Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de aprilo estas la 94-a tago de la jaro (la 95-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 271 tagoj restas.
Je la 4-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 986: En Quedlinburg okazis kunveno, dum kiu princo de Pollando Mjeŝko la 1-a omaĝis al Oto la 3-a donacante kamelon al la juna reganto
- 1081: Aleksio la 1-a estis nomumita imperiestro de la Bizanca Imperio.
- 1147: Frederiko la 1-a iĝis duko de Ŝvabio
- 1147: Unua kronika mencio pri Moskvo - dum la regado de Georgo la Longbraka
- 1297: Papo Bonifaco la 8-a kreis Regnon de Sardio kaj Korsiko kaj feŭdigis ĝin al reganto de Aragono
- 1406: Jakobo la 1-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1460: Svislando: oficiala inaŭguro de la Universitato de Bazelo
- 1500: Dum navigado al Barato portugala esploristo Pedro Álvares Cabral malkovris Brazilon, opiniante ĝin insulo
- 1507: Germana monaĥo Marteno Lutero ordiniĝis - iniciatinto de reformacio, kunkreinto de luteranismo
- 1525: Germana Kamparana Milito: armeo de ŝvaba unuiĝo venkis ribelon de kamparanoj en batalo de Leipheim
- 1541: Ignaco Lojola iĝis unua generalo de la ordeno de jezuitoj
- 1546: Pollando: Stoczek Łukowski iĝis urbo
- 1571: Pollando: Węgorzewo ricevis urborajton
- 1581: Angla korsaro Francis Drake, finanta ĉirkaŭnavigadon de la Tero, estis nobeligita de la reĝino Elizabeto la 1-a sur la ferdeko de sia galiono Golden Hind
- 1588: Kristiano la 4-a iĝis reĝo de Danio-Norvegio
- 1655: Pollando: incendio tute detruis Górowo Iławeckie
- 1660: Pola militisto Stefan Czarniecki pro siaj militaj meritoj, pere de partizana batalado dum la sveda diluvo, ricevis vilaĝon Bjalistoko
- 1721: Robert Walpole ekoficis kiel Unua Lordo de la Trezoro, Kanceliero de la Trezoro kaj Estro de la Ĉambro de komunuloj, iĝante de facto unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando
- 1768: En Londono Philip Astley enscenigis unuan modernan cirkon
- Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1791: Oni voĉdonis konstitucion de Paŭlo-Respubliko, establitan en Komunumo Šalčininkai apud Vilno, la plej malnovan en Eŭropo - la aŭtonomeca respubliko abolinta servutecon sukcesis ekzisti 25 jaroj, ĝia taĉmento de kamparanoj partoprenis insurekcion de Kościuszko kaj la Novembran ribelon kontraŭ la Rusia imperio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: Tadeusz Kościuszko en la batalo de Racławice venkis la rusan armeon — pere de sturmo kun militaj falĉiloj la polaj kamparanoj, gvidataj de Bartosz Głowacki, akiris 12 kanonojn
- 1796: Franca sciencisto Georges Cuvier unuafoje lekciis pri paleontologio
- 1818: Usona Kongreso rezoluciis pri la flago de Usono
- 1841: John Tyler iĝis prezidento de Usono post enofica morto de William H. Harrison
- 1847: Operejo Gran Teatre del Liceu malfermiĝis en Barcelono
- 1849: En la batalo de Tápióbicske korpuso de generalo János Damjanich venkis trupojn de imperia generalo Josip Jelačić
- 1850: Kalifornio: Los-Anĝeleso iĝis urbo
- 1857: Brita-persa milito finiĝis pro malvenko de kaĝaroj
- 1858: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Kalipso
- 1884: Oni kontraktis armistican konsenton laŭ kiu Bolivio transdonis al Ĉilio parton de sia marbordo, perdinte per tio atingeblon al la maro
- 1905: Barato: en la nuna Himaĉal-Pradeŝo tertremo mortigis 20 000 homojn detruante interalie Dharamsala
- 1907: Litova Scienca Societo fondiĝis en Vilno, kies prezidanto elektiĝis Jonas Basanavičius
- 1909: En brazila Porto Alegro fondiĝis Sport Club Internacional
- 1913: Unua Balkana milito: greka pioniro de aviado Emmanouil Argyropoulos iĝis unua piloto pereinta en katastrofo
- Unua mondmilito
- 1917: Apud kabo Antibes ĉe la Lazura Marbordo brita pasaĝera vaporŝipo City of Paris estis sinkigita de la germana submarŝipo UC 35 - ĉiuj 122 homoj surŝipe mortis
- 1918: Pikardio: koste de 150 000 viktimoj, Germanio sukcesis gajni la duan batalon de Somme kaj antaŭenigi la fronton 60 km okcidenten; forta tertremo detruis Sofion
