5872 Sugano | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5872 Sugano |
Aliaj nomoj | 1989 SL; 1972 RN1 |
Nomita laŭ | Matsuo Sugano vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Koyo Kawanishi kaj Toshiro Nomura |
Dato de malkovro | 30-a de septembro 1989 |
Loko de malkovro | Kamikaŭa (Gubernio Hjogo, Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
336,464 Gm (2,249 AU) 291,852 Gm (1,951 AU) 381,076 Gm (2,547 AU) |
Discentreco | 0,133 |
Meza anomaliangulo | 300,694° |
Klinangulo | 6,611° |
Periodo | 1232,020 tagoj (3,373 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,86 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
242,430° |
Argum. de periapsido | 131,270° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 6.33 km Ĉefa korpo : 6.06 km |
Rotacia periodo | 0,1402 tago (3,3642 horoj) |
Geometria albedo | 0.16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,6 |
5872 Sugano estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de septembro 1989 de la japanaj astronomoj Koyo Kawanishi kaj Toshiro Nomura elde la observatorio de Minami-Oda, apud Kamikaŭa en gubernio Hjogo (Japanio).
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo Matsuo Sugano (japane: 菅野松男, Sugano Matsuo), malkovrinto de la kometo C/1983 J1, de tri novaoj, de varianta stelo kaj de pluraj asteroidoj. Li laboris de 36 jaroj en la Miunicipa Planetario de Akaŝi.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de septembro 2016 de D. Pray, P. Pravec, K. Hornoch, P. Kušnirák, A. Carbognani, Yu. N. Krugly, V. G. Chiorny, R. Inasaridze, V. Ayvazian, O. Kvaratskhelia, M. Husarik, M. Pikler, V. Benishek kaj I. Molotov, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 11-an de oktobro 2016.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,82 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 11 km. Ĝia orbita periodo estas 0,785 ± 0,001 tago (18,84 ± 0,024 horoj). La rotacia periodo de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5872) Sugano; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5871 Bobbell | 5872 Sugano | 5873 Arkiloko |