĝo de Lublina Komitato t.n. provizora registaro de Pollando havas nek faktan nek juran signifon kaj ĉiuj dekretoj de tia registaro estas jure senbazaj"; Churchill en letero al Stalin malkontentis pri evoluo de polaj aferoj kaj postulis trakti ilin inter gvidantoj de Usono, Britio kaj Sovetunio; britaj bombaviadiloj nokte de la 4-a/5-a de januaro atakis fortikaĵon Gironde Nord-Royan; germanoj transpaŝis Rejnon sude de Strasburgo, apud Gabsheim; greka rezistomovado (ELAS) retiriĝis de Ateno
- 1946: Trolebusa transporto en Varsovio komencita, post sistema detruado dom-post-dome fare de germanaj okupantoj, post subpremo de la ribelo de Varsovio
- 1946: Naciisma ĉina registaro agnoskis sendependecon de Mongolio
- 1947: Stalinismo: funkciuloj de komunista Sekur-Oficejo arestis kolonelon Wincenty Kwieciński, prezidanto de la Tria Estraro de Libero kaj Sendependo, batalanta kontraŭ soveta okupado de Pollando
- 1948: Aperis la unua Kinsey-raporto
- 1949: En Moskvo komenciĝis konferenco, dum kiu fondiĝis Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1953: Parizo: premiero de la teatraĵo Atendante Godot de la irlanda verkisto Samuel Beckett
- 1956: Pola Popola Respubliko: en Varsovio okazis unua kunveno de la Klubo de Kurba Rondo
- 1961: Niĝerio rompis diplomatiajn rilatojn kun Francio protestante kontraŭ nukleaj testoj sur alĝera Saharo
- 1968: Alexander Dubček iĝis unua sekretario de Centra Komitato de la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio - Praga printempo komenciĝis
- 1976: Kamboĝo estis alinomita de Ruĝaj Kmeroj al Kampuĉeo
- 1977: Gvidantoj de Ukrainia Helsinka unio estis arestitaj, i.a. Mikola Rudenko
- 1982: Post enkonduko de milita stato en Pollando komunistaj regopovoj malleĝigis Sendependan Asocion de Studentoj internigante 410 ties membrojn
- 1983: La ŝipo Barão de Teffé atingis Antarkton, kiel unua brazila ŝipo
- 1984: Abortiga praktiko komenciĝis en Istanbulo (Turkio)
- 1984: Usona aktivulo por libera programaro Richard Stallman funkciigis Projekton GNU
- 1985: Evakuo de etiopaj judoj al Israelo finiĝis - kadre de la operaco Moseo oni transportis ĉirkaŭ 8 000 etiopajn judojn el Sudano rekte al Israelo
- 1987: Premiero de la pola filmo Nad Niemnem surbze de la romno Ĉe Nemano de Eliza Orzeszkowa
- 1987: Brita polico unuafoje uzas genetikan metodon por malkovri krimon - DNA helpis trovi krimulon, kiu seksperfortis siajn viktimojn
- 1991: Kartvela armeo eniris al Cĥinval por likvidi Aŭtonomecan Provincon Sud-Osetio - komenco de la milito
- 1997: Unua Ĉeĉenia milito: Rusio anoncis retirigon de siaj armitaj fortoj el Ĉeĉenio: laŭ la rusia flanko pereis 17 391 separistoj kaj 5 552 soldatoj de federaciaj trupoj, laŭ separistoj pereis ĉirkaŭ 3 mil ĉeĉenaj batalantoj kaj pli ol 14 mil rusiaj militistoj
- 2002: Rolandas Paksas gajnis prezidentan baloton en Litovio
- 2003: Pasado de Saturno kaj ĝia luno Titano surfone de Kraba Nebulozo. Danke al X-radioj, devenantaj de troviĝanta en la nebulozo pulsaro, oni registris la bildon kaj dikecon de atmosfero de la Titano
- 2005: Observatorio de la Monto Palomar: malkovro de nanoplanedo Eriso, transneptuna objekto pli granda ol Plutono
- 2005: Mortokaŭzo de Tutanĥamono klariĝis kiam lia mumio estis esplorita per skanilo de komputila tomografio
- 2008: Oficanta prezidento Miĥeil Saakaŝvili gajnis prezidentan baloton en Kartvelio
- 2009: En la verda zono en Bagdado oni malfermis plej grandan en la mondo konstruaĵon de usona ambasadejo
- 2011: Nombro de retumantoj en la mondo atingis 2 miliardojn
- 2017: Ondo de frosta aero tra Eŭropo mortigis dum semajno ne malpli ol 60 homojn
- 2020: Kroatio: Zoran Milanović venkis en dua prezidenta voĉdonado la ĝisnunan prezidentinon Kolinda Grabar-Kitarović