- 1919: Antanas Smetona iĝis unua prezidento de Litovio
- 1919: En renaskiĝinta Pollando fondiĝis Pola Universitato en Poznań (ekfunkciis filozofia fakultato) - de 1955 konata kiel la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań
- 1919: En Varsovio oni fondis kabaredon Qui Pro Quo, kun kiu i.a. kunlaboris Julian Tuwim, Eugeniusz Bodo, Hanka Ordonówna - la plej fama en intermilita periodo
- 1920: En Malnova Urbo de Jerusalemo eksplodis araba-juda tumulto (4-7-an de aprilo, dum la plej grava islama pilgrima festo ene de Palestino) - 5 judoj kaj 4 araboj pereis, kaj 216 judoj kaj 23 araboj vundiĝis, kio estis rezulto de la juda setlado en Palestino, kreskoj de enmigro kaj cionisma movado
- 1926: En Częstochowa aperis katolika revuo Niedziela (Dimanĉo), komence kiel dioceza kaj post la dua mondmilito tutpollanda
- 1934: Sovetunio plilongigis pakton pri neagreso kun Baltio
- 1939: Sicilio: dum arkeologiaj elfosaĵoj apud Mesino oni malkovris palacon
- 1939: En Budapeŝto oni subskribis finon de la milito inter Slovaka ŝtato kaj Hungara reĝlando
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en la tagoj 2-4.04, kadre de Aranĝo T4 germanoj murdis 499 pacientojn de psikiatria hospitalo en Warka, kion oni nomis "eŭtanazio" de mense nedotitaj; en la unua publika amasa ekzekuto sur armea spaco en Firlej apud Radom germanoj pafmortigis 145 polajn kamparanojn el 3 vilaĝoj (venĝante partizanan agadon de la militisto Henryk Dobrzański) - dum la milito ĉi loke en amasaj ekzekutoj oni murdis 12-15 mil personojn; germana polico deportis al koncentrejoj laŭvicajn polojn de Ostrów Wielkopolski - sume kun deportado de la 24-a de aprilo 1940 oni sendis 150 personojn; en Bydgoszcz komenciĝis unua deportado de poloj al Ĝenerala Gubernio; kadre de la soveta genocido nomata masakro de Katin komenciĝis laŭvica ekstermado de polaj oficiroj el militkaptitejo en Ostaŝkov — pli ol 6300 policanoj kaj soldatoj de la Korpuso de Limzona Protekto estis pafmortigitaj post ilia transporto al NKVD-sidejo en Kalinin kaj enterigitaj en 25 amasaj tomboj en Mednoje, kien post la murdo estis transportataj en kamionoj el kiuj survojen gutis sango — inter la ekzekutistoj distingiĝis NKVD-majoro Vasilij Bloĥin, kiu vivofine diris, ke li persone mortigis 50 mil "kontraŭulojn de la sovetaj regopovoj"; germanaj regopovoj nomumis Rudolf Höß komandanto de koncentrejo Aŭŝvico; post bombado fare de germanaj aviadiloj en fjordo Rombaken sinkis pola destrojero "Grom" kun 59 maristoj; laŭ Vatikana Radio "Sendiulo", gazeto de moskvaj ateistoj, kun aprobo skribis pri germanaj reprezalioj kontraŭ religio kaj dankis al Hans Frank; Skandinavio: sveda armea ataŝeo informis la danan kaj norvegan, kaj ne senpere Stokholmon, ke en la plej proksima semajno sekvos ekbato al Danio, antaŭanta tiun al Norvegio kaj paralele aŭ iom poste atako al Nederlando kaj Belgio; supera komandanto de la sveda armeo proponis al la registaro universalan mobilizon; Hungario: komenco de evakuo de polaj soldatoj formiĝontaj Memstaran Brigadon de Karpatoj-Pafistoj
- 1941: En Krakovo oni solene malfermis germanan "Ŝtatan Bibliotekon"; Gestapo devigis al forlaso de Lodzo 19 karmelaninojn; Sovetunio: laŭ Skoltada Estraro de Ĝenerala Stabo kontraŭ Sovetunio oni disvolvis 72-73 diviziojn; Nord-Afrika kampanjo: en Libio Afrikakorps konkeris Bengazi; baratanoj kaj "liberaj francoj" komencis atakon al la haveno Massaua (Eritreo); sub premo de britaj kaj etiopaj taĉmentoj itala garnizono retiriĝis de Debre Markos al la maldekstra bordo de la Blua Nilo; usona prezidento Franklin D. Roosevelt ebligis aliri al britaj militŝipoj usonajn dokojn; Mediteraneo: de la 2-a de aprilo sub protekto de "Fortoj H" oni translokigis el aviadilŝipo Ark Royal 12 ĉasaviadilojn al Malto
