Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de februaro estas la 36-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 329 tagoj restas (330 en superjaroj).
Je la 5-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio:
- 1265: Klemento la 4-a iĝis papo
- 1335: Pollando: Górowo Iławeckie ricevis urborajton
- 1454: Dektrijara Milito: en Gdańsk eksplodis ribelo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj - oni okupis Grandan Muelejon en Malnova Urbo kaj deklaris malobeon al la ordeno
- 1564: Dum la litova-moskva milito inter Grandprinclando Litovio kaj Rusa carlando litvoj frakasis la rusan armeon en batalo de Czaśniki (Vicebska regiono)
- 1576: Henriko la 4-a konvertiĝis al katolikismo por certigi rajton al la trono de Francio
- 1597: Japanio: en Nagasako oni krucumis 26 katolikojn
- 1668: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: Jan Sobieski iĝis granda krona hetmano
- 1679: Fine de la Kongreso de Nijmegen Reĝlando Francio akiris Franĉkonteon, Cambrai, Valenciennes, Alzacon, Senegalon kaj Francan Gujanon
- 1740: Papo Klemento la 12-a redonis plenan sendependecon al San-Marino, kiun okupis armeo de hispana kardinalo
- 1752: Granda krona marŝalo establis en Ostrovo unuan en Pollando profesian konraŭincendian gardistaron
- 1766: Princo de Loreno kaj de Duklando Bar, estinta pola reĝo, Stanislao la 1-a spertis vastan brulvundiĝon en sia palaco en Lunéville, kiam lia vesto ekbruliĝis de kamena fajrero
- 1778: Suda Karolino kiel unua subŝtato de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko ratifis Artikolojn de Konfederacio
- 1783: Itala duoninsulo: unua tertremo en Italio en 1783 kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis ĉirkaŭ 25 mil homojn en Kalabrio kaj Sicilio - dum postaj monatoj ĝis 50 mil viktimoj
- 1796: Grupo de nobeloj fondis en Prago la Societon de Patriotaj Amikoj de Arto, antaŭulo de la hodiaŭa Praga Nacia Galerio
- 1800: Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando William Pitt subskribis Kontrakton de Unuiĝo de Reĝlando de Granda Britio kaj Reĝlando Irlando
- 1808: Imperiestro Napoleono Bonaparte ratifis konvencion de Elbląg pri aŭtonomeca teritorio kune kun Gdańsk
- 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo komencis sieĝon de Kadizo
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: rusaj trupoj komencis sieĝon de fortikaĵo Modlin (Nowy Dwór Mazowiecki)
- 1818: Marŝalo de Napoleono Karolo la 14-a Johano iĝis reĝo de Svedio-Norvegio
- 1831: Rusa armeo sub kampa marŝalo Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski eniris Kongresan Pollandon por subpremi la Novembran ribelon
- 1853: Caro Nikolao la 1-a decidis montri al publiko kolektojn de la Muzeo Ermitejo
- 1862: Moldavujo kaj Valaĥio formis Reĝlandon de Rumanio
- 1869: Aŭstralio: en Moliagul (Viktorio) oni trovis la plej grandan en la mondo naturan aluvian pecegon da oron (62,5 kg)
- 1871: Bulgara porsendependeca aktivulo Vasil Levski sendis leterojn al vojevodoj de Odeso kaj Beogrado kun invito aktive partopreni laborojn de Interna Revolucia Organizo
