Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de majo estas la 123-a tago de la jaro (la 124-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 242 tagoj restas. Estas urbo en Brazilo nomata Três de Maio (3-a de majo portugallingve).
Je la 3-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 996: Gregorio la 5-a iĝis papo
- 1469: En Olomouc parto de katolika nobelaro elektis Matiaso la 1-a reĝo de Bohemio
- 1481: Grekio: la plej granda el tri tertremoj frapis la insulon Rodoso kaŭzante 30 000 viktimojn
- 1494: Kristoforo Kolumbo malkovris Jamajkon
- 1500: Granda princo de Moskvo Ivano la Tria deklaris militon al Litovio
- 1512: Kvina Laterana Koncilio komenciĝis
- 1515: Portugala esploristo Afonso de Albuquerque aneksis Insulon Hormuzo en la Persa Golfo
- 1645: Tridekjara milito: sveda armeo komencis sieĝon de Brno
- 1656: Sveda diluvo kontraŭ Pollando: svedoj konkeris kastelon en Gołańcz kaj murdis ties defendantojn
- 1660: En Oliwa oni subskribis Traktaton de Oliva inter Pollando kaj Svedio, laŭ kiu pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro cedis rajton al sveda trono kaj Pollando ricevis parton de Livonio - fino de la sveda diluvo
- 1661: Pollando: Johannes Hevelius observis la pasadon de Merkuro
- 1720: Frederiko kroniĝis kiel reĝo de Svedio - post abdiko de sia edzino Ulrika Eleonora
- 1791: Pollando: proklamo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - dua en la mondo kaj unua en Eŭropo
- 1792: Oni metis bazangulan ŝtonon por konstruo de la Templo de Dia Providenco en Varsovio
- 1798: Unua pola legio de generalo Jan Henryk Dąbrowski eniris Romon kune kun la armeo de Napoleono
- 1802: Universitato de Tartu remalfermita
- 1808: Francaj trupoj fusilas madridanojn, kiuj ribelis la antaŭan tagon - Francisco de Goya poste pentros bildon La tria de majo
- 1808: Finna Milito: svedoj perdis fortreson de Suomenlinna favore al la Rusia Imperio
- 1810: Angla romantikisma verkisto George Byron tranaĝis la markolon Dardaneloj por pruvi verecon de la mito pri Hero kaj Leandro
- 1815: Dum la Viena kongreso la Rusia imperio subskribis kun Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio duflankajn konvenciojn pri disdivido de Varsovia Duklando kaj triflankan pri kreo de Libera Urbo Krakovo
- 1831: Pola natursciencisto Wojciech Jastrzębowski publikigis tekston Pri eterna paco inter nacioj, konsiderata unua en la historio konstituci-projekto de Eŭropa Unio
- 1837: Universitato de Ateno, la plej malnova sur Balkana duoninsulo, estis fondita de la greka reĝo Otto la 1-a
- 1841: Nov-Zelando anoncita brita kolonio
- 1842: Incendio detruis 45% de la pola urbo Bełchatów
- 1849: Dresdena Majribelo komencita kadre de la Revolucio de 1848 en Germanio
- 1855: Usona filibustro William Walker kun grupo de solduloj eknavigis de San-Francisko por konkeri Nikaragvon
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Provizora Nacia registaro fondis Polan Komitaton en Parizo
- 1863: Lasta tago de la misia deklaro de Bahá'u'lláh, la profeto fondinto de la Bahaa Kredo, en la Ĝardeno de Riḍván (Bagdado, Irako), ĵus antaŭ lia foriro al Konstantinopolo
- 1880: Unua ĉeval-tirita tramtransporto en Lvivo ekfunkciis
- 1887: Rezulte de eksplodo en karbo-minejo en Nanaimo (kanada provinco Brita Kolumbio) 150 ministoj pereis