- 1942: En malliberejo de Katowice germanoj gilotinis 9 polojn; germana polico pafmortigis verkistinon Halina Górska, kunfondintinon de la revuo "Sygnały" (Signaloj); germanaj regopovoj rememorigis pri ekzistanta devo sur enkorpigitaj teritorioj laborigi polajn infanojn post fino de la 14-a vivjaro; Sovetunio: rusoj informis la polan flankon pri fino de rekrutigo de polaj soldatoj, komencante likvidi rekrutejojn; germana 1-a Aviada Korpuso komencis ataki celojn en Leningrado — ĝis fino de la monato 6-foje (pere de 162 falflugaj aviadiloj, kaj 434 bomb- kaj ĉasaviadiloj)
- 1943: Pola Subtera Ŝtato: soldatoj de la Pola Enlanda Armeo en Przemyśl plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ pola agento de Gestapo; en Krakovo aperis junulara aldonaĵo "Legion" (Legio) al "Przegląd Polski" (Pola Revuo); en Poznań okazis konspira koncerto; en Londono okazis la 1-a Eksterordinara Kunveno de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj kiu interalie priparolis cenzuron de pollingvaj revuoj flanke de britaj regopovoj; 8-a Aviada Armeo atakis entreprenon Renault en Billancour apud Parizo; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Kilon
- 1944: Germana polico pafmortigis en Maków Podhalański 11 personojn, en Wyszków 7 kaj en 3 aliaj lokoj ĉirkaŭ 60; Pola Rezistomovado: nokte de la 2-a/3-a de aprilo paraŝutis sendito de la pola ekzila registaro por paroli kun Pola Subtera Ŝtato; taĉmento de Pola Enlanda Armeo frakasis apud Izbica germanajn ekstermigajn unuojn; distrikto Krasnostawski: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj de areo Żółkiew pro vivbruligo de 8 poloj (du familioj) fare de Ukraina Ribela Armeo ekbruligis ukrainan bienon en Jakimów - 5 membroj de URA pereis kaj kelkaj vundiĝis; usona 15-a Aviada Armeo atakis Bukareŝton; Orienta Fronto: 4-a Kavaleria Korpuso de Gvardio de generalo Isa Plijev kadre de 3-a Ukraina Fronto ekregis fervojan trafiknodon apud Odeso; oni malfondis la 2-an Belorusan Fronton; Birma fronto: japana 15-a Armeo ĉirkaŭis Kohima; usona 20-a Aviada Armeo destinita al milito kun Japanio formiĝis
- 1945: En paroĥejo de Lubraniec refunkciis Animzorga Seminario en Włocławek nombranta 36 alumnojn; en Germanio Usona armeo liberigis el militprizonoj ĝis tiu ĉi tago 14 polajn generalojn kaj 2400 oficirojn; lastaj germanaj taĉmentoj forlasis Hungarion — liberigo de Hungario fare de la Ruĝa Armeo; Germanio: tri kvaronoj de la urbo Nordhausen estis detruitaj en aera atako - pli ol 8800 homoj mortis, dekoj da miloj restis senhejmaj; Orienta Fronto: en Slovakio trupoj de 2-a Ukraina Fronto liberigis Bratislavon, Liptovský Mikuláš kaj Piešťany, kaj kun la 3-a Fronto konkeris Baden; Adriatiko: jugoslavia 4-a Armeo liberigis Gospić, Perušić kaj Karlobag (Lika-Senj); Okcidenta Fronto: en Badenio franca 1-a Armeo konkeris Karlsruhe, en Virtembergo usona 7-a Armeo komencis sturmon al Heilbronn, en Turingio usona 3-a Armeo ekregis Suhl, en Hesio akceptis kapitulacon de garnizono en Kassel; en Malsupra Saksio brita 6-a Kirasita Divizio okupis Osnabrück
- 1946: Postmilito: en Pollando oni voĉdonis leĝon pri ŝtatigo de bankoj; Ukraina Ribela Armeo bruligis en distrikto Sanocki du polajn urbojn: Bukowsko (420 domoj bruliĝis) kaj la tuta Nowotaniec kaj kvin vilaĝojn (tri estis tute bruligitaj)
- 1949: Vaŝingtono: Nord-Atlantika Traktato estis subskribita de 12 landoj — estiĝis NATO, politika-armea alianco de Usono kun Kanado kaj Okcidenta Eŭropo (Belgio, Britio, Danio, Francio, Italio, Islando, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Portugalio) por defensi sin kontraŭ Sovetunio, la plej agresema ŝtato en la mondo
- Stalinismo:
- 1949: Pollando: en malliberejo en Wronki mortis en neklarigitaj cirkonstancoj subkolonelo doktoro Wacław Lipiński, historiisto kondamnita al ĝismorta malliberigo
- 1953: Sovetunio: provoka jura proceso pri la kazo de kuracistoj finiĝis kiel falsaĵo
- 1958: Britaj nuklearmilitkontraŭuloj sub gvidado de la organizaĵo Kampanjo por nukleaj armiloj okazigis unuan Paskan marŝon, la Aldermaston March al la armilfabriko en Aldermaston (Berkshire). Tiam unuafoje montriĝis la pacsimbolo desegnita de Gerald Holtom
