5817 Robertfrazer | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5817 Robertfrazer |
Aliaj nomoj | 1989 RZ; 1959 RH ; 1959 RQ |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro | 5-a de septembro 1989 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
360,078 Gm (2,407 AU) 237,367 Gm (1,587 AU) 482,789 Gm (3,227 AU) |
Discentreco | 0,3408 |
Meza anomaliangulo | 203,715° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 21,110° |
Periodo | 1363,971 tagoj (3,734 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
340,469° |
Argum. de periapsido | 82,767° |
Terdistanco - Minimuma |
111,248 Gm (0,7436 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 6,5 ± 1,4 km Ĉefa korpo : 6,39 ± 1,38 km |
Rotacia periodo | 0,1688 tago (4,0508 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,297 ± 0,162 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 12,94 |
5817 Robertfrazer estas malgranda, tre hela duopa marsrenkonta asteroido, malkovrita la 5-an de septembro 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso.
Nomo
Ĝia nomo honoras Robert E. Frazer, amikon de la malkovrintino, studenton pri optiko ĉe la Universitato de Roĉestro kaj partopreninton al multenombraj kosmaj projektoj de la Jet Propulsion Laboratory.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 10-an de januaro 2020 de R. D. Stephens kaj B. D. Warner per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en decembro 2020.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,21 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 16 km kaj orbitan periodon de 1,2026 ± 0,0003 tago (28,862 ± 0,007 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5817) Robertfrazer; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5816 Potsdamo | 5817 Robertfrazer | (5818) 1989 RC1 |