- 1901: Rezulte de incendio de la urbo Jacksonville en Florido 7 personoj pereis, 2368 konstruaĵoj detruiĝis kaj ĉirkaŭ 10 mil personoj perdis tegmenton super la kapo
- Unua mondmilito
- 1915: Kanada milita kuracisto John McCrae verkis In Flanders Fields - unu el la plej notindaj poemoj de la unua mondmilito
- 1916: En Varsovio okazis patriota manifestacio, kiun partoprenis pli ol 200 mil personoj; en Dublino angloj pafmortigis 16 gvidantojn de la Paska Ribelo - la unua estis poeto kaj instruisto Patrick Pearse
- 1919: Registaro de Bavara Soveta Respubliko kunsidis lastfoje
- 1919: Slovaka sporta klubo ŠK Slovan Bratislava fondiĝis
- 1920: Bolŝevika puĉo ne sukcesis en Kartvela Demokratia Respubliko
- 1920: Mustafa Kemal Atatürk iĝis unua ĉefministro de Turkio
- 1921: Nord-Irlando apartiĝis
- 1935: Sverdlovska provinco: Revda iĝis urbo
- 1936: Francio: parlamentan balotadon gajnis Popola Fronto
- 1937: Hispana Revolucio: Majaj Tagoj de Barcelono komenciĝis
- 1938: Dua Pola Respubliko: malfermo de fiŝkaptista haveno en Władysławowo apud Balta Maro
- 1939: Pollando: funkciigo de unua turbino de Elektrejo Stalowa Wola – unu el investoj kadre de konstruo de Centra Industria Areo
- 1939: Subhas Chandra Bose fondis Tut-Baratan Progresan Blokon kadre de Barata Nacia Kongreso, opozicie al taktiko de Mahatma Gandhi
- 1939: Sovetunio: Vjaĉeslav Molotov anstataŭis Maksim Litvinov en la posteno de komisaro pri eksterlandaj aferoj
- Dua mondmilito
- 1940: de Varsovio foriris transporto kun 1500 personoj al koncentrejo en Sachsenhausen; germanoj establis geton en Tomaszow Mazowiecki; Malto: pola skipo en La-Valeto transprenis destrojeron "Garland" - komenco de polaj agadoj sur Mediteraneo; Tria Regno: Adolf Hitler prokrastis daton de atako al Okcidento ĝis 6-a de majo
- 1941: ĉefministro de la pola ekzila registaro generalo Władysław Sikorski sendis noton al ĉiuj aliancitaj kaj neŭtralaj ŝtatoj pri mortigado de granda nombro de judoj sur okupataj polaj teritorioj; anekso de parto de Slovenio (kiel t.n. Ljubljano-provinco) fare de Italio
- 1942: Orienta Fronto: Ruĝa Armeo malfondis Ĉefan Komandantaron de Okcidenta Direkto; evakuo de la unua parto de la Pola Armeo en Sovetunio finiĝis; Operaco Reinhardt: germana polico forveturigis de Munkeno al Lublinio 776 judojn; en Glasgow aperis pola dusemajnrevuo en la angla lingvo The Voice of Poland, anstataŭ eldonata ĝis nun en Skotlando "Ogniwo Przyjaźni" (Ĉenero de Amikeco); Pacifiko: japanoj albordiĝis al Tulagi (Salomonoj); nokte Luftwaffe atakis Exeter (92 bombaviadiloj)
- 1943: Volinia masakro: 67 personoj pereis pro atako de ukrainaj naciistoj al Kuty - poloj forlasis la vilaĝon; germana polico murdis en distrikto Sandomierski 73 personojn, en tio parton vivbruligis, krome ĝi pafmortigis en Łosice kaj Tryńcza 13 personojn, kaj en Bassonia 7 polojn, pro tio, ke ilia parenco iĝis partizano; Operaco Husky: generalo Dwight D. Eisenhower decidis, ke brita kaj usona armeoj albordiĝos sud-oriente de Sicilio
- 1944: nokte de la 3-a/4-a de majo speciala pola taĉmento de Jan Kalus sur aviadilejo en Bielany bruligis 5 Junkers Ju 52 kaj 3 damaĝis