- 1959: Federacio Malio fondiĝis
- 1960: Senegalo sendependiĝis (de Francio)
- 1960: Premiero de filma komedio La straba feliĉo de pola reĝisoro Andrzej Munk
- 1960: Usona filmo Ben Hur kun Charlton Heston gajnis 11 Oskar-premiojn
- 1962: Federacio de Suda Arabio fondiĝis
- 1964: Kantoj de la Beatles okupis kvin plej bonajn lokojn sur la usona listo de ŝlagroj
- 1968: Projekto Apollo: en Cape Canaveral NASA lanĉis lastan senhoman testoflugon de Apollo 6
- 1968: Murdo de Martin Luther King - Martin Luther King la Juna, Nobelpremiito kaj senperforta batalanto por civitanaj rajtoj, estis mortpafita en Memphis (Tennessee), famigita de sia parolado Mi havas Revon
- 1972: Sovetunio rifuzis vizon al sekretario de la Sveda Akademio, kiu estas atribuonta Nobel-premion pri literaturo al Aleksandr Solĵenicin
- 1973: Novjorko: World Trade Center oficiale malfermiĝis
- 1975: Vaŝingtonio: Bill Gates kaj Paul Allen fondis publikan kompanion Mikrosofto
- 1975: Vjetnama milito: dum evakuo de infanoj el Sud-Vjetnamio usona aviadilo frakasiĝis en militara bazo mortigante 153 personojn
- 1976: Kamboĝo: Ruĝaj Kmeroj devigis abdiki la ŝtatestron Norodom Sianuk
- 1976: Usono: en Miĉigano fondiĝis Krioniko-Instituto, kie cele de posta ekvivigo, estas konservataj en likva nitrogeno korpoj de homoj kaj bestoj kun specimenoj de iliaj DNA
- 1979: Ĉefministro de Pakistano Zulfikar Ali Bhutto estis ekzekutita
- 1980: Vatikanurbo: oni publikigis unuan numeron de pollingva eldono de „L'Osservatore Romano” - la sekvan tagon ĝi estis prezentita al Johano Paŭlo la 2-a
- 1983: Kennedy Space Center: unua flugo de la kosmopramo Challenger
- 1984: Usona prezidento Ronald Reagan postulis internacian malpermeson de kemiaj armiloj
- 1987: Florido: misio STS-83 de la usona kosmopramo Columbia komenciĝis
- 2001: Vladimir Voronin iĝis prezidento de Moldavio
- 2002: Registaro de Angolo kaj ribelantoj de Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo subskribis pacan interkonsenton, konsentante sekvi la Protokolon de Lusaka el 1994 - fino de Angola Enlanda Milito
- 2003: Oni erare anoncis, ke Ali Hassan Al-Majid, iraka soldato kaj politika estro, mortis (oni arestis lin en aŭgusto 2003)
- 2007: Pollando: Supera Administra Tribunalo agnoskis laŭleĝa atribuon al knabo de nomo (kiel la dua) Dąb (Kverko)
- 2009: Ĉefministro de Danio Anders Fogh Rasmussen iĝis ĝenerala sekretario de NATO
- 2009: Oficanta prezidento Ivan Gašparovič denove iĝis prezidento de Slovakio
- 2012: Robert Fico la duan fojon iĝis ĉefministro de Slovakio
- 2012: En bomba atenco de sinmortiganto en Nacia Teatro de Mogadiŝo 10 personoj pereis, en tio ĉefoj de futbalo kaj de olimpia komitato
- 2013: Barato: pli ol 70 personoj mortis en konstrua katastrofo en urbo Thane
- 2014: Marie Louise Coleiro Preca iĝis prezidentino de Malto
- 2018: Pola-usona komerca ĉambro fondiĝis en Usono, kie aktivas pli ol 60 polaj firmaoj
- 2020: Ĉinio okazigas nacian tagon de funebro por sanservistoj, kiuj mortis luktante kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019
- 2022: Pola tenisistino Iga Świątek atingis pinton de la monda ranglisto de Virina Tenisa Asocio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 40-a tago de la rusa agreso: pasinttage pro pripafo de Ĥarkivo 7 personoj pereis, 34 estis vunditaj, ukrainoj paffaligis 5 aercelojn; en Ĉernihiva provinco pli ol 150 personoj estis tenataj de rusoj en lerneja kelo, kune kun mortantaj homoj; rezulte de militagoj 161 infanoj pereis, 264 estis vunditaj; rusoj plu blokas evkuan konvojon protektatan de Internacia Ruĝa Kruco en urbo Manhuŝ (Donecka provinco); rusoj forlasis Ĵitomiran provincon; urbestro de Mariupolo informis, ke ĉ. 130 mil loĝantoj estas plu malliberigataj, en la urbo estas detruata "ĉio", inkluzive de urbaj aŭtomobiloj — konvojo de Ruĝa Kruco plu ne povas