Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de decembro estas la 337-a tago de la jaro (la 338-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 28 tagoj restas.
Je la 3-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 741: Zakario iĝis papo
- 915: Berengaro el Friulo estis kronita de papo Johano la 10-a kiel Sankta Romia Imperiestro
- 1170: Ĉefepiskopo de Canterbury Thomas Becket revenis al Anglio post ses jaroj da ekzilo en Francio
- 1310: Nova elektita ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgo okupis Pragon, defendatan de soldatoj lojalaj al lia filo Henriko de Karintio
- 1425: Pollando: ĉeĥaj husanoj bruligis du preĝejojn en Bardo kaj prirabis monaĥejon de cistercianoj en distrikto Ząbkowice
- 1469: Lorenzo de Mediĉo iĝis reganto de Florenco
- 1634: Piratoj murdis loĝantojn kaj bruligis urbon Ogmok sur filipina insulo Lejteo
- 1740: Papo Benedikto la 14-a eldonis unuan en la historio enciklikon Ubi primum
- 1786: Tertremo kun epicentro en Beskidoj, sentebla de Vroclavo ĝis Lvovo
- 1800: Batalo de Hohenlinden finigis Militon de la Dua Koalicio - armeo de la Unua Respubliko de Francio definitive venkis trupojn de Habsburga Monarkio kaj Elektoprinclando Bavario
- 1810: Brita armeo okupis la francan Maŭricion
- Usono:
- 1825: Tasmanio fariĝis memstara kolonio - pli frue estis parto de Novsudkimrio
- 1829: Oni kontraktis union inter Okcidenta Prusio kaj Orienta Prusio, kiu kaŭzis unuiĝon de ambaŭ provincoj sub la nomo Prusio
- 1830: Kongresa Pollando: dum la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio en Varsovio fondiĝis Provizora Registaro gvidata de princo Adam Jerzy Czartoryski, ĉefkomandanto estis nomumita Józef Chłopicki
- 1839: Papo Gregorio la 16-a kondamnis sklavecon
- 1868: En Britio ekfunkciis unua registaro de William Ewart Gladstone
- 1896: Herman Hollerith fondis Tabulating Machine Company (posta IBM)
- 1904: Observatorio Lick: Charles Dillon Perrine malkovris lunon de Jupitero - Himalio
- 1906: Itala futbalklubo Torino FC fondiĝis
- 1910: Freda Du Faur iĝis unua virino, kiu grimpis al Aoraki, la plej altan pinton de Nov-Zelando
- 1910: Parizo: apud enirejo al Granda Palaco, kie okazis aŭtomobila ekspozicio, unuafoje oni uzis por lumigo neonajn gas-ŝarĝigajn lampojn
- 1912: Unua balkana milito: Balkana Ligo subskribis armisticon kun Otomana Imperio; Grekio daŭre militadis
- Unua Mondmilito
- 1916: Venko de germana-bulgara armeo super la rumana en tritaga batalo de Argeș, proksime al Bukareŝto
- 1917: En Litova Bresto komenciĝis interparoloj pri armistico kun partopreno de Soveta Rusio kaj la Centraj Potencoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario), kiuj kondukis al la Traktato de Brest-Litovsk
- Postmilito (1918)
- Pogromo en la juda geto en Holešov, dum kiu Heřman Grünbaum kaj Hugo Gretzer estis pafmortigitaj de ĉeĥoslovakaj armesoldatoj, hazarde iliaj iamaj kunbatalantoj, kiuj nur lastatempe revenis de la milita batalado
- Post la milito Kongreso de aliancanoj en Londono finiĝis - oni decidis, ke Germanio pagos militajn reparaciojn
- En Poznań komenciĝis tritaga kunsido de Pola Regiona Sejmo, kiu voĉdonis fondon de Supera Popola Konsilio kiel unusola kaj laŭleĝa estra regopovo de poloj en Germanio
- Konsilio kaj Registaro de Belorusa Popola Respubliko forlasis Minskon
