Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de novembro estas la 334-a tago de la jaro (la 335-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 31 tagoj restas.
Je la 30-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1016: Knuto la Granda iĝis reĝo de Anglio
- 1215: Lasta kunsido de la Kvara Laterana Koncilio finiĝis
- 1406: Gregorio la 12-a iĝis papo - dediĉinta sin al tio, ke la granda okcidenta skismo finiĝu
- 1409: Granda milito kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj: en Bresto komenciĝis sekreta milita interkonsiliĝo inter pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj grandduko de Litovio Vytautas - alkondukanta al la batalo de Grunwald
- 1582: Ĉeĥa nobelo Petr Vok z Rožmberka aliĝis al Unueco de fratoj
- 1609: Itala sciencisto Galilejo per teleskopo komencis rigardi la lunon kaj skizi ĝian surfacon
- 1655: Sveda diluvo: reĝo Johano la 2-a Kazimiro alvokis polojn ribeli kontraŭ svedoj
- 1700: Granda venko de sveda armeo kontraŭ la rusa en la batalo de Narva — unua batalo de la 20-jara Granda Nordia Milito
- 1718: Dum sieĝo de Fredrikshald pereis reĝo de Svedio Karolo la 12-a
- 1786: Grandduklando de Toskanio: Leopoldo la 2-a kiel unua reganto abolis mortpunon
- 1803: Hispanio:
- Hispanoj oficiale transdonis Luizianon al francoj
- Ekspedicio Balmis foriris el Korunjo kun la celo vakcini kontraŭ variolo milionojn da homoj en Sudameriko kaj Azio
- 1803: Haitia revolucio: kapitulaco de lastaj francaj soldatoj de la ekspedicia korpuso en Hispaniolo
- 1807: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo aneksis Lisbonon
- 1808: Eskadrono de pola malpeza kavalerio sukcese rajdatakis en la batalo de Samosierra, kio malfermis al Napoleono la vojon al Madrido
- 1822: Grekaj taĉmentoj konkeris fortreson Nafplio
- 1853: Krimea milito: rusa ŝiparo venkis la turkan en batalo apud Sinop
- 1872: Unua internacia matĉo de futbalo en Glasgow inter la skota nacia teamo de futbalo kaj la angla nacia teamo de futbalo
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Delio
- 1908: Litovio: malsanulejo de Ruĝa Kruco establiĝis en Kaŭno
- 1911: Prezidento de Meksiko Francisco I. Madero kiel unua ŝtatestro en la mondo flugis per aviadilo
- Unua Mondmilito
- 1917: Testoflugo de brita bombaviadilo Vickers Vimy
- 1918: 21 tagojn post abdiko de la imperiestro Vilhelmo la 2-a oni ĉesigas ĉian monarkion en la nuna Vajmara Respubliko
- 1918: Nacia Konsilio de Eta Litovio subskribis deklaron de Tilsit, esprimante deziron aliĝi al Litovio
- 1923: En Vajmara Respubliko ekfunkciis unua registaro de Wilhelm Marx
- 1927: Papo Pio la 12-a nomumis Jusztinián Serédi kiel ĉefepiskopon de Esztergom
- 1930: Dua Pola Respubliko: en Grudziądz oni inaŭguris Monumenton de Pola Soldato, okaze de 10-jariĝo de la reveno de Pomerio al Pollando - detruita komence de la germana invado de Pollando, restarigita nur en 1986
- 1938: Emil Hácha iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio - post demisio de Edvard Beneš
- 1938: En Zakopane oni subskribis landliman interkonsenton kun Slovakio pri aligo al Pollando de du vilaĝoj Tatranská Javorina kaj Lesnica
- 1938: Gvidanto de rumana naciisma Legiana movado Corneliu Zelea Codreanu estis survoje al malliberejo sufokita de ĝendarmoj kune kun siaj 13 kamaradoj kaj enterigita arbare