atingi la urbon; laŭ stelitaj fotoj korpoj de homoj en Buĉa kuŝis sur la stratoj de kelkaj semajnoj; en Kieva provinco 355 hundoj mortis en besto-protektejoj, travivis 150 (oni povis liveri nek manĝon, nek akvon); pere de la humanitara koridoro inter Mariupolo kaj Zaporiĵo estis evakuitaj 2405 personoj; rezulte de rusa pripafo de Mikolajiv 10 personoj pereis kaj 46 estis vunditaj; urbestro de Kievo avertas loĝantojn, ke ili ankoraŭ ne revenu al la urbo; Volodimir Zelenskij publikigis filmon pri sia vizto en Buĉa; ukraina spionagentejo publikigis liston de soldatoj, kiuj krimis en Buĉa; 84 ukrainaj soldatoj ricevis titolon de la Heroo de Ukrainio, 42 postmorte;
- Mondreago: dum ceremonio de la disdonado de Grammy Award prezidanto de Ukrainio per surbendigita mesaĝo alvokis artistojn ke ili rakontu historion de Ukrainio; Japanio ŝokita pro informoj pri murdado de civiluloj en Ukrainio; estinta rusia registarano: Rusio falas direkte al t.n. grandrusa ŝovinismo — ambasadoro de Rusio ĉe UN: en Buĉa civila loĝantaro ne suferis; germana defend-ministro: en Buĉa el ĉ. 300 murditaj civiluloj 50 kazoj similis al ekzekuto; registaro de Germanio agnoskis 40 rusajn diplomatojn kiel personoj nedezirataj, kiuj dum 5 tagoj devas forlasi Germanion, kaj Francio decidis forigi 35 rusajn diplomatojn substrekante, ke tio estas parto de la eŭropa iniciato; rusoj kreas kontrabandon tra teritorio de Kartvelio; Frank-Walter Steinmeier: Mi eraris pri Vladimiro Putin; Litovio iĝis unua lando en Eŭropo, kiu forigas rusan ambasadoron
- 2023: 405-a tago de la rusa agreso: Pasinttage Ĥersona provinco estis 61 fojojn pripafita (per 224 pafaĵoj); nokte sudo de Ukrainio estis atakita per 17 senpilotaj aviadiloj-kamikazoj - 14 estis paffaligitaj, kaj norde Seredina-Budao - 3 personoj vunditaj, damaĝita kulturdomo kaj administrejo; en Torecko mortigitaj 2 personoj; ambasadoro de EU en Ukrainio: minita parto de la lando estas 4,5 fojojn pli granda ol teritorio de Svislando; rusia armeo direkte al Avdijivka ĉiam pli ofte uzas kemiajn armilojn — lastsemajne okazis 12 provoj;
- Mondreago: nombro de vunditoj en la eksplodo en Sankt-Peterburgo kreskis ĝis 40, 25 personoj restas en malsanulejoj — subtera Nacia Respublikana Armeo prenis respondecon pro la atenco kontraŭ putinisma propagandisto; Norvegio aliĝis al la 10-a EU-fasko de sankcioj kontraŭ Rusio, el la 25-a de februaro, aldonante 87 fizikajn personojn kaj 34 jurajn personojn — sume 1 678 subjektojn; Belorusio ricevis raketan sistemon Iskander-M, kapabla transporti konvenciajn kaj nukleajn pafaĵojn — belorusaj soldatoj forveturis al Rusio por instruiĝi pri uzo de taktika nuklea armilo; Bruselo: Finnlando kun forta aviado, artilerio kaj 180 mil bone preparitaj mobilizotaj civitanoj iĝis la 31-a plenrajta membro de NATO — por-rusaj retpiratoj atakis retpaĝon de la Parlamento de Finnlando; Usono decidis sendi al Ukrainio ĉ. 500 mln da dolaroj en municio kaj armilaro, krome elspezos pli ol 2 mld da dolaroj por la ukraina armeo; historia centro de Odeso estis enskribita al la Monda heredaĵo-listo; UN postulas de Rusio aliron al deportitaj ukrainaj infanoj
Esperantujo
- 1959: Pola Radio komencis regule disaŭdigi en Esperanto
Naskiĝoj
- 188: Karakalo, romia imperiestro konata de edikto kaj banejoj de Karakalo, respondeca pri murdo de 20 mil personoj, murdita (m. 217)
- 1508: Herkulo la 2-a (Este), duko de Ferrara (m. 1559)
- 1557: Lev Sapieha, marŝalo de Pollando kaj kanceliero de Grandprinclando Litovio (m. 1633)
- 1646: Antoine Galland, franca orientalisto, arkeologo kaj numismatikisto, tradukinto de Mil kaj unu noktoj (m. 1715)
- 1675: Johann Heinrich Kindervater, germana teologo kaj regionhistoriisto (m. 1726)
- 1772: Naĥman el Braclavo, pola ĥasida rabeno, nepo de Baal Ŝem Tov (m. 1810)
- 1785: Bettina von Arnim, germana verkistino, fratino de Clemens Brentano kaj edzino de Achim von Arnim, partoprenanta en feminisma movado (m. 1859)