- Franca subkolonelo Fernand Vix prezentis peton al hungara ĉefministro Mihály Károlyi pri rapida liberigo de la teritorio, kiu transiris al Ĉeĥoslovakio
- 1919: Slovenio: unua lekcio en la Universitato de Ljubljano
- 1930: Belgio: fumnebulo en valo de la rivero Mozo inter Engis kaj Lieĝo kaj vintra fumo da fluora gasnubo de kemiaj entreprenoj mortigis 60 homojn dum 3 tagoj
- 1931: Franca astronomo Louis Boyer malkovris asteroidon Franceto
- 1932: En Germanio ekfunkciis registaro de Kurt von Schleicher
- 1932: Rezolucio de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio malpermesis komercon de viando kaj brutaro en la regionoj de Ukrainio, kiuj evitis efektivigon de la plano riveli viandon — unu el la kaŭzoj de holodomoro
- 1941: Ĉina Radio Internacia fondiĝis
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: de Lublin al koncentrejo Sachsenhausen foriris transporto kun 13 polaj klerikoj (i.a. du episkopoj); germanoj ekziligis ĉirkaŭ 4000 judojn de Nasielsk; de Francio fornavigis unua transporto de polaj pilotoj, kiuj partoprenos la batalon de Anglio; brita bombaviadilo unuan fojon aeratakis teritorion de Germanio faligante bombon sur la insulon Helgoland; post la pola ekzila registaro ankaŭ prezidento Władysław Raczkiewicz translokiĝas de Parizo al Angers, ricevante por rezidejo la kastelon Pignerolles
- 1940: Gestapo en Inowrocław permesis nur germanlingvajn predikojn en la distrikto; Britio kaj la pola ekzila registaro subskribis protokolon pri luo al Pollando de britaj ŝipoj; ĉefministro de Pola Respubliko en Ekzilo generalo Władysław Sikorski nomumis Cyryl Ratajski Landa Delegito de Registaro sur teritorio de Ĝenerala Gubernio - poste por la tuta Lando, Ratajski kreis civilan subteran administracion
- 1941: Sikorski atingis interkonsenton pri altigo de la nombro de polaj soldatoj en Pola Armeo en Sovetunio ĝis 96 mil personoj, pri kresko de divizioj ĝis 6, krom tio Stalin konsentis por ke 25 mil polaj soldatoj forlasu Sovetunion direkte al Irano escepte de pilotoj kaj maristoj, kiuj irus al Britio
- 1942: Militkrimoj: Gestapo ekzekutis en malliberejo de Katowice 12 polojn kaj en la urbo pendumis 10; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo konfirmis planon ekataki apud meza Don por frakasi italan 8-an Armeon, rumanan 3-an Armeon kaj germanan grupiĝon; unua numero de la gazeto "Vostanik" de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio por la teritorio de Nord-Makedonio sub la itala okupado estas publikigita en Tetovo - ĝi aperadis ĝis februaro 1943
- 1943: Militkrimoj: germana polico pafekzekutis en Varsovio 112 polojn, enprizonigitojn de Pawiak; en Łomża germanoj pafkzekutis 12 personojn pro preparado de forkuro de malliberejo, kaj en ĉirkaŭaĵo de Końskie kaj Opoczno 12 personojn, en Wieliczka 10 enprizonigitojn de Krakovo, en Gościniec 10 personojn kaj en Niedary 7 judojn; Eksterordinara Ekstermiga Agado: Gestapo murdis en Varsovio pro sekreta instruado profesoron Stefan Bryła, kune kun lia familio; en Varsovio estis arestita de Gestapo pastro Leon Więckiewicz, akuzita pri preĝo super pafmortigataj poloj kaj helpo al judoj - pro senfortiĝo mortis en Gross-Rosen
