Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 31-a de oktobro estas la 304-a tago de la jaro (la 305-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 61 tagoj restas.
Je la 31-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 683: Dum sieĝo de Mekko, Kaabo, konsiderata la plej sankta loko en islamo, estis serioze damaĝita de fajro
- 802: Nikeforo la 1-a iĝis Bizanca imperiestro - Irene de Ateno, unua reganta imperiestrino estis ekzilita al la insulo Lesbo
- 1353: Pollando: Olsztyn iĝis urbo
- 1378: Kronado de kontraŭpapo Klemento la 7-a kaŭzis Grandan okcidentan skismon
- 1512: Senvualigo de fresko pentrita de Mikelanĝelo sur volbo de Siksta Kapelo laŭ mendo de papo Julio la 2-a
- 1517: Germanio: Marteno Lutero najlis siajn Naŭdek kvin Tezojn al la pordego de preĝejo en Wittenberg, protestante kontraŭ komerco per indulgencoj en la Katolika eklezio - komenco de protestanta reformacio
- 1587: Nederlando: en la plej aĝa Universitato de Lejdeno ekfunkciis biblioteko
- 1589: Pro murdo de 16 personoj estis ekzekutita en germana urbo Bedburg supozita homlupo Peter Stumpp
- 1754: Novjorko: Universitato Kolumbio fondiĝis en Usono
- 1756: Giacomo Casanova fuĝis nokte, de la 31-a de oktobro/1-a de novembro, de venecia malliberejo en Doĝo-palaco
- 1793: Franca revolucio: ekzekuto de ĝirondanoj post verdikto fare de Revolucia Kortumo
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: pro la rusa bombardo en Gdańsk brulis 132 grenejoj
- 1822: En Vilno aperis poemaro Baladoj kaj romancoj de Adam Mickiewicz — konsiderata komenco de la pola romantikismo
- 1864: Nevado fariĝis la 36-a subŝtato de Usono
- 1869: Bulgara Revolucia Centra Komitato fondiĝis en Rumanio inter bulgaraj elmigrantoj, kunkreita de Vasil Levski
- 1883: Konsekro de la Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio
- 1886: Portugalio: inaŭguro de Ponto Don Luis la 1-a en Porto
- 1897: En Norvegio komenciĝis unuaj sportaj konkuroj pri kuro laŭ orientiĝado
- 1899: Germanaj astronomoj Max Wolf kaj Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Hamburgo
- 1901: En Urba Teatro de Krakovo okazis prapremiero de la dramo Dziady de Adam Mickiewicz, prilaborita de Stanisław Wyspiański
- 1905: Minsko: apud stacidomo Vilno amaskunveno protestanta kontraŭ solrego estis pripafita laŭ ordono de rusa guberniestro Pavel Kurlov — mortis 100 homoj kaj 300 estis vunditaj; en Vicebsko kozaka patrolo pafis kontraŭ loka amaskunveno — 7 mortintoj kaj 4 vunditoj (proksimume 40 000 homoj venis al la entombigo)
- Unua Mondmilito
- 1915: Britaj soldatoj unuafoje uzas ŝtalajn kaskojn
- 1916: Bataloj de Isonzo: komenco de la naŭa batalo en Isonzo inter Italio kaj Aŭstrio-Hungario
- 1917: Brita-turka batalo de Be'er Ŝeba pri Gaza-urbo komenciĝis
- 1918: Kalistefa revolucio finis la aŭstran-hungaran interkonsenton - Hungario sendependiĝis, kio signifis disfalon de Aŭstrio-Hungario, la ĉefduko Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno demisiis - dum la tumulto, en Budapeŝto estis murdita estinta hungara ĉefministro István Tisza, kulpigita pri enmilitigo; imperiestro Karolo la 1-a pertelefone nomumis Mihály Károlyi nova ĉefministro; Nacia Konsilio de slovenoj, kroatoj kaj serboj nomumis en Zagrebo registaron por Slovenio; Tarnów iĝis unua liberigita urbo de postdispartiga Pollando - poloj senarmiligis aŭstrajn taĉmentojn kaj transprenis la regopovon, komandanto iĝis kolonelo Kajetan Amirowicz; en Krakovo polaj soldatoj en aŭstriaj uniformoj transprenis kazernon kaj Malnovan Urbodomon - aŭstroj transdonis regopovon al kolonelo Bolesław Roja; Pola Telegrafa Agentejo fondiĝis, kies ĝermo iĝis transprenitaj de ĵurnalistoj en Krakovo kaj Lvovo filioj de Viena Koresponda Buroo; komenco de polaj-ukrainaj bataloj pri Lvovo
