UK 1968
Loko Madrido,  Hispanio
Ekde 3-a de aŭgusto 1968
Ĝis 10-a de aŭgusto 1968
 Antaŭa Sekva 

La 53-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1968 en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio. Ĝi havis 1769 partoprenantojn el 40 landoj.

Teatraĵoj prezentitaj

La Alta Patrono

La Alta Protektanto de la 53-a UK estis la diktatoro Francisco Franco.

En 2007 esperantistoj lanĉis retan peticion por nuligi tiun titolon (kiun ili nomis "honora prezidanteco", laŭ la Hispanlingva esprimo "presidente de honor" uzita en la tiama organo de Hispana Esperanto-Federacio). En la diskutlistoj oni povas vidi debaton inter la subtenantoj, kiuj substrekas la neceson distanciĝi de faŝismo, kaj la kontraŭuloj, kiuj taksas, ke la historion oni ne ŝanĝu, eĉ se ĝi estas kelkfoje hontinda[1].

Notoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.