Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de septembro estas la 246-a tago de la jaro (la 247-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 119 tagoj restas.
Je la 3-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -401: Interna milito en Persa Imperio: Batalo de Kunaksa
- 301: Ŝtatfondo de San-Marino (laŭ legendo fondita de Sankta Marino)
- 590: Pontifiko de Gregorio la 1-a komenciĝis - konata kiel reformisto de la Eklezio kaj Gregoria ĉanto, pranepo de la papo Felikso la 3-a
- 1189: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1260: Palestino: mamelukoj venkis mongolojn en la batalo de Ajn Ĝalut, kio haltigis ilian ekspansion en Proksima Oriento
- 1335: Pactraktato inter la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgo kaj la hungara reĝo Karolo la 1-a en Vyšehrad, Hungario
- 1612: Pola-rusa milito 1609-1618: pola-litova armeo en batalo de Moskvo ne sukcesis provizi ĉirkaŭitajn polojn en Kremlo - taktika venko de rusoj (po ĉirkaŭ 500 mortfalintoj de ambaŭ flankoj)
- 1650: Angla enlanda milito: armeo de Parlamento sub gvido de Oliver Cromwell venkis skotajn promonarkianojn en batalo de Dunbar
- 1651: Reĝo Karlo la 2-a estis venkita de Cromwell en batalo de Worcester
- 1741: Malvenko de svedoj en batalo de Lappeenranta, kadre de sveda-rusa milito (1741-1743)
- 1758: Reĝo de Portugalio Jozefo la 1-a vundiĝis en atenco
- 1777: Flago de Usono unuafoje hisiĝis en Marilando
- 1796: Venko de aŭstra armeo super la franca en batalo de Würzburg
- Rusia Imperio
- 1826: Nikolao la 1-a kroniĝis kiel imperiestro
- 1838: En Kievo malfermiĝis pensionato por noblaj knabinoj
- 1843: En Grekio armea puĉo rezultigis revenon de konstitucia monarkio
- 1863: Januara ribelo: venko de 1200 poloj kontraŭ 4000 rusoj en batalo de Panasówka (proksime al Biłgoraj)
- 1866: Svislando: en Ĝenevo komenciĝis unua kongreso de la Unua Internacio
- 1901: Nacia flago de Aŭstralio kun la Suda Kruco aperis en Melburno
- 1902: Germana astronomo Max Wolf malkovris 3 asteroidojn: 490 Veritas, 491 Carina kaj 492 Gismonda
- 1914: Usonanino Mary Phelps Jacobs inventis mamzonon
- 1914: Benedikto la 15-a iĝis papo
- Unua Mondmilito
- 1914: Benedikto la 15-a iĝis papo; rusa armeo okupis Lvovon post retiriĝo de aŭstria-hungara armeo; komenco de la batalo de Grand Couronné - germana sturmo kontraŭ francaj pozicioj sur alta tereno proksime al la urbo Nancio
- 1915: Trupoj de Germana Imperiestra Regno okupis Grodnon; en Aŭstria-hungara armeo formiĝis regimento de Ukrainaj siĉ-pafistoj; posta dua ĉeĥoslovaka prezidento, Edvard Beneš, ekziliĝas - unue al Svislando kaj poste al Francio
- 1916: Leefe Robinson detruis germanan aerŝipon norde de Londono - la unua pafalterigita en Britio
- 1917: Germana armeo aneksis Rigon
- 1918: Bolŝevisma registaro de Rusio publikigis unuan oficialan anoncon pri la ruĝa teroro — periodo de persekutoj kontraŭ politikaj kontraŭuloj; komandanto de Moskva Kremlo ekzekutis Fanny Kaplan, akuzitan pri atenco al Lenin
- 1922: 91,11% voĉdonis en la referendumo en Supra Silezio kontraŭ kreo de subŝtato kadre de Germanio
- 1922: Malfermo de la Autodromo Nazionale di Monza en Italio - kurejo por konkursoj de Formulo 1
- 1928: Skota bakteriologo Alexander Fleming malkovris antibiotikon penicilino
- 1932: Pavel Morozov, juna sovetia aktivulo, estis murdita de siaj parencoj
