Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de februaro estas la 33-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 332 tagoj restas (333 en superjaroj). La 2-a de februaro estas Marmota tago.
Je la 2-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- Frua mezepoko:
- 506: Alariko la 2-a, reĝo de visigotoj, promulgis romian juron, konatan kiel Lex Romana Visigothorum
- 962: Oto la 1-a kroniĝis fare de la papo Johano la 12-a kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1032: Konrado la 2-a iĝis reĝo de Burgonjo
- 1106: Granda kometo aperis sur la ĉielo - japanoj, koreoj kaj ĉinoj rigardas ĝin dum sekvaj semajnoj
- 1141: Dum batalo de Lincoln, reĝo de Anglio Stefano estis kaptita kaj poste enkarceriĝis - por mallonga tempo imperiestrino Matilda ektronis
- 1238: Batuo-Ĥano konkeris Moskvon
- 1260: Dua mongola invado al Pollando: pro promeso de sekura forlaso de Sandomierz ties loĝantoj redonis la fortikaĵon, sed la armistico estis rompita, oni selektis la loĝantaron, junulojn prenis al mallibero, la ceterajn murdis, la fortikaĵon rabis kaj bruligis
- 1303: Germanio: Hanau iĝis urbo
- 1386: Dum kunveno de la Sejmo de Krono de la Regno de Pollando en Lublin kun pola kaj litova nobelaro grandduko de Litovio Ladislao la 2-a elektiĝis reĝo de Pollando
- 1421: Pekino: dum la ĉina novjara festo imperiestro Jongle malfermis Malpermesitan Urbon
- 1440: Frederiko la 3-a iĝis reĝo de Germanio
- 1491: Princo de Pomerio edziĝis al pola reĝidino kaj litova princino, filino de Kazimiro la 4-a
- 1507: Seimas de Grandprinclando Litovio voĉdonis leĝon pri preteco de militdeklaro al Grandprinclando Moskvo
- 1536: Argentino: Bonaero fondiĝis
- 1542: Venko de portugaloj kontraŭ turkoj en batalo de Baçente (Regiono Tigrajo) en Etiopio
- 1558: Germanio: Friedrich-Schiller-Universitato Jena fondiĝis
- 1593: Unua kozaka ribelo kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj: pola nobelo Krzysztof Kosiński, zaporogo, malvenkis en batalo apud Piątek (Zaporiĵa provinco) kontraŭ polaj trupoj
- 1626: Karlo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1653: Nov-Amsterdamo (posta Nov-Jorko) iĝis urbo
- 1676: Krakovo: Johano la 3-a Sobieski kune kun sia edzino kroniĝis sur Vavelo
- 1709: Sur senhoma insulo de la Insularo Juan Fernández estis retrovita skota ŝiprompiĝulo Alexander Selkirk, kio verŝajne inspiris Daniel Defoe por verki Robinson Crusoe
- 1772: Polaj nobeloj malvenkis apud rivero Pripjato batalante kontraŭ rusaj trupoj — kadre de la unua pola insurekcio
- 1797: Armeo de Napoleono konkeris post 9-monata sieĝo Mantuon en Lombardujo, malliberigante 18 mil aŭstrajn defendantojn
- 1831: Gregorio la 16-a iĝis papo
- 1848: Traktato de Guadalupe Hidalgo: Meksik-usona milito finiĝis per pactraktato - venkita Meksiko transdonis pli ol duonon de sia teritorio
- 1856: Dallas en Teksaso ricevis urbajn rajtojn
- 1887: En Pensilvanio oni unuafoje festis marmotan tagon
- 1899: Nacia Parko Mount Rainier establiĝis.