- 1885: Belga kolonia imperio: belga reĝo Leopoldo la 2-a establis Liberan Ŝtaton Kongo sia propraĵo
- 1909: Belga kemiisto Leo Baekeland anoncis kreon de bakelito - unua en la mondo plasto
- 1917: Meksiko ricevis novan konstitucion, validan ĝis hodiaŭ
- Unua mondmilito:
- 1918: Germana submarŝipo SM UB-77 sinkigis la ŝipon SS Tuscania transportanta usonajn soldatojn al Eŭropo - 210 personoj pereis
- 1919: Charlie Chaplin, Mary Pickford, Douglas Fairbanks kaj David Wark Griffith fondis filman studion United Artists
- Dua Pola Respubliko:
- 1919: Papo Benedikto la 15-a establis Kampan Episkopujon de Pola Soldataro
- 1921: Dum restado en Francio Ŝtatestro de Pollando Józef Piłsudski, depinglinte el la propra uniformo Militan Ordenon Virtuti Militari, dekoris per ĝi marŝalon Ferdinand Foch
- 1924: Reĝa Observatorio de Greenwich komencis disaŭdigi per BBC la horan signalon
- 1932: En Rigo oni subskribis latva-sovetan pakton pri neagreso
- 1933: Dresdeno: dum kunveno de germanoj el eksterlando la junularo de altlernejoj organizis kontraŭpolan manifestacion postulante i.a. kreon de fervojoja koridoro de Germanio ĝis Orienta Prusio tra Pomerio
- 1934: Dua Pola Respubliko: Katolika Asocio de Junularo fondiĝis - daŭrigo de la vira kaj virina asocioj ene de Katolika Agado
- 1937: Pola Sejmo aprobis konstruplanon de Centra Industria Distrikto
- 1937: Turkio akceptis kemalismon kiel ŝtatan ideologion
- 1939: Francisco Franco ekvalidis kiel 68-a registarestro de Hispanio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) aperis komuniko pri sorto de pola loĝantaro en teritorioj enkorpigitaj al Tria Regno — ĉirkaŭ 15 mil murditaj, ĉ. 500 mil "forpelitaj Orienten" (t.e. al Ĝenerala Gubernio), multaj miloj deportitaj en Nazian Germanion aŭ malliberigitaj; Hitler rekomendis transdoni al germanaj muzeoj la plej valorajn artaĵojn, rabitajn de la katolika eklezio en areoj de Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio kaj Provinco Vartlando; en Lens Supera Konsilio de Polaj Komercistoj kaj Metiistoj en Francio protestis kontraŭ germanaj reprezalioj de poloj kaj voĉdonis fondi armean flagon por la 4-a regimento de infanterio; Parizo: Aliancanoj decidis apogi Finnlandon per ekspedicia korpuso, traironta Norvegion kaj Svedion; vicreĝo de Brita Hindio renkontiĝis kun Mahatmo Gandhi
- 1941: Ĉefa Komandejo de la Asocio de Armita Batalado sendis al pola ekzila registaro en Londono planon de tutpollanda ribelo en okupata Pollando - realigotan sub la kondiĉoj, kiam pro malvenkoj germanaj soldatoj komencos demoraliĝi; Provinco Vartlando: en Poznań germanoj gilotinis 10 polojn; Nordafrika Fronto: brita 7-a Kirasita Divizio post albordiĝo al la Golfo de Sirto tranĉis revenvojon al restoj de itala 10-a Armeo, reteriĝanta de Bengazi, prenante al mallibero ĉ. 20 mil militkaptitojn (5-a ĝis 7-a de februaro); Britio kaj Libera Francio komencis la batalon de Kereno por konkeri la strategian urbon en itala Eritreo