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Varsovio aperis unua numero de scienc-teknika semajnrevuo "Młody Zawodowiec" (Juna Profesiisto)
- Dua Mondmilito
- 1939: 3-a tago de la germana-pola milito: tri bataloj malvenkaj por poloj finiĝis en la distriktoj Żywiecki, Świecki kaj Mikołowski; en Golfo de Gdansko Luftwaffe sinkigis minstarigan ŝipon kaj kontraŭtorpedan; germana armeo konkeris Częstochowa, Radomsko, Ciechanów, Nowy Tomyśl, Przasnysz kaj Katowice (sur stratoj de sileziaj urboj skoltoj kaj sileziaj ribelintoj kontraŭbatalis germanajn flankatakantojn); Armeo "Kraków" evakuiĝis de Silezio; Militkrimoj: germanaj soldatoj murdis du pafalterigitajn pilotojn en la vilaĝo Bugaj (proksime al Radomsko; al unu antaŭ morto fortranĉis langon kaj detranĉis nazon kun oreloj); en Jaśkowice Śląskie (distrikto Pszczyna) germanoj pafmortigis kelkdekon de estintaj sileziaj ribelantoj — averaĝe dum la germana invado de Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj; dum bombado de Lodzo ĉirkaŭ 300 personoj pereis; komenco de aktiviĝo de la germana Kvina kolono kunlaboranta kun paraŝutistoj por ekregi la urbon Bydgoszcz - en bataloj kaj verdikte de juĝejoj pereis 2000 germanaj flankatakistoj, la operaco nomata en nazia propagando "sanga dimanĉo"; Varsovia Defendo-Komandejo kreiĝis sub gvido de brigada generalo Walerian Czuma - dum mallonga tempo kolektiĝis ĉirkaŭ 70 mil oficiroj kaj soldatoj; prezidento Ignacy Mościcki subskribis dekreton pri kreo de Ĉeĥa-Slovaka Legio (kun ĉ.180 volontuloj; Slovakio kune kun Tria Regno invadis la Duan Polan Respublikon); Francio, Britio, Aŭstralio kaj Novzelando deklaris militon al Germanio (kune kun Barato kaj Kanado) - komenciĝis tiel nomata "stranga milito" dum kiu aliancaj aviadiloj disĵetis 5 milionojn da flugfolioj super germanaj taĉmentoj, anstataŭ bombojn; post militdeklaro flanke de Britio kaj Francio Adolf Hitler eldonis direktivon n-ro 2 pri rapida kaj venka fino de la operaco kontraŭ Pollando, kaj konforme al la direktivo n-ro 1 transigo de pli grandaj fortoj orienten; Berlino: germanaj regopovoj permesis al pola ambasadoro kun ties skipo forlasi Germanion; brita registaro anoncis maran blokadon de Germanio; germana submarŝipo U-30 sinkigis britan pasaĝeran ŝipon "Athenia" - saviĝis 1,3 mil personoj, 112 pereis; Belgio, Nederlando kaj Norvegio anoncis neŭtralecon
- 1940: En Londono ĉefministro Winston Churchill en speciala skribaĵo salutis polajn soldatojn alvenantajn de konkerata de germanoj Francio al Britio — solena inaŭguro de Pola Gimnazio kaj Liceo; Pieter Sjoerds Gerbrandy iĝis ĉefministro de Nederlando en ekzilo - iniciatinto de la Radio Nederlando Tutmonda
- 1941: Germana okupado de Pollando: en Aŭŝvico germanoj unuafoje eksperimente uzis venengason kontraŭ 600 sovetaj militkaptitoj kaj 250 nekapablaj labori poloj — per gaso germanoj murdis ĉi tie ĉirkaŭ 1 milionon da personoj; de varsovia enketa malliberejo Pawiak foriris transporto de 70 personoj al koncentrejo Auŝvico; Glasgow: unua milita promocio de polaj maristoj, diplomitoj de la Substandardista Lernejo de Milita Mararmeo; Nord-Afrika kampanjo: en Tobruk pola infanterio paŭzigis aŭstralianojn ĉe sud-okcidenta parto de la fronto; Rumanio aneksis Bukovinon