- 1945: Okcidenta Fronto: 1-a Kirasita Divizio de pola generalo Stanisław Maczek konkeris la regionon de Westerstede (Frislando); sur Lubeka golfo aviadiloj de RAF sinkigis 3 germanajn ŝipojn kun enprizonigitoj de koncentrejo Neuengamme, intence ne markitajn per flagoj de Ruĝa Kruco - el preskaŭ 9,5 mil pereis ĉirkaŭ 7,7 mil personoj; Brandenburgio: 1-a Armeo de Pola Soldataro transpaŝis la riveron Havel atingante Elbon apud Spandau kaj finis sian batalvojon - samtage ties taĉmentoj apud Schönfeld kaj Stendal en Saksio, ligis kontakton kun alvenantaj de okcidento usonaj trupoj de 9-a Armeo; japanoj kapitulacis en Jangono (Birmo); en Londono fondiĝis Historia Instituto je la nomo al generalo Władysław Sikorski
- 1945: Popola Registaro de Demokratia Federacia Respubliko Makedonio, laŭ propono de la Komisiono pri Lingvo kaj Ortografio ĉe la Ministerio pri Edukado, aprobis decidon pri starigo de la makedona alfabeto - la alfabeto unuafoje estis presita en la gazeto "Nova Makedonija", la 4-an de majo 1945
- 1946: Anatemitaj Soldatoj: taĉmento de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando sub komando de kapitano Henryk Flame transprenis kontrolon super la urbo Wisła, aranĝante soldatan paradon
- 1946: Stalinismo: en Krakovo okazis malpermesitaj manifestacioj okaze de la festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - intervenis milico, estis vunditoj kaj arestitoj; unua noto de Sekureca Oficejo pri Karol Wojtyła, tiutempe studento de teologio ĉe Jagelona Universitato, partoprenanta la manifestacion
- 1947: Japanio postmilita akiris sian konstitucion
- 1948: Kolumbio rompis diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio
- 1948: Enlanda Milito dum la Mandato Palestino: judaj sturmaj taĉmentoj Palmaĥ komencis decidan atakon al Supra Galileo
- 1952: Pola filio de la Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Munkeno, ĝia unua direktoro estis Jan Nowak-Jeziorański
- 1953: Okcidentgermana radistacio Deutsche Welle komencis disaŭdigi dum kulmino de la malvarma milito
- 1956: Unua Monda Ĉampioneco pri Ĵudo komenciĝis
- 1959: En Usono oni anoncis unuajn premiojn Grammy Award
- 1960: Stokholmo: Eŭropa Liber-Komerca Asocio fondiĝis
- 1960: Nederlando: malfermo de la muzeo Hejmo de Anne Frank en Amsterdamo
- 1966: En Jasna Góra laŭ iniciato de primaso Stefan Wyszyński komenciĝis solena celebrado de la 1000-a datreveno de la bapto de Pollando — partopreno de papo Paŭlo la 6-a estis rifuzita de la aŭtoritatoj
- 1968: Latina Kvartalo: eksplodo de studentaj protestoj en Parizo
- 1971: Erich Honecker iĝis gvidanto de SED, post rezigno de Walter Ulbricht
- 1982: Milita stato en Pollando: en multaj urboj okaze de la datreveno de la Konstitucio de la 3-a de Majo okazis sendependaj manifestacioj organizitaj de Solidareco — milico forpelis ilin, en Gdańsk, Krakovo, Lublin, Szczecin, Toruń kaj Varsovio oni arestis 1372 personojn
- 1986: La 31-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Bergen
- 1991: Sur Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio oni inaŭguris 14 tabulojn pri batal-lokoj - du el ili estis dediĉitaj al aviadilistoj kaj maristoj
- 1993: Etiopio agnoskis sendependecon de sia provinco Eritreo
- 1993: Pola prezidento Lech Wałęsa atribuis al papo Johano Paŭlo la 2-a unuan post reaktivigo Ordenon de Blanka Aglo