- 1901: Entombiga ceremonio de brita reĝino Viktoria okazis
- 1913: En Nov-Jorko malfermiĝis Granda Centra Stacidomo kun la plej granda nombro da kajoj en la mondo
- 1913: Traktato de Urga: en la nuna Ulanbatoro reprezentantoj de Mongolio kaj Tibeto subskribis traktaton pri amikeco kaj federacio inter la du landoj
- Unua mondmilito:
- 1917: Litova Politika Rondo en Vilno sendis notaĵon al germanaj okupaciaj regopovoj postulante respekton de la rajtoj de litova nacio - subskribitan i.a. de Jonas Basanavičius kaj Antanas Smetona
- 1918: Konsilio de Popolkomisaroj dekretis en Soveta Rusio pri la apartigo de eklezio kaj ŝtato, kaj lernejo de eklezio
- 1920: Ruĝa Armeo likvidis Ĥanlandon de Ĥiva
- 1920: Traktato de Tartu: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko agnoskis sendependecon de Finnlando kaj Estonio
- 1921: Dua Pola Respubliko subskribis aliancan pakton kun Francio
- 1922: Unuafoje en Parizo estis eldonita la tuta Uliso de James Joyce
- 1924: Francio: Internacia skifederacio fondiĝis en Chamonix-Mont-Blanc
- 1930: Pola Radio en Lodzo komencis disaŭdigi
- 1935: Unuafoje en jurisprudenco oni uzis mensogodetektilon
- 1939: En ŝipfarejo de nederlanda urbo Vlissingen oni hisis polan geŭzon sur la submarŝipo ORP Orzeł
- 1940: En Indianapolis okazis debuta prezentiĝo de Frank Sinatra kun orkestro de Tommy Dorsey
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Gestapo malfondis altlernejon de jezuitoj en Lublin arestante 43 membrojn de la ordeno; en Milano itala ĵurnalo "Regima Fascista" atakis polan primason, kiu en Vatikana Radio raportis pri germanaj kruelaĵoj en Pollando; generalo Władysław Sikorski aprobis iniciaton fondi en okupata Pollando subteran juĝadon; Beogrado: 3-taga Konsiliĝo de Balkana Pakto komenciĝis (Grekio, Turkio, Rumanio kaj Jugoslavio)
- 1941: en koncentrejo Aŭŝvico pereis Wacław Ciesielski, arestita en Toruń; Nordafrika Fronto: taĉmento de Liberaj francoj ekregis Distrikton Al Kufra en Libio; Usono: reorganizo de militŝiparo kaj ties komandado
- 1942: Operaco Reinhardt: en ekstermejo Chełmno pereis en "moveblaj gasejoj" ĉirkaŭ 1 200 judoj de Sompolno; de Varsovio foriris transporto de 155 malliberuloj al koncentrejo Aŭŝvico; Porajmos: en Lodza geto mortis la 1-an kaj 2-an de februaro 29 ciganoj; pola generalo Władysław Anders rifuzis postulojn de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov ke polaj unuoj ekiru al fronto
- 1943: Porajmos: germanaj policoj pafekzekutis en distrikto Olkusz 62 ciganojn de kampadejo (kune kun virinoj kaj infanoj), en 4 aliaj lokoj 113 polojn, en Kamionka 6 judojn kaj en Paków 18 personojn (en tio 8 infanojn); Pola Rezistomovado: Kamparanaj Batalionoj batalis apud vilaĝo Róża por kontraŭstari al deportado de poloj de Zamość-regiono, kie germanoj atakis flegejon de Verda Kruco (konspira sanitara servo de KB) - en du bataloj kun perdo de 10 partizanoj kaj flegistino oni sukcesis eskapi germanan ĉirkaŭiron; Orienta Fronto: Batalo ĉe Stalingrado finiĝis; armeoj de la Voroneĵa Fronto komencis operacon direkte al Ĥarkivo, pere de atakoj al la linio Starij Oskol-Kupjansk (Ĥarkiva provinco); Rio-de-Ĵanejro: stabaj interparoloj de brazilaj kaj usonaj armitaj fortoj
