Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de majo estas la 125-a tago de la jaro (la 126-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 240 tagoj restas.
Eventoj
- 553: Dua koncilio de Konstantinopolo komenciĝis
- 1045: Gregorio la 6-a iĝis papo
- 1200: Pollando: tertremo en montaro Pieniny
- 1215: Ribelantaj baronoj ĉesigis sian fidelecon al la angla reĝo Johano - komenco de eventoj kondukantaj al subskribo de la Magna Carta
- 1260: Kublaj-Ĥano ekregis Mongolan Imperion
- 1389: En Cheb oni subskribis pactraktaton finantan urbo-militon en Germanio (inter Bavario kaj Ŝvabio)
- 1494: Kristoforo Kolumbo malkovris la insulon Jamajko
- 1525: Johano la Konstanta iĝis princo-elektisto de Elektoprinclando Saksio
- 1640: Reĝo de Anglio Karlo la 1-a malfondis t.n. Mallongan Parlamenton
- 1705: Jozefo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1789: Reĝo Ludoviko la 16-a malfermis post 150 jaroj Francajn Ĝeneralajn Statojn
- 1809: Svisa kantono Argovio rifuzis civitanecon al judoj
- 1824: Papo Leono la 12-a en sia encikliko Ubi primum kondamnis Bibliajn Societojn kaj la ideon traduki Biblion al "ordinaraj lingvoj", t.e. naciaj
- 1860: Unuiĝo de Italio: Giuseppe Garibaldi kun mil kamaradoj elnavigis de haveno Quarto apud Ĝenovo al Reĝlando de la du Sicilioj por helpi ribelon kontraŭ Burbonoj
- 1861: Amatora germana astronomo kaj pentristo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Panopeo
- 1862: Dum la dua franca interveno en Meksiko en la batalo de Heroica Puebla de Zaragoza generalo Ignacio Zaragoza venkis francan ekspedician korpuson
- 1880: Komence ĉevaltira tramo de la tramtransporto en Lvivo ekfunkciis
- 1882: Rusia imperio: en Kronŝtadto estis fondita lernejo pri subakvado — unua en la mondo
- 1888: Papo Leono la 13-a publikigis enciklikon In Plurimis pri sklaveco
- 1891: Novjorko: dum solena malfermo de la koncertejo Carnegie Hall dirigentis Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
- 1904: Usona lanĉulo de Boston Red Sox Cy Young iniciatis unuan perfektan ludon en moderna profesia basbalo
- Unua mondmilito
- 1918: Finna Enlanda Milito: konkero de Viipuri fare de Blanka Armeo finis la finnan civilan militon, kiu komenciĝis la 27-an de januaro - finnaj ruĝarmeanoj fuĝas al Petrogrado
- 1920: Usonaj regopovoj retirigis riproĉojn kontraŭ grupo de aktivuloj de Societo Gardoturo kaj redaktoroj de libro Plenumita mistero, arestitaj de 2 jaroj sub la riproĉo malfaciligi varbadon al la armeo dum la unua mondmilito
- 1920: Proceso de Sacco kaj Vanzetti: italdevenaj usonaj laboristoj kaj anarkiistoj estis arestitaj
- 1923: Helena Jurgielewicz, filino de bakteriologo kaj esperantisto Odo Bujwid, kiel unua virino ricevis diplomon de kuracisto pri veterinaro post fino de Akademio de Veterinara Medicino en Lvovo
- 1925: Afrikansa lingvo oficialiĝis en la Unio de Sud-Afriko
- 1925: Bulgario enkondukis leĝon pri laboragentejo kun provizoraj bonfaroj por senlaboruloj
- 1933: Norvegan okupadon de orienta Grenlando Konstanta Kortumo de Internacia Justeco agnoskis eksterleĝa, lasante ĝin sub la kontrolo de Danio
- 1934: Oni subskribis protokolon daŭrigantan ĝis la 31-a de decembro 1945 polan-sovetan pakton pri neagreso
- 1935: Interkonsento pri reciproka helpo inter Francio kaj Sovetunio
- 1936: Dua ital-etiopa milito finiĝis - per telegramo Pietro Badoglio komunikis okupon de Adis-Abebo fare de itala armeo, Benito Mussolini proklamas kreon de la Dua Romia Imperio