- 1919: Metroo de Madrido publike ekfunkciis inter Pordo de la Suno kaj Cuatro Caminos
- 1922: Benito Mussolini iĝis ĉefministro de Italio
- 1924: Reprezentantoj de ŝparkasoj de 29 landoj decidis enkonduki Mondan Ŝparo-Tagon dum la lasta tago de la unua internacia ŝparado-kongreso en Milano
- 1925: Tereno de Libera Urbo Dancigo sur duoninsulo Westerplatte estis oficiale transdonita al Pollando
- 1929: Gazeto "Pravda" alvokis al universala kolektivigo en Sovetunio
- 1930: Dua Pola Respubliko: premiero de la filmo Ekzile al Siberio, reĝisorita de Henryk Szaro
- 1933: Malfermo de internacia marhaveno en Ĥajfo flanke de alta komisaro de Palestino
- 1937: Granda Teroro: belorusa nacia aganto Anton Balicki estis ekzekutita
- 1938: En Kaŭno estis oficiale enkondukita unua litova farmakopeo
- 1941: Suda Dakoto: oni finis konstrui post 14 jaroj monumenton Monto Rushmore kun kapoj de kvar usonaj prezidentoj - indiĝenaj indianoj, precipe Siuoj, konsideras tion malhonorigo de ilia sankta loko, pro tio pola skulptisto Korczak Ziółkowski komencis konstrui Monumenton al Freneza Ĉevalo
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: en Vilno okazis tumulto pro manko de pano; Hans Frank ordonis likvidi polajn altlernejojn en Ĝenerala Gubernio, kie aktuale estis 550 000 germanaj soldatoj kaj 80 000 policanoj kun SS-anoj; en Lodzo nombro de poloj serĉantaj laboron estis 76 620; Pola Rezistomovado: en Lublin nekonatoj forŝiris ĉiujn afiŝojn pri establo de Ĝenerala Gubernio; prezidento de la pola ekzila registaro Władysław Raczkiewicz proklamis amnestion por estintaj enprizonigitoj de koalicia Centrolew (direktita kontraŭ Józef Piłsudski-tendaro); Italio: marŝalo Rodolfo Graziani iĝis ĉefo de Ĝenerala Stabo de Terarmeo; Unua soveta okupado de Pollando: dum kunsido de la Supera Soveto de Sovetunio parolante pri Ekstera politiko de Sovetunio Vjaĉeslav Molotov diris: Unu mallonga atako al Pollando sufiĉis, unue de germana armeo, kaj poste — de la Ruĝa Armeo, por nenio restu post tiu ĉi aĉa bastarda filo de la Versajla traktato, kaj samtempe informis ke perdoj de la soveta armeo estis: 737 mortigitoj kaj 1 862 vunditoj kaj ke en soveta mallibero ektroviĝis 230 000 polaj oficiroj kaj soldatoj
- 1940: Kontraŭpolismo: regopovoj de ĜG redaktis la duan liston de malpermesitaj polaj libroj, kiu ampleksis 1 249 librojn kaj 103 revuojn (39 aŭtoroj, 32 institucioj); en ĜG sub germana komisara administracio estis 2 500 polaj kaj judaj entreprenoj; Holokaŭsto: germanoj establis en apudvarsovia Falenica geton por judoj — en ĝi estis 7 500 personoj, 1 500 mortis pro malsatego kaj malsanoj, ĉirkaŭ 300 oni murdis en la geto aŭ loka laborejo kaj plimulto de ceteraj pereis en koncentrejo Treblinka; al Lublin dum la monato alvenis en 11 transportoj 6 374 personoj deportitaj de enkorpigitaj teritorioj al Tria Regno; Pola Rezistomovado: en Aŭŝvico kreiĝis konspira Asocio de Militara Organizaĵo, establita de enprizonigitaj soldatoj de Sekreta Pola Armeo fronte de Witold Pilecki; en Poznań aperis revuo de Nacia Partio "Naród w Walce" (Nacio en Batalo), kaj en Varsovio la skolta revuo "Źródło" (Fonto), eldonata ĝis junio 1942; en Varsovio oni komencis instruadon en la sekreta Varsovia Universitato; Batalo de Anglio finiĝis — dum 3 monatoj Luftwaffe perdis 1 733 aviadilojn kaj pli ol 2 500 pilotojn, RAF 1 087 aviadilojn kaj 544 pilotojn, en la bataloj partoprenis 141 polaj ĉasaviadilistoj, el kiuj 29 mortfalis