- 1785: Ferenc Teleki, hungara poeto, matematikisto, disĉiplo de Pál Sipos (m. 1831)
- 1805: Prosper Guéranger, franca benediktano, abato kaj eklezimuzikreformanto (m. 1875)
- 1817: Peter Christian Skovgaard, dana pentristo (m. 1875)
- 1819: Maria la 2-a, reĝino de Portugalio, edzino de Fernando la 2-a (m. 1853)
- 1826: Zénobe-Théophile Gramme, belga elektra inĝeniero kaj inventisto (m. 1901)
- 1826: Herrmann Julius Meyer, germana eldonisto, konata de Meyers Konversations-Lexikon (m. 1909)
- 1842: Édouard Lucas, franca matematikisto, inventinto de la enigmo pri la turoj de Hanojo (m. 1891)
- 1846: Lautreamont, urugvaja-franca poeto, simbolisto, superrealisto, konsiderata unusola franca romantikisto (m. 1870)
- 1858: Remy de Gourmont, franca poeto, ĵurnalisto, artkritikisto (m. 1915)
- 1864: Futabatei Shimei, japana verkisto kaj tradukisto lerninta esperanton de Fjodor Postnikov, aŭtoro de la unua japanlingva lernolibro (m. 1909)
- 1867: G. Henrik Backmann, sveda kurac-gimnastikisto, pionira esperantisto dum la Ido-skismo, aŭtoro de vortaroj kaj lernolibroj, esperantiginta rakonton La Konscienco Riproĉas (m. 1928)
- 1870: Benedek Barátosi-Balogh, hungara lingvisto kaj etnografo (m. 1945)
- 1873: Gyula Peidl, hungara politikisto, sindikatisto, ĉefministro (m. 1943)
- 1875: Kazimierz Prószyński, pola inventisto, konstruisto de pioniraj filmiloj, murdita en Koncentrejo Mauthausen-Gusen (m. 1945)
- 1876: Maurice de Vlaminck, franca pentristo kaj grafikisto (m. 1958)
- 1877: Mordeĥaj Gebirtig, juda lignaĵisto, poeto, komponisto kaj kantisto jidlingva, pafmortigita de germanoj dum elgetigo survoje al ekstermejo Bełżec, esperantigata de Mikaelo Bronŝtejn kaj memorigata de Bjalistoka Esperanto-Societo (m. 1942)
- 1882: Emil Filla, ĉeĥa kubisma pentristo kaj grafikisto (m. 1953)
- 1883: Gyula Juhász, hungara poeto, sinmortiginto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1937)
- 1883: Géza Téglás, hungara juĝisto kaj stenografo, filo de Gábor Téglás (arkeologo) (m. 1959)
- 1884: Yamamoto Isoroku, japana admiralo batalanta en Pacifika Milito (m. 1943)
- 1889: Gyula Bach, hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto (m. 1954)
- 1891: Nicola Sacco, usona laboristo kaj anarkiisto (m. 1927)
- 1892: Vilho Setälä, finna redaktoro, fotisto, ĝenerala sekretario de UK 1922, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando, tradukisto de la suoma lingvo de Batalo pri la domo Heikkilä kaj de Spegulo Homarana, ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando (m. 1985)
- 1894: Einar Adamson, sveda esperantisto, organizanto de SAT-kongreso en Gotenburgo, kunfondinto de Sveda Laborista Esperanto-Asocio kaj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (m. 1953)
- 1902: Ida Kiss, hungara verkistino debutinta en la revuo "Sunleviĝo"(m. 1936)
- 1911: Václav Čtvrtek, ĉeĥa verkisto, konata de fabeloj pri Rumcajs (m. 1976)
- 1912: András Grepály, rumania hungara kuracisto (m. 1990)
- 1914: Ryszard Białous, pola skoltestro, komandanto de Grizaj Taĉmentoj, oficiro de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, postlasinta dokumentaron pri la Pola Subtera Ŝtato (m. 1992)
- 1914: Marguerite Duras, franca verkistino naskiĝinta en Franca Hindoĉinio, laŭreatino de Premio Goncourt (m. 1996)
- 1915: Jan Drda, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto, filmigata kaj esperantigata de Miloš Lukáš (m. 1970)
- 1916: Janusz Chmielewski, pola lingvisto, ĉinologo, lekciisto de kompara lingvoscienco, logikisto kaj tradukisto de klasikaĵoj kiel Vera libro de suda floro de Ĝuangzio (m. 1998)
- 1917: Ernő Gáll, rumania hungara sociologo, redaktoro (m. 2000)
- 1921: Jerzy Kluger, pola-juda inĝeniero (m. 2011)
- 1922: Máire Mhac an tSaoi, irlanda poetino kaj diplomatino (m. 2021)
- 1927: Aušra Augustinavičiūtė, litova ekonomikistino kaj psikologino, fondintino de la psikologia tipologia teorio socioniko (m. 2005)