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ukraina stabo raportis, ke pasinttage estis paffaligita sturma aviadilo Su-25, sturma helikoptero Ka-52, 3 tankojn kaj rusa senpilota aviadilo Orlan-10, kaj rusoj perdis 810 soldatojn (80% kiel kutime apud Baĥmut; novembre/decembre pereis li ol 1000 solduloj el grupo Wagner); dum la diurno rusoj perdis i.a. 530 soldatojn, 23 tankojn, 16 kirasitajn veturilojn kaj 8 artileriajn sistemojn (laŭ stabaj donitaĵoj); ĉi-tage en Ĥersona provinco pereis 6 civiluloj, en tio la tuta familio, kaj 4 estis vunditaj, en Zaporiĵa provinco 2 personoj pereis kaj 3 estis vunditaj, en Donecka provinco pereis 1 persono, kaj 3 estis vunditaj
- Mondreago: Tajvano plivastigis sankciojn kontraŭ Rusio kaj Belorusio; Norvegio transdonis al Ukrainio 10 mil artileriajn pafaĵojn; rettrompa atako al oficejoj en Moldavio — retpiratoj dissendis pli ol 1 330 retpoŝtaĵojn; grupo Wagner rekrutis en Ĉeĉenio pli ol 50 politikajn malliberulojn; nafta giganto Saudi Aramco malkreskigis por Eŭropo kaj Azio naftoprezojn kun livero en februaro; en Sankt-Peterburgo brulas belorusa entrepreno de tirveturiloj; dum komuna deklaro de prezidanto de Usono kaj kanceliero de Germanio oni informis pri transdono al Ukrainio de usonaj batalvetiruloj por infanterio Bradley kaj ĝiaj germanaj ekvivalentoj Marder, krome Germanio sendos baterian sistemon Patriot
- 2023: En Vatikano okazis funebro kun entombigo de emerita papo Benedikto la 16-a en ĉeesto de itala kaj germana delegitaroj, 30 ŝtatestroj kaj ne malpli ol 50 mil pilgrimoj — post sankta meso sur Placo Sankta Petro celebrata de 5 mil klerikoj el la tuta mondo la korpo estis metita en Vatikanaj Grotoj
Naskiĝoj
- 1209: Rikardo (1-a Grafo de Cornwall) (m. 1272)
- 1425: Henriko la 4-a, reĝo de Reĝlando de Kastilio (m. 1448)
- 1592: Ŝaho Jahano, imperiestro de la Mogola Imperio (m. 1666)
- 1614: Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, ĉefepiskopo de Magdeburgo, alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj, guberniestro de Hispana Nederlando (m. 1662)
- 1620: Miklós Zrínyi, kroata kaj hungara nobelulo, politikisto kaj poeto, heroo de la bataloj kun Otomana Imperio (m. 1664)
- 1744: Gaspar Melchor de Jovellanos, hispana verkisto, politikisto, juristo, ekonomikisto, botanikisto (m. 1811)
- 1761: Sámuel Diószegi, hungara verkisto, botanikisto, pastro, profesoro (m. 1813)
- 1762: Constanze Mozart, aŭstria kantistino (m. 1842)
- 1814: Melchor Ocampo, meksika sciencisto kaj politikisto (m. 1861)
- 1818: Ernest Malinowski, pola inĝeniero, konstruisto de fervoja trako en Peruo kaj Ekvadoro, universitata profesoro en Limo (m. 1899)
- 1823: Emil Palleske, germana verkisto kaj laŭtlegisto (m. 1880)
- 1846: Rudolf Christoph Eucken, germana filozofo, Nobelpremiita pri literaturo (m. 1926)
- 1847: Mózes Vitos, hungara romkatolika pastro, etnografo, lokhistoriisto (m. 1902)
- 1855: King Camp Gillette, usona komercisto kaj inventisto patentinta razilklingon kun du akraĵoj (m. 1932)
- 1876: Konrad Adenauer, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio (m. 1967)
- 1879: Jack Norworth, usona kantisto kaj vodevilisto (m. 1959)
- 1886: Lajos Suba, hungara, poste rumania hungara poeto (m. 1946)
- 1893: Jogananda, barata jogano, instruisto de krijajogo en la okcidenta civilizo (m. 1952)
- 1893: Michał Tokarzewski-Karaszewicz, pola generalo, kunkreinto de Servo al Venko de Pollando kaj de Pola Subtera Ŝtato, komandanto de Pola Enlanda Armeo (m. 1964)
- 1897: Miki Kijoŝi, japana filozofo, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1945)
- 1904: Jeane Dixon, usona astrologino kaj parapsikologo, konsilantino de Blanka Domo (m. 1997)