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio konstatis ke ĝis tiu ĉi tago oni deportis al trudlaboro el 4 distriktoj en Tria Regno 32 580 polojn, kaj en agrikulturo laboris tie ĉirkaŭ 250 mil polaj militkaptitoj; apud Gostynin, en amasa ekzekuto pereis interalie Andrzej Czapski, parlamentano; Władysław Raczkiewicz nome de la pola ekzila registaro dekretis pri malvalideco de la leĝaj aktoj eldonitaj de okupaciaj regopovoj de Germanio, Slovakio, Litovio kaj Sovetunio; Ruĝa Armeo atakis Finnlandon - Vintra milito komenciĝis
- 1940: Hungara registaro nuligis rekonon de pola parlamentano en Budapeŝto; registaro de Ĉiang Kai-ŝek ricevis laŭvican usonan prunton (50 milionoj da usonaj dolaroj); Luftwaffe atakis Southampton (komencita dutaga atako)
- 1941: Germana polico pafmortigis en Brzeziny 10 polojn akuzitaj pri sabotado, kontrabando kaj senpermesa trairo de landlimo kun ĜG; Porajmos: en Lodza geto novembre mortis 213 ciganoj; Latvio: likvido de la geto de Rigo komenciĝis
- 1942: Germanaj regopovoj direktis al Tria Regno por germanigi 6 818 polajn knabinojn kun "bona rasa ĉefaspekto" en la aĝo de 16 ĝis 20 jaroj; en Tria Regno kadre de eksterma programo Aranĝo T4 oni komencis elimini per malsatigo pacientojn de psikiatriaj hospitaloj; Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en distrikto Starachowicki 43 judojn kaŝiĝantaj en arbaro; tuj post ekflugo de Montrealo al Vaŝingtono de aviadilo kun pola generalo Władysław Sikorski laŭvice malfunkciis ĉiuj motoroj - usona polico verdiktis sabotadon; Heinrich Himmler ordonis "kontraŭbatali banditismon" enkondukante principon de komuna respondeco pro partopreno en rezista movado kaj helpo al partizanoj; Nord-Afrika kampanjo: armeo de Libera Francio konkeris Reunion, kontrolatan ĝis nun de la reĝimo de Vichy; Kampanjo de Guadalcanal: japanaj batalŝipoj taktike venkis Usonan Mararmeon en la lasta nokta marbatalo ĉe Tassafaronga (Guadalcanal)
- 1943: Generalo Panteleimon Ponomarenko (posta soveta ambasadoro en Pollando) kiel ĉefkomandanto de sovetaj partizanoj ordonis malarmigi polajn partizanajn taĉmentojn kaj pafekzekuti rezistulojn; Pola Laborista Partio kreis Landan Nacian Konsilion, kiel konspiran parlamenton, kies prezidanto iĝis Bolesław Bierut; Sveda registaro konsentis militistan instruon de norvegoj sur sia teritorio (kiel "polico")
- 1944: Orienta Fronto: en Hungario trupoj de la 2-a Ukraina Fronto liberigis Eger kaj Szikszó; Balkana Fronto: en Serbio bulgaraj trupoj okupis Novi Pazar; Albana Liberiga Armeo eniris al Shkodër - lasta germana rezistejo en Albanio
- 1945: en Aŭstrio denove aperis aŭstra ŝilingo anstataŭante la germanan valuton Reichsmark
- 1945: En Hamburgo oni plenumis verdikton de mortpuno al kapitano, dua oficiro kaj medicina oficiro de la germana submarŝipo U-852, kondamnitajn pro murdo de la 13-a de marto 1944 de 31 ŝiprompiĝintoj de pli frue torpedita greka ŝipo SS Peleus en Suda Atlantiko
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: taĉmento de Jan Kmiołek frakasis komunistan malliberejon de Distrikta Publika Sekurec-Oficejo en Pułtusk
- 1947: Hungario: kalvinana preĝejo en Szeged konsekrita
- 1947: En siria Halepo en pogromo pereis ĉirkaŭ 75 judoj kaj kelkcent estis vunditaj
- 1948: Komunista Partio de Germanio kreis urbestraron en Sovetunie okupita parto de Berlino
- 1955: Flago de Vjetnamio oficialiĝis
- 1958: Centrafriko: kolonio Ekvatora Franca Afriko malfondiĝis, tuj post kiam sendependiĝis Gabono, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado kaj Respubliko Kongo