- 1928: Maya Angelou, afrik-usona poetino, verkistino, dancistino kaj aktorino, aktivulino de la Afrikusona Civilrajta Movado, distingita per la prezidenta medalo de libereco (m. 2014)
- 1928: Sándor Balázs, rumania hungara filozofo (m. 2022)
- 1929: László Simonka, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, porjunulara verkisto (m. 1984)
- 1930: Albert Winkler, rumania hungara komponisto, pianisto, dirigento (m. 1992)
- 1932: Andrej Tarkovskij, soveta filma kaj teatra reĝisoro, scenaristo, aktoro, plurfoje premiita en la Festivalo de Cannes, Festivalo de Venecio, BAFTA (m. 1986)
- 1932: Jerzy Gruza, pola reĝisoro kaj filma scenaristo, konata de sia komedia debuto La pego (m. 2020)
- 1938: Lajos Szőcs, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2008)
- 1939: Erzsébet Török, rumania hungara pentristino, tekstilistino
- 1946: György Spiró, hungara dramisto, poeto, tradukisto
- 1948: Károly Bereczki, rumania hungara/hungara ĵurnalisto (m. 2014)
- 1948: Abdullah Öcalan, kurda politikisto, estinta partiestro de la Kurdistana Laborista Partio
- 1950: József Ady, hungara grafikisto, membro de laborgrupo MAMŰ (m. 1991)
- 1951: Francesco De Gregori, itala kantaŭtoro
- 1952: Gary Moore, irlanda kantisto, gitaristo, komponisto (m. 2011)
- 1954: Fiorella Mannoia, itala kantistino, konata de la singlo kun Noemi
- 1955: Béla Cselényi, hungara poeto, filo de Béla Cselényi
- 1957: Aki Kaurismäki, finna reĝisoro kaj aktoro
- 1957: Levente Salat, rumania hungara publicisto, redaktoro
- 1958: Cazuza, brazila komponisto kaj kantisto (m. 1990)
- 1960: Bernhard Pabst, germana juristo kaj esperantologo, kunfondinto de Germana Esperanto-Centro, aŭtoro de Inversa Vortaro de Esperanto, kontribuanto al Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj kaj Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, kunlaboranto de "Monato", "Internacia Jura Revuo", "Akademiaj Studoj", "Kontakto", "Esperanto aktuell"
- 1965: Robert Downey Jr., usona aktoro, produktoro kaj kantisto
- 1972: Lisa Ray, kanada-barata aktorino kaj manekeno
- 1979: Izabella Boros, rumania hungara dizajnistino
- 1979: Heath Ledger, aŭstralia aktoro, konata de Brokeback Mountain (m. 2008)
- 1981: Ildikó Márton, rumania hungara arkitektino, fotistino
- 1982: Zalán Zakariás, rumania hungara reĝisoro
- 1983: Amanda Righetti, usona aktorino, konata de la televida serio The Mentalist
Mortoj
- 397: Ambrozio de Milano, kristana sanktulo, doktoro de eklezio (n. ĉirkaŭ 339)
- 636: Isidoro de Sevilo, hispana ĉefepiskopo, doktoro de eklezio, katolika sanktulo (n. ĉirkaŭ 560)
- 896: Formoso la 1-a, papo, konata de la Sinodo de la kadavro (n. ĉirkaŭ 815)
- 1284: Alfonso la 10-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1221)
- 1292: Nikolao la 4-a, papo, franciskano ornaminta bazilikojn per mozaikoj (n. 1227)
- 1305: Johana la 1-a, reĝino de Navaro kaj Francio (n. 1273)
- 1406: Roberto la 3-a, reĝo de Skotlando, filo de Roberto la 2-a (n. 1337)
- 1423: Tommaso Mocenigo, doĝo de Venecia Respubliko (n. 1343)
- 1588: Frederiko la 2-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (n. 1534)
- 1589: Benedikto la Afrikano, itala sanktulo, afrikdevena sklavo (n. 1526)
- 1609: Charles de l'Écluse, franca botanikisto priskribinta terpomon (n. 1526)
- 1617: John Napier, skota matematikisto, inventinto de logaritmoj (n. 1550)
- 1774: Oliver Goldsmith, irlanda verkisto, enestanta en Angla Antologio kaj legebla rete en traduko de Achille Motteau (n. 1728)
- 1801: Martin Gottlieb Klauer, germana skulptisto (n. 1742)
- 1802: Simon Borosnyai Lukács, hungara reformita pastro (m. 1731)
- 1807: Jérôme Lalande, franca matematikisto, astronomo, verkisto kaj framasono, direktoro de la Observatorio de Parizo (n. 1732)
- 1814: Blasius Hueber, aŭstra geodeziisto de Tirolo (n. 1735)
- 1817: André Masséna, franca princo, militisto kaj marŝalo (n. 1758)
- 1841: William H. Harrison, prezidento de Usono, konata de ekspansiismo malfavora al indianoj (n. 1773)