- 1942: De trajno transportanta polajn trudlaboristojn al Tria Regno fuĝis apud Żywiec 60 personoj; Sovetunio: decide de Ŝtata Defend-Komitato aviado de fora atingo kaj pezaj bombaviadiloj ne plu estis subigitaj al la komandanto de Aerarmeo, sed kiel Aviado de Fora Atingo subiĝis al Ĉefkomandejo de la Ruĝa Armeo
- 1943: Germana polico masakris 30 loĝantojn de Lendo Wielkie (proksime al Ryki) pro partizana agado najbare, kaj ĝendarmoj pafekzekutis apud Żyrardów 16 polojn; al koncentrejo Aŭŝvico venis de Lublin transporto de 583 personoj, inkluzive de 301 virinoj; Pola Subtera Ŝtato: Sturmaj Taĉmentoj de la Asocio de Polaj Sindikatistoj konfiskis en Varsovio monon troviĝantan en eksterleĝa kazino; en Szczecin kaj Pomerio Gestapo arestis, sub riproĉo de spionado favore al Aliancanoj, 40 katolikojn, en tio 11 pastrojn; germanoj komencis likvidi Bjalistokan geton - dum 8 tagoj ili forveturigis al ekstermejo en Treblinka 10 mil judojn, 2 mil murdante surloke; la 4-an/5-an de februaro reĝa aerarmeo atakis Torinon kaj Lorient; Orienta Fronto: la Ruĝa Armeo liberigis Izjum kaj Kramatorskon; konferenco en Alĝero komencita kun partopreno de Winston Churchill, Dwight D. Eisenhower, Charles de Gaulle kaj Henri Giraud; Italio: Benito Mussolini iĝis krome ministro pri eksteraj aferoj kaj Galeazzo Ciano ambasadoro ĉe Vatikano
- 1944: En malliberejo en Poznań parto de malliberuloj dum 4 tagoj ricevis neniun nutraĵon; Gestapo likvidis en Varsovio konspiran presejon de Sindikatisma Organizaĵo "Wolność" (Libereco); Ruĝa Armeo ekregis Apostolovon (Dnipropetrovska provinco) dispartigante la germanan 6-an Armeon; soldatoj de usona 34-a Infanteria Divizio atingis abatejon sur Monto Kasino, sed estis devigitaj retiriĝi; Sovetunio: Konsilio de Popolkomisaroj de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko elektis sian prezidanton Nikita Ĥruŝĉov; Ĉinio kaj Afganio starigis diplomatiajn kaj komercajn rilatojn
- 1945: Volinia masakro: en Barysz apud Buĉaĉ taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris 135 polojn; Holokaŭsto: Gestapo kaj SS pafmortigis en distrikto Kościerski ĉirkaŭ 200 judinojn de evakua transporto; en Lubuŝio la soveta 8-a Gvardia Armeo liberigis Górczyca kaj trupoj de la 1-a Ukraina Fronto ekregis Grodków; Pacifiko: usona armeo konkeris Manilon; la usona 8-a Aviada Armeo atakis fabrikon de sinteza brulaĵo en Regensburg
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: ekvalidis interkonsento pri la pola-soveta landlimo, aprobita en aŭgusto 1945: Orientaj Limregionoj transiris al Sovetunio, kie ili iĝis partoj de Belorusa, Ukraina kaj Litova SSR
- 1946: Lublinio: al Parczew eniris taĉmentoj de Libero kaj Sendependo komencante konfiskojn en judaj magazenoj kun 2 kooperativaj aŭtomobiloj - dum batalo pereis funkciulo de milico kaj 3 judoj el urboprotekto
- 1947: Pola Leĝdona Sejmo elektis Bolesław Bierut kiel prezidento de Pollando dum manko de Senato — la Provizora Registaro de Nacia Unueco estas malfondita, oni anoncis amnestion. La elmigrantaro ne akceptis la elekton, konsiderante konforme al la aprila konstitucio de 1935 ke prezidento de Pollando restis Władysław Raczkiewicz, posteulo de Ignacy Mościcki.
