Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de septembro estas la 248-a tago de la jaro (la 249-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 117 tagoj restas.
Je la 5-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -322: Tesalio: decida venko de armeo de Antikva Makedonio super la greka (Antikva Grekio) en batalo de Krannon
- 1415: Husana nobelaro el Bohemio kaj Moravio starigis dum sia kongreso defendan union kontraŭ atakoj de katolika partio
- 1494: Portugalio ratifis la Traktaton de Tordesillas
- 1580: Unua Pola-Rusa Milito pri Livonio kaj Polack: pola kaj hungara armeoj konkeris Velikije Luki apartenanta al Rusa carlando
- 1651: Ribelo de zaporogoj kaj kozakaj kamparanoj gvidata de Bohdan Ĥmelnickij kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: apud Trypol (proksime al Kievo) trupoj de kampa hetmano Marcin Kalinowski embuskis kaj tute likvidis 3 000 kozakojn el grupo de Vasil Zolotarenko
- 1661: Oni arestis Nicolas Fouquet, francan ministron pri financoj
- 1666: Granda incendio de Londono finiĝis - antaŭvidita de Nostradamo
- 1698: Caro Petro la Granda impostigis barbulojn
- 1723: Imperiestro de Germanio Karolo la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1725: Reĝo de Francio Ludoviko la 15-a kaj pola reĝidino Maria Leszczyńska geedziĝis
- 1735: En Vieno oni subskribis provizoran pactraktaton inter Francio kaj Aŭstrio
- 1755: Kanado: britaj regopovoj komencis deportadon de francaj setliĝintoj el Nov-Skotio
- 1774: Usono: Kontinenta Kongreso kunvenis en Filadelfio
- 1781: Usona Milito de Sendependeco: venko de franca ŝiparo super la brita en batalo de Golfo Chesapeake
- 1789: Olympe de Gouges prilaboris Deklaracion pri Inaj kaj Civitaninaj Rajtoj
- 1793: Franca revolucio de 1789: Nacia Konvencio komencis teroron - 10 monatoj de regulaj reprezalioj kaj amasaj ekzekutoj pere de gilotino kontraŭ personoj vidataj kiel malamikoj
- 1800: Grand-Britio aneksis Malton
- 1812: Franca invado al Rusio: batalo de Borodino komenciĝis
- 1836: Sam Houston iĝis unua elektita prezidento de la Respubliko Teksaso
- 1869: Bavario: oni komencis konstrui kastelon Neuschwanstein
- 1877: Indiana ĉefo Freneza Ĉevalo, defendanto de Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, estis murdita (en la nuntempa Nebrasko)
- 1882: Futbalklubo Tottenham Hotspur fondiĝis en Londono
- 1891: Ĉevaltira tramo komencigis la tramtransporton en Zagrebo
- 1905: Pactraktato finanta la rusan-japanan militon, subskribita en usona Portsmouth helpe de mediacio de la prezidento de Usono Theodore Roosevelt
- 1916: Premiero de usona muta filmo Netoleremo, reĝisorita de David Wark Griffith
- Unua Mondmilito
- 1914: Batalo de la Marno komenciĝis - finita per malvenko de germana armeo; batalo en Lagoregiono Mazurio komenciĝis - germana armeo komandata de generalo Paul von Hindenburg venkis la rusan; germana SM U-21 sinkigis apartenantan al Reĝa mararmeo malpezan krozŝipon HMS Pathfinder - unua en la historio sinkigo de malamika ŝipo pere de torpedo elpafita de submarŝipo; sur teritorio de Pola Reĝlando, aneksita de germana armeo, Józef Piłsudski fondis en Kielce Polan Nacian Organizaĵon
- 1915: Internacia konferenco de socialistoj komenciĝis en Zimmerwald, apud Berno - pliprofundigo de dividoj inter reprezentantoj de internaciismo kaj socialdemokratio pri taktiko kaj strategio de socialismaj organizaĵoj dum la milito