- 1939: Dua Pola Respubliko: pola ministro pri eksterlandaj aferoj Józef Beck rifuzis postulojn de Germanio pri anekso de Gdańsk al Tria Regno kaj difino de pola koridoro inter Germanio kaj Orienta Prusio dirante Ni en Pollando ne konas nocion pri paco por ĉia prezo
- Dua mondmilito:
- 1940: Adolf Hitler denove prokrastis atakon al Okcidenta Eŭropo ĝis la 8-a de majo
- 1941: Germana polico pafmortigis en Lublin ĉirkaŭ 100 personojn; etiopa imperiestro Haile Selassie revenis post 5 jaroj al Adis-Abebo; Luftwaffe denove atakis Glasgovon
- 1942: Germana kaj litova policoj pafekzekutis en Ponary (nun kvartalo de Vilno) 50 polojn; Nord-Afrika kampanjo: batalo de Madagaskaro komenciĝis norde de la insulo (inter Aliancanoj kaj franca reĝimo de Vichy)
- 1943: Ribelo en varsovia geto: germanaj armitaj taĉmentoj detruis en Varsovia geto 40 bunkrojn pafmortiginte 126 judojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Skarżysko-Kamienna atakis labortendaron en la distrikto liberigante 100 polojn; aviado de la Nigramara floto atakis Konstancon kaj Jalton
- 1944: Norda Maro: brita mararmeo (2 aviadilŝipoj, krozŝipo kaj 6 destrojeroj) kun 2 polaj destrojeroj ekiris kontraŭ germana navigado en Kristiansand-regiono; Brita Hindio: Mahatmo Gandhi estis liberigita de malliberejo
- 1945: Kapitulaco de Germanio de majo 1945: Unua Kirasa Divizio de pola generalo Stanisław Maczek konkeris Wilhelmshaven; kapitulacoj de la armeoj de Tria Regno en suda Germanio, regiono de Tirolo, okcidenta Aŭstrio, Danio kaj Nederlando; Orienta Fronto: polaj kaj sovetaj taĉmentoj finis frakason de germanaj armitaj fortoj ĉirkaŭitaj en la regiono de Świdwin; trupoj de la 2-a Belorusa Fronto konkeris Świnoujście kaj Rugia; Brandenburgio: maldekstra alo de 1-a Armeo de Pola Soldataro kaj la soveta 47-a Armeo rompis rezistadon de la malamiko ĉe alfluo de Havel al Elbo; polaj soldatoj liberigis virinan koncentrejon en Moravio (Holosov) liberigante 700 personojn kaj prenante en malliberon ĉirkaŭ 200 SS-anojn; Aŭstrio: usona armeo liberigis Koncentrejon Mauthausen-Gusen; Brigado de Sanktakruca Provinco de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando embuske atakis germanan virinan koncentrejon en Holýšov (Regiono Plzeň) liberigante ĉirkaŭ 1000 virinojn - 200 SS-anoj estis malliberigitaj kune kun 15 gardistinoj; Germana okupo de Ĉeĥoslovakio: ĉeĥoslovaka rezistomovado komencis la Pragan ribelon
- 1948: Emblemo de Italio oficialiĝis
- 1948: Unua oficiala "tago de la infanoj" okazis en Japanio
- 1949: Konsilio de Eŭropo fondiĝis en Londono - ĝi nombris 10 membrojn (nuntempe estas 47)
- 1950: Stalinismo: en Hungara Popola Respubliko de frua mateno Sekurec-Oficejo de Ŝtato transprenis de polico la gvatajn rajtojn de la Centra Internigejo en Kistarcsa
- 1950: Phumiphon Adunjadet kroniĝis kiel reĝo de Tajlando
- 1956: Okcidenta Germanio aliĝis al NATO
- 1961: Alan B. Shepard Jr. iĝis la unua usona kosmonaŭto
- 1969: Fino de laboroj pri 11-voluma Vortaro de la pola lingvo sub redakto de profesoro Witold Doroszewski kun 125 632 artikoloj ("la vortoj estas instrumentoj de pensado")
- 1974: Esplorraporto pri protokolo por la regado de transsendado unuafoje uzas la vorton Interreto
- 1977: Unua modelo de mikrokomputilo el la serio Apple II enmerkatiĝis
- 1981: Nord-Irlando: post 66-taga fastostriko irlanda respublikano kaj gvidanto de IRA Bobby Sands mortis pro malsatego en malliberejo Maze
- 1983: La 28-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Munkeno
- 1984: La 29-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Luksemburgo
- 1984: Ĉe landlimo brazila-paragvaja ekfunkciis sur rivero Parano akvobaraĵo Itajpuo