- 1962: Birma politikisto U Thant iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj - post morto de Dag Hammarskjöld
- 1963: Laŭ inspiro de pola sekurecservo oni komencis inter partoprenantoj de la Dua Vatikana koncilio disvastigi tekston pri malbonigita kulto de Maria, verkitan de kunlaboristaj pastroj, por kompromiti primason Stefan Wyszyński kaj subfosi lian aŭtoritaton
- 1966: Barbado sendependiĝis de Britio
- 1967: Proklamo de Demokratia Popola Respubliko Jemeno, kiu estiĝis per kunigo de du britaj protektoratoj
- 1970: Dum sia 9-a apostola vojaĝo papo Paŭlo la 6-a por kelkaj horoj haltiĝis sur Usona Samoo, kaj poste alvenis al Aŭstralio
- 1975: Okcidentafriko: Dahomeo ŝanĝis sian nomon al Popola Respubliko Benino
- 1979: Angla rokgrupo Pink Floyd publikigis muzikalbumon La muro
- 1980: Papo Johano Paŭlo la 2-a anoncis sian duan enciklikon Dives in misericordia, en kiu li teologie pravigas kulton al Dia mizerikordo, predikatan de sankta Faustyna Kowalska
- 1981: Malvarma milito: en Ĝenevo reprezentantoj de Usono kaj Sovetunio komencis pritrakti redukton de atombomboj en Eŭropo (ĝis la 17-a de decembro)
- 1982: Hungara Televido komencis regulan elsendon de teleteksto
- 1986: Nuklea akcidento de Ĉernobilo: konstruado de la unua sarkofago por nuklea reakciujo finita en la nuklea centralo de Ĉernobilo
- 1990: Japanio: ludkonzolo Super Nintendo Entertainment System lanĉita
- 1990: Malkonstruado de la Berlina muro estis oficiale finita - ses malgrandaj sekcioj restas kiel monumentoj
- 1992: Rusio: unua Universala Kongreso de Finn-ugraj popoloj en Siktivkaro, la ĉefurbo de Respubliko Komi komenciĝis
- 1993: Blazono de Rusio estis kreita
- 1993: Belorusio: Kurapati, loko de amasaj pafekzekutoj dum Stalin-reprezalioj, eniris ŝtatan liston de historiaj kaj kulturaj valoroj de la unua kategorio
- 1993: Premiero de drama milita filmo Listo de Ŝindler de usona reĝisoro Steven Spielberg
- 1994: Rapmuzikisto Tupac Shakur estis kvinfoje pripafita
- 1994: Pollando: en Krakovo malfermiĝis Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''
- 1999: Usona konzerno ExxonMobil komercanta pri nafto kaj gaso fondiĝis
- 1999: En Seattle okazintaj amasaj demonstracioj kontraŭ pinta kunveno de Monda Organizaĵo pri Komerco en Usono iĝis simbola komenco de alimondisma movado - kontraŭ-tutmondiga movado
- Monda Heredaĵo
- 1999: En Marakeŝo dum kunveno de la Komitato de Monda Heredaĵo de Unesko, la tuta areo de la Nacia Parko Hortobágy estis aldonita al la listo de Monda Kultura Heredaĵo kaj Natura heredaĵo
- 2000: Unesko enigis Kuronan duoninsulon en la liston de mondaj heredaĵoj en Eŭropo
- 2002: Restaĵojn de Alexandre Dumas (patro) oni transportis al Panteono de Parizo
- 2004: Pollando: sur Podhale okazis tertremo forta 3,6 - 4,7 gradojn laŭ skalo de Richter
- 2004: Pola Instituto pri Nacia Memoro komencis enketadon pri la Masakro de Katyn
- 2004: Prezidento de Portugala Respubliko, Jorge Sampaio, anoncis decidon malfondi Asembleon de la Respubliko kaj sekve oficon de la registaro
- 2005: Omar Bongo denove gajnis prezidentan balotadon en Gabono
- 2005: Kosmoesploro: ĉefa misio de kosmoŝipo Mars Express estis finita
- 2006: Ĉirkaŭ 300 personoj pereis post descendo de kota lavango de la deklivo de la Monto Majono sur filipina insulo Luzono