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Mnichów 16 membrojn de la pola rezista movado, kaj en Graby 5 personojn; Pola Rezistomovado: 11-membra taĉmento de Pola Enlanda Armeo de "Ranger" estis frakasita de germanoj; la alia de "Wicher" (Vento) sukcese atakis patrolon de Ostlegion (volontula kunlaborisma Orienta Legio de sovetiaj, sed nerusaj soldatoj) kun gravaj perdoj; SS translokigis 15 gravedajn kaj malsanajn polinojn de koncentrejo en Buchenwald al koncentrejo Ravensbrück; Gestapo sendis al koncentrejo 10 polinojn laborantaj en monto Harco, soldatinojn de Pola Enlanda Armeo, pro rifuzo akcepti statuson de trudlaboristo; Balkana kampanjo: post fino de la germana okupado de Grekio sekvis Greka Enlanda Milito inter monarkio kaj komunistoj: masakro de ne malpli ol 15 maldekstrulaj manifestaciantoj en la batalo pri Ateno kaŭzis eksplodon de 35-tagaj bataloj en la urbo inter antaŭe aktiva maldekstra Grekpopola Liberiga Armeo kaj la brit-apogitaj fortoj de la nova registaro; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de 4-a Ukraina Fronto liberigis Satoraljaujhely, de la 2-a - Miskolc, kaj de la 3-a - Dunaföldvár, Tamási kaj Szentlőrinc; 4-a aviada atako de B-29 al Tokio
- 1947: En Varsovio komenciĝis montra proceso kontraŭ Tria Estraro de Libero kaj Sendependo kaj aktivuloj de la Interkonsenta Komitato de Organizaĵo de Subtera Pollando
- 1950: Unua postmilita popolnombrado en Pollando evidentigis 25 milionojn de poloj
- 1951: En Turkio estis enkondukita mortpuno pro komunisma agado
- 1956: Francaj kaj britaj trupoj retiriĝis de Egiptio
- 1959: Flago de Singapuro kaj Flago de Ebur-Bordo oficialiĝis
- 1960: En Teatro Thalia en Hamburgo okazis premiero de la dramo Sankta Johana
- 1961: Nesukcesa bomba atenco en Sosnowiec kontraŭ ŝtatestro de Pollando Władysław Gomułka — la atencinto elektrikisto Stanisław Jaros estis mortkondamnita dum kaŝa proceso kaj pendumita
- 1965: Brita rokgrupo The Beatles eldonis albumon Rubber Soul
- 1966: Solena reentombigo de la restaĵoj de Nekonata Soldato en konstruata Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo apud Moskva Kremlo
- 1967: Sud-Afriko: korĥirurgo Christiaan Barnard unuafoje en la mondo transplantis homan koron
- 1971: Pakistano lanĉis preventan strikon kontraŭ Barato - la tria barata-pakistana grandskala milito eksplodis (daŭris ĝis la 16-a de decembro 1971) - konsekvenco de Bangladeŝa Liberigo-Milito en Orienta Pakistano
- 1973: Nicolae Ceausescu alvenas al Usono kun oficiala vizito volante akiri samfavoran klaŭzon kaj estis akceptita kun ĉiuj eblaj honoroj - forlasis Usonon sen klaŭzo kaj prunto
- 1974: Kosmosondilo Pioneer 11 fotis Grandan Ruĝan Makulon
- 1976: Nekonatoj pripafis per mitraloj la domon de regeisto Bob Marley
- 1979: Kubo: Internacia Filmfestivalo en Havano inaŭgurita
- 1979: Ruhollah Ĥomejni iĝis plej supera gvidanto de Irano - laŭ la rezultoj de dutaga referendumo, la nuna Konstitucio de Irano estis adoptita
- 1980: Prezidento de Usono Jimmy Carter en depeŝo al gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev postulis por ke Pollando mem solvu siajn malfacilaĵojn kaj avertis antaŭ postsekvoj de fortuzo flanke de Sovetunio
- 1984: Madhja-Pradeŝo: kemia katastrofo pro liko de metila izocianato en fabriko Union Carbide de pesticidoj en Bhopal mortigis pli ol 3800 homojn, kun 358 000 vunditoj - unu el la plej teruraj industriaj katastrofoj en la historio