- 1941: Militkrimoj: en Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn, kaj apud Mielec Gestapo pafekzekutis 9; al koncentrejo Dachau alvenis de Provinco Vartlando transporto kun 539 polaj pastroj; en Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" enkondukan artikolon titolas Du armeoj de Pollando (eksterlanda en Skotlando, Egiptio, Kaŭkazio, Kanado, Norvegio, Francio, Afriko kaj la subtera en Pollando) - represata en Nov-Jorko, Londono kaj Palestino; okcidente de Islando germana submarŝipo U-552 sinkigis usonan destrojeron - pli ol 100 viktimoj; Bomba Korpuso de RAF komencis dutagan atakon de Hamburgo kaj Bremeno; Marbataloj: oktobre germanoj sinkigis sur Atlantiko kaj Mediteraneo 39 ŝipojn de Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj
- 1942: Operaco Reinhardt: el geto en Brzeżany (nun Ukrainio) oni forveturigis al ekstermejo Bełżec ĉirkaŭ 1000 judojn; germanoj komencis likvidon de geto en Tomaszów Mazowiecki - oni deportis 14 mil judojn al ekstermejo en Treblinka kaj surloke kreis trudlaborejon por mil personoj kapablaj labori; pola ekzila registaro en Londono estis informita pri fondo de Socia Help-Komitato por Juda Loĝantaro en Pollando; oktobre Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 100 ŝipojn (en tio de submarŝipoj - 94), kaj apud norda Afriko - 91, japanoj perdis 32 ŝipojn, italoj perdis 29 ŝipojn
- 1943: Militkrimoj: germanaj policoj pafmortigis apud Krakovo 107, en Włoszczowa 28, en Jaworznik minimume 22 kaj en Ostrowiec Świętokrzyski 20 personojn; oktobre Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 53 ŝipojn, inkluzive de 20 submarŝipoj, japanoj perdis 38, en tio 27 submarŝipojn
- 1944: 30 mejlojn de Hel sinkis, bombita tagon pli frue fare de soveta aviado, germana ŝipo SS „Bremerhaven” kun rifuĝintoj el Orienta Prusio kaj vunditaj soldatoj — el 3 270 personoj ferdeke pereis 470; germanoj ĝis tiu ĉi tago deportis de Provinco Vartlando 435 167 polojn; germanaj armeoj, la 2-a kaj 9-a, dum bataloj ekde la 1-a de aŭgusto 1944 perdis 122 706 mortigitojn, vunditojn aŭ malaperintojn; Pola Rezistomovado: apud Brzeszcze unua bataliono de 74-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo reĵetis atakon de germanoj; Nov-Zelando: al Velingtono alvenis sur usona militŝipo grupo de 733 polaj georfoj; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto apud Nyíregyháza ekregis Hajdúnánás kaj Hajdúdorog, kaj inter Tiso kaj Danubo - Alpar, Kalocsa, Izsák, Hajós kaj Also-Med; oktobre Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 22 ŝipojn, inkluzive de submarŝipo, japanoj perdis sur maroj 134 ŝipojn, en tio 68 submarŝipojn
- 1950: Kaŭna Teknologia Universitato fondiĝis en Litovio
- 1954: En Alĝerio komenciĝas Alĝeria Milito de Sendependeco
- 1956: Sueza krizo: brita-franca bombado de militistaj celoj en Egiptio
- Hungara revolucio de 1956
- Komandantaro de Revolucia Armeo estis establita
- Liberigita primaso József Mindszenty alvenis al Budapeŝto, kie li aliĝas al la publika vivo
- 1959: En Duseldorfo okazis premiero de Rinoceroj, groteska rakonto de Eugène Ionesco pri oportunismo de fanatikaj ideologoj