- 1989: Finnlando membriĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1990: Pola Popola Partio fondiĝis
- 1992: Aŭtonoma Respubliko Krimeo estis proklamita
- 1993: Kirgizio aprobis la unuan konstitucion kiel sendependa ŝtato
- 1994: En Kievo reprezentanto de Ukrainio transdonis al polaj regopovoj Ukrainan Liston pri la Katin t.e. nomliston de 3435 polaj civitanoj murditaj de NKVD
- 1997: Bulgario aliĝas al embargo pri armiloj altrudita de Unuiĝintaj Nacioj al Jugoslavio pro la milita konflikto en Kosovo
- 1999: Subskribo de indonezia-portugala interkonsento pri estonto de Orienta Timoro
- 2002: Jacques Chirac refoje gajnis prezidentan balotadon en Francio
- 2005: Litovio: dolino estis malfermita en la centro de Pasvalys
- 2005: Uzbekio eksiĝis de la organizaĵo GUUAM
- 2005: Brita Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2007: Ĉinio rompis diplomatiajn rilatojn kun Sankta Lucio, kiu la 1-an de majo ligis kontakton kun Tajvano
- 2008: Esoterismo: en bulgara urbo Petriĉ (provinco Blagoevgrad) oni solene malfermis hejman muzeon al klarvidantino Vanga
- 2010: Krizo de la greka publika ŝuldo: en Grekio pro severŝparado komenciĝis sociaj protestoj, amasaj protestoj en Ateno kaj ĝeneralaj strikoj en la lando
- 2013: Libio: parlamento voĉdonis pri malpermeso eklaborigi funkciulojn de la reĝimo de Muamar Kadafi en la nova administracio
- 2014: Niĝerio: nokte de la 5-a/6-a de majo terorista grupo Boko Haram atakis duoblan urbon Gamboru kaj Ngala en Ŝtato Borno murdante dum 12 horoj ĉ. 310 loĝantojn kun vasta detruo de la urboj
- 2019: Okaze de 200-a naskiĝdatreveno de la pola operkomponisto kaj muzika pedagogo Stanisław Moniuszko Prezidenta Paro inaŭguris en la tuta lando Nacian Muzikadon
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: apud Vilno oni oficiale malfermis gasodukton inter Baltaj Landoj kun Finnlando kaj Pollando; laŭ iniciato de Svedio en Varsovio okazis Internacia konferenco de Donacintoj al Ukrainio;
Naskiĝoj
- 347: Paŭla Romana, iniciatinto de monaĥina vivo en Romo kaj Palestino, sanktulino (m. 406)
- 1210: Alfonso la 3-a, 5-a reĝo de Portugalio sukcesinta fini rekonkeron (m. 1279)
- 1282: Don Juan Manuel, hispana nobelo, politikisto kaj verkisto (m. 1348)
- 1352: Rupreĥto la 1-a, romia-germana reĝo (m. 1410)
- 1542: Thomas Cecil, angla nobelo subtenanta komponiston Wiliam Byrd (m. 1623)
- 1708: Johann Adolf Scheibe, germana-dana komponisto, eldonisto kaj muzika kritikisto (m. 1776)
- 1747: Leopoldo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1792)
- 1800: Louis Hachette, franca eldonisto, kies libroeldonejo Hachette dum la vivo de L.L. Zamenhof publikigis esperantan literaruron (m. 1864)
- 1813: Søren Kierkegaard, dana filozofo, poeto kaj teologo, reprezentanto de neraciismo, antaŭulo de la kristana ekzistadismo, opozicia al Hegelo (m. 1855)
- 1815: Eugène Labiche, franca dramaturgo, membro de Franca Akademio (m. 1888)
- 1818: Karl Marx, germana filozofo, sociologo, ekonomikisto, historiisto, ĵurnalisto, revolucia aganto, kunfondinto de la Unua Internacio (m. 1883)
- 1819: Stanisław Moniuszko, pola komponisto, pedagogo, orgenisto, aŭtoro de ĉirkaŭ 300 kantoj, mesoj, operetoj, baletoj kaj operoj kiel Halka, esperantigita de Antoni Grabowski, nomata patro de la pola opero, kreinto de slava muziko (m. 1872)
- 1824: Antoni Krygowski, pola matematikisto, fizikisto kaj pedagogo, kies filo Zdzisław iniciatis kriptologiajn esplorojn pri germana ĉifrilo Enigma (m. 1904)