- 1944: Germana polico pafekzekutis en Varsovio 100 polojn pro sukcesa plenumo de mortpuno kontraŭ ekzekutisto de la urbo kaj dum la tago pluajn 200 sur ruinoj de la Varsovia geto — post la verdikto de Pola Subtera Ŝtato amasaj ekzekutoj sur la stratoj preskaŭ ĉesis ĝis la ribelo de Varsovio; germanaj regopovoj fiksis en Varsovio polican horon ekde la 19-a ĝis la 5-a horo; germanaj policoj mortigis 200 personojn en malliberejo en Krakovo, en distrikto Krośnieński ĉirkaŭ 200, en 12 aliaj lokoj ĉirkaŭ 800, kaj en Dębica 54 transportitajn de malliberejoj en Krakovo, Tarnów, Rzeszów kaj trudlaborejo Pustków; en Zwierzyniec okazis publika ekzekuto de 20 personoj; de Przemyśl al Płaszów, apud Krakovo, foriris la lasta transporto de lokaj judoj; kelkmila germana ekspedicio de SS kaj Wehrmacht, helpata de artilerio kaj ukrainaj kunlaborantoj en arbaroj de la distrikto Janowski murdis en ses vilaĝoj 800 - 1 300 polojn, kune kun centoj de virinoj kaj infanoj; galicia SS-divizio kun ĝendarmoj murdis en distrikto Kraśnicki 368 personojn; la soveta 13-a Armeo ekregis Luckon kaj fine de la tago Rivnon; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj likvidis urbestron en distrikto Krasnystaw, membron de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, kiu sendis multajn polojn al koncentrejoj aŭ pafmortigo; Volinia masakro: armitaj ukrainoj atakis vilaĝon en distrikto Parczew, murdinte ne malpli ol 63 personojn, ĉirkaŭ 100 vundis kaj bruligis 70 domojn; taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo murdis 129 polajn rifuĝintojn dum ilia evakuo el vojevodio Volin; Itala Fronto: generalo de la usona 5-a Armeo Mark Wayne Clark ordonis al komandanto de la 6-a Kirasita Armeo plifirmigon de la pozicio kaj prepariĝon al defendo; usona 133-a Infanteria Regimento ekregis regionon sude de Cassino; Pacifiko: sur atolo Kwajalein la usona 4-a Divizio de Mara Infanterio likvidis japanan reziston
- 1945: Ruĝa Armeo "liberigis" Myślibórz, Sulęcin, Sępopol, Dobre Miasto kaj Rzepin; unuoj de la Unua Pola Armeo konkeris Jastrowie — ties 32 regimentaj militkaptitaj infanterianoj, batalintaj pri konkero de Pomeria Remparo, estis vivbruligitaj fare de nederlanda aŭ latva SS-Divizio; Volinia masakro: en vilaĝo Uście Zielone (distrikto Buĉaĉ) taĉmentoj de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj la Ukraina Ribela Armeo murdis 133 personojn, ĉefe polojn kaj en Podolio nokte de la 2-a/3-a de februaro URA-taĉmento en Czerwonogród murdis 49-60 polojn; dua soveta okupado de Pollando: en Lida (vojevodio Nowogródek) en publika ekzekuto, post torturoj de NKVD, estis murdita subleŭtenanto Jerzy Bakłażec, oficiro de la Pola Enlanda Armeo, heroo de kontraŭgermana kaj kontraŭsoveta konspiro de la unua okupado - lian korpon okupantoj pendigis por 3 tagoj sur pendumilo, prirabis de ŝuoj, bruligis kaj enterigis en nekonata loko; armeaj taĉmentoj de NKVD atakis apud Korelicze (Grodna regiono) du polajn taĉmentojn de Aktiva Memdefendo de Vilna Regiono - unu estis tute frakasita kaj la dua disigita (mortfalis 50 soldatoj de la Enlanda Armeo); Rumanio: komenco de amasaj manifestacioj favore al la kreo de nacia-demokratia registaro; Bulgario: plenumo de mortpuno al tri estintaj regantoj (profesoro, pastro kaj generalo); Ekvadoro deklaris militon kontraŭ Germanio; unua flugo de nurflugila aviadilo Horten Ho 229 okazis en Oranienburg
- 1946: Saĥalena provinco: laŭ ukazo Suda Saĥaleno kaj Kurilaj Insuloj iĝis parto de Sovetunio
- 1947: Papo Pio la 12-a anoncis apostolan konstitucion establiganta sekularajn institutojn - la unua iĝis Opus Dei