- 2011: En Belorusio finiĝis proceso de supozataj atencintoj kontraŭ la metroo de Minsko, kiuj estis kondamnitaj al mortpuno per pafekzekutado
- 2013: Perforta dispelo de pacaj manifestaciantoj de Eŭromajdano fare de Berkut en Kievo
- 2014: Oficanta prezidento Tabaré Vázquez gajnis la duan fojon prezidentan voĉdonon en Urugvajo
- 2015: Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj komencita
- 2021: Barbado fariĝis respubliko - Sandra Mason iĝis prezidentino
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pasinttage en Ukrainio pro pripafoj estis pli ol 130 incendioj, 9 personoj pereis, 8 estis vunditaj; en okupata parto de Ĥersona provinco rusoj pripafis familion - gepatroj surloke pereis, plenkreska filo trafis al malsanulejo serioze vundita; ukraina stabo: nova ondo de mobilizo en Rusio januare-februare
- fama rusa kantistino Alla Pugaĉova likvidis sian lastan firmaon en Rusio, kiun forlasas kiel kontraŭulino de la milito; G7: ĉefo de diplomatio de EU informis, ke la unio sendas al Ukrainio 40 generatorojn de kurento, krom 550 jam liveritajn; Litovio transdonos 13 mln da eŭroj por la apogo de Ukrainio; Germanio agnoskis Holodomoron kiel sovetan genocidon — post kiam Ukrainio avertis, ke Rusio aplikas la saman taktikon
Naskiĝoj
- 538: Gregorio de Tours, unua historiisto pri frankoj, hagiografo, episkopo (m. 594)
- 1209: Ibn al-Nafis, siria anatomo kaj kuracisto (m. 1289)
- 1427: Kazimiro la 4-a, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando (m. 1492)
- 1466: Andrea Doria, itala admiralo, ĝenova politikisto (m. 1560)
- 1487: Christophe de Longueil, flandra juristo kaj humanisto (m. 1522)
- 1508: Andrea Palladio, itala arkitekto kaj teoriisto pri arkitekturo (m. 1580)
- 1527: Andreas Mylius, germana juristo, diplomato, historiisto kaj kronikisto (m. 1594)
- 1554: Philip Sidney, angla verkisto, soldato kaj kortegano (m. 1586)
- 1573: Aubert Miraeus, kanoniko, biografo, verkisto el Hispana Nederlando (m. 1640)
- 1591: Andrzej Bobola, pola jezuito, popola misiisto, predikisto, martiro, unu el katolikaj patronaj sanktuloj de Pollando (m. 1657)
- 1599: Andrea Sacchi, itala pentristo (m. 1661)
- 1645: Andreas Werckmeister, germana orgenisto, muzikisto kaj muzikteoriisto (m. 1706)
- 1667: Jonathan Swift, irlanda verkisto, anglikana pastro kaj politikisto (m. 1745)
- 1699: Kristiano la 6-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1746)
- 1700: Kata Bethlen, hungara verkistino (m. 1759)
- 1744: Karl Ludwig von Knebel, germana verkisto kaj tradukisto (m. 1834)
- 1756: Ernst Chladni, germana fizikisto, geologo, esploristo de meteorŝtonoj, "patro de akustiko" (m. 1827)
- 1758: Johann Baptist Schad, germana filozofo (m. 1834)
- 1768: Jędrzej Śniadecki, pola filozofo, kemiisto, biologo, inventisto kaj kuracisto (m. 1838)
- 1791: Franz Lamberg, hungara armea oficiro (m. 1848)
- 1796: Carl Loewe, germana komponisto, kantisto (m. 1869)
- 1810: Oliver Winchester, usona komercisto kaj politikisto (m. 1880)
- 1817: Theodor Mommsen, germana Nobelpremiita poeto, historiisto kaj juristo (m. 1903)
- 1825: William Adolphe Bouguereau, franca pentristo (m. 1905)
- 1827: Ernst Viktor Schellenberg, germana pedagogo kaj verkisto (m. 1896)
- 1829: Antal Rózsaági, hungara verkisto (m. 1886)
- 1830: Anna Löhn-Siegel, germana aktorino, feministino kaj verkistino (m. 1902)
- 1834: András Jósa, hungara arkeologo, kuracisto, antropologo (m. 1918)
- 1834: Kálmán Jósika, hungara grandbienulo, ĵurnalisto (m. 1918)
