54509 YORP | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Radara bildo kaj 3D modelo de 54509 YORP | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 54509 YORP |
Aliaj nomoj | 2000 PH5 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | efiko de Jarkovskij-O’Keefe-Radzijevskij-Paddack vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 3-a de aŭgusto 2000 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
149,604 Gm (1,00004 AU) 115,208 Gm (0,7701 AU) 184,000 Gm (1,230 AU) |
Discentreco | 0,2299 |
Meza anomaliangulo | 253,026° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 1,833° |
Periodo | 365,280 tagoj (1,0001 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
281,887° |
Argum. de periapsido | 274,105° |
Terdistanco - Minimuma |
414 260 km Gm (0,002769 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~150 m |
Rotacia periodo | 0,2029 horoj (12,174 minutoj) |
Geometria albedo | ~0,1 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 22,7 |
54509 YORP estas tre malgranda, tre rapide rotacianta terrenkonta apolona asteroido malkovrita la 3-an de aŭgusto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo «LINEAR» (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
La mezuro de ĝia rotacia rapido provizis la unuan pruvon de la efiko YORP, laŭ kiu ĝi estis nomita.
Ecoj
Rotacia rapido
Ĝia rotacio estas neordinare rapida (ĉ. po unu turno en 12 minutoj). Tiam, kiam la asteroido estis konata nur per la maldaŭra nomo 2000 PH5, ĝi estis elektita pro sia malgrandeco kaj proksimeco kun la Tero, kiel objekto de mezuro por scii ĉu, kiel oni supozis, la plirapidiĝo de ĝia rotacio estus ŝuldata al la efiko YORP.
En 2007, post 4 jaroj de observadoj gvidataj de Stephen Lowry kaj Alan Fitzsimmons per teleskopoj en la tuta mondo, montriĝis, ke la rotacia periodo malgrandiĝas de po ĉirkaŭ 1 milisekundo/jaro.[1][2] tio, kiu faras, ke inter 2001 kaj 2005 la asteroido "antaŭeniris" de ĉirkaŭ 250° rilate al ties antaŭkalkulata pozicio.[3]
Kampanjo de radaraj observoj elde la Arecibo-radio-observatorio en 2004 permesis 3D-modeligon de la asteroido, tio, kiu konfirmis, per cifereca simulado, ke la plirapidiĝo kongruas kun la antaŭkalkuloj.[4] kaj, ke la tajda forto pro proksimiĝo de Tero ne povas esti ties kialo.[5]
Aliaj simuladoj montras, ke ĝi gardos stabilan orbiton dum 35 milionoj da jaroj. Post tia tempo ĝia rotacia periodo atingos periodon de ~20 sekundoj; ĝi tiam estos ŝanĝinta de formo aŭ disinĝinta por fariĝi duopa asteroido.[3]
Orbito
54509 YORP havas praktike saman orbitan duonan grandakson (do saman orbitan periodon) kiel la Tero: 1,0000419 AU; ĝi trakuras hufuman orbiton relative al la Tero kaj proksimiĝas ĝin ĉiuj 100 jaroj.
Ĝia tera MOID estas, laŭ la fontoj, inter 0,0004518 kaj 0,00276915 AU (inter 67 600 km kaj 414 260 km), tamen la asteroido ne venos tiom proksime de la Tero; ĝi montras nenian danĝeron de alfrapi Teron dum la venontaj 2000 jaroj.
- La 25-an de decembro 1906 ĝi pasis al 0,0106646 AU (1,5954 miliono da km) de Tero.
- La 26-an de julio 2003 ĝi pasis al 0,0115731 AU (1,7313 miliono da kilometroj) de Tero.
- La 2-an de januaro 2104 ĝi pasos al 0,00528064 AU (790 000 kilometroj) de nia planedo.
Ĝiaj orbitaj karakterizoj pensigas, ke ĝi estis origine objekto elpuŝita el la sistemo Tero - Luno.
Notoj kaj referencoj
- ↑ La Efiko YORP Detektita ĉe la Apud-Tera Asteroido 2000 PH5; el Isaac Newton Group of Telescopes, 2007 Arkivigite je 2018-04-20 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Rotaciao de la asteroido (54509) 2000 PH5 plirapidigas pro la efiko YORP; de P. A Taylor, J.-L. Margot, D. Vokrouhlicky; majo 2007; el ResearchGate (angle)
- 1 2 Senpera Detekto de Asteroida Efiko YORP; de S. C. Lowry; A. Fitzsimmons, P. Pravec, D. Vokrouhlicky; majo 2007; ibidem (angle)
- ↑ Suna Povo en Ludo - Observo de la Turniĝo de Asteroido; 7-a de Marto 2007; el la paĝaro de l'ESO (angle)
- ↑ Asteroidoj turniĝas je YORP rapido, dank'al la efikoj de la sunlumo, Astronomoj de Cornell kaj Belfast malkovris, far Lauren Gold, 7-a de Marto 2007; el la paĝaro de la Universitato Cornell (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle 2000 PH5; el la paĝaro de la Universitato Cornell
- france La suna lumo ruligas la asteroidojn; el flashespace
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (54001 – 55000) | Poste: |
---|---|---|
(54508) 2000 PD4 | 54509 YORP | 54510 Yakagehonjin |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (54509) YORP en la franca Vikipedio.