- 1951: En Virginio oni faris verdiktojn de mortpuno al 7 afrik-usonanoj, kondamnitaj pro seksperforto de blankulino
- 1957: Prezidento de Pakistano Iskander Mirza iniciatis akvobaraĵon sur Induso, efektivigitan en 1962
- 1959: Malaperigo: neklarigita morto ĉe montpasejo Djatlov
- 1962: Sunsistemo: ok planedoj ektroviĝis laŭ linio
- 1971: Ramsar-Interkonsento pri malsekejoj estis proklamita
- 1972: Brita ambasadejo en Dublino estis detruita de homamaso post t.n. sanga dimanĉo en Derry
- 1974: Testoflugo de la usona ĉasaviadilo F-16
- 1982: Siria armeo subpremis la urbon Hamao ekregitan de la Islama Frataro
- 1986: En Liĥtenŝtejno okazis parlamenta balotado kun unuafoja partopreno de virinoj
- 1986: En Barato renkontiĝis Papo kun Dalai-Lamao - Johano Paŭlo la 2-a kaj Tenzin Gyatso
- 1987: En referendumo sur Filipinoj ekvalidis nova konstitucio
- 1989: Sveda militaviadilo Saab JAS 39 Gripen kraŝis dum provflugo en Linköping
- 1989: Afgana milito (1979-1989): lasta soveta taĉmento forlasis Kabulon, la milito finiĝis
- 1990: Prezidento de Sud-Afriko Frederik Willem de Klerk permesis post 30 jaroj agadon de Afrika Nacia Kongreso kaj Panafrikanisma Kongreso de Azanio kun liberigo de Nelson Mandela kaj fino de la krizostato
- 1993: Václav Havel iĝis prezidento de Ĉeĥio
- 1993: Konstitucio de Andoro estis voĉdonita
- 1999: Hugo Chávez iĝis prezidento de Venezuelo
- 2004: Svisa tenisludisto Roger Federer ekpintis sur la monda ATP-ranglisto dum sinsekvaj 237 semajnoj
- 2005: Armando Guebuza iĝis prezidento de Mozambiko
- 2007: Parizo: Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo prezentis sian kvaran raporton
- 2007: Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco iĝis registrita heredaĵo en Pollando
- 2007: Oscypek kiel la dua pola regiona produkto akiris statuson de protektita nomigo de origino (EU)
- 2008: Parizo: en la Palaco Elizeo geedziĝis Nicolas Sarkozy kaj Carla Bruni
- 2008: Ribelantoj atakis la ĉefurbon de Ĉado, Nĵameno, sed estis forpelitaj
- 2009: Kosmoesploro: dua irana artefarita satelito Omid (Espero) estis lanĉita el kosmodromo en Daŝti-Kivir (la unua el la rusia raket-startejo Pleseck)
- 2011: Karakorumo: unua vintra grimpo al Gaŝerbrum 2 fare de internacia skipo
- 2014: En Frankfurto ĉe Majno oni detruis 116-metran turdomon
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 344-a tago de rusa agreso: Pasinttage apud Baĥmut 127 rusiaj soldatoj estis mortigitaj kaj 137 vunditaj; en Kramatorsk pro nokta atako de rusa raketo 3 personoj pereis kaj 18 estis vunditaj, ankaŭ 18 turdomoj damaĝitaj; en Kievo Ursula von der Leyen anoncis fondon en Hago de internacia centro pri enketado de rusiaj krimoj faritaj dum la milito kontraŭ Ukrainio, kaj Josep Borrell deklaris, ke EU instruos 15 mil ukrainajn soldatojn; Nacia Rezisto-Centro informis pri forkonduko de 50 lernantoj de mezlernejo el okupata Lisiĉansk en Luganska provinco al rusa Tatarstano — la 18-an de januaro konsilatino de prezidanto de Ukrainio pri infanrajtoj informis, ke Rusio homforkaptis preskaŭ 14 mil ukrainajn infanojn, nur 125 el ili revenis al Urainio; kanonistoj de Mararmeo de Militfortoj de Ukrainio detruis rusan kontraŭaviadan raketan sistemon, konatan kiel "mortigisto de bajraktaroj"
