3873 Roddy | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3873 Roddy |
Aliaj nomoj | 1984 WB; 1953 XK1 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn S. Shoemaker |
Dato de malkovro | 21-a de novembro 1984 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
283,049 Gm (1,892 AU) 245,148 Gm (1,639 AU) 320,950 Gm (2,145 AU) |
Discentreco | 0,134 |
Meza anomaliangulo | 103,283° Epoko 14-a de marto 2012 |
Klinangulo | 23,358° |
Periodo | 950,611 tagoj (2,603 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,65 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
250,081° |
Argum. de periapsido | 267,687° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 7.51 ± 0.25 km Ĉefa korpo : 7.25 ± 0.24 km |
Rotacia periodo | 0,1033 tago (2,479 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0.512 ± 0.039 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 12,8 |
3873 Roddy estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa marsrenkonta asteroido malkovrita la 21-an de novembro 1984 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
Ĝia nomo honoras la usonan geologon David J. Roddy (1932–2002),[1] elstaran enketiston pri alfrapaj krateroj kaj eksplodoj. Li estis ĉefe konata pro siaj laboroj pri la Kratero Flynn Creek de la devonio en Tenesio kaj pri la strukturo de krateroj rezultantaj de ĉelokaj eksperimentoj, per potencaj eksplodaĵoj kaj ciferecaj modeloj, de grandaj alfrapoj.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de aŭgusto 2012 de Brian D. Warner uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide (Colorado Springs, Koloradio), anoncita en januaro 2013.
Tiu satelito havas diametron de 1,96 ± 0,16 km, orbitan periodon de 0,8017 ± 0,0008 tagoj (19,24 ± 0,0192 horoj) kaj orbitan duonan grandakson de 14 km.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (113) (3873) Roddy; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3872 Akirafujii | 3873 Roddy | 3874 Stuart |