- 1826: Eugenia de Montijo, lasta imperiestrino de Francio, edzino de Napoleono la 3-a (m. 1920)
- 1828: Albert Marth, germana astronomo malkovrinta 583 astrojn (m. 1897)
- 1833: Ferdinand von Richthofen, germana geografo kaj geologo (m. 1905)
- 1836: Sidir Vorobkeviĉ, ukraina verkisto, komponisto, pedagogo, ortodoksa pastro, instruisto de filozofio, kies poemo "Ekludu, cigano!" estis esperantigita (m. 1903)
- 1839: Emile Javal, franca okulkuracisto, parlamentano, ĉeestanta UK 1905 kaj UK 1906, kontribuinta al fondo de Esperantista Centra Oficejo, aŭtoro de la libro Inter Blinduloj, membro de Lingva Komitato, proponinto de Surogata skribosistemo (m. 1907)
- 1846: Henryk Sienkiewicz, pola Nobelpremiita verkisto kaj publicisto, aŭtoro de La diluvo, filmigitaj La kruckvaliroj, esperantigitaj Quo vadis?, Tra dezerto kaj praarbaro, La lanternisto kaj Janko Muzikanto (m. 1916)
- 1869: Hans Pfitzner, germana komponisto kaj dirigento (m. 1949)
- 1882: Sylvia Pankhurst, brita sufrageto, aktivulino komunisma, kontraŭfaŝisma kaj kontraŭkoloniisma (m. 1960)
- 1885: Pál Ney, rumania hungara juristo, viktimo de la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1944)
- 1892: Wolfgang Biehler, aŭstrogermana lingvo-instruisto el Stirio, kontribuanto al "Aŭstra esperantisto", premiito de Internaciaj Floraj Ludoj
- 1896: Carlos Domingues, brazila juristo, prezidanto de Brazila Klubo Esperanto, ano de Organiza Komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, redaktoro de "Brazila Esperantisto" kaj elstarulo de Brazila Esperanto-Ligo, kunlaboranto de Internacia komerca-ekonomika vortaro, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1974)
- 1900: Gyula Háy, hungara verkisto, dramisto kaj tradukisto (m. 1975)
- 1903: Wacław Korabiewicz, pola kuracisto, verkisto, raportisto, esplorvojaĝisto al Afriko kaj Proksima Oriento, kolektisto de etnografiaĵoj (m. 1994)
- 1909: Miklós Radnóti, hungara poeto, viktimo de holokaŭsto (m. 1944)
- 1911: Andor Lilienthal, hungara ŝakisto (m. 2010)
- 1912: Adam Goralski, pola inĝeniero, venezuela esperantisto, kuneldoninto de Rumana Antologio, kunstariginto de Fondaĵo Grabowski, honora membro de UEA, mecenato de la Esperanto-kulturo, i.a. de blindula E-agado (m. 2005)
- 1915: Vilmos Cseke, rumania hungara matematikisto, ĉefredaktoro de "Matematikai és Fizikai Lapok" (m. 1983)
- 1925: Eddi Arent, pola-germana aktoro kaj komikulo, rolinta en filmoj de Edgar Wallace (m. 2013)
- 1927: Divaldo Pereira Franco, brazila mediumo kaj psikografo, aŭtoro de esperantigitaj Lumo de l' Espero, tradukita de Délio Pereira de Souza kaj de Vivo feliĉa eldonita de Monda Spiritisma Asocio
- 1929: Tibor Siklódy, rumania hungara pentristo (m. 2009)
- 1930: Barry Farber, usona ĵurnalisto, radio-parola gastiganto, publikiganta en "New York Times", "Reader's Digest", "Washington Post" (m. 2020)
- 1939: Kálmán Nagy, hungara lingvisto, tradukisto de finna epopeo Kalevala, lernolibroverkisto (m. 1971)
- 1942: István Bujtor, hungara aktoro, reĝisoro kaj filmscenaristo (m. 2009)
- 1943: Emese Papp Kincses, rumania hungara hungara verkistino, politikistino (m. 2014)
- 1947: Malam Bacai Sanhá, prezidento de Gvineo Bisaŭa (m. 2012)
- 1949: József Kántor, hungara grafikisto, tekstilisto
- 1953: Bernhard Post, germana historiisto kaj arĥivisto
- 1956: Mihály András Beke, hungara ĵurnalisto, eseisto
- 1960: Valerij Kanakin, rusia militisto, partopreninta liberigon de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1962: Nicolas Vanier, franca verkisto, vojaĝisto kaj reĝisoro