- 1997: La 42-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 1999: Skoto Stephen Hendry la 7-an fojon iĝis mondĉampiono pri snukero
- 2000: Post malsekretigo de Tutmonda loktrova sistemo oni preskaŭ tuj ekludis geokaŝadon, komencante de ujo kaŝita proksime al Portland (Oregono)
- 2002: Ĉeĥlingva Vikipedio estis lanĉita
- 2005: 15 personoj pereis kaj 40 vundiĝis en bomba atenco en stadiono en la ĉefurbo de Somalio Mogadiŝo, dum alparolado de ĉefministro Ali Mohamed Gedi
- 2007: Brita reĝino Elizabeto la 2-a alvenis al Virginio por solenado de la 400-a fondodatreveno de Jamestown, la unua angla setlejo en Nordameriko
- 2007: Malapero de Madeleine McCann - malaperigo de angla infano
- 2007: TVP Historia - televidkanalo de Telewizja Polska ekfunkciis
- 2007: Rusio ĉesis informi NATO-partnerojn pri translokado de siaj trupoj, post kiam prezidento Vladimir Putin anoncis frostigon pri la efektivigo de la Traktato pri Eŭropaj Konvenciaj Fortoj (CFE)
- 2009: Ricardo Martinelli iĝis prezidento de Panamo
- 2011: Du tagojn post ceremonio de beatigo, la ĉerko kun la korpo de papo Johano Paŭlo la 2-a estis transportita de subterejo de Baziliko Sankta Petro de Romo al tiea kapelo al Sankta Sebastiano
- 2012: En duobla bomba atenco en la ĉefurbo de Dagestano Maĥaĉkalao 14 personoj pereis kaj 87 vundiĝis
- 2012: Pollando: malfermo kaj konsekrado, en la Klara Monto en Częstochowa, de la Epitafo de Smolensk — reliefo memore al la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
- 2013: Siria enlanda milito: en reciprokaj masakroj en la 2-a ĝis la 3-a de majo flanke de registara armeo kaj batalgrupoj de Baazo 248 personoj pereis
- 2016: Kanado: la urbon Fort McMurray (Alberto) atingis incendio de najbaraj arbaroj, kiu faris grandajn damaĝojn kaj devigis evakuon de ĉiuj loĝantoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: rusiaj trupoj pripafis bushaltejon apud koaksigejo en Avdijivka, kie ne malpli ol 10 personoj pereis kaj 15 estis vunditaj; unuafoje rusiaj raketoj falis al Volovec en Karpata Rutenio; brita ĉefministro Boris Johnson anoncis transdonon de 300 mln da britaj pundoj; Slovakio konsentis ripari kaj modernigi ukrainajn batalveturilojn
- 2023: Rusio akuzis Ukrainion pri atenco kontraŭ Putin pere de du senpilotaj aviadiloj al la Moskva Kremlo — Ukrainio neis; Usona Sekretario de Ŝtato anoncis novn helpofaskon favore al sekureco de Ukrainio kun la valoro de 300 mln da dolaroj, kiu ampleksos i.a. municion
Naskiĝoj
- 1428: Pedro González de Mendoza, hispana kardinalo (m. 1495)
- 1455: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio el dinastio Aviso, unu el subskribintoj de la traktato de Tordesillas (m. 1495)
- 1469: Makiavelo, itala juristo, filozofo, socia kaj politika verkisto, historiisto kaj diplomato, aŭtoro de La Princo (m. 1527)
- 1649: Johann Valentin Meder, germana komponisto kaj kantisto (m. 1719)
- 1761: August von Kotzebue, germana dramverkisto, kies murdo kontribuis al la rezolucioj de Karlsbad (m. 1819)
- 1782: Pius Alexander Wolff, germana aktoro (m. 1828)
- 1785: Vicente López y Planes, argentina verkisto kaj provizora prezidento de Argentino (m. 1856)
- 1786: Jozefo Benedikto Cottolengo, itala presbitero kaj sanktulo (m. 1842)
- 1814: Adams George Archibald, kanada juristo kaj politikisto, unu el patroj de la Konfederacio (m. 1892)
