31450 Stevepreston | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 31450 Stevepreston |
Aliaj nomoj | 1999 CU9; 1926 PF ; 1937 OA; 1967 TN |
Malkovro | |
Malkovrinto | John Broughton |
Dato de malkovro | 14-a de februaro 1999 |
Loko de malkovro | Ora Marbordo (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
358,048 Gm (2,393 AU) 262,469 Gm (1,754 AU) 453,626 Gm (3,032 AU) |
Discentreco | 0,2669 |
Meza anomaliangulo | 195,295° Epoko 4-a de septembro 2017 |
Klinangulo | 10,747° |
Periodo | 1352,451 tagoj (3,703 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
324,021° |
Argum. de periapsido | 18,584° |
Terdistanco - Minimuma |
111,995 Gm (0,7486 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 10,62 ± 0,19 km Ĉefa korpo : 10,4 km |
Rotacia periodo | 0,142 tago (3,4116 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,052 ± 0,017 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,2 |
31450 Stevepreston estas malgranda malhela, duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 14-an de februaro 1999 de la aŭstralia astronomo John Broughton elde la Observatorio de Reedy Creek en Ora Marbordo (Kvinslando, Aŭstralio).
Nomo
Ĝia nomo honoras Steve Preston[1] usonan observanton de kaŝadoj kaj talenta matematikisto, kiu enkondukis antaŭkalkulojn pri asteroidoj de senprecedenta precizo en 2001, notinde pligrandigante la tutmondan nombron da observoj. Li estis elektita prezidento de la International Occultation Timing Association en 2014.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 5-an de septembro 2015 de D. Pray, P. Pravec, K. Hornoch, J. Vrastil, H. Kucakova, V. Benishek, R. Roy, R. Behrend, D. Romeuf, B. D. Warner, A. Scholz, G. Hodosan, J. Pollock, R. Montaigut, A. Leroy, D. E. Reichart kaj J. Haislip uzinte observojn de lumaj kurboj elde multenombraj observatorioj, anoncita la 26-an de oktobro 2015.
Tiu satelito, de 2,29 km de diametro (10,4 km por la ĉefa korpo), orbitas kun periodo de 2,228 ± 0,003 tagoj (53,472 horoj) sur orbito de granda duonakso taksita je 39 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (31450) Stevepreston, el Asteroids with Satellites kompilata de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (31001 – 32000) | Poste: |
---|---|---|
(31449) 1999 CO9 | 31450 Stevepreston | 31451 Joenickell |