- 1984: Pollando: lernantoj de profesiaj lernejoj en Włoszczowa komencis okupacian strikon, daŭrintan 2 semajnojn, defende de krucoj, kiuj estis forigitaj de klasĉambroj
- 1985: En Krakovo estis brutale batita, ligita kun Solidareco, pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski
- 1986: Usona prezidanto Ronald Reagan malkaŝis unuan buĝeton - biliono da usonaj dolaroj
- 1991: Malfermo de Litova Ambasado en Germanio
- 1992: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rezoluciis sendi pactrupon de UN kun humanitara helpo al Somalio
- 1992: Telekomunikado: oni sendis unuan SMS
- 1993: Litovio: en Klaipėda malfermiĝis Marista Malsanulejo
- 1994: Japanio: premiero de videoludilo de Sony - PlayStation, unua kompakta distra platformo
- 1992: Federacio de Katinaj Familioj estis fondita por memorigi viktimojn de la Katina murdo kaj polajn viktimojn de komunismo en Sovetunio
- 1997: En Universitato de Havajo naskiĝis unua klonita muso, kiu plene maturiĝis kaj ĝisvivis plenkreskan aĝon
- 1998: Svedino alpa skiantino Anja Pärson akiris sian unuan mondĉampionan slaloman venkon sur Mamuta Monto en Kalifornio
- 1999: Danio estis trafita de la plej malbona uragano de la jarcento, kiu mortigis 7 homojn kaj kaŭzis damaĝojn de ĉirkaŭ 3 miliardoj da danaj kronoj
- 2002: Ŝanhajo estis elektita gastigi Mondan Ekspozicion en 2010
- 2005: Unua tutmonda agadtago por la klimato dum UNCFFF-a konferenco en Montrealo (COP-11 kaj COP/MOP-1). Manifestaciojn okazantajn en pli ol 30 landoj partoprenas 100 000 homoj
- 2006: Venezuelo: Hugo Chávez estis reelektita prezidento
- 2007: Aŭstralio: Kevin Rudd iĝis ĉefministro
- 2009: Somalio: en sinmortiga atako en Mogadiŝo mortis 25 homoj, inkluzive tri ministroj de Transira Federacia Registaro
- 2010: Usona kosmopramo Boeing X-37 revenis al la Tero post sia unua kosmoflugo
- 2013: Eŭromajdano: dum voĉdonado en Verĥovna Rada opozicio ne sukcesigis mocion de demisio kontraŭ la registaro
- 2014: Pollando: Muzeo de Fajro fondiĝis en Żory
- 2016: En Mond-Pokalo pri teama skisaltado en Klingenthal (Germanio) la unuan fojon decide venkis nacia teamo de poloj (i.a. Kamil Stoch)
- 2019: En Varsovio Instituto pri Nacia Memoro enmanigis al familioj notojn kun identigo de 16 viktimoj de komunistaj krimoj
- 2021: Gazetara Centro establiĝis apud Sokółka ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo por raporti pri la hibridaj atakoj organizataj de la reĝimo de Aljaksandar Lukaŝenka - samtempe alvenis kompanio de soldatoj-inĝenieroj el Britio kaj subtaĉmento el Estonio por protekti la landlimon de Eŭropa Unio kaj NATO. Tagon pli frue ekvalidis sankcioj de EU, Usono, Kanado kaj Britio kontraŭ Belorusio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- laŭ Ĝenerala Stabo de Militfortoj de Ukrainio pasinttage rusoj perdis ĉ. 510 soldatojn; akceptita pasinttage prezlimo por rusa nafto sur la nivelo de 60 dolaroj kontraŭ barelo devus esti malaltigita ĝis 30 dolarojn por pli rapide detrui la ekonomion de Rusio — konstatis ĉefo de la kabineto de prezidento Volodimir Zelenskij; ukrainaj soldatoj de landlimgardantoj paffaligis apud Baĥmut rusan bombaviadilon Su-34; ukraina juĝejo kondamnis kunlaboriston al 15 jaroj da mallibero (el ĉ. 700 porkremlaj kunlaboristoj 53 jam aŭdis verdiktojn)