- 1835: Mark Twain, usona verkisto kaj humuristo (m. 1910)
- 1843: József Kiss, hungara-juda poeto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1921)
- 1847: Afonso Pena, prezidento de Brazilo (m. 1909)
- 1857: Odo Bujwid, pola bakteriologo, profesoro, prezidanto de UK 1912, UK 1931, de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj kaj de Pola E-Delegitaro, membro de Lingva Komitato, prezidanto de ISAE, honora membro de UEA, proprakoste eldoninta "Polan Esperantiston", ĉefrolulo de la Esperanto-movado en Pollando (m. 1942)
- 1858: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj, mulftlanka sciencisto, evoluiginto de sciencfikcio en la bengala lingvo (m. 1937)
- 1863: Andrés Bonifacio, filipina politikisto, prezidanto de provizora registaro (m. 1897)
- 1869: Gustaf Dalén, sveda Nobelpremiita fizikisto kaj inventisto eksperimentinta pri etino (m. 1937)
- 1869: Alois Walde, aŭstra filologo (m. 1924)
- 1873: Božena Benešová, ĉeĥa verkistino, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1936)
- 1874: Lucy Maud Montgomery, kanada verkistino (m. 1942)
- 1874: Winston Churchill, brita verkisto, historiisto, ĉefministro, Nobelpremiita pri literaturo (m. 1965)
- 1880: Timotheus Trefán P., rumania hungara eklezia verkisto (m. 1946)
- 1885: Jenő Maticska, hungara pentristo (m. 1906)
- 1888: Stanisław Vincenz, pola verkisto, filozofo, tradukisto, spertulo pri Hucullando (m. 1971)
- 1889: Mieczysław Sygnarski, pola gimnazia instruisto kaj lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato, aŭtoro de pluraj lernolibroj, tradukisto, honora membro de UEA (m. 1979)
- 1893: Kim Ok, korea poeto kaj redaktoro, esperantisto, tradukisto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. nekonata)
- 1898: Franz Scheibenreiter, aŭstra-germana instruisto, sekretario de instruista fako de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, kunlaboranto de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, Tutmonda Asocio Kolektanta, "La Socialisto" kaj "Tutmonda Kolektanto" (m. nekonata)
- 1899: Miĥas Lynkoŭ, belorusa verkisto kaj tradukisto (m. 1975)
- 1901: Julia Pióro, pola poetino, teozofino kaj esperantistino enestanta en Esperanta Antologio (m. 1988)
- 1907: Fritz Eckhardt, aŭstra aktoro kaj scenaristo (m. 1995)
- 1916: József András Papp, rumania hungara ekonomikisto (m. nekonata)
- 1919: András Berkesi, hungara verkisto, oficiro de sekreta polico (m. 1997)
- 1923: Cho Namchul, korea ludisto de goo (m. 2006)
- 1925: József Steinmetz, rumania hungara, israela kuracisto (m. 2001)
- 1928: Peter Hans Kolvenbach, nederlanda kleriko, pastro de Katolika Armena Eklezio, lekciisto de ĝenerala lingvistiko kaj de orientaj lingvoj, rektoro de Papa Orienta Instituto, ĝenerala superulo de la jezuitoj (m. 2016)
- 1930: Sen Rodin, sveda-itala hortkulturisto, instruisto kaj esperantlingva verkisto (m. 2020)
- 1931: András Mihalik, rumania hungara inĝeniero pri konstruado
- 1933: Zsolt Gálfalvi, rumania hungara literaturkritikisto, publicisto, redaktoro (m. 2021)
- 1935: Herbert Prikopa, aŭstra kantisto, komponisto, aktoro (m. 2015)
- 1937: Tom Simpson, angla biciklisto, mondĉampiono (m. 1967)
- 1938: Higinio García, hispandevena esperanta verkisto, aktivulo de Kanada Esperanto-Asocio, kontribuanta al "Esperanto" kaj "Monato" (m. 2010)
- 1941: Ali Hasan al-Maĝid, iraka politikisto kaj militkomandisto, respondeca pri multaj krimoj kontraŭ kurdoj (m. 2010)