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj ekpostulis de la regopovoj de Lodza geto 20 mil infanojn kaj maljunulojn por "transloko", t.e. por deportado al ekstermejoj; taĉmentoj de germana polico en Działoszyce murdis pli ol 1500 judojn; en geto de Łachwa (nun en Bresta regiono) eksplodis verŝajne unua ribelo post germana kaj soveta invadoj en Pollandon - en bataloj kaj incendioj pereis 650 judoj, 500 estis pafmortigitaj, 800 sukcesis forkuri, sed plejparte kaptitaj, 6 germanaj soldatoj pereis kaj 8 belorusaj policanoj; interkonsento pri usona financa kaj milita helpo al Libera Francio de Charles de Gaulle; dutagaj kontraŭbritaj manifestacioj en Irlando finitaj - krizostato en Belfasto
- 1943: Germana polico pafmortigis en Pikuły (proksime al Nisko) 51 personojn kaj bruligis la tutan vilaĝon; Gestapo pendumis publike en Żabnica (proksime al Żywiec) 11 personojn; pola ekzila registaro plie transdonis al juda partio Bund 150 mil zlotojn; uson-kanadaj taĉmentoj transirinte Mesinan Markolon venis al Kalabrio - 13-a Armea Korpuso de brita 8-a Armeo post malforta rezisto de italoj okupis Reggio di Calabria kaj Villa San Giovanni; en Cassibile apud Sirakuzo oni subskribis kondiĉojn de armistico; en Romo kreiĝis kontraŭfaŝisma komitato de Ivanoe Bonomi; nokte de la 3-a/4-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Berlinon
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): taĉmento el Grupiĝo "Kampinos" komandata de leŭtenanto Adolf Pilch faris nokte de la 2-a/3-a de septembro atakon al rusa kunlaborista Bataliono de Sturma Brigado SS-RONA (aganta kadre de Waffen-SS), rezidanta en vilaĝo Truskaw (Distrikto Warszawski Zachodni), pafmortigante 91-250 rusojn kaj vundante 100, propraj perdoj 10 mortfalintoj kaj 10 vunditoj; de la 8.00 germanoj bombis Mezurbon uzante Junkers Ju 87 kaj plej pezan artilerion - estingo de incendioj preskaŭ neebla pro manko de akvo; germanaj fortoj post subpremo de Malnova Urbo atakis apudan kvartalon Powiśle; germana polico pafmortigis en Varsovio pli ol 110 civilulojn; al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto de 29 judinoj (civitaninoj de Pollando) de Częstochowa; nokte de la 2-a ĝis la 3-a taĉmento de Pola Enlanda Armeo akiris en Ĝenerala Gubernio arkivon de Katin - kun personaj dokumentoj kaj privataj aĵoj de la murditaj de sovetoj polaj oficiroj; unua literatura revuo "Odrodzenie" (Renaskiĝo) aperis en parte liberigita Pollando; Orienta Fronto: en Mazovio trupoj de la 1-a Belorusa Fronto ekatakis por atingi Narevon; trupoj de la 2-a kaj 3-a Ukrainaj Frontoj finis likvidon de germana 6-a Armeo sude de Kiŝinevo kaj en okcidenta bordo de Pruto; Okcidenta Fronto: Francaj Internaj Fortoj kaj unuo de usona 7-a Armeo liberigis Lionon, pola 1-a Kirasita Divizio de Stanisław Maczek transirinte riveron Somme liberigis Abbeville; Britaj trupoj liberigis Bruselon
- 1945: Arkto: sur insulo Svalbardo kapitulacis la lasta germana taĉmento, membroj de meteologia ekspedicio
- 1950: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis kontraŭ aliĝo de Ĉinio al UN
- 1950: Giuseppe Farina iĝis unua ĉampiono de Formulo 1
- 1965: En Duesseldorf oni verdiktis pri 10 estintaj funkciuloj de la germana ekstermejo Treblinka, funkcianta en okupata Pollando
- 1967: Tago H: Svedio enkondukis la dekstran trafikflankon
- 1971: Kataro sendependiĝis (de Britio)
- 1971: Kvar mondpotencoj (Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio) subskribis traktaton pri Okcidenta Berlino