- 1916: Batalo de Dobriĉ komenciĝis — inter bulgara armeo kaj la rumana-rusa
- 1918: Militkomunismo: Konsilio de Popolkomisaroj de RSFSR dekretis pri komenco de la Ruĝa teroro, apud Moskvo funkciuloj de Ĉeka pafekzekutis kelkdek personojn, akuzitajn pri kontraŭrevolucia agado
- 1920: Nacia konferenco de la marksisma maldekstro okazas en Prago
- 1924: Dua Pola Respubliko: en Lvovo ukraina studento faris dum inaŭguro de Orienta Foiro nesukcesan atencon kontraŭ la pola prezidento Stanisław Wojciechowski
- 1929: Franco Aristide Briand proponis al la Ligo de Nacioj Eŭropan Federacian Union
- 1938: En Santiago de Ĉilio okazis nesukcesa provo de puĉo flanke de faŝisma movado
- Dua Mondmilito
- 1939: 5-a tago de la germana-pola milito: post subpremo de kontraŭgermanaj flankatakoj germanoj murdis 1600 polojn en Bydgoszcz; germanaj soldatoj militkrimis en Serock kontraŭ 66-81 polaj militkaptitoj, kaj ankaŭ pafmortigis aŭ vibruligis en Milejów 150 personojn, en Trzebinia 97 (en tio 87 judojn), kaj plurajn en aliaj 17 lokoj, i.a. en Krasnosielc apud Maków Mazowiecki ankaŭ masakris en sinagogo ĉ. 50 judojn; kvintaga batalo de Tuchola-arbarego finiĝis (polaj perdoj: 1 600 mortigitaj, 750 vunditaj, la germanaj: 1 356 mortigitaj, 743 vunditaj); marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis retirigon de polaj armitaj fortoj ĝis defend-linio laŭ riveroj Vistulo kaj San; germana supera komandanto, generalo Walther von Brauchitsch, subskribis ordonon pri kreo de eksterordinaraj juĝejoj sur okupataj polaj teritorioj, kiuj aperis en Bydgoszcz, Katowice kaj Poznań, kaj pri enkonduko de la germana puno; Jan Smuts la duan fojon iĝis ĉefministro de Sud-Afriko (sola partoprenanto de subskribado de la traktatoj finantaj ambaŭ mondmilitojn); Usono proklamis neŭtralecon en la Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj permesis akcepti polojn al malsanulejoj nur kaze de vivdanĝero; Moskvo: subskribo de soveta-germana pakto pri translokado de germanoj de Besarabio kaj norda Bukovino, kiuj devas forlasi novan sovetan landlimon ĝis la 15-a de novembro — ili estos direktitaj al Pomerio, Grandpolujo kaj Lodzo-regiono; premiero de kontraŭjudisma nazia propaganda filmo Jud Süß ĉe la Festivalo de Venecio; Batalo de Anglio: nokte de la 5-a/6-a de septembro germana 2-a Aera Floto atakis Londonon (218 aviadilflugoj)
- 1941: En Vilno inter la 3-a kaj 5-a de septembro establiĝis du getoj por judoj; la tuta Estonio ektroviĝis sub germana okupado; usona armeo prokrastis devigan soldatservon al civitanoj, kiuj volontule eniros Taĉmentojn de Polaj Soldataroj en Kanado; Stanisław Kot iĝis ambasadoro de pola ekzila registaro ĉe la registaro de Sovetunio — generalo Kazimierz Sosnkowski rifuzis akcepti la funkcion; soveta-brita ultimato kun postulo rompi diplomatiajn rilatojn inter Irano kaj ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio - akceptita la 10-an de septembro
- 1942: SS-komandanto Ferdinand von Sammern-Frankenegg en Varsovio ordonis mortpunon pro helpo al judoj fuĝintaj de geto; germanoj komencis deporti de Lodza geto maljunulojn, infanojn kaj malsanulojn al ekstermejo Chełmno — entute 15-20 mil personojn; Pola Rezistomovado: Organizaĵo de Eta Sabotado bruligis en Varsovio 12 kinejojn; Nord-Afrika kampanjo: batalo de Alam Halfa (proksime al El Alamein) finiĝis per taktika venko de Aliancanoj; Orienta Fronto: trupoj de la soveta Norda Grupo de la Transkaŭkaza Fronto malhelpis germanan provon transiri la riveron Terek