- 1958: Nasser iĝis prezidento de la Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1958: Usona Aerarmeo perdis nuklean armilon ĉe la marbordo de Georgio - la bombo ankoraŭ ne estis trovita
- 1971: Usonaj astronaŭtoj Alan B. Shepard Jr. kaj Edgar Mitchell grundiĝis sur la Luno
- 1977: Mikola Rudenko kaj kungvidantino de Ukraina Helsinka unio estis arestitaj
- 1979: Irano: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni proklamis kreon de la unua islama registaro
- 1982: Milita stato en Pollando: dum vespera emisio de Televidaj Tagnovaĵoj okazis en Świdnik unua "promena manifestacio" – interesa formo de bojkoto de la reĝima propagando - la subtera Solidareco alvokis promeni precize ĉi tempe
- 1985: Hispanio post 16 jaroj remalfermis sian limpasejon kun Ĝibraltaro, tute fermitan ekde 1967
- 1988: Diktatoro de Panamo Manuel Noriega estis akuzita pri narkotaĵŝakrado kaj monlavado
- 1989: Brita novaĵkanalo Sky News ekfunkciis
- 1989: Arkikatedralo Baziliko de Vilno estis konsekrita kaj transdonita al kredantoj (ĝi estis eksplodita en 1950)
- 1989: Lasta sovetia taĉmento forlasis Afganion, finiĝis la soveta-afgana milito kontraŭ partizanaj muĝahidoj kaj dek jaroj de okupacio
- 1994: Bosnia milito: 68 pereis kaj pli ol 200 vundiĝis sur foirplaco en Sarajevo rezulte de eksplodo de haŭbizo, pafita de sieĝanta la urbon serba armeo
- 1996: Włodzimierz Cimoszewicz iĝis ĉefministro de Pollando
- 1997: Svisaj bankoj transdonis 100 milionojn da svisaj frankoj kiel rekompenco por heredantoj de siaj klientoj, kiuj pereis dum holokaŭsto
- 2000: Dua Ĉeĉenia milito: OMON masakris loĝantojn de vilaĝo Novije Aldi apud Grozno — pereis ne malpli ol 68 homoj
- 2001: Dum bomba atenco en la metroo de Moskvo 15 personoj vundiĝis
- 2006: Óscar Arias venkis balotojn pri la prezidanteco de Kostariko
- 2007: Ekfunkciigo de pramoj sur la itinero Świnoujście (Pollando)-Trelleborg (Svedio)
- 2008: Somalio: 25 etiopaj elmigrintoj pereis kaj 90 vundiĝis en bomba atenco en haveno Bosaso
- 2009: Somaliaj piratoj post ricevo de 3,2 mln da usonaj dolaroj liberigis ukrainan ŝipon kun 33 tankoj
- 2009: Francio: la Ligo Komunista Revoluciista estas malfondita kaj la venontan tagon oni fondis la Novan Partion Kontraŭkapitalisman
- 2009: Pakistano: ne malpli ol 33 personoj pereis en bomba atenco de sinmortiginto apud ŝijaisma moskeo en Dera Gazi Ĥano
- 2010: Fotoj de la Kosmoteleskopo Hubble montris ke la nanoplanedo Plutono pli ruĝiĝas
- 2012: Sauli Niinistö gajnis prezidentan baloton en Finnlando
- 2019: Unua kunsido en la historio de Ukraina Ortodoksa Eklezio de Sankta Sinodo komenciĝis
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 347-a tago de rusa agreso: Pasinttage Rusia armeo atakis 10 provincojn (sume pereis ne malpli ol 5 civiluloj kaj 17 estis vunditaj, 40% de la loĝantaro de Odeso sen kurento), nokte du pafaĵoj el la sistemo S-300 trafis la centron de Ĥarkivo (5 vunditoj); rusoj perdis en la fronto ĉ. 700 soldatojn, oni i.a. detruis 2 tankojn kaj dekkelkajn kirasitajn transportilojn; en okupita Melitopolo rusoj anoncis nomŝanĝon de 86 stratoj; de parte okupata Luganska provinco revenis al Rusio ĉ. 600 rezervistoj — en Voroneĵa provinco el la trajno fuĝis 6 mobilizitoj; en Luganska provinco rusoj en centraj hejtejoj bruligis ukrainajn librojn - prenatajn de bibliotekoj kaj lernejoj; 116 ukrainoj revenis de rusa mallibero