- 1980: Pollando: post aŭgustaj interkonsentoj - inter Solidareco kaj la registaro de Pola Popola Respubliko - subskribitaj en Szczecin kaj Gdańsk oni subskribis en Jastrzębie-Zdrój pluajn postulojn al la 21 postuloj sekve de kio sileziaj minejoj eklaboris
- 1982: Mafia atenco dum la itala dua mafia milito kontraŭ generalo kaj prefekto Carlo Alberto dalla Chiesa
- 1984: Pieter Willem Botha fariĝis prezidento de Sud-Afriko
- 1992: Itala transporta aviadilo kun helpo al Sarajevo estis pafalterigita okcidente de la urbo - 8 personoj pereis
- 1993: Krimeo: prezidentoj Leonid Kuĉma kaj Boris Jelcin subskribis en Masandro interkonsenton pri transdono al Rusio flanke de Ukrainio de la plimulto de la Nigramara floto kaj atombomboj kontraŭ malpliigo de ukraina ŝuldo
- 1993: Eŭroposkeptikisma Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando fondiĝis en Londono
- 1995: Interreta aŭkcia servejo eBay fondita de Pierre Omidyar, usona entreprenisto kaj filantropo
- 1999: Donecko: Ukraina Islama Universitato fondiĝis
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis siajn antaŭulojn: Pio la 9-a kaj Johano la 23-a
- 2004: Karel Hoffmann, la sola kondamnita politikisto en aŭgusto 1968, estis liberigita el malliberejo
- Terorisma atako en Beslano
- 2004: Nord-Osetio: post eksplodoj en lernejo, kie troviĝis ostaĝoj, ĝi ekbrulis kaj komenciĝis spontanea sturmo; 334 homoj pereis, inkluzive de 186 infanoj, pli ol 800 estis vunditaj, 31 teroristoj estis mortigitaj, unusola Nur-Paŝi Kulajev postvivis
- 2005: En la memoriala tombejo Urbo de anĝeloj, kie estis enterigita plejparto de la viktimoj, okazis solena malfermo de la memorialo Arbo de funebro
- 2006: Pactrupoj de la Unuiĝintaj Nacioj venis al la suda Libano post la Israela-Libana konflikto de 2006
- 2007: Oni fine estingis daŭrantajn de la 28-a de junio incendiojn de arbaroj en Grekio, rezulte de kiuj 84 personoj pereis
- 2009: Los-Anĝeleso: entombigo de la usona muzikisto Michael Jackson en Glendale
- 2010: 73 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 200 vundiĝis en sinmortiga bomba atenco kontraŭ ŝijaisma procesio en pakistana urbo Kveta
- 2014: Astronomoj de Universitato de Havajo malkovris, ke la Lakta vojo estas parto de galaksiamasego 100 oble pli granda ol oni ĝis nun opiniis - nomata Laniakea
- 2015: Pro riproĉoj pri korupto elposteniĝis prezidento de Gvatemalo Otto Pérez Molina, kaj lian lokon okupis ĝisnuna vicprezidento Alejandro Maldonado
- 2016: La 5-a Nacia Legado de la historia romano Quo vadis?, ĉefverko de Henryk Sienkiewicz - en 2200 lokoj de Pollando kaj eksterlando
- 2016: En la 18-a Eŭrovido-Konkurso por Junaj Muzikistoj de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, okazigita antaŭ la katedralo de Kolonjo, venkis pola saksofonisto Łukasz Dyczko
- 2017: Nord-Koreio faris sian sesan kaj la plej potencan nuklean teston
- Rus-ukraina milito
- 2021: Hibrida milito ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo: en Pollando ekvalidis de la noktomezo laŭlonge de la pola-belorusa ŝtatlimo eksterordinara stato, unua post la milita stato en Pollando, kune kun komencita pli frue konstruado de bariloj por haltigi alfluon de kontraŭleĝaj enmigrintoj al Pollando — pro la eŭropa migra krizo julie la samspecaj estis konstruitaj en Latvio kaj aŭguste en Litovio.
