5261 Eureka | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5261 Eureka |
Aliaj nomoj | 1990 MB |
Nomita laŭ | Eŭreka vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | H. E. Holt kaj D. H. Levy |
Dato de malkovro | 20-a de junio 1990 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido Troja asteroido de Marso vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
227,925 Gm (1,524 AU) 213,182 Gm (1,425 AU) 242,668 Gm (1,622 AU) |
Discentreco | 0,06468 |
Meza anomaliangulo | 218,261° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 20,280° |
Periodo | 686,906 tagoj (1,881 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 24,13 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
245,029° |
Argum. de periapsido | 95,543° |
Terdistanco - Minimuma |
74,723 Gm (0,4995 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 1,28 ± 0,07 km Ĉefa korpo : 1,19 km |
Rotacia periodo | 0,1121 tago (2,6902 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,182 ± 0,054 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Sr |
Absoluta magnitudo | 16,13 |
5261 Eureka estas tre malgranda, meze hela duopa asteroido. Ĝi estas la unua malkovrita marsa trojano: ĝi orbitas, kun granda klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Marso.
Laŭ ĝia spektra klaso, ĝia surfaco aspektas riĉa je olivino.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 20-an de junio 1990 de la usonaj astronomoj Henry E. Holt kaj David H. Levy elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
Ĝia nomo aludas al ekkrio Eŭreka (greke: εὕρηκα = "mi trovis") de Arkimedo. Estas tradicia ĝojkrio okaze de subita malkovro.
Oni ne konfuzu ĝin kun 4133 Heureka.
De tiam, kvar aliaj trojanoj de Marso estis malkovritaj kaj numerotitaj: (121514) 1999 UJ7 en L4; (101429) 1998 VF31, (311999) 2007 NS2 kaj (385250) 2001 DH47 en L5.
Kvar aliaj trojanoj ne ankoraŭ estis numerotitaj : 2011 SL25, 2011 SC191, 2011 UN63 kaj 2011 UB256.[1]
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 28-an de novembro 2011 per observoj de lumaj kurboj, anoncita en septembro 2014.
Tiu satelito havas diametron de 0,46 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 2,1 km kaj orbita periodo de 16,93 horoj (0,7054 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5261) Eureka; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5260 Philvéron | 5261 Eureka | 5262 Brucegoldberg |