- 1961: Moskvo: el Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo oni forigis mumiigitan korpon de Josif Stalin, kiu estis enterigita apud Kremlo
- 1961: Belizurbo, ĉefurbo de Brita Honduro (nun Belizo), estis tute detruita post trapaso de uragano
- 1967 En Prago dum kurento-paŭzo okazis kontraŭkomunista manifestacio de ĉirkaŭ 1500 studentoj kun kandeloj, kriegantaj "Ni volas lumon!" — publika sekureco brutale disigis la marŝon en protesto kontraŭ malŝaltado de elektro en studenthejmoj
- 1968: Ĉinio: Kultura Revolucio finiĝis
- 1968: Vjetnama milito: usona prezidento Lyndon B. Johnson ordonis ĉesigi bombadon de celoj en Nord-Vjetnamio
- 1973: Tri membroj de Provizora irlanda respublika armeo fuĝis de malliberejo en Dublin per helikoptero, kiu surteriĝis sur ekzercejo
- 1975: Brita rokgrupo Queen eldonis Bohemian Rhapsody
- 1978: Hispana transiro: Hispana Konstitucio estis agnoskita de Kortesoj
- 1984: Delhio: ĉefministrino de Barato Indira Gandhi estis murdita de du siĥoj el ŝia gardistaro
- 1986: Eric Walter Elst malkovris asteroidon Chopin
- 1991: Kroatio: Konvojo Libero ekveturis kun humanitara helpo al sieĝita de Jugoslava Popola Armeo Dubrovnik
- 1992: Papo Johano Paŭlo la 2-a plene rehonorigis Galilejon, kondamnitan de inkvizicio de la katolika eklezio
- 1992: Rafik Hariri iĝis ĉefministro de Libano
- 1993: Montenegro: Ortodoksa Kristana Eklezio estis fondita en Cetinjo - ankoraŭ formale nerekonita kiel aŭtokefala
- 1994: Usono: Nacia Parko Valo de Morto fondiĝis
- 1994: Distribuaĵo de Linukso: en Usono aperis unua publika versio de Red Hat Linux
- 1994: Gvidanto de bosniaj serboj Radovan Karadžić anoncis "militstaton" en Bosnio, ordonante al ĉiuj rezervistoj alvoki siajn komandantojn por prepari kontraŭofensivon en la nordokcidenta regiono
- 1999: Flugo 990 de Egypt Air kraŝis ĉirkaŭ 100 km de Novjorko pro eventuala memmortigo de piloto - 217 homoj pereis
- 2002: Malkovro de la luno de Jupitero - Arkeo
- 2004: Tabaré Vázquez gajnis prezidentan baloton en Urugvajo
- 2004: Prezidenta voĉdono en Ukrainio rezultis per elekto de Viktor Janukoviĉ kaj opozicia Viktor Juŝĉenko
- 2007: Prezidento de Iĉkerio Doku Umarov proklamis kreon de la Kaŭkaza Emirlando anstataŭ la ĝisnuna ŝtato
- 2008: Cifereca valuto bitmono aperis - pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto
- 2010: Dilma Rousseff gajnis prezidentan balotadon en Brazilo
- 2010: 58 personoj pereis kaj 78 vundiĝis rezulte de terorista atako de Al-Kaida kontraŭ siria katolika eklezio en Bagdado
- 2011: Monda loĝantaro estis taksita de Unuiĝintaj Nacioj je 7 miliardoj
- 2014: Dum prova flugo super la Mojave-Dezerto en Kalifornio pasaĝera kosmoŝipo SpaceShipTwo paneis - unu piloto sukcesis katapultiĝi, la dua pereis
- 2014: Post ondo de protestoj en Burkino prezidento Blaise Compaoré demisiis - la regopovon transprenis armeestro
- 2015: 224 personoj pereis sur Sinajo en kraŝo de aviadilo Airbus A321 de la rusia flugkompanio Metrojet, fluginta de Ŝarm el-Ŝejĥ al Sankt-Peterburgo — la plej granda aviada akcidento en Egiptio, ligita kun la Islama Ŝtato
- 2018: Barato: sur la insulo Sadhu en Guĝarato oni inaŭguris plej altan en la mondo Statuon de Unueco (182 m), reprezentantan Vallabhbhai Patel, politikiston el periodo de la Hindia sendependiga movado