- 2022: En Mielec oni malfermis kaj konsekris la plej grandan en Pollando Monumenton de Anatemitaj Soldatoj Senflekseblaj — inter 12 oficiroj estis Łukasz Ciepliński, Hieronim Dekutowski, August Emil Fieldorf, Witold Pilecki kaj la loka Wojciech Lis, batalanta kontraŭ Wehrmacht, Ruĝa Armeo kaj komunistoj
- 2022: La 11-a Nacia Legado de poemaro Baladoj kaj romancoj de Adam Mickiewicz en la Jaro de Pola Romantikismo, tradicie legata ankaŭ eksterlande
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 192-a tago de rusa agreso: Pasinttage ukraina armeo detruis 25 rusiajn tankojn kaj 37 kirasitajn veturilojn — laŭ ukraina stabo rusaj perdoj atingis 49 mil soldatojn, pli ol 2 mil tankoj estis detruitaj; ukrainaj armitaj fortoj rekonkeris du okupatajn urbetojn, ukraina aviado detruis ponton de Nova Kaĥovka, kaj 2 Bajraktaroj dum tri tagoj detruis rusian armilaron valoran 26 mln kaj uono de dolaroj; de la invadkomenco ukraina akuzistaro registris 31 738 militkrimojn kaj 14 738 krimojn kontraŭ nacia sekureco — ĝis nun 624 reprezentantojn de militista kaj politika gvidantaro estas suspektataj pri la krimoj; rusa agreso kaŭzis morton de 380 infanoj, laŭvicaj 737 estis vunditaj; Ukrainio komencis juĝi 881 kazojn pri perfido kaj kunlaborismo
- Mondreago: De la invadkomenco de Ukrainio al Pollando enveturis 6 mln da personoj, kaj de Pollando revenis pli ol 4 208 000; rusa krimulo - kondamnita al 25 jaroj da mallibero pro rabo kaj 5 murdoj, varbita de Grupo Wagner post 12 jaroj de spertita puno - estis postmorte distingita per medalo "Pro batalemo"; antaŭ funebra ceremonio de Miĥail Gorbaĉov estis haltigitaj 5 virinoj kun survestaj surskriboj "Ne al la milito" — veninta al la ceremonio Viktor Orbán ne povos renkontiĝi kun Putin; Asocio de Rusiaj Organizantoj de Turismo informis, ke dum la 3 someraj monatoj ĉ. 3,5 mln de rusoj forveturis libertempi al Turkio (2 100 000), Abĥazio (800 mil), Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (170-180 mil), Egiptio (100 mil) kaj Maldivoj (55 mil turistoj)
Esperantujo
Naskiĝoj
- 1499: Diane de Poitiers, franca dukino, amatino de reĝo Henriko la 2-a (m. 1566)
- 1564: Julius von Pflug, historiisto kaj episkopo de Naumburg (n. 1499)
- 1568: Adriano Banchieri, itala benediktana monaĥo kaj komponisto (m. 1634)
- 1695: Pietro Locatelli, itala komponisto kaj violonisto (m. 1764)
- 1728: Matthew Boulton, angla manfaristo, kunlaboranto de James Watt (m. 1809)
- 1734: Joseph Wright of Derby, angla pejzaĝisto kaj pentristo (m. 1797)
- 1746: Friedrich Wilhelm Gotter, germana verkisto, aktoro, tradukisto (m. 1797)
- 1761: Krisztina Ujfalvy, hungara poetino (m. 1818)
- 1773: István Cselkó, hungara juĝisto, gimnazia kaj akademia instruisto, redaktoro (m. 1837)
- 1780: Georg Heinrich Lünemann, germana filologo kaj pedagogo (m. 1830)
- 1789: Friedrich von Heyden, germana verkisto kaj juristo (m. 1851)
- 1792: Heinrich Langethal, germana pedagogo ligita kun Svislando (m. 1879)
- 1810: Paul Kane, irlanda-kanada pentristo de kanadaj indianoj (m. 1871)
- 1813: József Eötvös, hungara verkisto, politikisto, ministro, enestanta en Hungara Antologio (m. 1871)
- 1818: Karl von Vogelsang, aŭstra publicisto kaj socialreformanto (m. 1890)
- 1834: Ernst Rauscher, aŭstra verkisto kaj tradukisto (m. 1919)
- 1858: Frank Leavenworth, usona astronomo, malkovrinto de NGC-oj (m. 1928)
