3671 Dionizo | |
asteroido | |
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 3671 Dionysus |
Aliaj nomoj | 1984 KD |
Nomita laŭ | Dionizo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn Shoemaker kaj Eugene Shoemaker |
Dato de malkovro | 27-a de majo 1984 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
328,970 Gm (2,199 AU) 150,899 Gm (1,0087 AU) 507,041 Gm (3,389 AU) |
Discentreco | 0,5413 |
Meza anomaliangulo | 189,367° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 13,529° |
Periodo | 1191,092 tagoj (3,261 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,09 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
82,083° |
Argum. de periapsido | 204,290° |
Terdistanco - Minimuma |
3,377 Gm (0,02258 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 1,46 ± 0,2 km Ĉefa korpo : 1,43 ± 0,2 km |
Maso - Denso |
2,48 × 1012 kg 1,6 ± 0,65 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,1127 tago (2,705 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,179 ± 0,079 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Cb |
Absoluta magnitudo | 16,48 |
3671 Dionizo estas tre malgranda, meze hela duopa amora asteroido malkovrita de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, la 27-an de majo 1984, elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de la helena dio Dionizo.
Ĝia orbito tanĝas tiun de Tero : ĝia perihelio (aŭ periapsido) situas proksime de la Tera aphelio : ĝi estas potence danĝera terrenkonta asteroido, ĝi estas ankaŭ marsrenkonta asteroido. Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun Marso.
La 19-an de junio 1984, Dionizo pasis al 0,0305 AU (4,558 milionoj da km) de Tero; kaj la 18-an de junio 2085, ĝi pasos al 0,0280 AU (4,188 milionoj da km) de nia planedo.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita en la 30-an de majo 1997 de S. Mottola, G. Hahn, P. Pravec kaj L. Šarounová per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio La Silla de ESO, anoncita la 10-an de junio 1997 kaj ricevis la provizoran nomon S/1997 (3671) 1.[1]
Ĝi havas diametron de 0.29 ± 0.05 km kaj orbitas je 3,6 ± 0.6 km de Dionizo kun periodo de 27,72 horoj (1.156 ± 0.0004 tago) kaj orbita discentreco de 0,07. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle 3671 Dionysus kaj S/1997 (3671) 1; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3670 Northcott | 3671 Dionizo | 3672 Stevedberg |