- Mondreago: Pasinttage Usono atribuis sankciojn al 22 firmaoj kaj personoj en la tuta mondo (i.a. en Singapuro, Kipro, Bulgario kaj Israelo) pro la „helpo al rusia armeo”, en rusa Volgogrado estis malkvrita monumento de Stalin; en Sankt-Peterburgo polico konfiskis eksponaĵojn de kontraŭmilita ekspozicio de Elena Osipova; Aŭstrio agnoskis 4 rusiajn diplomatojn kiel personoj ne dezirataj; en Pilecki-Instituto en Berlino dum internacia konferenco pri rusaj militkrimoj estis malfermita ekspozicio Restaĵeroj de neprijuĝitaj krimoj kun ligoj al holodomoro farita de Sovetunio
Naskiĝoj
- 1208: Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono, Valencilando kaj Majorko (m. 1276)
- 1455: Johano la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (m. 1513)
- 1487: Johano la 1-a, reĝo de Hungario (m. 1540)
- 1501: Theodor Fabricius, germana teologo kaj luterana reformisto (m. 1570)
- 1502: Damião de Góis, portugala humanisto, filozofo, diplomato kaj historiisto (m. 1574)
- 1536: Piotr Skarga, pola jezuito, teologo, verkisto, rektoro kaj predikanto, reprezentanto de kontraŭreformacio (m. 1612)
- 1537: Toyotomi Hideyoshi, japana daimio, unu el tri unuigintoj de Japanio (m. 1598)
- 1551: Nikolao Rajmaro, germana astronomo kaj matematikisto (m. 1600)
- 1566: Michał Sędziwój, pola alkemiisto, pioniro de kemio, malkovrinto de oksigeno, filozofo, kuracisto, diplomato, inventisto (m. 1636)
- 1649: Benedikto la 13-a, papo, servisto de Dio (m. 1730)
- 1662: Georg Basilius Brinkmann, germana teologo kaj pedagogo (m. 1735)
- 1669: Louis Marchand, franca komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1732)
- 1695: Daniel Gottfried Werner, germana pedagogo kaj protestantisma teologo (m. post 1752)
- 1700: Johann Christoph Gottsched, germana verkisto kaj literturteoriisto (m. 1766)
- 1701: Franz Karl Conradi, germana juristo, profesoro de la Universitato de Helmstedt (m. 1748)
- 1742: Ábrahám Barcsay, hungara poeto (m. 1806)
- 1754: Charles-Maurice de Talleyrand, franca epikuristo, kleriko kaj diplomato (m. 1838)
- 1760: Samuel Friedrich Günther Wahl, germana orientalisto (m. 1834)
- 1779: Georg Heinrich Lux, germana komponisto, orgenisto kaj instruisto (m. 1861)
- 1797: Jozefo Guislain, belga kuracisto kaj pionira psikiatro (m. 1860)
- 1807: Alexandre Ledru-Rollin, franca advokato, ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1874)
- 1829: Alfred Edmund Brehm, germana zoologo kaj verkisto (m. 1884)
- 1836: Afonso Celso de Assis Figueiredo, brazila profesoro pri civila juro (m. 1912)
- 1838: Konstanty Kalinowski, pola juristo, ĵurnalisto, unu el gvidantoj de la januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, ekzekutita (m. 1864)
- 1844: Marie Hankel, germana poetino de Esperanto, organizantino de UK 1908, laŭreatino de la beletra konkurso Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtorino de Sableroj (m. 1929)
- 1849: Pavol Országh Hviezdoslav, slovaka poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 1921)
- 1852: György Versényi, hungara verkisto, poeto, ĉefsekretario de Transilvania literatura Asocio (m. 1918)
- 1857: Simon Hollósy, hungara pentristo, fondinto de la Artistkolonio de Baia Mare (m. 1918)
- 1866: Enrique Simonet, hispana pentristo, reprezentanto de la akademia arto (m. 1927)
- 1870: John Fogg Twombly, usona esperantisto (m. nekonata)
- 1871: Maria Sauer, germana forstista filino kaj nomdoninto al la Rennsteigklub-organo (m. 1960)
- 1873: Konstantin von Neurath, germana nazia politikisto kaj diplomato, ministro en Protektorato Bohemio kaj Moravio, SS-oficiro, militkrimulo (m. 1956)