- 1859: Jean Jaurès, franca politikisto, proponinta utiligi esperanton en Internacia Socialista Estraro, murdita (m. 1914)
- 1874: Kuroita Kacumi, profesoro pri japana historio, kunfondinto de Japana Esperantista Asocio kaj kunverkinto de Esperanto-japana vortaro (m. 1946)
- 1875: Ferdinand Porsche, aŭstra aŭtomobil-konstruisto, projektinto de tankoj kaj de Volkswagen Tipo 1 (m. 1951)
- 1897: Miklós Elekes, hungara kuracisto, histologo (m. 1947)
- 1899: László Füssy, hungara laboristo, librovendisto, poeto (m. 1969)
- 1899: Vilmos Stepper, rumania hungara-franca ĵurnalisto, verkisto (m. nekonata)
- 1900: Urho Kekkonen, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1986)
- 1901: Alfred E. Johann, germana ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1996)
- 1905: Carl David Anderson, usona Nobelpremiita fizikisto, esploristo de kosma radiado kaj malkovrinto de pozitrono (m. 1991)
- 1923: Jenő Szávai, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1984)
- 1926: Irene Papas, greka aktorino kaj kantistino (m. 2022)
- 1927: Aljes Adamoviĉ, belorusa verkisto, literaturhistoriisto, socia aganto (m. 1994)
- 1928: Danuta Siedzikówna, pola sanitariistino, soldato de Pola Enlanda Armeo en la taĉmento de Zygmunt Szendzielarz, "anatemita soldatino", ekzekutita (m. 1946)
- 1928: Gaston Thorn, ĉefministro de Luksemburgio, konata de Komisiono Thorn (m. 2007)
- 1929: Gyula Lőrinczi, rumania hungara matematikisto, geodeziisto, politikisto
- 1932: Jerzy Łojek, pola historiisto, aŭtoro de furoraj samizdatoj (m. 1986)
- 1935: Jenő Sántha, rumania hungara instruisto, lernolibroverkisto
- 1936: Zine El Abidine Ben Ali, prezidento de Tunizio (m. 2019)
- 1937: Attila Márton, rumania hungara instruisto, fizikisto
- 1938: Ryoji Noyori, japana Nobelpremiita kemiisto, fakulo pri kataliziloj
- 1939: János Matekovics, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 2012)
- 1940: László Aradits, hungara ĵurnalisto kaj radia redaktoro (m. 2002)
- 1940: Eduardo Galeano, urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto (m. 2015)
- 1941: László Babarczy, hungara reĝisoro, teatrestro, profesoro
- 1942: Béla Kiss, rumania hungara pentristo kaj desegninstruisto
- 1944: Róbert Schwartz, rumania hungara esplorkemiisto
- 1945: Zoltán Ambrus, rumania hungara psikologo
- 1947: Kjell Magne Bondevik, ĉefministro de Norvegio
- 1947: Mario Draghi, itala ekonomikisto, prezidanto de Eŭropa Centra Banko, ĉefministro de Italio
- 1948: Levy Mwanawasa, prezidento de Zambio
- 1948: Ljudmila Georgijevna Karaĉkina, ukraina astronomino, ligita kun Centro pri malgrandaj planedoj
- 1951: Maithripala Sirisena, prezidento de Srilanko, membro de Srilanka Libereca Partio
- 1953: Jean-Pierre Jeunet, franca filmreĝisoro
- 1958: Josip Pleadin, kroata esperantisto, laboranto de priesperanta Internacia Kultura Servo en Zagreb kiel presisto kaj tradukisto, fondinto de Esperanto-klubo en Đurđevac, kunorganizanto de UK 2001, aŭtoro de "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" kaj de biografiaro pri esperantlingvaj verkistoj Ordeno de Verda Plumo
- 1962: Carlo Sarandrea, itala esperantisto, konsiliano de Itala Esperantista Federacio, parolisto kaj redaktoro de Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, redaktoro de "Espero Katolika", kunorganizanto de IKUE-Kongresoj, sekretario kaj retestro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
- 1965: Charlie Sheen, usona aktoro
Mortoj