- Mondreago: EU enkondukis laŭvican embargon al naftaĵoj el Rusio; prezidanto de Ukrainio dekretis pri sankcioj kontraŭ rusia nuklea industrio kiel Rosatom (inter 200 subjektoj); "Wall Street Journal": ĉinaj firmaoj liveras al Rusio apartaron kaj partojn de armilaro
Naskiĝoj
- 1438: Filipo la 2-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (m. 1497)
- 1505: Gilg Tschudi, svisa politikisto kaj historiisto (m. 1572)
- 1525: Juraj Drašković, kroata hungara pastro, primaso kaj banuso (m. 1587)
- 1533: András Dudith, hungara episkopo, pola civitano, reformaciulo ligita kun la Unueco de fratoj, diplomato, humanisto, tutfakulo (m. 1589)
- 1626: Madame de Sévigné, franca leter-verkistino (m. 1696)
- 1667: Gottfried Reiche, germana komponisto kaj trumpetisto (m. 1734)
- 1735: Pál Kray, hungara nobelo, aŭstra generalo (m. 1804)
- 1770: Alexandre Brongniart, franca geologo-mineralogo, paleontologo, kemiisto kaj zoologo (m. 1847)
- 1788: Karolo Kisfaludy, hungara poeto, dramverkisto, pentristo (m. 1830)
- 1788: Robert Peel, ĉefministro de Britio, fondinto de Konservativa Partio (m. 1850)
- 1804: Johan Ludvig Runeberg, svedlingva finna nacia poeto, aŭtoro de la himno de Finnlando (m. 1877)
- 1808: Carl Spitzweg, germana romantika pentristo kaj poeto (m. 1885)
- 1810: Ole Bull, norvega violonisto kaj komponisto (m. 1880)
- 1821: Hermann von Mallinckrodt, germana katolika politikisto (m. 1874)
- 1840: Hiram Stevens Maxim, usona inventisto de aŭtomataj pafarmiloj (m. 1916)
- 1846: Johann Most, germana socialdemokrato, anarkikolektivisto kaj anarkikomunisto populariginta strategion de "propagando pro agado" (m. 1906)
- 1846: Ladislav Quis, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1913)
- 1848: Joris-Karl Huysmans, franca verkisto (m. 1907)
- 1853: Ernst Beermann, germana instruisto, eks-volapukisto kaj lingvo-planisto, aŭtoro de Novilatiino kaj Novilatin (m. 1936)
- 1860: Matěj Anastazia Šimáček, ĉeĥa verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1913)
- 1865: Ernst Kalinka, aŭstra filologo klasika kaj arĥeologo (m. 1946)
- 1873: Géza Szüllő, hungara bienulo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1957)
- 1876: Lajos Csiszár, hungara arkitekto, publicisto, redaktoro, membro de la Societo Kemény Zsigmond (m. 1963)
- 1878: André Citroën, franca inĝeniero, fondinto de la aŭtomobila industria imperio Citroën (m. 1935)
- 1879: Pál Steiner, hungara, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1959)
- 1880: Eduard Stettler, svisa esperantisto, aŭtoro de la statuto de UEA kaj biografio pri Hector Hodler, vicdirektoro de UEA kaj ties prezidanto ĝis UK 1934 (m. 1940)
- 1881: Richard Meister, aŭstra kulturfilozofo kaj klasika filologo (m. 1964)
- 1883: Lajos Nagy, hungara verkisto, novelisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1954)
- 1884: Josep Carner, kataluna poeto (m. 1970)
- 1885: Béla Bakkay, hungara poeto publikiginta en "La Heroldo" kaj "Paŝtista Fajro" (m. nekonata)
- 1887: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio (m. 1925)
- 1887: Albert Paris Gütersloh, aŭstra verkisto kaj pentristo, kunfondinto de la Viena skolo de fantazia realismo (m. 1973)
- 1889: Mária Berde, hungara verkistino, poetino, tradukistino (m. 1949)
- 1893: Roman Ingarden, pola filozofo de fenomenologia skolo kaj estetikisto, teoriulo pri literaturo kaj arto (m. 1970)