- 1943: Usonaj kaj aŭstraliaj trupoj alteriĝis en la valo de Morobe kadre de la kampanjo de Nov-Gvineo kontraŭ Japanio; Ruĝa Armeo en Donecka provinco liberigis Toreckon, Horlivka kaj aliajn lokojn; nokte de la 5-a/6-a de septembro soveta aviado atakis fervojajn nodojn Baĥmaĉ, Niĵino, Poltavo kaj aliajn; Bomba Korpuso de RAF atakis Mannheim kaj Ludwigshafen; bulgara caro Boriso la 3-a estis entombigita en la Rila-monaĥejo (post verŝajna venenigo)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): ribelantaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo retiriĝis de elektrejo — en la kvartalo SS-anoj murdis 152 virojn; Sovetunio deklaris militon al Bulgario; Gestapo malliberigis en Koncentrejo Mauthausen-Gusen 1933 polojn; Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo subskribis kreon de doganunio Benelukso
- 1945: Brita armeo eniris Singapuron; ĉifristo Igor Guzenko transdonis al kanadaj regopovoj pli ol cent sekretajn dokumentojn de la sovetia ambasado — komenco de la Malvarma milito
- 1946: En Krakovo Supera Nacia Kortumo kondamnis al mortpuno germanan-nazian krimulon Amon Goeth, komandanton de la koncentrejo KL Plaszow - la verdikto estis plenumita
- 1946: Akordo De Gasperi-Gruber por protekti kulturan unikecon de la germanlingva loĝantaro en la regiono Trentino-Sudtirolo estis subskribita en Parizo
- 1948: Robert Schuman la duan fojon estis nomumita ĉefministro de Francio, tamen ne sukcesis krei registaron
- 1957: Kastrisma revolucio: okazis ribeleto en la havenurbo Cienfuegos dum kiu pereis 200 maristoj, 600 civiluloj, 100 soldatoj de la registara armeo
- 1960: Unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba estis demisiita de prezidento Joseph Kasavubu
- 1960: Léopold Sédar Senghor elektiĝis prezidento de Senegalo
- 1961: Belgrado: unua konferenco de la Movado de Nealiancitaj Landoj komenciĝis
- 1969: Usona leŭtenanto William Calley estis akuzita pri la masakro de My Lai en Vjetnamio
- 1969: Pollando: inaŭguro de la Monumento de Batalo kaj Martireco de la Regiono de Bydgoszcz omaĝe al murditaj pro hitlera kaj stalina teroro
- 1971: En Tuluzo oni inaŭguris monumenton al ukraina poeto Taras Ŝevĉenko - unua en Okcidenta Eŭropo
- 1972: Palestina terorista organizo Nigra septembro kidnapis israelajn sportistojn dum la Somera Olimpiko en Munkeno
- 1973: La 4-a konferenco de la Movado de Nealiancitaj Landoj komenciĝis en Alĝero
- 1976: Prezidento de Centr-Afrika Respubliko Jean-Bédel Bokassa demisiis registaron
- 1977: NASA: lanĉo de la usona robota kosmoveturilo Voyager 1, kiu nun estas la plej distanca kaj daŭre funkcianta ekstertera objekto sendita de la homo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio Ruĝa Armeo (RAF) kidnapis okcidentgermanan entrepreniston Hannsmartin Schleyer, mortigante 3 policanojn
- 1978: Dum aŭdienco ĉe papo Johano Paŭlo la 2-a mortis ortodoksisma episkopo de la Rusa Ortodoksa Eklezio Nikodim — unua oficiala renkontiĝo depost 500 jaroj
- 1981: En Gdańsk komenciĝis Unua Landa Kunveno de Delegitoj de "Solidareco"
- 1984: Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj: lasta aŭstralia ŝtato, Okcidenta Aŭstralio, abolis mortopunon