- ukraina ambasadoro ĉe Vatikano diris, ke lia domo estis profanita; Kanado disvastigis sankciojn kontraŭ Irano pro senpilotaj aviadiloj; litovoj riparis du haŭbizokanonojn kaj redonis ilin al Ukrainio kun kroma municio — ĉeĥa firmao modernigas 90 tankojn T-72 por Ukrainio; Usona Sekretario de Defendo akuzas Rusion pri intencita brutaleco kontraŭ civiluloj
Naskiĝoj
- 1368: Karlo la 6-a, reĝo de Francio (m. 1422)
- 1483: Nikolaus von Amsdorf, germana teologo kaj reformisto (m. 1565)
- 1560: Janus Gruterus, flandra filologo, humanisto, bibliotekisto, antikvaĵisto, poeto (m. 1627)
- 1621: Bohuslav Balbín, ĉeĥa historiisto, jezuito (m. 1688)
- 1684: Ludvig Holberg, dana verkisto, kreinto de literatura lingvo, fondinto de la dana kaj norveglingva literaturo (m. 1754)
- 1722: Hrihorij Skovoroda, ukraina filozofo, poeto, komponisto kaj pedagogo (m. 1794)
- 1725: Johann Martin Mieding, germana ĉarpentisto
- 1729: Antonio Soler, hispana komponisto kaj klavicenisto (m. 1783)
- 1750: Johann Martin Miller, germana verkisto kaj teologo (m. [[1814])
- 1753: Samuel Crompton, angla tekstilindustriisto, inventinto de ŝpinilmulo, pioniro de ŝpinindustrio (m. 1827)
- 1764: Friedrich Wilhelm Facius, germana gliptikisto kaj medalisto (m. 1843)
- 1777: Juliette Récamier, franca gvidantino de literatura salono (m. 1849)
- 1781: Franc Ksaver Lušin, aŭstra episkopo (m. 1854)
- 1797: Andrew Smith, skota etnologo, zoologo kaj kuracisto, esploristo de Sudafriko (m. 1872)
- 1800: France Prešeren, slovena poeto, aŭtoro de la nacia himno, enestanta en El Parnaso de Popoloj (m. 1849)
- 1812: József Lugossy, hungara lingvisto, instruisto de sanskrito, orientalisto (m. 1884)
- 1820: Kelemen Mikes, hungara politikisto, soldato (m. 1849)
- 1827: Fritz Werner, germana pentristo kaj kuprogravuristo (m. 1908)
- 1828: Sándor Veress, hungara inĝeniero (m. 1884)
- 1829: Gyula Greguss, hungara sciencisto, tradukisto, instruisto (m. 1869)
- 1833: Carlos Juan Finlay, kuba kuracisto, pioniro pri esplorado de flava febro (m. 1915)
- 1842: Matthias Paul Kramer, germana pedagogo kaj biologo
- 1850: Franz Myrbach-Rheinfelden, aŭstra financfakulo kaj profesoro universitata (m. 1919)
- 1857: Joseph Conrad, pola-brita maristo kaj verkisto (m. 1924)
- 1862: Gyula Zolnai, hungara lingvisto kaj tradukisto, profesoro (m. 1949)
- 1864: Herman Heijermans, nederlanda verkisto (m. 1924)
- 1867: Fran Milčinski, slovena advokato, juristo, verkisto kaj dramaturgo (m. 1932)
- 1867: Jakab Singer, hungara-juda verkisto, rabeno, poligloto, orientalisto (m. 1939)
- 1879: Lajos Kreybig, hungara agrikulturisto, agrokemiisto kaj humesploristo (m. 1956)
- 1880: Imre Botár, hungara historiisto, gimnazia instruisto (m. 1959)
- 1883: Anton Webern, aŭstria komponisto (m. 1945)
- 1884: Ilma Draskóczy, rumania hungara ĵurnalistino, poetino (m. 1945)
- 1884: Géza Laczkó, hungara verkisto kaj teatrokritikisto (m. 1953)
- 1886: Manne Siegbahn, sveda Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri spektroskopio de ikso-radioj (m. 1978)
- 1895: Anna Freud, aŭstra-brita psikanalizistino (m. 1982)
- 1903: László Módis, hungara bibliotekisto, profesoro pri teologio (m. 1972)
- 1907: László Zsigmond, hungara historiisto, profesoro (m. 1992)
- 1909: Géza Bognár, hungara inĝeniero, profesoro (m. 1987)
- 1911: Nino Rota, itala komponisto de filma muziko (m. 1979)
