5481 Kiuchi | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5481 Kiuchi |
Aliaj nomoj | 1990 CH; 1970 SR |
Nomita laŭ | Tsuruhiko Kiuchi vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | K. Endate kaj K. Watanabe |
Dato de malkovro | 15-a de februaro 1990 |
Loko de malkovro | Kitami (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
349,989 Gm (2,340 AU) 327,907 Gm (2,192 AU) 372,071 Gm (2,487 AU) |
Discentreco | 0,06309 |
Meza anomaliangulo | 275,702° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 5,960° |
Periodo | 1307,048 tagoj (3,579 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,47 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
326,050° |
Argum. de periapsido | 250,092° |
Terdistanco - Minimuma |
178,729 Gm (1,195 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 7,22 km Ĉefa korpo : 6,86 km |
Rotacia periodo | 0,1508 tago (3,6196 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,45 |
5481 Kiuchi estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de februaro 1990 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo Tsuruhiko Kiuchi[1] (japane: 木内 鶴彦, Kiuchi Tsuruhiko), kiu remalkovris la periodan kometon 109P/Swift-Tuttle la 26-an de septembro 1992 laŭ antaŭkalkuloj de Brian G. Marsden. Li kunmalkovris ankaŭ du novajn kometojn en 1990.
Asteroida luno
Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de marto 2008 de P. Kušnirák, P. Pravec, J. Oey, R. D. Stephens, M. Husarik kaj J. G. Ries per observoj de ĝia luma kurbo elde divrsaj observatorioj, anoncita la 16-an de aprilo 2008.[2]
Tiu asteroida luno, de diametro taksata je 2,26 km, orbitas al ĉirkaŭ 14 km de la centra korpo kun orbita periodo de 0,8708 ± 0,0004 tagoj (20,90 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Tsuruhiko Kiuchi (angle) - Tsuruhiko Kiuchi (japane) el la paĝaro de "Sensorium"
- ↑ (5481) Kiuchi, Elektronika Telegramo N° 1339 de IAU; 15-a de aprilo 2008 (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5481) Kiuchi; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
(5480) 1989 YK8 | 5481 Kiuchi | 5482 Korankei |