- 1970: Naomi Klein, kanada verkistino, ĵurnalistino kaj kritikanto de novliberalismo, aktivulino de alimondismo
- 1972: Brigitta Boccoli, itala aktorino, fratino de Benedicta Boccoli
- 1973: Andreas Bausewein, germana politikisto kaj urbestro
- 1976: Boróka Parászka, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1978: Joel Amis, usona-kanada esperantisto kaj esoterulo, kunfondinto de Esperanto-Societo de Metropola Atlanto, kunorganizanto de Landa Kongreso de ELNA, kunlaboranto de "Kontakto", redaktoro de "TEJO Tutmonde" kaj "Usona Esperantisto" administranto de la Fondumo por Esperantologiaj Studoj, edzo de Eugenia Amis
- 1985: Shoko Nakagawa, japana kantistino, aktorino, voĉoaktorino kaj bildliteraturisto
- 1988: Adele, angla kantistino kaj komponistino
- 1989: Chris Brown, usona kantisto, dancisto kaj aktoro
Mortoj
- 311: Kaio Galerio, romia imperiestro devenanta de Ilirio (n. 250)
- 1061: Humberto de Silvacandida, franca kardinalo, papa legato (n. ĉirkaŭ 1010)
- 1434: Johannes Rothe, germana juristo kaj historiisto (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1478: Andrea Vendramino, doĝo de Venecio (n. 1393)
- 1525: Frederiko la 3-a, princo-elektisto de Saksio (n. 1463)
- 1588: Giorgio Biandrata, itala kuracisto, teologo, kontraŭtriunuisto aganta en Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Transilvanio (n. 1515)
- 1622: Laurentius Nicolai Norvegus, norvega kapelano de la sveda reĝino, Katarina Jagelona (1526-1583) (n. 1540)
- 1629: Szymon Szymonowic, pola humanisto, poeto de renesanco, organizanto de la Akademio de Zamość (n. 1558)
- 1666: Paul Siefert, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1586)
- 1672: Samuel Cooper, angla miniatura pentristo (n. 1609)
- 1705: Leopoldo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj (n. 1658)
- 1756: Johann Heinrich Hartung, germana presisto kaj eldonisto (n. 1699)
- 1789: Arvid Afzelius, sveda religiulo, kies filoj iĝis konataj kiel botanikisto, kemiisto kaj kuracisto (n. 1714)
- 1808: Pierre Jean Georges Cabanis, franca kortega kuracisto de Ludoviko la 16-a, filozofo, membro de la Konsilio de la Kvin Centoj (n. 1757)
- 1821: Napoléon Bonaparte, franca ŝtatestro, militisto, unua konsulo de Unua Respubliko de Francio, imperiestro de la Unua Imperio (n. 1769)
- 1827: Frederiko Aŭgusto la 1-a, reĝo de Saksio (n. 1750)
- 1863: Francesco Nullo, itala kolonelo, amiko de Giuseppe Garibaldi (n. 1826)
- 1883: Karl Friedrich Heusinger, germana medicinisto, patologo (n. 1792)
- 1888: Carl Friedrich Keil, germana teologo protestantisma (n. 1807)
- 1892: Jan Nepomuk Škroup, ĉeĥa komponisto, frato de František Škroup, muzikestro de la katedralo de sankta Vito (n. 1811)
- 1892: August von Hofmann, germana kemiisto, malkovrinto de kemiaj reakcioj de amidoj (n. 1818)
- 1900: Johannes Evangelist Haller, aŭstra kardinalo kaj ĉefepiskopo salcburga (n. 1825)
- 1904: Mór Jókai, hungara verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy, kies verkoj estis esperantigataj (n. 1825)
- 1908: Janka Szentpály, hungara verkistino kaj tradukistino (n. 1831)
- 1916: Stanislav Sucharda, ĉeĥa skulptisto kaj medalisto (n. 1866)
- 1919: Max Herz, hungara arkitekto en Egiptio, unua direktoro de Islama Arta Muzeo (n. 1856)
- 1920: Charles Laisant, franca oficiro, matematikisto kaj politikisto, vicprezidanto de Espéranto-France, aŭtoro de esperantigita Inicado Matematika (n. 1841)
- 1921: Alfred Hermann Fried, aŭstra verkisto, kunfondinto de Germana Porpaca Societo, laŭreato de Nobel-premio pri paco, kunlaboranto de "L' Espérantiste" (n. 1864)