- 1907: Sigismundo Pragano, rumana advokato en Bukareŝto, membro de la Akademio de Esperanto, profesoro pri la rumana lingvo, rumana literaturo kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo (m. 1966)
- 1909: Stephen Kleene, usona matematikisto kaj komputikisto, kontribuinta al matematika intuiciismo (m. 1994)
- 1911: Zygmunt Rysiewicz, pola lingvosciencisto kaj hindologo (m. 1954)
- 1914: Brunó F. Straub, hungara biokemiisto, ŝtatestro (m. 1996)
- 1914: László Ujfalusi, hungara trombonisto, universitata instruisto (m. 2001)
- 1915: Lajos Parajdi Incze, rumania hungara etnografo (m. nekonata)
- 1921: Friedrich Dürrenmatt, svisa germanlingva verkisto (m. 1990)
- 1921: Jean, grandduko de Luksemburgo (m. 2019)
- 1928: Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud, kronprinco de Sauda Arabio (m. 2011)
- 1928: Walter Mondale, vicprezidento de Usono (m. 2021)
- 1931: Robert Duvall, usona aktoro kaj produktoro
- 1932: Raisa Gorbaĉova, soveta, rusia sociologino (m. 1999)
- 1932: Umberto Eco, itala verkisto, eseisto, mezepokisto, profesoro pri semiotiko (m. 2016)
- 1934: Kornélia Daday-Keller, rumania hungara pentristino
- 1938: Johano Karlo la 1-a, reĝo de Hispanio
- 1938: Ngugi wa Thiong'o, kenja verkisto en kikuja lingvo kaj kultursciencisto
- 1941: Miyazaki Hayao, japana desegnofilmisto kaj verkisto de mangao
- 1947: Erzsébet Ádám, rumania hungara aktorino
- 1946: Diane Keaton, usona aktorino kaj reĝisorino
- 1948: Miklós Perényi, hungara violonĉelisto, komponisto, profesoro
- 1950: Krzysztof Wielicki, pola montogrimpisto, himalajisto, la kvina homo, kiu akiris Kronon de Himalajo kaj Karakorumo
- 1953: Stano Marček, slovaka elektronikisto, manaĝero de ĉeĥoslovakia roka grupo Team kaj de la substrukturo por Slovakia Esperanta Junularo, instruisto kaj eldonisto, kiel redaktoro kontribuinta al "Juna Amiko", "Esperanto aktuell", "Esperantisto Slovaka", "Esperanto", "Esperantista Vegetarano", "Heroldo de Esperanto", aŭtoro de krucvortenigmoj, sonlibroj kaj de furorlibro Esperanto per rekta metodo, membro de Akademio de Esperanto
- 1956: Gerzson Veress, rumania hungara poeto (m. 1998)
- 1956: Frank-Walter Steinmeier, prezidento de Germanio
- 1958: E. Zoltán Bretter, hungara priidea kaj pripolitika historiisto
- 1963: Gábor Pálfalvi, rumania hungara, hungara inĝeniero, vortaristo
- 1964: Ágnes Bartha, rumania hungara televidredaktorino, reĝisorino
- 1968: Andrea Dezső, transilvanidevena dezajnistino, verkistino en Usono
- 1969: Marilyn Manson, usona kantisto, pentristo, aktoro, reĝisoro
- 1972: Zoltán Molnár, hungara poeto (m. 1995)
- 1972: Sakis Rouvas, greka kantisto kaj gimnastikisto
- 1975: Bradley Cooper, usona aktoro, reĝisoro, produktoro, stuntisto
- 1978: January Jones, usona aktorino kaj manekeno
- 1982: Janica Kostelić, kroata skiistino
Mortoj
- 842: Al-Mutasim, kalifo de Abasidoj (n. 796)
- 1066: Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio, sanktulo (n. 1004)
- 1448: Kristoforo de Bavario, reĝo de Danio, Svedio kaj Norvegio (n. 1416)
- 1477: Karlo la Brava, lasta duko de Burgonjo (n. 1433)
- 1578: Giulio Clovio, kroata artisto, libropentraĵisto, aktivulo en la itala renesanco (n. 1498)
- 1589: Katerino de Mediĉo, reĝino de Francio (n. 1519)
- 1592: Vilhelmo, duko de Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg, grafo de Graflando Mark kaj Graflando Ravensberg (n. 1516)
- 1616: Simeono Bekbulatoviĉ, caro de Rusa carlando en 1575—1576 (n. nekonata)
- 1622: Christoph Gundermann, germana pedagogo kaj teologo reformita (n. 1549)
- 1625: Simon Marius, germana matematikisto, malkovrinto de la lunoj de Jupitero (n. 1573)
- 1740: Antonio Lotti, itala komponisto (n. 1665)
- 1748: Pál Győrffy, hungara franciskano, eklezihistoriisto (n. 1681)
- 1753: Andreas Jakob von Dietrichstein, princĉefepiskopo de Salzburg (n. 1689)