- 1881: Kate Jahns, germana ĵurnalistino kunfondinta Germanan Esperanto-Asocion, gvidantino de kursoj por laboristoj kaj policistoj (m. nekonata)
- 1882: James Joyce, irlanda verkisto, lingvisto kaj filozofo (m. 1941)
- 1883: Richard Wilhelm Polifka, aŭstra eldonisto, literaturhistoriisto kaj verkisto (m. 1958)
- 1885: Aldo Palazzeschi, itala verkisto kaj poeto (m. 1974)
- 1886: Sándor Rozsnyai, hungara dancistaktoro, komponisto kaj teatrestro, viktimo de hungaraj faŝistoj (m. 1944)
- 1889: Jean de Lattre de Tassigny, franca marŝalo kaj rezistanto dum la dua mondmilito (m. 1952)
- 1891: Hans Leifhelm, aŭstra verkisto kaj juristo (m. 1947)
- 1892: Hans Leybold, germana poeto kaj dadaisto (m. 1914)
- 1893: Damdin Suĥbataro, mongola militisto (m. 1924)
- 1893: Kornél Lánczos, hungara matematikiso, fizikisto, profesoro (m. 1974)
- 1896: Kazimierz Kuratowski, pola matematikisto, reprezentanto de la Varsovia skolo matematika (m. 1980)
- 1897: Malanjuk Eŭhen, ukraina poeto, kulturologo kaj literaturisto (m. 1968)
- 1902: Szymon Datner, pola historiisto, partizano, esploristo de germanaj militkrimoj en Pollando, ĉefaganto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko (m. 1989)
- 1904: József Major, hungara profesoro pri lingvoj, vigliginto de Esperanto-movado en Nov-Zelando kaj Japanio (m. 1993)
- 1905: Ayn Rand, rusa-usona verkistino kaj filozofino (m. 1982)
- 1905: Paul Ariste, estona finn-ugra lingvisto okupiĝanta ankaŭ pri ĝermana lingvaro, esperantologo kaj interlingvisto, profesoro de la Universitato de Tartu, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 1990)
- 1915: Éva Kabós, hungara poetino (m. 2000)
- 1917: Li Hajpin, korea esperantisto eklerninta Esperanton en Ĉinio de An U-seng, kontribuinta al "La Espero el Koreio", gvidanto de Korea Esperanto-Asocio, delegito de UEA, honora membro de UEA (m. 1997)
- 1919: Lisa Della Casa, svisa soprana kantistino (m. 2012)
- 1920: László Fikk, rumania hungara bibliotekisto, bibliografo (m. 1969)
- 1921: Bernhard Prähauser, aŭstra skulptisto (m. 2016)
- 1922: József Faragó, hungara folkloristo (m 2004)
- 1924: Sonny Stitt, usona ĵaza saksofonisto de bibopo kaj malmolbopo (m. 1982)
- 1924: Jakub Goldberg, pola-israela historiisto (m. 2011)
- 1925: Krzysztof Pigoń, pola fizika kemiisto, profesoro (m. 2001)
- 1926: Valéry Giscard d’Estaing, prezidento de Francio, gvidanto de Unuiĝo por la Franca Demokratio (m. 2020)
- 1927: Stan Getz, usona ĵaza muzikisto (m. 1991)
- 1928: Éva Fodor Nagy, hungara pentristino (m. 2022)
- 1929: Věra Chytilová, ĉeĥa filma reĝisorino (m. 2014)
- 1929: Béla Kulcsár, rumania hungara skulptisto, pentristo (m. 1976)
- 1931: Dries van Agt, ĉefministro de Nederlando 1977-1982 (m. 2024)
- 1932: János Sárközi, hungara fizikisto, tradukisto kaj esperantisto (m. 2007)
- 1940: Rozália Bede Nagyné, rumania hungara pedagogino, lokhistoriistino
- 1941: Miloslav Šváček, ĉeĥa esperantisto, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, persekutata de komunistoj pro organizado de Katolikaj Esperanto-Tendaroj kaj IKUE-Kongresoj, redaktoro de "Dio Benu", honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo
- 1942: Gyula András, rumania hungara aktoro
- 1942: Manuel Castells, hispana sociologo esploranta informan socion kaj komunikadon
- 1946: Alpha Oumar Konaré, prezidento de Malio (1992-2002)
- 1948: Aladár Garda, rumania hungara grafikisto, tekstilisto
- 1951: Piotr Naimski, pola biokemiisto, opozicia aganto, akademia lekciisto, politikisto, parlamentano, kontraŭkomunisto