- 1818: Flórián Mátyás, hungara memlernanto, historiisto kaj lingvisto pri mezepoko (m. 1884)
- 1822: István Bittó, ĉefministro de Hungario (m. 1903)
- 1826: Karolo la 15-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (m. 1872)
- 1830: Tord Tamerlan Teodor Thorell, sveda araneologo (m. 1901)
- 1839: Johannes Fastenrath, germana juristo kaj verkisto (m. 1908)
- 1846: Josef Štolba, ĉeĥa dramverkisto (m. 1930)
- 1849: Bertha Benz, germana pionirino de la aŭtomobil-industrio (m. 1944)
- 1849: Bernhard von Bülow, kanceliero de Germanio (m. 1929)
- 1856: Mór Szatmári, hungara ĵurnalisto, estrarano de ĵurnalistasocio (m. 1931)
- 1860: Vito Volterra, itala matematikisto kaj fizikisto juddevena, kontribuinta al matematikaj modeloj, konata de la ekvacio de Lotka-Volterra (m. 1940)
- 1873: Sándor Hevesi, hungara reĝisoro, verkisto (m. 1939)
- 1880: Sándor Ziffer, hungara pentristo, membro de Artistkolonio (m. 1962)
- 1886: Sasaki Macue, japana esperantistino, gvidantino de porvirina Klara Rondeto, konata de la Vortoj de Macue Sasaki (m. 1933)
- 1892: George Paget Thomson, angla fizikisto Nobelpremiita pro malkovro de la difrakto de elektronoj (m. 1975)
- 1898: Golda Meir, plurjara ĉefministrino de Israelo (m. 1978)
- 1899: István Kovács, hungara ĵuĝisto, arkivisto, historiisto kaj akademiano (m. 1972)
- 1902: Alfred Kastler, franca Nobelpremiita fizikisto (m. 1984)
- 1903: Bing Crosby, usona kantisto kaj aktoro (m. 1977)
- 1903: László Possonyi, hungara verkisto, redaktoro (m. 1987)
- 1904: Roberto Agramonte, kuba filozofo, sociologo kaj politikisto (m. 1995)
- 1905: George Bidwell, angla-pola verkisto specialiĝanta pri beletrigaj biografioj kaj historiaj romanoj (m. 1989)
- 1909: Karl Gruber, aŭstra politikisto kaj diplomato (m. 1995)
- 1911: Stanisław Kryczyński, pol-tatara historiisto, orientalisto kaj literaturisto (m. 1941)
- 1913: William Motter Inge, usona verkisto, kies verkoj estis filmigataj (m. 1973)
- 1913: Miklós Nagy, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1988)
- 1914: István Csűrös, hungara botanikisto, edzo de Margit Csűrös-Káptalan (m. 1998)
- 1915: Jan Zemek, ĉeĥa oficiro, mutobskurulo (m. 1994)
- 1919: Pete Seeger, usona muzikisto, kantisto kaj komponisto engaĝita politike, konata pro esperantigo de Ĉiuj floroj estas for kaj Se havus mi martelon (m. 2014)
- 1920: John Lewis, usona pianisto, komponisto kaj ĵaz-muzikisto (m. 2001)
- 1922: Sándor Kerekes, rumania hungara kuracisto publikiganta en "Medicina Revuo"
- 1927: Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto kaj filatelisto (m. 2000)
- 1927: Endre Ráduly, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 2006)
- 1929: Zsolt Mester, hungara kuracisto, verkisto (m. 2002)
- 1930: Károly Nagy, rumania hungara pedagogo, universitata adjunkto
- 1931: Aldo Rossi, itala arkitekto kaj dezajnisto, ricevinto de la Pritzker-premio (m. 1997)
- 1933: James Brown, usona kantisto, baptopatro de soulo, reprezantanto de la muzikaj ĝenroj ritmenbluso kaj funko (m. 2006)
- 1933: Steven Weinberg, usona fizikisto Nobelpremiita (m. 2021)
- 1934: Georges Moustaki, franca kantisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1935: László Székely, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1941: Kornel Morawiecki, pola kontraŭkomunisto, kreinto kaj prezidanto de la subtera "Solidareco Batalanta", Sejma marŝalo-senjoro (m. 2019)
