3749 Balam | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3749 Balam |
Aliaj nomoj | 11982 BG1; 1954 XM; 1962 ED; 1974 YO |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | David D. Balam vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 24-a de januaro 1982 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
334,612 Gm (2,237 AU) 297,938 Gm (1,992 AU) 371,286 Gm (2,482 AU) |
Discentreco | 0,1096 |
Meza anomaliangulo | 4,801° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 5,382° |
Periodo | 1221,862 tagoj (3,345 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,92 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
295,686° |
Argum. de periapsido | 174,492° |
Terdistanco - Minimuma |
150,837 Gm (1,00828 AU) |
Naturaj satelitoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,66 ± 0,21 km Ĉefa korpo : 3,95 km |
Maso - Denso |
5,1 ± 0,2 ×1014 kg 2,6 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,1169 tago (2,80483 ± 0,00002 h) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,355 ± 0,067 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,40 |
3749 Balam estas tre malgranda, treege hela asteroido de la asteroida zono, ano de la Flora familio, kiu montriĝis esti triopa asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 24-an de januaro 1982 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono) kaj nomita en honoro de la kanada astronomo David D. Balam.
Satelitoj
La unua satelito, provizore nomata S/2002 (3749) 1, estis malkovrita la 8-an de februaro 2002 de la W. J. Merline, L. M. Close, N. Siegler, C. Dumas, C. Chapman, F. Rigaut, F. Menard, W. M. Owen kaj D. C. Slater uzinte la adaptiĝeman optikon de la observatorio Gemini de Mauna Kea; anoncita la 8-an de februaro 2002.
Ĝi havas diametron de ĉ 1,84 km, kaj rondiras je 289 ± 13 km de la centra korpo kun orbita periodo de 61 ± 11 tagoj.[1]
La dua satelito estis malkovrita 15-a de julio 2007 de Franck Marchis, J. Pollock, P. Pravec, M. Baek, J. Greene, L. Hutton, P. Descamps, D. E. Reichart, K. M. Ivarsen, J. A. Crain, M. C. Nysewander, A. P. LaCluyze, J. B. Haislip kaj J. S. Harvey per analizo de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 12-a de marto 2008).[2]
Ĝi havas diametron de ĉ 1,66 km kaj orbitas je ĉ 20 km de la centra korpo en 33,38 ± 0,02 horoj (aŭ 1,391 ± 0,00004 tago).
La rotaciaj periodoj de ambaŭ satelitoj estas ankoraŭ nekonataj.
La kreo de tiuj triopa sistemo ŝajnas esti relative ĵusa (malpli ol unu miliono da jaroj): la tre malgranda asteroido (312497) 2009 BR60, kies orbitaj parametroj estas tre proksimaj de tiuj de 3749 Balam, povus esti ties iama satelito aŭ elŝirita ero pro alfrapo, kiu estus kreinta la sistemon.[3] La ĉeĥa fizikisto David Vokrouhlický determinis, ke 3749 Balam kaj (312497) 2009 BR60 separiĝis ĉirkaŭ 400 000 jaroj antaŭ.[4]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Astronomia telegramo IAUC 7827 : S/2002 (3749) 1 (angle)
- ↑ Astronomia telegramo IAUC 8928 : (3749) BALAM (angle)
- ↑ (3749) Balam, tre juna sistemo, el The Astrophysival Journal; 20-a de Novembro 2009 (angle)
- ↑ Paroj da asteroidoj : malsimpla bildo, de Petr Pravec kaj aliaj; 10-a de januaro 2019 el arXiv de Cornell University (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3749) Balam, S/2002 (3749) 1, kaj tria komponanto, paĝo de Wm. Robert Johnston
- angle (3749) Balam, de la Reĝa Astronomia Societo de Kanado
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3748 Tatum | 3749 Balam | 3750 Ilizarov |