- 1913: Nikolaj Rytjkov, soveta aktoro, anoncisto ĉe BBC, membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio, recitanta dum Universalaj Kongresoj de Esperanto ekde UK 1963 (n. 1973)
- 1915: Richard Tesařík, ĉeĥoslovaka generalo (m. 1967)
- 1917: Seán Ó Ríordáin, irlandlingva poeto (m. 1977)
- 1918: Bella Sipos, rumania hungara ĵurnalistino (m. 2000)
- 1921: András Dancsuly, rumania hungara eduksciencisto, universitata profesoro (m. 2012)
- 1922: Sven Nykvist, sveda direktoro de fotografio kunlaboranta kun Ingmar Bergman (m. 2006)
- 1925: Kim Dae-Jung, prezidento de Sud-Koreio, Nobelpremiito (m. 2009)
- 1926: László Albert, rumania hungara pentristo
- 1928: Gusztáv Hermann, hungara lokhistoriisto (m. 1988)
- 1930: Jean-Luc Godard, franca-svisa filmisto (m. 2022)
- 1931: Andrzej Wawrzyniak, pola maristo-esperantisto, diplomato, fondinto kaj direktoro de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio (m. 2020)
- 1936: Maciej Popko, pola orientalisto, hititologo, grimpisto, tatristo (m. 2014)
- 1939: Ferenc Oláh, rumania hungara instruisto, lingvisto
- 1942: Károly Antal Tóth, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto
- 1942: Alice Schwarzer, germana ĵurnalistino, verkistino kaj feministino
- 1950: W. Daniel Wilson, usona filologo, profesoro pri germanistiko
- 1953: Roland Schnell, germana blogisto, estrarano de Esperanto-Ligo Berlin, aktivulo de Motorboato Esperanto, tradukinto de Metropoliteno
- 1955: Warren Jeffs, usona religia gvidanto, poligamiisto
- 1956: Ewa Kopacz, pola kuracistino, politikistino, marŝalo kaj ĉefministrino
- 1959: Ildikó Incze, hungara aktorino
- 1960: Julianne Moore, usona aktorino kaj verkistino
- 1963: Terri Schiavo, usona virino en komata-konscia sanstato (m. 2005)
- 1965: Katarina Witt, germana artosketistino
- 1975: Małgorzata Sadurska, pola politikistino, parlamentanino
- 1977: Adam Małysz, pola skisaltisto, plurfoja individua mondĉampiono
- 1981: David Villa, hispana futbalisto, membro de la hispana nacia teamo de futbalo
- 1982: Ludwig Blochberger, germana aktoro
Mortoj
- 312: Diokleciano, romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 240)
- 1154: Anastazio la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1080)
- 1533: Bazilo la 3-a, granda princo de Moskvo (n. 1479)
- 1552: Francisco Xavier, eŭska sanktulo, kunfondinto de jezuitoj, misiisto kaj apostolo de Barato (n. 1506)
- 1610: Honda Tadakatsu, japana generalo, samurajo (n. 1548)
- 1658: Johannes Micraelius, germana filozofo, teologo, historiisto kaj pedagogo, enkondukinta la terminon ontologio (n. 1597)
- 1815: John Carroll, usona jezuito, unua ĉefepiskopo de Usono (n. 1735)
- 1826: Levin August von Bennigsen, generalo de la Rusia Imperio (n. 1745)
- 1839: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1768)
- 1854: Johann Peter Eckermann, germana verkisto kaj sekretario de Goethe (n. 1792)
- 1857: Christian Daniel Rauch, germana skulptisto (n. 1777)
- 1860: Johann Nepomuk von Tschiderer, aŭstra profesoro pri teologio, episkopo de Trento, beatigita (n. 1777)
- 1876: Hermann Köchly, germana filologo kaj politikisto (n. 1815)
- 1882: Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen), germana duko (n. 1800)
- 1888: Carl Zeiß, germana fizikisto kaj entreprenisto fondinta firmaon Carl Zeiss Jena (n. 1816)