- 1952: Gyula Szép, rumania hungara muzikinstruisto, direktoro de la hungara operejo de Kluĵo
- 1988: András Márkus, rumania hungara redaktoro, poeto
- 1955: Leszek Engelking, pola poeto, verkisto, eseisto kaj tradukisto
- 1958: George Grigore, rumana orientalisto kaj verkisto, profesoro pri araba lingvo kaj islama civilizo
- 1962: Philippe Claudel, franca verkisto kaj scenaristo
- 1963: Andrej Kiska, prezidento de Slovakio, filantropo kaj entreprenisto
- 1967: Laurent Nkunda, konga generalo, respondeca pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro
- 1970: Zsuzsa Gergely, rumania hungara redaktorino
- 1972: Dana International, israela kantistino, transgenrulo
- 1972: László Lövétei Lázár, hungara verkisto, poeto, tradukisto, redaktoro
- 1974: István Kudor Duka, rumania hungara pentristo, universitata instruisto
- 1977: Shakira, kolombia kantistino kaj dancistino, filantropino kaj ambasadorino de Unicef
- 1980: Nina Zilli, itala kantistino kaj kantverkistino
- 1981: János Botond Burus, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto
- 1991: János Főcze, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
Mortoj
- 619: Laŭrenco de Canterbury, angla ĉefepiskopo, sanktulo
- 1392: Agnesa de Habsburgoj, princino de la Svidna-Javoria princlando (n. inter la 1321-1326)
- 1446: Vittorino da Feltre, itala humanisto, latinisto, helenisto kaj pedagogo (n. 1378)
- 1512: Hatuey, estro de indianoj tainoj sur Haitio, gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Kubo, la unua kuba nacia heroo
- 1524: Baldassare Castiglione, itala kortegano, diplomato, militisto kaj verkisto (n. 1478)
- 1594: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto, reprezentanto de roma skolo (n. 1526)
- 1660: Gaston de Francio, franca princo partopreninta Frondon (n. 1608)
- 1660: Govaert Flinck, nederlanda pentristo, portretisto kaj pejzaĝisto (n. 1615)
- 1683: Christian Löber, germana teologo protestantisma (n. 1747)
- 1769: Klemento la 13-a, papo (n. 1693)
- 1812: Isaac Titsingh, nederlanda kirurgo, komercisto kaj ambasadoro (n. 1745)
- 1842: Abraham Stern, pola inventisto, memlernanto, horloĝisto, mekanikisto, konstruisto de kalkuliloj (n. 1769)
- 1871: József Eötvös, hungara verkisto, politikisto, ministro, prezidanto de la Societo Kisfaludy (n. 1813)
- 1875: Carl Jakob Sundevall, sveda zoologo specialiĝinta pri anatomio de birdoj (n. 1801)
- 1881: Karl Fabricius, saksa historiisto en Transsilvanio (n. 1826)
- 1886: Edmund Heusinger von Waldegg, germana inĝeniero, fervojteknikpioniro kaj matematikisto (n. 1817)
- 1907: Dmitrij Mendelejev, rusia kemiisto kompilinta periodan tabelon de kemiaj elementoj (n. 1834)
- 1911: Charles Méray, franca matematikisto kaj esperantisto, membro de la unua Lingva Komitato (n. 1835)
- 1920: Pál Szinyei Merse, hungara pentristo de impresionismo (n. 1845)
- 1926: Karl von Weizsäcker, germana politikisto (n. 1853)
- 1932: Aladár Árkay, hungara arkitekto, pentristo, industriartisto (Urbodomo de Mohács) (n. 1868)
- 1936: Eŭhen Pluĵnik, ukraina poeto kaj tradukisto el la rusa lingvo, viktimo de stalinismo (n. 1898)
- 1940: János Dengl, hungara lingvisto kaj stenografo, profesoro (n. 1882)
- 1942: Daniil Ivanoviĉ Ĥarms, rusa verkisto kaj poeto de porinfana literaturo (n. 1905)
- 1945: Carl Friedrich Goerdeler, germana ekonomikisto kaj politikisto kontraŭnazia kaj kontraŭkomunista, ekzekutita (n. 1884)
