5536 Honeycutt | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5536 Honeycutt |
Aliaj nomoj | 1955 QN; 1935 SX ; 1955 RC; 1972 QQ ; 1979 WA; 1986 VY7 ; 1989 UA8 |
Nomita laŭ | Kent Honeycutt vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Indiana Asteroid Program |
Dato de malkovro | 23-a de aŭgusto 1955 |
Loko de malkovro | Broklino (Indianio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
336,460 Gm (2,249 AU) 305,028 Gm (2,039 AU) 367,893 Gm (2,459 AU) |
Discentreco | 0,0934 |
Meza anomaliangulo | 293,785° |
Klinangulo | 6,780° |
Periodo | 1232,001 tagoj (3,373 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,86 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
250,698° |
Argum. de periapsido | 124,766° |
Terdistanco - Minimuma |
156,982 Gm (1,0494 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 9,1 km Ĉefa korpo : 8,7 km |
Rotacia periodo | 0,1493 tago (3,583 horoj) |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,8 |
5536 Honeycutt estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 23-an de aŭgusto 1955 en la kadro de la Indiania Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianio, Usono).
Nomo
Ĝia nomo honoras profesoron Kent Honeycutt[1] de la Indiania Universitato Bloomington. Li faris gravajn studojn pri la alkreskaj diskoj, la kataklismaj variantaj steloj kaj la malvarmaj steloj; li projektis kaj konstruis novajn aparatojn, el kiuj spektrografojn kaj robotajn observatoriojn.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de septembro 2016 de V. Benishek, P. Pravec, A. Aznar, A. Marchini, R. Papini, F. Salvaggio, D. Pray, R. Montaigut kaj A. Leroy uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 1-an de oktobro 2016.
Tiu satelito havas diametron taksata je 2.7 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 15 km. Ĝia orbita periodo estas 0,6802 ± 0,0002 tago (16,3248 ± 0,0048 horoj). La rotacia periodo de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
- ↑ R. Kent Honeycutt, el la paĝaro de Indiana University Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5536) Honeycutt; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5535 Annefrank | 5536 Honeycutt | 5537 Sanya |