- 1890: Hermann Berghaus, germana kartografo (n. 1828)
- 1892: Friedrich Wieseler, germana klasika filologo kaj arĥeologo (n. 1811)
- 1894: Robert Louis Stevenson, skota verkisto, poeto, raportisto, vojaĝisto (n. 1850)
- 1896: László Erkel, hungara komponisto kaj dirigento (n. 1845)
- 1902: Prudente de Morais, prezidento de Brazila Respubliko (n. 1841)
- 1910: Lajos Bruck, hungara pentristo (n. 1846)
- 1919: Pierre-Auguste Renoir, franca pentristo kaj skulptisto (n. 1841)
- 1926: Siegfried Jacobsohn, germana ĵurnalisto, verkisto kaj teatra kritikisto, fondinto kaj eldoninto de semajna gazeto "Die Weltbühne" (n. 1881)
- 1928: Ezra Meeker, usona verkisto, pioniro de Sovaĝa Okcidento (n. 1830)
- 1937: Attila József, hungara poeto, aŭtoro de pesimismaj versaĵoj, sinmortiginto, enestanta en Tutmonda Sonoro kaj Hungara Antologio (n. 1905)
- 1941: Christian Sinding, norvega komponisto kaj muzika pedagogo (n. 1856)
- 1943: Stefan Bryła, pola konstru-inĝeniero kaj pioniro de veldado, profesoro de Lviva Politekniko, murdita (n. 1886)
- 1946: István Csengery, hungara pentristo, karikaturisto, memlernanto (n. 1887)
- 1949: Elin Pelin, bulgara verkisto (n. 1877)
- 1957: József Tellmann, rumania hungara redaktoro, publicisto (n. 1893)
- 1959: Pál Mazalán, hungara minada inĝeniero, geofizikisto kaj hidrogeologo (n. 1891)
- 1973: Kazimierz Tymiński, pola inĝeniero kaj arĥitekto, partoprenanto de UK 1913, kunorganizanto de UK 1959, estrarano de Pola Esperanto-Asocio, kunorganizinto kaj unua prezidanto de la Veterana Sekcio de PEA, Esperanto-vortaristo (n. 1894)
- 1973: József Darvas, hungara verkisto, politikisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1912)
- 1975: Ludwig Siedl, aŭstra kalkulkonsilisto populariganta Esperanton dum la unua mondmilito, organizanto de multaj kursoj, estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, kontribuanta al "Aŭstria Esperantisto" (n. 1879)
- 1975: József Fülöp, hungara poeto kaj redaktoro (n. 1904)
- 1980: István Csüry, hungara bibliotekisto kaj ĉefdirektoro (n. 1921)
- 1980: Oswald Mosley, brita nobelo, gvidanto de Brita Faŝista Unio (n. 1896)
- 1987: Christine Busta, aŭstra verkistino (liriko) (n. 1915)
- 1988: Hans Bakker, nederlanda esperantisto, delegito de UEA kaj fakdelegito (n. 1896)
- 1997: Hristo Marinov, bulgara ekonomikisto kaj ekologo, preleganto dum Someraj Universitataj Kursoj kaj Internaciaj Kongresaj Universitatoj, kunfondinto kaj vicprezidanto de la Fondaĵo "Socio kaj Esperanto" (n. 1921)
- 1999: Scatman John, usona ĵaza muzikisto, (n. 1942)
- 2002: Hariharananda Giri, barata jogano kaj fakverkisto (n. 1907)
- 2013: Erzsébet Bódis, rumania hungara/hungara industriartistino (n. 1923)
- 2014: Jacques Barrot, franca politikisto, membro de Eŭropa Komisiono, membro de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1937)
- 2020: Albert Salvadó, andora verkisto en kataluna kaj hispana lingvoj (n. 1951)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Francisco Xavier, sacerdoto (festo ĉe jezuitoj)
- Johann Nepomuk von Tschiderer, aŭstra teologo, episkopo
- Internacia tago de eŭska lingvo - fiksita en 1948 en Bajono
- Internacia Tago por Egalaj Rajtoj de Handikapuloj - fiksita en 1996 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Tagoj de semajno
La 3-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.