4435 Holt | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 4435 Holt |
Aliaj nomoj | 1983 AG2; 1978 PZ2 |
Nomita laŭ | Henry E. Holt vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn S. Shoemaker |
Dato de malkovro | 13-a de januaro 1983 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
346,677 Gm (2,317 AU) 230,829 Gm (1,543 AU) 462,524 Gm (3,092 AU) |
Discentreco | 0,3342 |
Meza anomaliangulo | 45,754° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 21,938° |
Periodo | 1288,538 tagoj (3,528 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,57 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
330,753° |
Argum. de periapsido | 110,545° |
Terdistanco - Minimuma |
101,940 Gm (0,681428 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 5,03 ± 1,17 km Ĉefa korpo : 4,76 km |
Rotacia periodo | 0,1195 tago (2,867 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | JPL : 0,350 ± 0,225 R. Johnston : 0,28 ± 0,15 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 13,24 |
4435 Holt estas malgranda, tre hela duopa marsrenkonta asteroido malkovrita la 13-an de januaro 1983 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Orbito
Ĝia discentra orbito krucas tiun de Marso proksime de sia malsuprenira nodo, ĝia marsa MOID estas 0,11397 astronomia unuo, aŭ 17,050 milionoj da km.
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro de la usona astronomo kaj planedologo Henry E. Holt, malkovrinto de kometoj kaj asteroidoj.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 30-an de aŭgusto 2017 de R. D. Stephens, D. Pray, P. Pravec, P. Kušnirák, H. Kucakova, K. Hornoch kaj V. Benishek uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 27-an de januaro 2018.[1]
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,62 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 16 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 1,777 ± 0,002 tago (42,65 ± 0,05 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (4435) Holt; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4434 Nikulin | 4435 Holt | 4436 Ortizmoreno |