58607 Wenzel | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 58607 Wenzel |
Aliaj nomoj | 1997 UL; 2001 YN59 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | J. Tichá kaj M. Tichý |
Dato de malkovro | 19-a de oktobro 1997 |
Loko de malkovro | České Budějovice (Ĉeĥio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
337,449 Gm (2,256 AU) 307,236 Gm (2,054 AU) 367,663 Gm (2,458 AU) |
Discentreco | 0,08954 |
Meza anomaliangulo | 205,304° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 6,477° |
Periodo | 1237,436 tagoj (3,388 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
65,691° |
Argum. de periapsido | 218,925° |
Terdistanco - Minimuma |
155,779 Gm (1,0413 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,7 |
58607 Wenzel estas asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 19-an de oktobro 1997 de la ĉeĥaj geastronomoj geedzoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý elde la Observatorio Kleť, proksime de České Budějovice en Ĉeĥio.
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro de la germana astronomo Wolfgang Wenzel de la Observatorio de Sonneberg en Turingio, unu el la unuaj, kiuj aplikis la fotoelektran fotometrion al la observo de variantaj steloj. Li kontribuis al la malkovro kaj la tipologio de variantaj steloj kaj faris la unuajn analizojn de la pozicioj de la gamoradiaj ekbrilintoj sur fotaj platoj.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe Observatorio Kleť angle ĉeĥe
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (58001 – 59000) | Poste: |
---|---|---|
(58606) 1997 TF27 | 58607 Wenzel | 58608 Geroldrichter |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.