3533 Toyota | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3533 Toyota |
Aliaj nomoj | 1986 UE; 1953 VA2 ; 1971 FJ; 1976 SZ4 ; 1978 GQ3; 1978 JH3 ; 1979 QX7 ;1983 YJ |
Nomita laŭ | Toyota vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | K. Suzuki kaj T. Urata |
Dato de malkovro | 30-a de oktobro 1986 |
Loko de malkovro | Tojota (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
332,144 Gm (2,220 AU) 293,413 Gm (1,960 AU) 370,876 Gm (2,481 AU) |
Discentreco | 0,1171 |
Meza anomaliangulo | 324,524° Epoko 25-a de februaro 2023 |
Klinangulo | 4,870° |
Periodo | 1208,536 tagoj (3,309 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,99 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
197,234° |
Argum. de periapsido | 237,450° |
Terdistanco - Minimuma |
146,425 Gm (0,9788 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8 km (supozita) |
Rotacia periodo | 0,1242 tago (2,9807 horoj) |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xk |
Absoluta magnitudo | 13,7 |
3533 Toyota estas duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de oktobro 1986 de la japanaj astronomoj Kenzo Suzuki (astronomo) kaj Takeŝi Urata elde la "JCPM Oi Stacio", nemalproksime de Tojota.
Ĝi estas en orbita resonanco 4:7 kun Marso.
Nomo
Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbo Tojota, en Gubernio Aiĉi, proksima de la observatorio kaj loĝloko de Kenzo Suzuki.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 22-an de julio 2022 de B. D. Warner kaj R. D. Stephens, per observoj de lumaj kurboj elde la Centro por Sun-Sistemaj Studoj de Landers, anoncita en decembro 2022
Tiu satelito havas orbitan duonan grandakson estimata je 13 km kaj orbitan periodon de 0,6696 ± 0,0001 tago (16,0704 ± 0,0024 horoj). Ĝia diametro kaj rotacia periodo estas ankoraŭ nekonataj.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3533) Toyota ; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3532 Tracie | 3533 Toyota | 3534 Sax |