- 1955: Zoltán Nadányi, hungara poeto kaj tradukisto, membro de Societo Petőfi kaj de Societo Kisfaludy (n. 1892)
- 1960: Jenő Huszka, hungara komponisto (n. 1875)
- 1960: Lajos Szotyori, rumania hungara reformita pastro, verkisto (n. 1884)
- 1962: Alexander Lion, germana kuracisto kaj skolto (n. 1870)
- 1969: Boris Karloff, angla aktoro (n. 1887)
- 1970: Bertrand Russell, brita Nobelpremiita verkisto, epistemologo, matematikisto, logikisto kaj filozofo (n. 1872)
- 1974: Marieluise Fleisser, germana verkistino, kies verkojn nacisocialistoj bruligis (n. 1901)
- 1979: Sid Vicious, angla punka muzikisto, membro de Sex Pistols (n. 1957)
- 1985: Ernő András Lőrincz, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1900)
- 1989: Ondrej Nepela, slovaka artsketisto, trifoja mondĉampiono (n. 1951)
- 1990: Benedict Daswa, sudafrika instruisto kaj martiro beatigita (n. 1946)
- 1991: István Torjai Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1907)
- 1993: Jerzy Grum, pola ĵurnalisto, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio, sekretario de "Pola Esperantisto", kunlaboranto de "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto, "Esperanto", komitatano de UEA, tradukisto de la pola literaturo (n. 1933)
- 1994: Ye Laishi, ĉina filologo, vicdirektoro de la Lingva Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo en Ŝanhajo, estro de Loka Kongresa Komitato dum UK 1986, kontribuinta al "El Popola Ĉinio" kaj E-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (n. 1911)
- 1994: Marija Gimbutas, litova-usona arkeologino kaj esploristino de religio kaj kulturoj de neolitiko kaj de bronzepoko de Malnoveŭropo, aŭtorino de teorio pri kurganoj (n. 1921)
- 1996: Gene Kelly, usona dancisto, aktoro, kantisto, reĝisoro (n. 1912)
- 1997: Árpád Kelemen, rumania hungara fizikisto, inventisto (n. 1932)
- 2003: Lou Harrison, usona komponisto, membro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (n. 1917)
- 2004: Alan Bullock, brita historiisto (n. 1914)
- 2004: Jaan Ojalo, estona kooperativulo, sekretario kaj prezidanto de la Esperanto-Asocio de Estonio, kontribuinta al Esperanto-movado en Sovetio, aŭtoro de Esperantaj Sinonimoj, honora membro de UEA (n. 1914)
- 2004: Józef Paweł Bieliński, pola Esperanto-instruisto, prezidanto de la PEA-Rondo en Bydgoszcz, honora membro de Pola Esperanto-Asocio
- 2005: Max Schmeling, germana boksisto savinta judojn dum la kristala nokto (n. 1905)
- 2014: Philip Seymour Hoffman, usona aktoro, reĝisoro kaj kinproduktoro (n. 1967)
- 2015: Tibor Bitskey, hungara aktoro (n. 1929)
- 2020: Valentin Janin, sovetia, rusia historiisto, konata de betulŝelaj dokumentoj (n. 1929)
- 2022: Monica Vitti, itala aktorino (n. 1931)
- 2022: Solomon Perel, german-israela verkisto (n. 1925)
- 2024: Wim Jansen, nederlanda esperantisto (n. 1948)
- 2024: Don Murray, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Brazilo: Festotago de Diino Jemanĵao
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Prezentado de Jesuo en la Templo de Jerusalemo - la 40-a tago post naskiĝo de Jesuo, celebrata ankaŭ kiel Virgulino de la Kandeloj, i.a. en la pola tradicio
- Laŭrenco de Canterbury, ĉefepiskopo, ankaŭ sanktulo de anglikana eklezio
- Monda Tago de Malsekejoj - laŭ Ramsar-Interkonsento
- Marmota tago (Usono kaj Kanado)
Tagoj de semajno
La 2-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.