- 1945: Tadeusz Rydzyk, pola redemptoristo, doktoro pri teologio, fondinto de Radio Maryja, Televido Trwam kaj Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń
- 1948: Kálmán Fülöp, hungara poeto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1951: Jan Krzysztof Bielecki, pola ekonomikisto, ĉefministro de Pollando
- 1952: Éva Benkő Szilágyi, rumania hungara pentristo (m. 1999)
- 1956: Tünde Emese Puskel, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1961: Béni Balogh L., hungara historiisto, arkivisto
- 1961: David Vitter, usona senatano de la subŝtato Luiziano
- 1965: Jarosław Grzędowicz, pola fantasta kaj horora verkisto, laŭreato de la Premio Zajdel
- 1965: Gábor Flóra, rumania hungara sociologo kaj profesoro, filo de Gábor Flóra (ĵurnalisto)
- 1968: Debora Caprioglio, itala aktorino, edzino de Klaus Kinski
- 1968: Edit Czirják, rumania hungara poetino
- 1977: Zoltán Király, rumania hungara poeto kaj tradukisto, filo de László Király
- 1977: Marjam Mirzaĥani, irana matematikistino, unua virino premiita per Medalo Fields (m. 2017)
- 1983: Hajnalka László, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1989: Selah Sue, belga komponistino kaj kantistino
Mortoj
- 1152: Matilda de Boulogne, edzino de Reĝo Stefano (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1105)
- 1270: Béla la 4-a, reĝo de Hungario akceptinta nomadan popolon kipĉakoj (n. 1206)
- 1294: Jan la 1-a, duko de Brabanto (n. 1254)
- 1410: Aleksandro la 5-a, greka kontraŭpapo dum la granda okcidenta skismo (n. ĉirkaŭ 1339)
- 1459: Eriko de Pomerio, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. ĉirkaŭ 1382)
- 1481: Mehmedo la 2-a, otomana sultano konkerinta Konstantinopolon (n. 1432)
- 1588: Joachim Mynsinger von Frundeck, germana juristo, kanceliero kaj verkisto (n. 1514)
- 1686: János Pósaházi, hungara filozofo, profesoro (n. 1628)
- 1687: Max Gandolf von Kuenburg, princĉefepiskopo salcburga (n. 1622)
- 1704: Heinrich Ignaz Franz von Biber, bohemia komponisto kaj violonisto de baroka muziko (n. 1644)
- 1707: Michiel de Swaen, flandra kirurgo kaj poeto (n. 1654)
- 1758: Benedikto la 14-a, papo kondamninta framasonismon kaj jansenismon, reforminta brevieron (n. 1675)
- 1763: George Psalmanazar, franca aventuristo kaj trompisto (n. ĉirkaŭ 1679)
- 1826: Franz Kirms, germana financoficisto kaj teatra intendanto (n. 1750)
- 1835: Thomas Hardwicke, angla soldato kaj naturalisto loĝinta en Barato (n. 1756)
- 1844: Nicolas Chopin, francdevena pola instruisto kaj edukisto, leŭtenanto dum la insurekcio de Kościuszko, profesoro de la franca lingvo en Varsovia Liceo (n. 1771)
- 1848: Hans Ernst Karl von Zieten, prusa nobelo kaj generalo (n. 1770)
- 1853: Juan Donoso Cortés, hispana verkisto, diplomato, filozofo, parlamentano kaj konservatulo (n. 1809)
- 1856: Adolphe Adam, franca komponisto de operoj kaj baletoj, majstro de la franca komika opero (n. 1803)
- 1873: Stepan Rudanskij, ukraina kuracisto, poeto, tradukisto, folkloristo, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1834)
- 1904: Paulus Motz, germana dialekta verkisto kaj forstisto (n. 1817)
- 1905: Árpád Balás, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (n. 1840)