- 1874: Charles Ernest Beulé, franca arkeologo kaj politikisto (n. 1826)
- 1876: Maximilian Joseph von Tarnóczy, aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo (n. 1806)
- 1888: Karl Werner, aŭstra teologo kaj eklezihistoriisto (n. 1821)
- 1905: Constantin Meunier, belga skulptisto, pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de naturalismo (n. 1831)
- 1919: William Crookes, angla fizikisto kaj kemiisto okupiĝanta pri spektroskopio, malkovrinto de talio kaj inventinto de la tubo de Crookes (n. 1832)
- 1929: Carl Benz, germana inĝeniero kaj inventisto, pioniro de la aŭtomobil-industrio (n. 1844)
- 1931: George Whitefield Chadwick, usona komponisto, reprezentanto de Novanglia Skolo kune kun Horatio Parker kaj Edward MacDowell (n. 1854)
- 1932: Wilhelm Ostwald, germana Nobelpremiita kemiisto specialiĝinta pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido (n. 1853)
- 1944: Henriko Harabagiu, rumana oficisto, sekretario de Rumana Esperanto-Societo, organizanto de landaj Esperanto-kongresoj, frato de Giselle Harabagiu (n. 1906)
- 1948: János Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (n. 1913)
- 1953: Karolo la 2-a, reĝo de Rumanio el dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (n. 1893)
- 1966: Ivan H. Krestanov, bulgara diplomato, lektoro de fremdlingvoj, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro i.a. de Vortaro de Esperanto por bulgaroj, La Bulgara Lando kaj Popolo kaj El la Proksima Oriento, enestanta en Bulgara Antologio kaj Nuntempaj Rakontoj (n. 1890)
- 1968: Martin Luther King, usona Nobelpremiita pastoro, senperforta batalanto, murdita (n. 1929)
- 1970: Lajos Mesterházi, hungara verkisto laborinta en Hungara Radio (n. 1916)
- 1973: Gösta Knutsson, sveda verkisto kaj radimoderigisto (n. 1908)
- 1976: Eduards Dancis, latva esperantisto, pioniro de Esperanto (n. 1897)
- 1976: Gyula Márton, rumania hungara lingvisto, universitata profesoro (n. 1916)
- 1979: Benedetto Rudolf Peters, germana juristo kaj politikisto (n. 1888)
- 1980: Władysław Tatarkiewicz, pola filozofo, estetikisto, etikisto, historiisto pri arto, profesoro de Varsovia Universitato, aŭtoro de tradukata trivoluma Historio de filozofio, Historio de estetiko, Pri la feliĉo (n. 1886)
- 1980: Aleksander Ford, pola reĝisoro kaj scenaristo, konata de la filmo La kruckavaliroj (n. 1908)
- 1987: Catherine L. Moore, usona verkistino de sciencfikcio, edzino de Henry Kuttner (n. 1911)
- 1987: Sachchidananda Vatsyayan 'Ajneya', barata verkisto kaj ĵurnalisto, pioniro en pluraj ĝenroj de la hindia literaturo, laŭreato de la premio Gjanpith (n. 1911)
- 1991: Max Frisch, svisa germanlingva verkisto, konata de la romanoj Stiller, Homo faber (n. 1911)
- 1993: Alfred Butts, usona arkitekto, elpensinto de la tabulludo skrablo (n. 1899)
- 1999: Dezső Balogh, rumania hungara lingvisto doktoriĝinta pri la poezio de Imre Horváth (n. 1930)
- 2001: Liisi Oterma, finna profesorino pri astronomio, malkovrinta 54 asteroidojn kaj 3 kometojn, membro de la Societo Zamenhof, honora membro de UEA (n. 1915)
- 2002: László Aradits, rumania hungara publicisto, redaktoro (n. 1940)
- 2003: Izzat Ghazzawi, palestina verkisto, profesoro de la Universitato de Bir Zeit, laŭreato de la Saĥarov-Premio, kies filo estis murdita de israelaj soldatoj (n. 1952)
- 2008: Josef Überall, germana objekta artisto (n. 1936)
- 2012: Claude Miller, franca filmreĝisoro, konata de Gardado ĉe vido, Morta irado, La impertinentulino, La ŝtelistineto (n. 1942)
- 2020: Marcel Moreau, belga verkisto franclingva (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio
- Isidoro de Sevilo,hispana episkopo, doktoro de la eklezio, sanktulo, kristana patrono de Interreto
- Internacia tago de scio pri minoj kaj preventaj agadoj kontraŭ minoj
- Lesoto: Tago de Herooj
- Monda Tago de Rato
- Nacia tago en Senegalo
- Respubliko Ĉinio, Honkongo - Tago de Infano
Tagoj de semajno
La 4-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.