- 1990: Landa Komisiono de la Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" forprenis de "Gazeta Wyborcza" la rajton uzi la simbolon de "Solidareco" sur sia titolpaĝo
- 1991: Pollando kaj Litovio religis diplomatiajn rilatojn
- 1995: Francio faris unuan diskutatan nuklean teston en la atolo Moruroa
- 2000: Tuvalo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 2001: Nula versio de Hungarlingva Vikipedio estis lanĉita
- 2004: Ukrainio: en daĉo de vicprezidanto de Ukraina Sekureca Servo oni provis venenigi kandidaton en prezidentec-baloto Viktor Juŝĉenko
- 2006: Registaro de Pakistano subskribis pactraktaton kun reprezentantaro de maljunuloj de Vaziristano
- 2008: Nikaragvo agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio
- 2008: Kosmosondilo Rosetta preterflugis asteroidon Šteins je 800 km
- 2012: Hazardaj eksplodoj okazis en Turkio, kie apud Afyonkarahisar eksplodis munici-stoko mortigante 25 soldatojn kun pluraj vunditoj, kaj en Tamilnado, kie apud Sivakasi eksplodis fabrikataj fajraĵoj - 40 personoj pereis, 50 vundiĝis
- 2017: Siria enlanda milito: la registaraj trupoj rompis post tri jaroj sieĝon de la urbo Dair az-Zaŭr faritan de la batalantoj el Islama Ŝtato
- 2018: Ĉefministro de Litovio Saulius Skvernelis iĝis homo de Mez-Orienta Eŭropo dum la Ekonomia Forumo de Krynica
- 2019: Pollando: en Pomiechówek (Distrikto Nowodworski) okazis solena entombigo de trovitaj postrestaĵoj de 43 soldatoj de Pola Subtera Ŝtato, murditaj ĉi tie de la germana okupanto en la jaroj 1941-1944 kune kun 15 000 poloj kaj judoj
- 2020: La 9-a Nacia Legado: Baladina, romantikisma dramo de Juliusz Słowacki — legata en 3 200 lokoj de Pollando kaj 25 aliaj landoj
- 2020: En Parko de Nacia Memoro en Toruń, iniciatita de Tadeusz Rydzyk, oni malfermis memortabulon al 300 ukrainoj, kiuj savis polojn dum la Volinia masakro
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 194-a tago de rusa agreso: en Zaporiĵa Nuklea centralo la lasta 6-a linio estis disligita kun energetika reto de Ukrainio, kio okazis pro rusa pripafado kaj incendio; rezulte de sukcesa atako de ukraina armeo apud Kupjansk rusoj perdis pli ol 100 soldatojn kaj 2 batalveturilojn, en Ĥersono pli ol 30 soldatojn kaj 3 tankojn
- Mondreago: "The Guardian": Miĥail Ĥodorkovskij alvokis rusojn al "sabotado" de la milito de Putin; en Krasnodar rusa partizano subbruligis du aŭtomobilojn kun simbolo "Z"; Sky News: en britaj armeaj spacoj 4 700 ukrainoj finis instruadon — al la junia oferto de Boris Johnson aliĝis jam Danio, Finnlando, Norvegio, Svedio, Litovio, Kanado kaj Nov-Zelando; Moskva Urba Juĝejo kondamnis rusan ĵurnaliston Ivan Safronov, suspektatan NATO-spionon, al 22 jaroj de prizonkolonio; redakcio de "Novaja gazeta" deklaris post juĝa senigo de licenco : Hodiaŭ la gazeto estis mortigita, oni ŝtelis al ties laborantoj 30 jarojn de la vivo, kaj al legantoj oni reprenis rajton al ricevado de informoj; Prezidanto de Pollando flugis al Afriko realigante ofensivon kontraŭ kremla propagando — en Niĝerio, Ebur-Bordo kaj Senegalo parolos pri nutra ĉantaĝo
Esperantujo
- 1909: Katalunio: en Barcelono komenciĝis la 5-a Universala Kongreso de Esperanto
Naskiĝoj
- 973: Al-Biruni, persa matematikisto, astronomo, fizikisto, farmakologo, astrologo kaj enciklopediisto de Ĥorezmo (m. 1048)