- 1897: Franciszek Tokarz, pola pastro, profesoro, esploristo de la hinda kaj ĉina filozofioj, orientalisto, poligloto kaj esperantisto, patrono de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo (m. 1973)
- 1902: Juul Karnas, flandra esperantisto, membro de La Verda Stelo, premiito de Internaciaj Floraj Ludoj, tradukisto, redaktoro de "Flandra Esperantisto", prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (m. 1935)
- 1909: Grażyna Bacewicz, pola komponistino, violonistino kaj instruistino (m. 1969)
- 1905: Ghissa Éghy, rumania hungara dancistino kaj koreografino (m. (1982)
- 1914: William S. Burroughs, usona verkisto, reprezentanto de Beat-generacio (m. 1997)
- 1915: Robert Hofstadter, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta strukturon de nukleonoj (m. 1990)
- 1924: Anna Sabbat, pola elmigrinta aktivulino, unua damo (m. 2015)
- 1925: László Lázár, rumania hungara kuracisto, neŭropatologo (m. 2009)
- 1929: Béla Köllő, rumania hungara aktoro (m. 1985)
- 1929: Fred Sinowatz, aŭstra politikisto, kanceliero (m. 2008)
- 1933: Jan Werner, ĉeĥa inĝeniero kaj terminologo, tradukisto kaj Esperanto-vortaristo, kunfondinto de Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, gvidanto de la scienc-teknika sekcio de ĈEA, partoprenanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kontribuanto al la Esperanta Bildvortaro (m. 2021)
- 1934: Tamás Kabdebó, hungara verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 2018)
- 1940: Panamarenko, belga artisto (m. 2019)
- 1942: Zoltán Sumonyi, hungara verkisto kaj poeto
- 1944: Tibor Ács, hungara aktoro
- 1946: Charlotte Rampling, angla aktorino, kantistino kaj fotomodelo
- 1950: Franz Schausberger, aŭstra politikisto kaj historiisto
- 1952: Daniel Balavoine, franca verkisto, komponisto, kantisto (m. 1986)
- 1953: Mario Eylert, germana juĝisto de Federacia laborjura tribunalo de Germanujo
- 1964: Piotr Trzaskalski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1965: Angéla Sorbán, rumania hungara sociologino
- 1972: Mary Donaldson, reĝino de Danio
- 1974: Sándor Vass, rumania hungara grafikisto, universitata adjunkto
- 1976: Abhishek Bachchan, barata aktoro
- 1985: Cristiano Ronaldo, portugala futbalisto, membro de la portugala nacia teamo de futbalo
- 1987: Darren Criss, usona aktoro, kantisto kaj komponisto
- 1992: Kejsi Tola, albana kantistino
- 1992: Neymar, brazila futbalisto
Mortoj
- 251: Sankta Agata, itala virgulino, martirino kaj sanktulino
- 523: Alkimo Ekdicio Avito, latinlingva poeto, ĉefepiskopo en Gaŭlujo (n. 450)
- 1006: Albuino, sudtirola episkopo, sanktulo
- 1515: Aldo Manuzio, itala libropresisto kaj eldonisto de renesanco (n. 1449)
- 1590: Bernardino de Sahagún, hispana misiisto (n. ĉirkaŭ 1499)
- 1679: Joost van den Vondel, nederlanda dramisto kaj poeto (n. 1587)
- 1705: Philipp Jacob Spener, germana luterana teologo, genealogo, fondinto de heraldiko (n. 1635)
- 1738: Joseph Süß Oppenheimer, germana bankisto, ekzekutita (n. 1692)
- 1758: Ferdinand Julius Troyer z Troyersteinu, aŭstra princepiskopo, kardinalo, episkopo de Olomouc (n. 1698)
- 1803: Domenico Pignatelli Di Belmonte, itala kardinalo (n. 1730)
- 1807: Pasquale Paoli, korsika militisto kaj politikisto, kontraŭulo de Napoleono Bonaparte (n. 1725)
- 1813: Karl Erfurdt, germana filologo (n. 1780)
- 1818: Marcello Bacciarelli, itala pentristo (n. 1731)
- 1818: Karolo la 13-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (n. 1748)