- 2020: Kronvirusa pandemio de 2019-2021: komenco de la kampanjo "Komuna Respondeco" - ampleksa testado por SARS-CoV-2 en Slovenio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 250-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusia armeo en 90 pripafoj atakis pli ol 20 setlejojn — en Kievo 350 mil loĝejoj sen kurento kaj 80% de loĝantoj sen akvo, rusia atako en Donecka provinco reĵetita, rusiaj soldatoj malliberigitaj; pro sukcesa ukraina atako al Nigramara floto de Rusio apud Sebastopolo la aer-alarmo en la tuta Ukrainio — oni elpafis pli ol 55 krozmisilojn, valorajn je 400-600 mil dolaroj; unuafoje atakita Ĉerkasa provinco; 45 rusiaj raketoj al civilaj objektoj estis paffaligitaj, aliaj trafis 18 energetikajn objektojn, 13 ukrainoj estis vunditaj; ukraina akuzistejo registris pli ol 61 640 krimojn ligitajn kun la invado, inkluive de 43 003 suspektitajn pri militkrimoj (i.a. 41 472 pri malrespekto de leĝoj kaj kutimoj de la milito, 73 pri planado kaj plenumo de agresa milito, 37 pri milita propagando, 1 421 aliaj)
- Mondreago: Nov-Zelando plivastigis sankciojn kontraŭ Rusio; Moldavio forigis laboranton de rusa ambasadejo pro falo de pripafita rusia raketo sur ties teritorion; en militista bazo en Pskova provinco eksplodo detruis 2 sturmajn helikopterojn, laŭvicaj 2 severe damaĝitaj; du miliarduloj rezignis pri rusia civitaneco; hispana armeo instruos ciberdefendon al ĉ. 400 ukrainaj soldatoj; Putin uzas ne malpli ol 3 similulojn (laŭ ukraina spionagentejo)
- 2023: Pollando: en Mariapreĝejo en Krakovo okazis ŝtata entombigo de Wanda Półtawska, atestantino de la jarcento travivinta 102 jarojn, ankaŭ en kelkomonata torturejo de gestapo en Lublin kaj kiel viktimo de plurjaraj pseŭdomedicinaj eksperimentoj en germana-nazia koncentrejo Ravensbrück, kaj sub komunista diktaturo en postmilita Pollando, profesorino pri psikiatrio, universitata lekciistino kaj aktivulino de Porviva Movado, amikino de papo Johano Paŭlo la 2-a
Esperantujo
- 1917: Zamenhof/Esperanto-objekto: en Brazilo unu el stratoj en Rio-de-Ĵanejro ricevis la nomon Zamenhof
- 2014: Pollando: Esperanto eniris landan liston de nemateria kultura heredaĵo - laŭ decido de ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo Piotr Gliński, la ekzemplon en 2019 sekvis Kroatio
Naskiĝoj
- 1291: Philippe de Vitry, franca komponisto, muzikteoriisto de ars nova, poeto (m. 1361)
- 1345: Fernando la 1-a, reĝo de Portugalio, filo de Petro la 1-a (m. 1383)
- 1391: Duarte la 1-a, reĝo de Portugalio, gvidanta ekspansion en Afriko (m. 1438)
- 1424: Ladislao la 3-a, reĝo de Pollando kaj Hungario (m. 1444)
- 1534: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato de renesanco (n. 1476)
- 1618: Mariana de Jesuo, ekvadora triaordenano de franciskanoj, sanktulino, nacia heroo de Ekvadoro (m. 1645)
- 1620: John Evelyn, angla verkisto, ĝardenisto kaj kronikisto (m. 1706)
- 1632: Johannes Vermeer, nederlanda pentristo de baroko (m. 1675)
- 1636: Ferdinando Maria, princo-elektisto de Bavario (m. 1679)
- 1696: Maria Celeste Crostarosa, itala monaĥino, mistikulino, fondintino de redemptoristinoj, beatigita (m. 1755)
- 1705: Klemento la 14-a, papo, minoritano (m. 1774)
- 1747: Johann Karl Wezel, germana filozofo, lirikisto, pedagogo kaj verkisto (m. 1819)
- 1775: Antonín Machek, ĉeĥa pentristo (m. 1844)
- 1785: Georg Friedrich Kersting, germana pentristo (m. 1847)
- 1793: James Dunlop, aŭstralia astronomo, malkovrinto de radiogalaksio NGC 5128 (m. 1848)
- 1795: John Keats, angla poeto, reprezentanto de romantikismo, enestanta en Tutmonda sonoro (m. 1821)
- 1800: Georg Brückner, germana geografo kaj historiisto (m. 1881)