- 1187: Ludoviko la 8-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (m. 1226)
- 1201: Alix de Thouars, dukino de Bretonio (m. 1221)
- 1319: Petro la 4-a, reĝo de Aragonio kaj de la Reĝlando de Valencio (m. 1387)
- 1568: Tommaso Campanella, itala dominikano, renesanca filozofo, teologo, poeto, aŭtoro de utopia verko La sunurbo (m. 1639)
- 1638: Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio el burbona dinastio (m. 1715)
- 1694: František Václav Míča, ĉeĥa komponisto kaj kapelestro (m. 1744)
- 1695: Carl Gustaf Tessin, sveda nobelo, verkisto kaj politikisto (m. 1770)
- 1733: Christoph Martin Wieland, germana poeto, tradukisto kaj eldonisto de klerismo (m. 1813)
- 1735: Johann Christian Bach, germana komponisto de klasika muziko (m. 1782)
- 1771: Arkiduko Karlo de Aŭstrio-Teschen, aŭstra arkiduko, kampa marŝalo (m. 1847)
- 1772: Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro, ŝaĥo de Irano (m. 1834)
- 1773: Domokos Teleki, hungara privojaĝa verkisto (m. 1798)
- 1774: Caspar David Friedrich, germana pentristo kaj desegnisto (m. 1840)
- 1787: François Sulpice Beudant, franca mineralogo, geologo, profesoro kaj fakverkisto (m. 1850)
- 1791: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento (m. 1864)
- 1798: Johanna Esterházy, hungara-aŭstra harpistino konata tutmonde, mecenatino (m. 1880)
- 1805: Esteban Echeverría, argentina poeto (m. 1851)
- 1815: Karl Wilhelm, germana korusestro, komponisto de neoficiala nacia himno (m. 1873)
- 1817: Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, rusa verkisto (m. 1875)
- 1827: Goffredo Mameli, itala poeto, aŭtoro de la itala himno, reprezentanto de romantikismo, mortfalinta (m. 1849)
- 1829: Josef Václav Frič, ĉeĥa ĵurnalisto kaj poeto (m. 1890)
- 1831: Viktorin Hallmayr, aŭstra soldatkapelestro kaj komponisto (m. 1872)
- 1847: Jesse James, usona eksterleĝulo de sovaĝa okcidento (m. 1882)
- 1867: Amy Beach, usona komponistino kaj pianistino (m. 1944)
- 1872: Carl Friedrich von Siemens, entreprenisto kaj politikisto germana (m. 1941)
- 1880: Sándor Dénes, ĵurnalisto kaj redaktoro de kelkaj revuoj (m. 1944)
- 1881: Otto Bauer, aŭstra politikisto, filozofo, sociologo (m. 1938)
- 1883: Bruno Schäfer, germana skulptisto kaj dezajnisto (m. 1957)
- 1884: Miklós Kozma, hungara politikisto, ministro (m. 1941)
- 1887: László Benedek, hungara kuracisto, neŭrologo (m. 1945)
- 1888: Sarvepalli Radhakrishnan, hinda filozofo, prezidento de Barato (m. 1975)
- 1892: József Szigeti, hungara-usona violonisto, pedagogo kaj fakverkisto (m. 1973)
- 1893: William A. Murgatroyd, angla kemiisto, fondinto de Esperanto-grupoj en Newcastle kaj Grimsby (m. nekonata)
- 1896: Heimito von Doderer, aŭstra verkisto (m. 1966)
- 1903: János Kemény barono, rumania hungara verkisto, mecenato (m. 1971)
- 1904: Sándor Kuthy, hungara biokemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1971)
- 1905: Arthur Koestler, brita verkisto (m. 1983)
- 1909: Sára Káhán, rumania hungara-israela pentristino (m. nekonata)
- 1912: John Cage, usona eksperimenta komponisto, artisto, filozofo, esploristo de elektronika muziko (m. 1992)
- 1913: Leona Váczy, hungara bibliografino (m. 1995)
- 1914: Nicanor Parra, ĉilia poeto kaj matematikisto (m. 2018)
- 1918: Rosl Schwaiger, aŭstra operkantistino (soprano) (m. 1970)
- 1920: Fons Rademakers, nederlanda filmreĝisoro (m. 2007)
