3792 Preston | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3792 Preston |
Aliaj nomoj | 1985 FA; 1980 YF |
Nomita laŭ | Richard Preston vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn Shoemaker kaj Eugene Shoemaker |
Dato de malkovro | 22-a de marto 1985 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
343,029 Gm (2,293 AU) 267,797 Gm (1,790 AU) 418,260 Gm (2,796 AU) |
Discentreco | 0,2193 |
Meza anomaliangulo | 276,107° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 23,674° |
Periodo | 1268,253 tagoj (3,472 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,60 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
63,199° |
Argum. de periapsido | 51,181° |
Terdistanco - Minimuma |
130,200 Gm (0,8703 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,161 ± 0,174 km |
Rotacia periodo | 0,122 tago (2,92768 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,289 ± 0,043 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 13,39 |
3792 Preston estas malgranda sed tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, de spektra tipo "S", tie estas "ŝtona" asteroido, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 22-an de marto 1985 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
Ĝia nomo honoras la usonan verkiston Richard Preston.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de januaro 2016 de V. Benishek, F. Pilcher, R. Montaigut, A. Leroy, A. Carbognani kaj P. Pravec uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en marto 2017.
Tiu satelito havas orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 11 km kaj orbitan periodon de 23,81 horoj (0,992 tago), ĝia rotacia periodo estas 23,852 ± 0.01 horoj : tiu satelito estas praktike en ligita rotacio.
Ĝia diametro estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3792) Preston; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3791 Marci | 3792 Preston | 3793 Leonteo |