- 1805: Ernestine von Wildenbruch, germana salonistino (m. 1858)
- 1815: Karl Weierstrass, germana matematikisto, adepto de aritmetikigo de analitiko (m. 1897)
- 1821: Karel Havlíček Borovský, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj satira poeto (m. 1856)
- 1827: Richard Morris Hunt, usona arkitekto (m. 1895)
- 1835: Adolf Von Baeyer, germana Nobelpremiita kemiisto, esploristo de kombinaĵoj aromataj (m. 1917)
- 1835: Krišjānis Barons, latva verkisto kaj folkloristo, kunkreinto de la latva romantikismo, kolektisto de latvaj kantoj (m. 1923)
- 1838: Victor Suppantschitsch, aŭstra juĝisto kaj filatelisto (m. 1919)
- 1838: Ludoviko la 1-a, reĝo de Portugalio, filo de Fernando la 2-a (m. 1889)
- 1851: Lajos Ilosvay, hungara kemiisto (m. 1936)
- 1853: Nikolaj Ivanoviĉ Kibaljĉiĉ, rusa revoluciisto kaj inventisto, ekzekutita (m. 1881)
- 1854: Hermann Oldenberg, germana hindologo, esploristo de budhismo, Rigvedo, upaniŝadoj kaj Mahabharato (m. 1920)
- 1864: Einar Benediktsson, islanda poeto kaj tradukisto (m. 1940)
- 1865: Michał Wojnicz, pola-usona kemiisto, bibliofilo, malkovrinto de la Voynich-manuskripto (m. 1930)
- 1865: Sándor Feleky, hungara kuracisto, verkisto, tradukisto, altlerneja instruisto (m. 1940)
- 1867: Ludwig Radermacher, germana kaj aŭstra klasika filologo (m. 1952)
- 1875: Leono Zamenhof, pola kuracisto pri otorinolaringologio, unua redaktoro de "Pola Esperantisto", tradukisto de pola poezio, frato de Ludoviko Zamenhof (m. 1934)
- 1875: Vallabhbhai Patel, barata juristo, politikisto kaj ŝtatministro, disĉiplo de Mahatmo Gandhi, aktivulo por sendependeco per neperforta civila malobeado (m. 1950)
- 1877: Helena Malířová, ĉeĥa verkistino kaj tradukistino, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1940)
- 1885: Karl Radek, bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto, aktivisto de la Tria Internacio, murdita (m. 1939)
- 1887: Ede Andrási, rumanihungara komponisto de kantoj, ĥorkomponaĵoj kaj operetoj (m. 1953)
- 1887: Ĉiang Kai-ŝek, ĉefo de Kuomintango, prezidento de la Respubliko de Ĉinio (m. 1975)
- 1892: Aleksandro Aleĥin, rusia, soveta doktoro pri juro, poligloto, mondĉampiono pri ŝako (m. 1946)
- 1899: Nadeĵda Mandelŝtam, rusia, soveta verkistino (m. 1980)
- 1902: Carlos Drummond de Andrade, brazila poeto kaj verkisto (m. 1987)
- 1903: Jan Jaworski, pola historiisto, profesoro pri ĉinologio kaj japanologio, spertulo pri budhismo, partoprenanto de la defenda milito kaj la ribelo de Varsovio, pereinta kiel militkaptito (m. 1945)
- 1903: María Teresa León, hispana verkistino (m. 1988)
- 1911: Włodzimierz Sedlak, katolika pastro, verkisto, profesoro, kreinto de la pola bioelektronika skolo, geologo kaj paleontologo, hipotezinta silician vivkomencon (m. 1993)
- 1912: Jean Améry, belga verkisto, malliberigito de germanaj koncentrejoj, okupiĝanta pri nacisocialismo kaj torturado, sinmortiginto (m. 1978)
- 1918: Vlasta Matulová, ĉeĥa aktorino (m. 1989)
- 1918: Ágnes Kovács, hungara etnografino (m. 1990)
- 1918: Ian Stevenson, kanada biokemiisto, psikiatro kaj parapsikologo (m. 2007)
- 1919: Ben Metcalfe, kanada ĵurnalisto, prezidanto de Greenpeace (m. 2003)
- 1920: Fritz Walter, germana futbalisto, kapitano de la germana nacia teamo de futbalo, gajninta Futbalan Mondpokalon en 1954 (m. 2002)
- 1920: Helmut Newton, germana-aŭstralia fotisto de modo (m. 2004)
- 1921: Čestmír Vidman, ĉeĥa verkisto kaj poeto, honora membro de ĈEA (m. 2013)