- 1924: Zsófia Seres, rumania hungara literaturhistoriistino, kunlaborantino de Hungara literatura leksikono en Rumanio
- 1925: Mária Földes, hungara dramistino (m. 1976)
- 1926: Ernő Pesovár, hungara koreografo, fakverkisto (m. 2008)
- 1926: Julian Boss-Gosławski, pola skulptisto, kies skulptaĵo Rajdantoj pri Boleslao la 1-a kaj Oto la 3-a estis prezentita dum Internacia ekspozicio en Hanovro (m. 2012)
- 1929: Andrijan Nikolajev, sovetia, rusia kosmonaŭto (m. 2004)
- 1939: George Lazenby, aŭstralia fotomodelo kaj aktoro, konata pro sia rolo de la agento James Bond
- 1940: Raquel Welch, usona aktorino (m. 2023)
- 1945: Dalma Nagy, rumania hungara pentristono, grafikistino, tekstilistino
- 1946: Freddie Mercury, ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen (m. 1991)
- 1946: Loudon Wainwright III, usona aktoro kaj muzikisto
- 1948: Benita Ferrero-Waldner, aŭstra politikistino kaj diplomatino
- 1948: Sándor Kónya Hamar, hungara poeto, redaktoro, politikisto
- 1952: Erzsébet Katona Szabó, hungara industriartistino
- 1960: Abdullah Abdullah, afgana politikisto, ĉefministro
- 1969: Leonardo Araújo, brazila futbalisto, membro de la brazila nacia teamo de futbalo
- 1971: Sándor Halmosi, rumania hungara poeto, germana matematikisto
- 1972: Enikő Száva, rumania hungara redaktorino, reĝisorino
- 1978: Eugenia Amis, ukraina ĵurnalistino, ĉef-redaktorino de "Kontakto", vicredaktorino kaj kompostistino de "TEJO Tutmonde" kaj de la revuo "Esperanto-USA" (antaŭe ELNA), estrarano de Esperanto-Societo Kebekia kaj redaktoro de ties revuo "La Riverego", membrino de Rozkruca Ordeno, AMORC
- 1980: Marianna Madia, itala politikistino, membrino de la Ĉambro de Deputitoj
- 1986: Tomasz Grzywaczewski, pola ĵurnalisto, verkisto, dokumentisto, vojaĝisto kaj milita raportisto
Mortoj
- 1201: Konstanca (Dukino de Bretonio), filino de Konan la 4-a (n. 1161)
- 1235: Henriko la 1-a de Brabanto, duko de Duklando Brabanto (n. ĉirkaŭ 1165)
- 1311: Amadeo Aba, reĝa juĝisto kaj palatino de Hungara Reĝlando (n. ĉirkaŭ 1240)
- 1481: Johano la 1-a, duko de la Duklando Kleve (n. 1419)
- 1548: Catherine Parr, 6-a edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1512)
- 1566: Sulejmano la 1-a, imperiestro de Otomana Imperio (n. ĉirkaŭ 1494)
- 1629: Domenico Allegri, itala komponisto kaj kantisto (n. ĉirkaŭ 1585)
- 1648: Afanasij Filipoviĉ, belorusa ortodoksa monaĥo, martiro kaj sanktulo (n. ĉirkaŭ 1597)
- 1701: Jakobo la 2-a, reĝo de Anglio, la lasta el dinastio Stuartoj (n. 1633)
- 1784: Pál Ányos, hungara monaĥo, instruisto kaj poeto (n. 1756)
- 1786: Jonas Hanway, angla vojaĝanto, iranologo, slavisto kaj filantropo (n. 1712)
- 1803: Pierre Choderlos de Laclos, franca armea inĝeniero, generalo kaj verkisto (n. 1741)
- 1814: László Barcsai, hungara verkisto, tradukisto, reĝa ĉambelano (n. 1772)
- 1836: Ferdinand Raimund, aŭstra aktoro kaj dramisto estranta Teatron en Leopoldstadt (n. 1790)
- 1853: Auguste Comte, franca filozofo kaj pozitivisto influinta filozofion de medicino, kreinto de la termino sociologio (n. 1798)
- 1869: Gyula Greguss, hungara sciencisto, tradukisto, instruisto (n. 1829)
- 1877: Freneza Ĉevalo, indiana ĉefo de lakotoj, murdita (n. ĉirkaŭ 1839)
- 1894: James Macleod, kanada oficiro, juĝisto, politikisto (n. 1836)
- 1902: Rudolf Virchow, germana kuracisto, antropologo kaj politikisto (n. 1821)