- 1907: Hermann Tietz, germana entreprenisto juddevena (n. 1837)
- 1916: Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse, irlanda instruisto, advokato, poeto, politikisto, gvidanto de Paska Ribelo, ekzekutita (n. 1879)
- 1917: Christian Wilhelm Arminius, germana verkisto kaj instruisto
- 1919: László Császy, hungara ĵurnalisto kaj instruisto pri helena kaj latina lingvoj, murdita (n. 1882)
- 1932: Anton Wildgans, aŭstra verkisto, poeto kaj juristo ĉeĥdevena (n. 1881)
- 1936: Fritz Klein, transilvania sakso, germanlingva ĵurnalisto, frato de Karl Kurt Klein (n. 1895)
- 1943: Marie Urfus, aŭstra aktorino (n. 1874)
- 1952: György Csanády, hungara poeto, aŭtoro de la teksto de Sikula himno (1895)
- 1954: Witold Uklański, pola soldato en la armeo de la Rusia Imperio sub la komando de generalo Józef Dowbor-Muśnicki, majoro, mutobskurulo, murdita (n. 1893)
- 1961: Petro Stojan, rusa, soveta instruisto, vortaristo, bibliografo kaj leksikografo, esperantisto, membro de Lingva Komitato, respondeculo pri la Biblioteko Hector Hodler, aŭtoro de la Bibliografio de Internacia Lingvo kaj Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto (n. 1884)
- 1961: Maurice Merleau-Ponty, franca filozofo, reprezentanto de fenomenologio kaj ekzistadismo (n. 1908)
- 1963: Abdülhak Şinasi Hisar, turka verkisto (n. 1887)
- 1973: Miklós Zsigmond, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1885)
- 1981: John Leslie, oficisto de Brita Esperanto-Asocio, kunfondinto de Skolta Esperanto-Ligo (n. 1900)
- 1986: Endre Bálint, hungara pentristo, grafikisto (n. 1914)
- 1987: Dalida, franca aktorino kaj kantistino italdevena (n. 1933)
- 1996: Walter Francini, brazila ĵurnalisto kaj esperantisto, aktivulo de la Legio de Bona Volo, tradukisto, delegito de UEA pri edukado kaj homaranismo, aŭtoro de Doutor Esperanto, Esperanto sen antaŭjuĝoj, Paroloj al miaj gefiloj (n. 1928)
- 1998: René Mugica, argentina aktoro kaj reĝisoro de kinarto (n. 1909)
- 1998: Raimund Harmstorf, germana filma kaj televida aktoro (n. 1940)
- 2000: Júlia Báthory, hungara vitroartistino kaj instruistino (n. 1901)
- 2006: Karel Appel, nederlanda pentristo, kunkreinto de artista movado KOBRA (n. 1921)
- 2008: Leopoldo Calvo Sotelo, ĉefministro de Hispanio, markizo (n. 1926)
- 2013: Ferenc Deák, hungara grafikisto kaj librodizajnisto (n. 1935)
- 2013: László Feszt, rumania hungara grafikisto kaj profesoro (m. 1930)
- 2014: Dirk Kollmar, germana bierfaristo kaj sportklubestro (n. 1963)
- 2017: Daliah Lavi, israela aktorino, kantistino kaj modelino (n. 1942)
- 2022: Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ, belorusa sciencisto kaj politikisto poldevena, membro de la Nacia Akademio de Sciencoj, la unua ĉefo de Sendependa Belorusio (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Filipo (apostolo)
- Sankta Jakobo
- Alekdandro la 1-a (papo)
- Plej Sankta Maria Reĝino de Pollando - ĉefpatronino de Pollando
- Mariavitismo: Laŭdego de la Sankta Kruco
- Pollando, Litovio - Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - nacia tago de la unua konstitucio (1791)
- Japanio - Tago de la Konstitucio
- Monda Tago de Gazetarlibereco - fikisita de UN en 1993
Tagoj de semajno
La 3-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.