- 1936: Béla Erődi, hungara lingvisto, verkisto pri geografio (n. 1846)
- 1936: Marianne Hainisch, aŭstra pionirino pri virina egalrajteco (n. 1839)
- 1943: Béla Gergely, rumania hungara lingvisto pri la Baseno de Călățele (n. 1921)
- 1944: Bertha Benz, germana pionirino de la aŭtomobilindustrio (n. 1849)
- 1948: Tadeusz Jan Kowalski, pola orientalisto, tjurkologo, arabisto kaj iranisto, malliberigita en koncentrejo Sachsenhausen, profesoro de Jagelona Universitato (n. 1889)
- 1953: Endre Litteczky, hungara, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1880)
- 1958: James Branch Cabell, usona verkisto, kies romanon esperantigis William Auld (n. 1879)
- 1959: Carlos Saavedra Lamas, argentina politikisto, diplomato, juristo, sciencisto, laŭreato de Nobel-premio pri paco (n. 1878)
- 1964: Ferenc Monay, hungara pastro, historiisto, verkisto (n. 1878)
- 1966: Miklós Móricz, hungara ĵurnalisto, redaktoro, statistikisto (n. 1886)
- 1970: Montagu Christie Butler, angla harpisto, muzik-instruisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto", Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Kantaro Esperanta kaj Himnaro Esperanta, tradukisto pri kvakerismo, vegetarano (n. 1884)
- 1973: Gyula Barabás, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1894)
- 1977: Ludwig Erhard, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio (n. 1897)
- 1981: Rudolf Halász, hungara komponisto kaj tekstaŭtoro (n. 1907)
- 1982: Irmgard Keun, germana verkistino, kies verkoj estis filmigataj (n. 1905)
- 1987: László Buza, hungara bestkuracisto, fakulo pri fiŝ- kaj abelmalsanoj (n. 1914)
- 1994: Mario Quintana, brazila poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1906)
- 1995: Miĥail Botvinnik, soveta, rusia ŝakisto, grandmajstro kaj ŝakmondĉampiono (n. 1919)
- 1997: Jaroslav Mařík, ĉeĥa esperantisto, vortaristo kaj tradukisto, kontribuinto al artprogramoj de la Verda Stacio kaj por Esperanto en perspektivo, gvidanto de Esperantista Klubo en Praha, kolektisto de materialoj pri elstaraj esperantistoj kiel Francisko Valdomiro Lorenz, honora membro de UEA kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1913)
- 1997: Ervin Kibédi, hungara aktoro, verkisto (n. 1924)
- 2002: Zoltán Zágoni Albu, rumania hungara eklezia verkisto (n. 1934)
- 2003: Walter Sisulu, sudafrika kontraŭrasista politikisto, membro de la Sudafrika Komunista Partio kaj de la Afrika Nacia Kongreso (n. 1912)
- 2005: Ibolya Zahoránszky, rumania hungara redaktorino (n. 1936)
- 2010: Giulietta Simionato, itala kantistino (mezosoprano) (n. 1910)
- 2010: Umaru Jar'Adua, guberniestro de ŝtato Kacina, sciencisto, prezidento de Niĝerio (n. 1951)
- 2016: Tomita Isao, japana komponisto, unu el pioniroj de elektronika muziko (n. 1932)
- 2017: Corinne Erhel, franca politikistino, membro de Socialista Partio (n. 1967)
- 2023: Philippe Sollers, franca verkisto (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Romkatolika Eklezio:
- Dominiko Savio, itala studento de Don Bosco, sanktulo
- Gotardo de Hildesheim, germana episkopo, abato
- Tago kontraŭ diskriminacio de malkapabluloj
- Nacia tago en Israelo, sed ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (juda kalendaro)
- Liberiĝa tago en Nederlando, memore al la liberiĝo el la germana okupacio en 1945
- Japanio: Tago de Infano (ĝis 1948 Tago de Knabo)
- Sud-Koreio: Tago de Infano
- Kirgizio: Tago de Konstitucio
- Meksiko, Usono: datreveno de la batalo pri Puebla
Tagoj de semajno
La 5-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.