- 1922: Norodom Sianuk, reĝo de Kamboĝo, kunkreinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (m. 2012)
- 1925: Ferenc Szilágyi, rumania hungara operkantisto (m. 2010)
- 1927: Sándor Szíves, hungara-israela kuracisto kaj verkisto
- 1929: Bud Spencer, itala sportisto kaj aktoro, akirinto de pluraj patentoj pri teksado (m. 2016)
- 1929: Ferenc Szabó, rumania hungara kuracisto elmigrinta al Germanio (m. 1996)
- 1930: Zdzisław Najder, pola literatur-historiisto, disidento, monda aŭtoritato pri Joseph Conrad, direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo
- 1930: Michael Collins, usona kosmonaŭto (m. 2021)
- 1941: Miroslav Verner, ĉeĥa arkeologo, egiptologo, epigrafo kaj verkisto
- 1947: Frank Shorter, usona maratonisto, venkinto de Olimpika maratono
- 1947: Herman Van Rompuy, belga politikisto, prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- 1947: Lajos Károly Varga, rumania hungara fizikisto
- 1950: Zaha Hadid, brita arkitektino (m. 2016)
- 1958: Joseph Edward Strickland, usona teologo kaj emeritiĝinta episkopo de Tyler
- 1959: Neal Stephenson, usona sciencfikcia verkisto
- 1960: Reza Pahlavi, filo de la lasta ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlavi
- 1961: Peter Jackson, novzelanda reĝisoro de la filmtrilogio La Mastro de l' Ringoj
- 1963: Rob Schneider, usona aktoro, scenaristo kaj produktoro
- 1964: Eduard Kokojti, oseta politikisto, prezidento de Sud-Osetio ne agnoskita de plejmulto da ŝtatoj
- 1970: Angelino Alfano, itala politikisto kaj juristo, parlamentano
- 1973: Katarzyna Tempczyk, pola matematikistino kaj teologo, okupiĝanta pri mariavitismo, interlingvistiko kaj Esperanto
- 1976: Piper Perabo, usona aktorino
- 1986: Sean Paul Lockhart, usona modelo kaj filmaktoro
- 2000: Willow Smith, usona infana aktorino
- 2005: Leonor de Borbón, princino de Asturio
Mortoj
- 932: Al-Muktadir, abasida kalifo el Bagdado (n. 895)
- 982: Oto la 1-a, duko de Ŝvabujo kaj Bavario
- 994: Volfgango el Ratisbono, episkopo de Ratisbono
- 1147: Roberto (1-a Grafo de Gloucester) (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1214: Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio) (n. 1162)
- 1517: Fra Bartolomeo, itala renesanca pentristo, dominikano (n. 1472)
- 1534: Alfonso la 1-a, itala duko, mecenaso de renesanco (n. 1476)
- 1599: Andreo Bathori, hungara reganto de Transsilvanio (n. 1566)
- 1666: Hieronymus Frobenius, germana kuracisto kaj urbestro dum kaj post tridekjara milito (n. 1580)
- 1732: Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo (n. 1666)
- 1744: Leonardo Leo, itala komponisto de baroko (n. 1694)
- 1768: Francesco Maria Veracini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1690)
- 1793: Jacques Pierre Brissot, franca politikisto, juristo kaj filozofo, ĉefa reprezentanto de ĝirondanoj, aŭtoro de kontraŭklerikalisma verko (n. 1754)
- 1806: Utamaro, japana pentristo, konata de koloraj lignogravuraĵoj (n. 1753)
- 1806: Sophie Mereau, germana verkistino kaj tradukistino (n. 1770)
- 1811: Christian Gotthilf Salzmann, germana protestanta pastro kaj pedagogo (n. 1744)
- 1817: Tadeáš Haenke, ĉeĥa botanikisto, kuracisto, etnografo, kartografo, geologo, kemiisto, muzikisto, vojaĝisto kaj malkovrinto (n. 1761)
- 1845: Ignaz Lindl, germana teologo kaj romkatolika pastro, spirita gvidanto de besarabigermanoj (n. 1774)
- 1858: Carl Thomas Mozart, aŭstra pianisto kaj oficisto (n. 1784)