- 1942: József Hencz, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1947: Sergio Badilla Castillo, ĉilia poeto, lekciisto de literaturo kaj antropologio
- 1948: Nina Cvileneva, sovetia, rusia sciencistino, partoprenantino de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS, tradukistino al Esperanto kaj esperantlingva kantaŭtoro
- 1949: Miguel Fernández, hispana tradukisto, membro i.a. de SAT, UEA kaj Hispana Esperanto-Federacio, iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro!, kunfondinto de la Ibera Skolo, kontribuinto al "Beletra Almanako", "Sennaciulo", "Sennacieca revuo" kaj "Boletín", tradukisto de antologio Poezio: armilo ŝargita per futuro aŭ taglibro Tagoj kaj ruinoj
- 1951: Christian Bernard, franca gvidanto de rozkruca ordeno, imperatoro de AMORC
- 1954: Lawrence Summers, usona ekonomikisto, profesoro pri ekonomiko
- 1960: Gary Lineker, angla futbalisto, membro de la angla nacia teamo de futbalo
- 1962: Sabine Trenner, germana esperantistino, sociala pedagogo kaj inĝeniero, aktivulino de Esperanto-Asocio de GDR, kunorganizintino de famaj Zamenhofaj Tagoj, Cseh-metoda instruistino apartenanta al Internacia Rajtigita Ekzamenantaro
- 1978: Cecília Felméri, hungara filmreĝisorino
- 1978: Gael García Bernal, meksika aktoro, reĝisoro kaj produktoro
- 1983: Anastasia Baburova, rusia ĵurnalistino, anarkiista aktivulino, murdita (m. 2009)
- 1985: Miyazaki Aoi, japana aktorino
- 1990: Magnus Carlsen, norvega ŝakisto, mondĉampiono pri ŝako
Mortoj
- 62-70: (festotago) Sankta Andreo, apostolo, kristana martiro
- 1016: Edmundo Ironside, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 990)
- 1204: Emeriko de Hungario, reĝo de Hungario (n. 1174)
- 1501: Konrad Stolle, germana kronikisto kaj teologo (n. 1436)
- 1538: Adrianus Barlandus, zelanda historiisto, filologo kaj filozofo (n. 1487)
- 1603: William Gilbert, angla kuracisto, fizikisto kaj natura filozofo, kunkreinto de la terminoj elektro kaj magnetismo (n. 1544)
- 1611: Daniel Hofmann, germana luterana teologo, superintendanto, polemikisto kaj profesoro pri teologio (n. 1538)
- 1718: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio (n. 1682)
- 1750: Maurice de Saksio, marŝalo de Francio (n. 1696)
- 1760: Friederike Caroline Neuber, germana aktorino kaj teatrestrino (n. 1697)
- 1824: József Sándorffy, hungara mecenato de teatro (n. 1767)
- 1830: Pio la 8-a, papo, nomumita Apostola Penitencario, murdita (n. 1761)
- 1846: Friedrich List, germana ekonomikisto, fondinto de la nacia ekonomio (n. 1789)
- 1863: Kamehameha la 4-a, reĝo de Havajo (n. 1834)
- 1882: Joachim Marquardt, germana historiisto, instruisto kaj filologo (n. 1812)
- 1883: Hugo Ilberg, germana pedagogo kaj filologo (n. 1828)
- 1892: István Kolonics, hungara orgenkonstruisto (n. 1826)
- 1894: Ferenc Veress, hungara agronomo, intendanto (n. 1830)
- 1900: Oscar Wilde, irlanda dramverkisto, poeto, romanisto (n. 1854)
- 1915: Aladár Benedek, hungara poeto, redaktoro (n. 1843)
- 1923: John Maclean, skota marksisto, kontraŭulo de la unua mondmilito (n. 1879)
- 1924: Oszkár Mailand, hungara etnografo kaj instruisto (m. 1858)
- 1930: Mother Jones, irlanda socialisma aktivulino (n. 1830)
- 1935: Fernando Pessoa, portugala poeto (n. 1888)
- 1937: Árpád Bitay, hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1896)