- 1328: Castruccio Castracani, itala duko kaj kondotiero (n. 1281)
- 1402: Gian Galeazzo Visconti, reganto de Milano (n. 1351)
- 1467: Eleonora de Portugalio kaj Aragono, portugala infantino (n. 1434)
- 1546: Petru la 4-a Rareș, reganto de Princlando Moldavio (n. 1483)
- 1564: Julius von Pflug, historiisto kaj episkopo de Naumburgo (n. 1499)
- 1658: Oliver Cromwell, angla politikisto, Lordo-Protektanto kaj gvidanto de la angla enlanda milito (n. 1599)
- 1667: Alonso Cano, hispana artisto, pentristo, skulptisto kaj arkitekto (n. 1601)
- 1816: János Krizosztom Hannulik, hungara pastro, instruisto kaj poeto en la latina lingvo (n. 1745)
- 1877: Adolphe Thiers, prezidento de Francio, historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1797)
- 1883: Ivan Turgenev, rusia verkisto (n. 1818)
- 1889: Julius Weizsäcker, germana teologo kaj historiisto (n. 1828)
- 1918: Fanni Kaplan, ukraina judino, kiu atencis kontraŭ Lenin, ekzekutita (n. 1890)
- 1932: Pavel Morozov, juna sovetia aktivulo, murdita (n. 1918)
- 1944: Roman Rozmiłowski, pola oficiro, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, unu el pafekzekutistoj de kunlaboristoj laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato (n. 1915)
- 1948: Edvard Beneš, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1884)
- 1950: Irén Ágay, hungara aktorino (n. 1912)
- 1956: Károly Bakóczi, hungara verkisto, literaturhistoriisto kaj tradukisto (n. 1883)
- 1957: Jenő Heltai, hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto, rete legebla en esperanto en "Literatura Mondo" (n. 1871)
- 1964: Joseph Marx, aŭstra komponisto, instruisto kaj kritikisto (n. 1882)
- 1966: Elisabeth Ahnert, germana pentristino vivanta en Dresdeno kaj Ercmontaro (n. 1885)
- 1974: Harry Partch, usona komponisto kaj konstruisto de muzikaj instrumentoj (n. 1901)
- 1975: Ladislav Riedl, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, aŭtoro de esperantlingvaj poemaroj, kontribuanto al "La Progreso" (n. 1902)
- 1982: Carlo Alberto dalla Chiesa, itala generalo kaj prefekto, kontraŭbatalanta terorismajn Ruĝajn Brigadojn dum la Dua mafia milito, murdita (n. 1920)
- 1985: Jo Jones, usona ĵaz-frapinstrumentisto (n. 1911)
- 1987: Morton Feldman, usona komponisto, pioniro de unu el muzikaj notacioj - grafika notacio (n. 1926)
- 1991: Frank Capra, itala-usona filmreĝisoro (n. 1897)
- 1999: Wilhelm Kaufmann, aŭstra pentristo kaj kosmopolito (n. 1901)
- 2000: Béla Szász, rumania hungara eldoneja redaktoro, tradukisto (n. 1926)
- 2004: Viktimoj de Terorisma atako en Beslano (komandestroj de la sturmogrupoj)
- 2006: Dániel Bodosi, rumania hungara pentristo (n. 1913)
- 2007: Steve Fossett, usona riĉegulo kaj vojaĝisto, malaperinto (n. 1944)
- 2010: György Bánffy, hungara aktoro (n. 1927)
- 2012: Sun Myung Moon, korea fondinto kaj gvidanto de Eklezio de la Unuiĝo (n. 1920)
- 2012: Michael Clarke Duncan, usona korpogardisto kaj aktoro (n. 1957)
- 2019: Peter Lindbergh, germana fotisto de modo (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Gregorio la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
- Marino, ermito, legenda fondinto de la urbo San-Marino
- Nacia tago en San-Marino, legenda fondado far sankta Marino (4-a jarcento); samtempe jarkomenco
- Aŭstralio: Tago de Flago
- Nacia tago en Kataro, tago de la sendependiĝo (1971)
Tagoj de semajno
La 3-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.