- 1762: Elizabeto, imperiestrino de la Rusia imperio (n. 1709)
- 1776: Philipp Ludwig Statius Müller, germana zoologo kaj teologo (n. 1725)
- 1818: Marcello Bacciarelli, itala pentristo, laboranta ĉe la kortego de pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski (n. 1731)
- 1821: Carlo Porta, itala poeto (n. 1775)
- 1822: Albrecht Georg Walch, germana pedagogo
- 1828: Kobayashi Issa, japana hajkisto (n. 1763)
- 1856: Pierre Jean David d'Angers, franca skulptisto (n. 1788)
- 1858: Josef Radetzky von Radetz, ĉeĥa nobelo, aŭstra generalo, partoprenanto de la batalo de Leipzig (n. 1766)
- 1868: Maciel Monteiro, brazila kuracisto, poeto, ĵurnalisto, oratoro, politikisto kaj diplomato (n. 1804)
- 1888: Henri Herz, aŭstra pianisto, komponisto, pianinstruisto kaj piankonstruisto (n. 1806)
- 1890: Antal Ligeti, hungara pentristo (n. 1823)
- 1890: Hermann Jäger, germana ĝardenisto kaj verkisto (n. 1815)
- 1910: István Petelei, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1852)
- 1922: Ernest Shackleton, irlanda vojaĝisto, esploristo de Antarkto (n. 1874)
- 1923: Adam Müller-Guttenbrunn, germanlingva verkisto el Banato (n. 1852)
- 1933: Calvin Coolidge, prezidento de Usono (n. 1872)
- 1937: Hedwig Kettler, germana feministino, pionirino de knabina edukado (n. 1851)
- 1941: Amy Johnson, angla pilotino (n. 1903)
- 1946: Heinrich Gustav Blechschmidt, germana teologo kaj pedagogo (n. 1867)
- 1950: John Rabe, germana humanitara komercisto dum la masakro de Nankingo (n. 1882)
- 1951: Philip Jaisohn, korea politikisto, filozofo, kuracisto, aktivulo por sendependeco (n. 1864)
- 1951: Andrej Platonov, rusia kaj soveta verkisto (n. 1899)
- 1964: Lajos Sárközi, rumania hungara eklezia verkisto (n. 1884)
- 1970: Max Born, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri ondfunkcio, kunkreinto de kvantuma mekaniko (n. 1882)
- 1977: István Horváth, rumania hungara poeto, verkisto (n. 1909)
- 1979: Charles Mingus, usona ĵazmuzikisto, kontraŭrasisma aktivulo (n. 1922)
- 1981: Harold Urey, usona Nobelpremiita kemiisto, okupiĝanta pri izotopoj, kunaŭtoro de la Eksperimento de Miller kaj Urey (n. 1893)
- 1981: Lanza del Vasto, itala filozofo kaj poeto, aktivisto pri senperforto (n. 1901)
- 1983: István Nagy, rumania hungara dirigento, pedagogo (n. 1907)
- 1989: Miklós Mester, hungara historiisto (m. 1906)
- 1997: André Franquin, belga franclingva bildrakontisto (n. 1924)
- 1998: László Bartha, hungara pentristo (n. 1908)
- 2005: Béla Szabó, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1950)
- 2006: Iván Diószeghy, rumania hungara aktoro (n. 1929)
- 2008: Kevin Hannan, usona lingvosciencisto kaj slavisto (n. 1954)
- 2014: Annamária Kinde, rumania hungara ĵurnalistino, poetino, tradukistino (n. 1956)
- 2014: Eusébio Da Silva Ferreira, portugala futbalisto (n. 1942)
- 2014: János Kristófi, rumania hungara pentristo (n. 1925)
- 2014: Endre Senkálszky, rumania hungara aktoro (n. 1914)
- 2016: Pierre Boulez, franca komponisto kaj dirigento (n. 1925)
- 2017: Janusz Brochwicz-Lewiński, pola soldato famiĝinta dum la ribelo de Varsovio, brigada generalo (n. 1920)
- 2019: Karl Heinz Ritschel, aŭstra ĵurnalisto kaj regionhistoriisto (n. 1930)
- 2021: Lidia Lwow-Eberle, pola arkeologino, soldato de Pola Enlanda Armeo, (n. 1920)
- 2022: Olga Szabó Orbán, rumania hungara rapiristino, mondĉampionino (n. 1938)
- 2024: Helena Adler, aŭstra verkistino kaj artistino (n. 1983)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio, kristana sanktulo
- Marcelina Darowska, pola beatigita monaĥino, kunfondintino de monaĥejo, mistikulino
- Hispanio, Meksiko: Kavalkado de la Tri Reĝoj
Tagoj de semajno
La 5-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.