- 1849: Christian Friedrich Kranich, svisa poeto kaj reformita teologo (n. 1784)
- 1851: Lázár Petrichevich Horváth, hungara ĵurnalisto, verkisto, redaktoro (n. 1807)
- 1859: Alecu Russo, rumana verkisto kaj politikisto (n. 1819)
- 1862: Ignaz Franz Castelli, aŭstra poeto kaj dramisto (n. 1781)
- 1881: Ludwig Storch, germana verkisto (n. 1803)
- 1910: Wilhelm Knappe, germana juristo kaj etnologo (n. 1855)
- 1918: Vernon Castle, usona dancisto de argentina tango (n. 1887)
- 1927: Inayat Khan, barata muzikisto de la hindia klasika muziko, sufia mistikulo, fondinto de sufia ordeno en Okcidento (n. 1882)
- 1929: Karl Friedrich Geldner, germana filologo, hindologo kaj iranisto (n. 1852)
- 1930: Friedrich von Duhn, germana arkeologo (n. 1851)
- 1937: Lou Andreas-Salomé, rusa-germana nobelino, verkistino kaj psikoanalizistino (n. 1861)
- 1942: István Sárándy, hungara porjunulara verkisto (n. 1876)
- 1947: Hans Fallada, germana verkisto (n. 1893)
- 1953: Iuliu Maniu, ĉefministro de Rumanio, kondamnita en montra proceso al ĝismorta malliberigo (n. 1873)
- 1956: Imre Sándor, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1993)
- 1959: Curt Sachs, germana muzikologo, kunfondintoj de la moderna muzikilologio (n. 1881)
- 1964: István Haller, hungara kristansocialista politikisto, ministro (n. 1880)
- 1964: Felicián Kupcsay, hungara verkisto, ministerikonsilanto (n. 1876)
- 1967: Violeta Parra, ĉilia artistino, fondintino de popola muziko (n. 1917)
- 1969: Thelma Ritter, usona aktorino (n. 1902)
- 1971: Mátyás Rákosi, ĉefministro de Hungario (n. 1892)
- 1973: Michael Sagmeister, aŭstra politikisto, urbestro (n. 1894)
- 1974: Majstro Bimba, brazila majstro de kapoejro (n. 1900)
- 1981: Sándor Balogh, hungara reformita pastro, lokhistoriisto (n. 1912)
- 1981: Hilda Dresen, estona radiotelegrafistino, esperantista poetino, tradukistino, kunlaborantino de "Literatura Mondo", enestanta en Dekdu Poetoj kaj Estona Antologio, honora membro de UEA (n. 1896)
- 1981: Georges Salan, franca kuracisto, rezistomovadano, aŭtoro de esperantlingva libro La Nuda Vero, originala raporto pri propraj travivaĵoj el naziaj koncentrejoj (n. 1901)
- 1983: Sári Megyery, hungara poetino, ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1897)
- 1993: Joseph L. Mankiewicz, usona kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1909)
- 1999: Wassily Leontief, rusa kaj usona Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1905)
- 2001: Krzysztof Pigoń, pola fizika kemiisto, profesoro (n. 1925)
- 2005: Michalina Wisłocka, pola kuracistino, ginekologino, ĉelbiologino, seksologino (n. 1921)
- 2008: Maharishi Mahesh Yogi, barata fizikisto kaj guruo, populariganto de transcenda meditado (n. 1918)
- 2009: Dana Vávrová, ĉeĥa-germana aktorino kaj reĝisorino (n. 1967)
- 2019: Václav Vorlíček, ĉeĥa filmreĝisoro (n. 1930)
- 2019: Hans Haid, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto (n. 1938)
- 2020: Kirk Douglas, usona aktoro (n. 1916)
- 2021: Christopher Plummer, kanada aktoro (n. 1929)
- 2023: Pervez Muŝaraf, prezidento de Pakistano 2001-2008 (n. 1943)
- 2024: Dries van Agt, ĉefministro de Nederlando 1977-1982 (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Memoro de Sankta Agata, virgulino kaj martirino
- San-Marino: Tago de Sankta Agata
- Burundo: Tago de unueco
Tagoj de semajno
La 5-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.