- 1906: Ludwig Boltzmann, aŭstra fizikisto klariginta la duan leĝon de termodinamiko (n. 1844)
- 1914: Louis Fauvart-Bastoul, franca leĝosciencisto kaj esperantisto, mortfalinta (n. 1877)
- 1915: Stanisław Witkiewicz, pola verkisto, pentristo, filozofo, arkitekto, teoriisto pri arto (n. 1851)
- 1917: Marian Smoluchowski, pola fizikisto, pioniro kaj klasikulo de la statistika fiziko, kontribuinta al la teorio pri difuzo, montogrimpisto, nomata la pola Einstein (n. 1872)
- 1919: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro, pereinta (n. 1887)
- 1922: Sarah Winchester, usona milionulino kaj okultistino, konata de la konstruita domo post Oliver Winchester (n. 1839)
- 1933: Eugen Kozak, aŭstra kaj rumania slavisto (n. 1857)
- 1942: Lidja Zamenhof, pola-juda esperantistino, filino de L. L. Zamenhof, Cseh-metoda instruistino de Esperanto, tradukistino de la pola literaturo (Quo Vadis?, Iridiono), kontribuinta al "Literatura Mondo", "Pola Esperantisto", "La Praktiko", "Heroldo de Esperanto", Enciklopedio de Esperanto, bahaano ekde UK 1925 (konata de la traduko de la Libro de Certeco), kaj homarano, murdita (m. 1904)
- 1943: Aleš Hrdlička, ĉeĥa-usona patologo kaj antropologo (n. 1869)
- 1945: Károly Viski, hungara etnografo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1883)
- 1949: Ferenc Ács, hungara pentristo (n. 1876)
- 1949: Éva Váró, B., rumania hungara poetino (n. 1915)
- 1959: Kazimierz Zarankiewicz, pola matematikisto verkanta pri topologio, grafeteorio, nombroteorio (n. 1902)
- 1969: Josh White, usona gitaristo de bluso kaj nigrula preĝokanto (n. 1914)
- 1971: Hans Domizlaff, germana dezajnisto kaj reklamo-pioniro (n. 1892)
- 1977: Walerian Włodarczyk, pola ĵurnalisto, filologo, poeto kaj esperantisto, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio, aŭtoro de lirikaĵoj Mio mia, prilaboranto de bibliografio de polaj Esperanto-eldonaĵoj, kunaŭtoro de dulingva libro kun eldiroj pri Esperanto de eminentaj polaj intelektuloj (n. 1931)
- 1981: Béla Horváth, rumania hungara aktoro kaj reĝisoro de la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (n. 1927)
- 1985: Tibor Csorba, hungara lingvisto, filologo, tradukisto, pentristo (n. 1906)
- 1988: Gert Fröbe, germana aktoro (n. 1913)
- 1994: Dezső Baróti, hungara literaturhistoriisto (n. 1911)
- 1997: Patrino Teresa, albana monaĥino fondinta kongregacion, prizorganta senhejmulojn kaj mortantojn pri lepro, tuberkulozo, aidoso, Nobelpremiita pri paco, sanktigita (n. 1910)
- 1997: Georg Solti, hungara dirigento (n. 1912)
- 2003: Kir Buliĉov, soveta, rusia verkisto de sciencfikcio (n. 1934)
- 2003: Oszkár Schwartz, rumania hungara tradukisto, lokhistoriisto esploranta historion de judoj en Banato kaj Transilvanio (n. 1910)
- 2010: Shoya Tomizawa, japana motorciklisto (n. 1990)
- 2015: Hara Secuko, japana aktorino (n. 1920)
- 2016: Hugh O'Brian, usona aktoro (n. 1925)
- 2020: Jiří Menzel, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1938)
- 2022: Gottfried Kumpf, aŭstra pentristo (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romio: komenco de la festo Ludi Romani, omaĝe al Jupitero
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Patrino Teresa de Kolkato, albana monaĥino, sanktulino
Tagoj de semajno
La 5-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.