5402 Kejosmith | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5402 Kejosmith |
Aliaj nomoj | 1989 UK2; 1986 SX ; 1986 WO5 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro | 27-a de oktobro 1989 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
306,055 Gm (2,046 AU) 264,198 Gm (1,766 AU) 347,911 Gm (2,326 AU) |
Discentreco | 0,1368 |
Meza anomaliangulo | 27,356° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 16,704° |
Periodo | 1068,830 tagoj (2,926 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,82 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
237,015° |
Argum. de periapsido | 133,210° |
Terdistanco - Minimuma |
120,235 Gm (0,8037 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,19 ± 0,23 km Ĉefa korpo : 4,12 km |
Rotacia periodo | 0,1123 tago (2,69549 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,400 ± 0,060 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,70 |
5402 Kejosmith estas tre malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 27-an de oktobro 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi estas en proksimumaj orbitaj resonancoj 1:3 la Tero kaj 4:1 kun Jupitero.
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro de Keith C. Smith kaj Joan Furlong de la Universitata Kolegio Londono, okaze de ilia geeziĝo. Keith esta stela spektroskopisto kies laboroj pri la stelaj ultraviolaj spektroj estas famkonata en la monda sciencistaro; Joan esta laboratoria spektroskopistino kaj freŝdate transloĝiĝis de U.K.L. al la departemento pri metrologio de la Brita Nacia Laboratorio pri Fiziko.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 4-an de aŭgusto 2018 de , V. Benishek, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, B. D. Warner, J. Oey, F. Pilcher kaj V. G. Chiorny per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 7-an de oktobro 2018.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,74 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 12 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 1,526 tago (36,624 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5402) Kejosmith; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5401 Minamioda | 5402 Kejosmith | 5403 Takaĉiho |