5381 Seĥmeto | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 5381 Sekhmet |
Aliaj nomoj | 1991 JY; 1981 OJ |
Nomita laŭ | Seĥmeta vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn S. Shoemaker |
Dato de malkovro | 14-a de majo 1991 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
141,739 Gm (0,9475 AU) 99,736 Gm (0,6667 AU) 183,741 Gm (1,228 AU) |
Discentreco | 0,2963 |
Meza anomaliangulo | 210,424° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 48,965° |
Periodo | 336,855 tagoj (0,9223 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
58,534° |
Argum. de periapsido | 37,426° |
Terdistanco - Minimuma |
16,958 Gm (0,1134 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 1,04 ± 0,05 km Ĉefa korpo: 1 ± 0,05 km |
Maso - Denso |
1,07 × 1012 kg 1,98 ± 0,65 g/cm³[1] |
Rotacia periodo | 0,1176 tago (2,823 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | JPL: 0,507 ± 0,063 R. Johnston: 0,25 ± 0,03 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S[1] |
Absoluta magnitudo | 16,6 |
5381 Seĥmeto estas tre malgranda, tre hela duopa atona asteroido, terrenkonta kaj venusrenkonta.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 14-an de majo 1991 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono); ĝi ricevis la nomon de la leon-kapa diino Seĥmeto de la egipta mitologio.
Orbito
Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Venuso.
Ĝia tre klinita orbito krucas tiujn de Venuso kaj de la Tero, ĝia suprenira nodo estas proksima de la venusa orbito:
- Ĝia tera MOID estas 0,113354 astronomia unuo (16,958 milionoj da km).
- Ĝia venusa MOID estas 0,01927 astronomia unuo (2,883 milionoj da km).
- La 18-an de majo 1991 ĝi pasis al 0,1128 astronomia unuo (16,874 milionoj da km) de Tero.
- La 18-an de majo 2086 ĝi pasos al 0,1135 astronomia unuo (16,982 milionoj da km) de nia planedo.
Fizikaj ecoj
5381 Seĥmeto estis observita la 8-an de majo 2003 per radaro elde la radioteleskopo de Arecibo far'de M. C. Nolan, E. S. Howell, A. S. Rivkin, kaj C. D. Neish.[1] Tiuj observoj montris, ke ĝi esta "ŝtona" asteroido de spektra klaso "S", riĉa je pirokseno kaj, verŝajne, de olivino. Ĝia febla denso (1.98 ± 0.65) indikas porecon de 40 %.
Satelito
La sama observado permesis la malkovron de satelito,[1] anoncita la 6-an de julio 2003, konfirmita en 2014 per observoj de lumaj kurboj.[2]
Tiu satelito havas diametron de 0,3 ± 0,05 km kaj orbitas je distanco de 1,54 ± 0,12 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,5208 ± 0,012 tago (12,5 horoj). Ĝia rotacia periodo, ankoraŭ malprecize konata, estas 10 ± 2 h horoj.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle (5381) Sekhmet; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5380 Sprigg | 5381 Seĥmeto | 5382 McKay |