- 1938: Corneliu Zelea Codreanu, rumana politikisto, kreinto kaj ĉefo de Legiana movado (n. 1899)
- 1939: Béla Kun, gvidanto de la Hungara Sovetrespubliko (n. 1886)
- 1943: Aniela Zagórska, pola tradukistino (de Joseph Conrad) (n. 1881)
- 1943: Etty Hillesum, nederlanda judino konata de taglibro, en kiu ŝi priskribis germanan okupadon, solidarece elektinta deportadon al Aŭŝvico (n. 1914)
- 1944: Dezső Szomory, hungara verkisto kaj porteatra dramisto (n. 1869)
- 1944: Max Halbe, germana verkisto kaj dramisto (n. 1865)
- 1947: Ernst Lubitsch, germana-usona reĝisoro, aktoro kaj scenaristo (n. 1892)
- 1953: Francis Picabia, franca pentristo kaj poeto (n. 1879)
- 1954: Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto (n. 1886)
- 1958: George Hubert Wilkins, aŭstralia piloto kaj geografo (n. 1888)
- 1960: Antoni Chruściel, brigada generalo de Pola Soldataro, komandanto de Varsovia Areo de la Asocio de Armita Batalado, komandanto de la Ribelo de Varsovio (n. 1895)
- 1967: Alajos Gaál, hungara kuracisto, redaktoro, publicisto (n. 1889)
- 1974: Ernst Werner, aŭstra-germana ŝtata oficisto, estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio, stenografiisto (n. 1902)
- 1980: Nguyễn Văn Kỉnh, vjetnama ambasadoro en Moskvo, prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (n. 1915)
- 1981: Károly Molter, hungara verkisto, membro de Verkista laborkomunumo Helikon (n. 1890)
- 1985: Béla Gy. Szabó, rumania hungara ksilografiisto (n. 1905)
- 1987: Norbert Barthelmess, germana ĵurnalisto, esperantisto, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda, redaktoro de "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo", tradukisto (n. 1897)
- 1989: Marie Ginzová, ĉeĥa sekretariistino kaj esperantistino edziniĝinta al Ota Ginz, patrino de denaska esperantisto Petr Ginz, tradukistino (n. 1897)
- 1989: Ahmadou Ahidjo, ĉefministro de Franca Kameruno inklininta Britan Kamerunon al unuiĝo, unua prezidento de Kameruno (n. 1924)
- 1990: Hilde Spiel, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1911)
- 1992: Piroska Kuszálik, rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino (n. 1919)
- 1994: Guy Debord, franca filozofo, verkisto, filmisto, revoluciulo, kunfondinto de Literista Internacio kaj Situaciista Internacio (n. 1931)
- 2004: Pierre Berton, kanada verkisto, ĵurnalisto, televidprezentisto (n. 1920)
- 2007: François-Xavier Ortoli, franca politikisto, prezidanto de Eŭropa Komisiono (n. 1925)
- 2009: Milorad Paviĉ, serba verkisto, tradukisto, filologo (n. 1929)
- 2011: Zdeněk Miler, ĉeĥa kreinto de desegnitaj filmoj (n. 1921)
- 2011: Leka Zogu, albana politikisto (n. 1939)
- 2013: Paul Walker, usona aktoro, televida kaj filma produktoro (n. 1973)
- 2015: György Csávossy, rumania hungara verkisto (n.1925)
- 2018: George H. W. Bush, prezidanto de Usono 1989-1993 (n. 1924)
- 2022: Jiang Zemin, prezidento de Ĉinio 1993-2003 (n. 1926)
- 2022: Christiane Hörbiger, aŭstra aktorino (n. 1938)
- 2022: Christine McVie, angla kantistino kaj kantverkistino (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Skotlando: Tago de Sankta Andreo, patrono de la lando
- Nacia tago en Barbado, tago de la sendependeco (1966)
- Nacia tago en Jemeno, tago de la sendependiĝo de S-Jemeno (1967); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 26-a de septembro kaj la 14-a de oktobro.
Tagoj de semajno
La 30-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.