- 1867: William Parsons, irlanda astronomo, konstruisto de la plej granda teleskopo en la 19-a jarcento (n. 1800)
- 1870: Mihály Mosonyi, hungara-germana komponisto, instruisto kaj muzika kritikisto (n. 1815)
- 1878: Johann Samuel Ferdinand Blumröder, germana luterana pastoro kaj politikisto (n. 1793)
- 1910: Lujza Harmath, hungara verkistino (n. 1846)
- 1916: Charles Taze Russell, usona predikisto, fondinto de la Atestantoj de Jehovo (n. 1852)
- 1918: Egon Schiele, aŭstra pentristo kaj grafikisto, inspirita de secesio, viktimo de hispana gripo (n. 1890)
- 1925: Max Linder, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, sinmortiginto (n. 1883)
- 1926: Harry Houdini, usona iluziisto juddevena, kontraŭbatalanta spiritismon (n. 1874)
- 1931: Mihály Szabolcska, hungara poeto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1861)
- 1936: Ignacy Daszyński, pola socialisma politikisto, kunfondinto de Centrolew, ĉefministro kaj sejmmarŝalo, publicisto (n. 1866)
- 1943: Max Reinhardt, aŭstra reĝisoro, fondinta la festivalon de Salcburgo (n. 1873)
- 1945: Wincenty Witos, pola politikisto, aktivulo de la popola movado, publicisto, ĉefministro de Pollando (n. 1874)
- 1957: Helena Willman-Grabowska, pola hindologo, iranologo kaj sanskritologo, lekciistino en Pariza Sorbono kaj Jagelona Universitato (n. 1870)
- 1965: Jan Kowalewski, pola diplomita subkolonelo de infanterio, kriptologo, matematikisto, lingvisto, diplomato, soldato de armea spionado rompinta sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito (n. 1892)
- 1968: Margot Boger-Langhammer, germana verkistino kaj artpedagogino
- 1974: Jenő Nagy, rumania hungara verkisto, ekonomikisto (n. 1912)
- 1980: Jan Werich, ĉeĥa aktoro kaj verkisto, kun Jiří Voskovec kreinta klaŭnan duopon (n. 1905)
- 1984: Indira Gandhi, ĉefministrino de Barato, murdita (n. 1917)
- 1989: Zlata Zacho, jugoslava esperantistino vivanta en Danio, blindulino, kontribuinta al movado de Esperantistaj blinduloj, memorigita de Srdj Arandjeloviĉ (n. 1939)
- 1993: Federico Fellini, itala reĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de filmoj La dolce vita, 8½, Amarcord kaj La ŝipo iras (n. 1920)
- 1993: River Phoenix, usona aktoro kaj muzikisto (n. 1970)
- 1996: Sándor Héjja, rumanihungara aktoro (n. 1942)
- 2001: István Kovács, rumania hungara radioraportisto (n. 1919)
- 2005: Amrita Pritam, barata poetino (n. 1919)
- 2006: Pieter Willem Botha, ĉefministro de Sud-Afriko kaj ties unua prezidento (n. 1916)
- 2011: Flórián Albert, hungara futbalisto ricevinta Oran Pilkon (n. 1941)
- 2013: Gérard de Villiers, franca verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto, aŭtoro de prispionaj romanoj (n. 1929)
- 2014: Motoshima Hitoshi, japana politikisto, urbestro de Nagasako (n. 1922)
- 2015: David Shugar, pola biologo kaj biofizikisto (n. 1915)
- 2020: Sean Connery, skota aktoro (n. 1930)
- 2021: Doğan Akhanlı, turka verkisto (n. 1957)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Keltoj: festo Saveno
- Malnova Dziady (aŭtuna, slava festo memoriganta mortintojn, celebrata nokte de la 31-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro)
- Protestantismo: Reformaciotago - datreveno de publika elpaŝo de Marteno Lutero
- Monda Tago de Monŝparado, iniciate de la plej grandaj eŭropaj bankoj en 1924
- Halloween, origine kelta festo, festiĝas de multaj usonanoj kaj kanadanoj antaŭtage de Ĉiuj Sanktuloj
Tagoj de semajno
La 31-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.